2015-12-05
La sekreta lingvo
Unu el miaj ĉefaj interesoj kiel lingvisto estas esplori la lingvojn de Balkanio kaj iliajn reciprokajn influojn. Sed unu el la Balkaniaj lingvoj estas ankaŭ minoritata lingvo en Finnlando, nome, la romaa. Kaj mi havis la honoron aparteni al la lingva komitato de la finnlanda romaa ekde 2008 ĝis ĉi tiu jaro.
La romaoj (kiuj ankaŭ nomiĝas ciganoj) devenas de Barato. Ilia lingvo apartenas al la hind-arja grupo de la hind-eŭropa familio kaj parencas ekzemple kun la lingvoj sanskrita, hindua kaj bengala. La romaoj migris al la Bizanca Imperio iam inter la 9-a kaj 12-a jarcentoj, kaj tie ilia lingvo estis multe influata de la greka. Poste la romaoj migris al preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj kaj fariĝis la plej granda, kaj ofte diskriminaciata, minoritato de la kontinento.
La plej longan vojon migris tiuj romaoj, kiuj alvenis al la finnlanda parto de la Sveda Regno en la 16-a jarcento. La multaj svedaj vortoj en ilia dialekto montras, ke ili venis al Finnlando de okcidente. Poste la svedia dialekto de la romaa lingvo formortis, kaj la finnlanda dialekto restis izolita en la fora nordo. (La romaa estas nuntempe unu el la oficialaj minoritataj lingvoj de Svedio, sed ĉiuj ĝiaj parolantoj estas pli novaj enmigrintoj el aliaj landoj, inkluzive de Finnlando, kaj ne parolas la originan svedian dialekton de la romaa.)
Dum la unua duono de la 20-a jarcento, la finnlandaj romaoj ankoraŭ vivis migre, vagante de unu vilaĝo al alia en grandaj familiaj grupoj kaj okupiĝante ekzemple pri porokazaj laboroj en bienoj. La esperantisto Onni Kauppinen rakontis al mi, ke lia patro eĉ lernis de migrantaj romaoj kelkajn iliajn vortojn, ekzemple raklo 'knabo'. (Efektive, raklo signifas 'ne-romaa knabo', kaj 'romaa knabo' estas tšau. En la romaa, la substantivoj signifantaj homojn ofte distingas inter romaoj kaj ne-romaoj – en la finnlanda romaa kaale 'romaoj', origine "la nigraj", kaj kaaje aŭ gaaje 'neromaoj, bienuloj'.)
Post la dua mondmilito, iom post iom malaperis la bezono de porokazaj laboristoj en la finna kamparo, kaj la romaoj ekloĝis en domoj (sed ankoraŭ en mia infaneco en la sesdekaj jaroj mi memoras unu romaan familion, kiu ekloĝis en provizora kabano proksime al nia vilaĝo, kaj poste malaperis). Ĉar la romaoj loĝis dise en la lando kiel malgranda minoritato (ĉirkaŭ 10 mil homoj) kaj la infanoj vizitadis finnajn lernejojn, ilia lingvo ŝajnis esti kondamnita al formorto kiel en Svedio. Mirindas, ke tio tamen ne okazis. Ne plu naskiĝis multaj romaoj, por kiuj la lingvo iĝis denaska, sed la romaoj konservis la lingvon kiel sian grupan posedaĵon, kiun la adoleskuloj devis pli-malpli bone lerni por fariĝi hortto kaalo 'vera romao' (cetere, hortto havas la saman grekan etimon kiel la Esperanta orta).
La romaa havis ankaŭ praktikan uzon kiel sekreta lingvo, ekzemple kiam oni devis marĉandi (ofte pri ĉevaloj, pli poste pri aŭtoj) kaj interkonsiliĝi pri la postulata aŭ proponata prezo tiel, ke la alia partio de komprenu. La kaŝlingva funkcio klarigas, kial ekzemple la vortoj por mezurunuoj kaj urboj estas intence nekompreneblaj por parolantoj de aliaj lingvoj: pusmi 'kilogramo', pera 'litro' (ankaŭ 'laktejo'), bar 'marko kiel monunuo' (origine 'ŝtono'), nevo louvo 'eŭro' ("nova mono"), Baro fooros 'Helsinko' ("granda urbo"), Leenjako fooros 'Turku' ("rivera urbo").
La lingvo do havas grandan valoron simbolan kaj eĉ praktikan por la finnlandaj romaoj. Tial ne ĉiuj el ili bonvenigis la formalan agnoskon de la lingvo en la nova konstitucio de Finnlando (1995), la oficialan fondon de la Romaa Lingva Komitato (1997), kaj la novan statuson de la romaa kiel elektebla studfako por romaaj infanoj en iuj lernejoj. La verkantoj de la unuaj lernolibroj kaj gramatikoj, kiel la aboco-libro ĉi-suba, ricevis akran kritikon kaj eĉ minacojn de parto de la maljunaj romaoj. La lernolibroj neniam fariĝis publike aĉeteblaj, ĉar ili estis celitaj nur al la romaoj mem.
Kiel patro de tri Esperantaj denaskuloj mi ne povis ne rimarki, ke la romaoj, kiuj volas reenkonduki la finnlandan romaan kiel familian lingvon kaj transdoni ĝin al siaj infanoj, vivas ĉiutagon tre similan al la mia. Oni devas konstante mem serĉi kaj lerni, aŭ eĉ krei, vortojn por diversaj aferoj de la moderna mondo. Kaj rilate infanajn librojn, esperantistoj povas elekti el multe pli riĉa sortimento ol la finnlandaj romaoj!
La gepatroj de la Esperantaj denaskuloj ne celas krei unulingvan Esperantan komunumon aŭ Esperantan etnon. Ankaŭ por la finnlandaj romaoj la lingvo ne plu povos iĝi la plej grava komunikilo. En ambaŭ kazoj la lingvo gravas pro siaj simbolaj, identecaj funkcioj. Malgraŭ la internaciaj celoj de Esperanto, por miaj infanoj ĝi ŝajnas esti unuavice simbolo de familia identeco – kaj oportuna sekreta lingvo, kiam oni volas paroli kaŝe en iu publika loko! Tute kiel por la romaoj.
Iuj esperantistoj ja ekpensis pri ĉi tiu komparo; iuj eĉ ekuzis la romaan vorton gaĝo 'ne-romao' en la senco 'ne-esperantisto'. Sed la plimulto de la esperantistoj verŝajne ne ŝatus vidi ian similecon inter la Internacia Lingvo kaj la etna lingvo de la romaoj, kiuj en multaj landoj estas malŝatataj "ciganoj" (eĉ se la Manifesto de Raŭmo parolis pri diaspora lingva minoritato...). Aliflanke, la romaoj certe ne ŝatus, ke ilian lingvon, heredaĵon de la praa Barato, oni komparu kun la nova kaj artefarita Esperanto. Tial, kiam mi membris en ilia Lingva Komitato, mi devis nur silente pensi: jes, mi scias, kiel vi sentas.
2015-08-30
Se Esperanto estas tiel facila, kial oftas eraroj en tekstoj?
Mi amas librojn. Ĉiam estas ekscita momento teni novan libron en la manoj kaj komenci rigardi, foliumi kaj legi ĝin (verdire mi ankaŭ unue ĝin flaras). Ĉe Esperantaj libroj mi tamen lernis resti unue iom rezerviĝema por gardi min kontraŭ disreviĝo: tro ofte ĝenaj eraroj gramatikaj kaj vortaraj formanĝas parton de la ĝuo. Kiam la infanoj estis malgrandaj kaj mi voĉlegis al ili Esperantajn infanlibrojn, mi ĉiam devis esti preparita por dumlege korekti erarojn. Kaj kiam oni recenzas libron, preskaŭ ĉiam oni devas decidi, ĉu komenti ankaŭ la lingvaĵon, kiu, diable, devus esti tute malĉefa afero – se ĝi do estus en ordo.
Rimarku, ke mi ne parolas pri variado,kiu nature estas pli granda en Esperanto ol en lingvoj, kies normon difinas la kaprica evoluo ĉe denaskaj parolantoj. Ke oni povas kaj helpi iun kaj helpi al iu, dum la plimulto de la lingvoj permesas nur unu el ĉi tiuj alternativoj, estas avantaĝo de Esperanto. Ke la vorton Fundamentan disreviĝo, uzitan en la antaŭa alineo, iuj aliaj prefere anstataŭigus per elreviĝo, trompiĝo aŭ eĉ desaponto,estas fakto, kiun mi senproteste akceptas. Per la vorto eraro mi celas proksimume "esprimon, kiun la verkanto aŭ parolanto ne uzus, se ŝi-li scius Esperanton pli bone". Do, mi formulu mian demandon ĉi-fojan jene: se Esperanto estas tiel facila lingvo, kiel ni esperantistoj diras (kaj ankaŭ subjektive mem spertis!), kial do nia lingvoscio estas tiel mankhava, ke oftas eraroj en libroj kaj aliaj tekstoj?
En blogaĵo pasintajara mi klarigis, kial la demando pri simpleco aŭ facileco de lingvoj (sen paroli pri ilia logikeco) estas problema en la lingvistiko. Kvankam la ideo pri diversgrada simpleco de diversaj lingvoj estas multe diskutata, pli kaj pli da lingvistoj nuntempe tamen pretas akcepti, ke efektive iuj lingvoj estas pli facile lerneblaj ol aliaj tiam, kiam temas pri plenkreskuloj lernantaj novan lingvon aldone al sia denaska. Ni povas do paroli pri diferencoj en la L2-facileco de lingvoj, kie L2 signifas 'duan lingvon' (kiu kompreneble povas esti tria aŭ kvara, sed gravas, ke ĝi ne estas L1, la lingvo kiun la koncerna homo akiris infanaĝe kiel sian unuan).
Unu el la ĉefaj trajtoj influantaj la L2-facilecon de iu lingvo estas, kiajn gramatikajn distingojn oni devige devas fari en la lingvo, kaj kiel simplaj estas la markiloj, uzataj por indiki tiujn distingojn. Tiurilate Esperanto estas relative facila. Ekzemple, ĝi havas nur tri verbotempojn kaj iliaj markiloj estas ĉiam la samaj (-as, -is kaj -os). Aliflanke, Esperanto estas pli malfacila ol la lingvoj, kie oni tute ne bezonas marki la verbotempojn, se en la kunteksto estas klare, pri kiu tempo oni parolas. Estus pli facile, se oni ne bezonus elekti la ĝustan finaĵon en Mi respondos al vi tuj kiam mi finleg– ĉi tiun leteron.
La gramatiko de Esperanto tamen entenas almenaŭ tri trajtojn, kiuj malpliigas ĝian L2-facilecon kaj ofte kaŭzas erarojn:
Tute alispeca fonto de eraroj estas, paradokse, la reputacio de Esperanto kiel facila lingvo. Tio instigas multajn samideanojn al maldiligento: ĉar la lingvo estas tiel mirinde facila, kial mi penu lerni ĝin pli kaj pli? Prefere mi tuj komencu uzi ĝin kaj traduki la klasikaĵojn de mia nacia literaturo! – La homoj, kiuj promesas, ke Esperanto estas dekoble pli facila ol iu ajn alia lingvo, estas ĉarlatanoj kiuj ege malutilas al ĝi.
Sed ofte temas ne pri maldiligenteco aŭ pri malvolo lerni pli. Finfine, lingvoscio estas ne teoria scio, sed praktika scipovo. Mankas ebloj kaj okazoj praktike uzi Esperanton, sin ekzerci en ĝi. Tion oni vidas, kiam oni komparas Esperanton kun la angla, kiun pli kaj pli da homoj vole-nevole devas ĉie legi kaj aŭdi, ofte ankaŭ skribi kaj paroli. Ni ne atingas tian lingvoscion en la angla, kian havas la denaskaj parolantoj, sed pli kaj pli da homoj lernas paroli angle pri difinitaj temoj sufiĉe bone.
Esploroj en Finnlando montris, ke knaboj ofte lernas la anglan pli bone ol knabinoj, ekster la lernejo, danke al komputilaj ludoj. Kaj konsideru ĉi tiun interretan afiŝon de 14-jara finna knabo, kiu neniam vizitis anglalingvan landon nek uzis la lingvon en eksterretaj situacioj kun denaskaj parolantoj:
Zamenhof komprenis, ke lingvon povas fari facila kaj ĝia strukturo kaj la praktika ekzerciĝado en ĝi. En unu citinda Lingva Respondo li skribis:
Bedaŭrinde multaj esperantistoj klopodas puŝi la pesilon al la tute kontraŭa direkto kaj konstante cerbumas aŭ skribas en la reto pri tio, ĉu tiu aŭ alia Esperanta esprimo estas ideale logika aŭ ne. Mezurate per la mezuriloj de tiuj homoj, ni ĉiuj povas nur eraradi! Ni memoru la ekvilibron inter la "logiko" kaj "ekzerciĝado" de Zamenhof, aŭ inter la struktura L2-facileco kaj la praktikado de la lingvo, kaj komprenu, ke ankaŭ Esperanto estas nur kompromiso inter diversaj cirkonstancoj.
Rimarku, ke mi ne parolas pri variado,kiu nature estas pli granda en Esperanto ol en lingvoj, kies normon difinas la kaprica evoluo ĉe denaskaj parolantoj. Ke oni povas kaj helpi iun kaj helpi al iu, dum la plimulto de la lingvoj permesas nur unu el ĉi tiuj alternativoj, estas avantaĝo de Esperanto. Ke la vorton Fundamentan disreviĝo, uzitan en la antaŭa alineo, iuj aliaj prefere anstataŭigus per elreviĝo, trompiĝo aŭ eĉ desaponto,estas fakto, kiun mi senproteste akceptas. Per la vorto eraro mi celas proksimume "esprimon, kiun la verkanto aŭ parolanto ne uzus, se ŝi-li scius Esperanton pli bone". Do, mi formulu mian demandon ĉi-fojan jene: se Esperanto estas tiel facila lingvo, kiel ni esperantistoj diras (kaj ankaŭ subjektive mem spertis!), kial do nia lingvoscio estas tiel mankhava, ke oftas eraroj en libroj kaj aliaj tekstoj?
En blogaĵo pasintajara mi klarigis, kial la demando pri simpleco aŭ facileco de lingvoj (sen paroli pri ilia logikeco) estas problema en la lingvistiko. Kvankam la ideo pri diversgrada simpleco de diversaj lingvoj estas multe diskutata, pli kaj pli da lingvistoj nuntempe tamen pretas akcepti, ke efektive iuj lingvoj estas pli facile lerneblaj ol aliaj tiam, kiam temas pri plenkreskuloj lernantaj novan lingvon aldone al sia denaska. Ni povas do paroli pri diferencoj en la L2-facileco de lingvoj, kie L2 signifas 'duan lingvon' (kiu kompreneble povas esti tria aŭ kvara, sed gravas, ke ĝi ne estas L1, la lingvo kiun la koncerna homo akiris infanaĝe kiel sian unuan).
Unu el la ĉefaj trajtoj influantaj la L2-facilecon de iu lingvo estas, kiajn gramatikajn distingojn oni devige devas fari en la lingvo, kaj kiel simplaj estas la markiloj, uzataj por indiki tiujn distingojn. Tiurilate Esperanto estas relative facila. Ekzemple, ĝi havas nur tri verbotempojn kaj iliaj markiloj estas ĉiam la samaj (-as, -is kaj -os). Aliflanke, Esperanto estas pli malfacila ol la lingvoj, kie oni tute ne bezonas marki la verbotempojn, se en la kunteksto estas klare, pri kiu tempo oni parolas. Estus pli facile, se oni ne bezonus elekti la ĝustan finaĵon en Mi respondos al vi tuj kiam mi finleg– ĉi tiun leteron.
La gramatiko de Esperanto tamen entenas almenaŭ tri trajtojn, kiuj malpliigas ĝian L2-facilecon kaj ofte kaŭzas erarojn:
- La akuzativo. Estus pli facile, se ni ne bezonus devige marki la rektan objekton (kaj kelkajn aliajn frazopartojn) per -n. La komencantoj ofte forgesas pri ĝi. Lerninte iom pli, ili komencas trouzi ĝin: *okazis akcidenton kaj mankis helpantojn! (Tiajn troajn uzojn la lingvistoj nomas hiperkorektismoj.) Estas interese kompari tion kun la norma bulgara lingvo, en kiun oni siatempe enkondukis distingon inter la nominativa kaj akuzativa difinaj artikoloj de la vira genro, kvankam neniu bulgara dialekto konas tiun distingon: ordinaraj bulgaroj ofte eraras pri tiu distingo, kiam ili skribas sian gepatran lingvon – kvankam oni uzas ne malmulte da energio por instrui ĝin en la lernenoj. Neniu bulgaro uzas tiun distingon konsekvence en parolado, ĉar tio estus tro malfacila. (Efektive, mi, por kiu la bulgara estas L2, eraras malpli ol la mezuma bulgaro.)
- La deviga distingo inter transitivaj kaj netransitivaj verboj, kiun oni devas aparte lerni ĉe ĉiu verboradiko. Oni devas lerni, ke la kunveno ne povas komenci au fini, sed ĝi ja povas ĉesi; aŭ ke oni ĉagreniĝas, sed ne indigniĝas, nur indignas. La afiksoj -ig- kaj -iĝ- ofte mankas aŭ, male, estas uzataj superflue.
- La difina artikolo la. Por la parolantoj de la lingvoj, kiuj ne devige markas difinitecon, ĝia uzado estas malfacila. Finnoj, rusoj aŭ poloj ofte ĝin forgesas. Kaj eĉ la lingvoj, kiuj havas difinan artikolon, uzas ĝin laŭ diversaj reguloj. Ĉu ni diru (*)homa socio baziĝas sur lingvo, kiel la angla, aŭ la homa socio baziĝas sur la lingvo, kiel verŝajne la plimulto de la lingvoj artikolhavaj?
Tute alispeca fonto de eraroj estas, paradokse, la reputacio de Esperanto kiel facila lingvo. Tio instigas multajn samideanojn al maldiligento: ĉar la lingvo estas tiel mirinde facila, kial mi penu lerni ĝin pli kaj pli? Prefere mi tuj komencu uzi ĝin kaj traduki la klasikaĵojn de mia nacia literaturo! – La homoj, kiuj promesas, ke Esperanto estas dekoble pli facila ol iu ajn alia lingvo, estas ĉarlatanoj kiuj ege malutilas al ĝi.
![]() |
| La afiŝtabulo de la Universala Kongreso de Lillo tamen kuraĝige montras, ke senerara uzo de Esperanto eblas... Dankon al Larissa Bister pro la foto. |
Esploroj en Finnlando montris, ke knaboj ofte lernas la anglan pli bone ol knabinoj, ekster la lernejo, danke al komputilaj ludoj. Kaj konsideru ĉi tiun interretan afiŝon de 14-jara finna knabo, kiu neniam vizitis anglalingvan landon nek uzis la lingvon en eksterretaj situacioj kun denaskaj parolantoj:
Just saw botfa. It was very awesome! It was a fantastic movie imo. Dain was awesome. I did not find legolas' stunts bad or anything. Beginning was awesome, also dol guldur and the battle. It was sad, and the performances of the dwarves were amazing. Lee pace portrayed Thranduil amazingly. Then ending was sad and very well done, allthough it felt a bit rushed, but I'm sure that will change when EE comes around. The cgi was very well done for the most part, only the elven army standing before the gates of erebor looked a bit fake, but it did not ruin the movie at all. Music was amazing too. It was better than DOS for sure, and i liked it as much as AUJ (a big fan of that movie allthough many would disagree). Thank you PJ, actors, the full team for this amazing journey that has lasted for 17 years.
Klarigoj: botfa = la filmo The Battle of the Five Armies | imo = in my opinion | Legolas (nomo) | Dol Guldur (nomo) | Lee Pace (nomo de aktoro) | Thranduil (nomo) | EE = extended edition | cgi = computer-generated imagery | Erebor (nomo) | DOS = la filmo The Desolation of Smaug | AUJ = la filmo An Unexpected Journey | PJ = la reĝisoro Peter JacksonĜuste danke al konstanta praktikado, multaj lernas uzi la anglan en iu difinita fako. Kaj bedaŭrinde en multaj fakoj mankas okazoj por samnivele praktiki Esperanton. Tiam ne helpas, ke Esperanto, principe, havus pli simplan strukturon.
Zamenhof komprenis, ke lingvon povas fari facila kaj ĝia strukturo kaj la praktika ekzerciĝado en ĝi. En unu citinda Lingva Respondo li skribis:
Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvo artefarita ĉio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika; ĉar se ni postulos ĉiam nur logikon absolutan, tiam la libera uzado de lingvo artefarita fariĝos tute ne ebla, ĉar tiam malaperos ĉiu utileco de longa ekzerciĝado kaj en la deka jaro de uzado de la lingvo, kiel en la unua jaro, ĉiu devus konstante tro longe pripensadi kaj pesadi ĉiun sian vorton. Tamen la diferenco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio, ke, dum en la unua oni devas uzi nur tiujn formojn, kiujn uzas bonaj verkistoj, kaj uzado de formo pli logika estas malpermesata, – en lingvo artefarita ĉiu havas la rajton uzi formon pli logikan, kvankam neniu ĝis nun ĝin uzis, kaj li povas esti konvinkita, ke se lia formo estas efektive bona, ĝi baldaŭ trovos multajn imitantojn kaj iom post iom elpuŝos la malpli logikan, kvankam ĝis nun pli uzatan formon malnovan. (Lingvaj Respondoj 26)Efektive, Esperanton faras facila ankaŭ unu socilingvistika trajto malofte menciata: la manko de komunumo de denaskaj parolantoj. Esperanto ja havas denaskajn parolantojn, sed ili ne formas komunumon, kiu decidus pri la ĝusta kaj malĝusta uzo de la lingvo. Kompreneble ankaŭ en la naciaj lingvoj la denaskaj parolantoj ne faras konsciajn decidojn, sed en tia komunumo la lingvo ĉiam komencas amasigi pli kaj pli da arbitraj reguloj. Se Esperanto estus lingvo de tia komunumo, oni verŝajne ne povus diri kaj mi helpos vin kaj mi helpos al vi, sed nur unu el tiuj strukturoj estus uzata, aŭ se ambaŭ, inter ili estus iu subtila semantika distingo (ekzemple, la dua estus uzata nur kiam oni alpruntas monon). En tia situacio lerni Esperanton kiel duan lingvon postulus pli da ekzerciĝado kaj ne helpus logiko, por uzi la terminojn de Zamenhof en la citaĵo ĉi-supra. La ekvilibro inter la du faktoroj estus alia, se la permesata variado en Esperanto estus tiel malvastigita.
Bedaŭrinde multaj esperantistoj klopodas puŝi la pesilon al la tute kontraŭa direkto kaj konstante cerbumas aŭ skribas en la reto pri tio, ĉu tiu aŭ alia Esperanta esprimo estas ideale logika aŭ ne. Mezurate per la mezuriloj de tiuj homoj, ni ĉiuj povas nur eraradi! Ni memoru la ekvilibron inter la "logiko" kaj "ekzerciĝado" de Zamenhof, aŭ inter la struktura L2-facileco kaj la praktikado de la lingvo, kaj komprenu, ke ankaŭ Esperanto estas nur kompromiso inter diversaj cirkonstancoj.
2015-07-01
La Grekio de slavisto
Dum ĉi tiuj tagoj, kiam la ŝipo Grekio senespere navigas inter Scilo kaj Ĥaribdo, mi rimarkas, ke mia kariero kiel slavisto estas multmaniere kunplektita kun ĝi.
Kiel juna studento pri ĝenerala lingvistiko kaj slavistiko, mia unua vojaĝo eksterlanden en 1976 estis al Universala Kongreso de Esperanto en Ateno. (Jes, tiutempe ne estis tiom strange, ke iu studis lingvojn en universitato sed ankoraŭ neniam estis eksterlande.) Por esti preciza, nia kongresa karavano haltis survoje en Varsovio, kaj la pola estis la unua fremda lingvo, kiun mi efektive parolis ekster Finnlando. Sed la neforgesebla Ateno kaj la kongreso estis la veraj celoj de tiu vojaĝo.
Mia dua eksterlanda vojaĝo estis kvarmonata studado en Universitato de Sofio, kaj la bulgara fariĝis mia precipa lingvo en slavistiko. Mi frue eksciis, ke parolantoj de slavaj dialektoj troviĝas ankaŭ sude de Bulgario, en Norda Grekio, kaj antaŭe ili estis pli multaj ol nune. La slavistoj ja scias, kion la bizanca imperiestro diris al la sanktaj Cirilo kaj Metodio, kiuj devenis de la nord-greka urbo Tesaloniko – laŭ la sanktula biografio de Metodio: "Vi du estas tesalonikanoj, kaj ĉiuj tesalonikanoj parolas pure slave."
Sed kiam mi studis slavistikon, la plej novaj kolektoj de dialektaj tekstoj el Norda Grekio estis el la tridekaj jaroj, se kolektitaj surloke kaj ne inter slavoj, kiuj elmigris el Grekio en aliajn landojn. Pli sciaj kolegoj avertis, ke ne plu eblas fari terenan laboron surloke: la polico sekvus kaj malhelpus vin, kaj poste ĉe la landlimo via materialo ĉiuokaze estus konfiskita. Grekio havis subpreman minoritatan politikon, precipe kontraŭ la makedonaj slavoj, kiujn multaj rigardis kiel kulpulojn de la intercivitana milito de la lando (1946–1949).
Aŭdi la makedonajn slavajn dialektojn parolatajn en Grekio restis do tiutempe nur revo. Sed ili sekvis min ĉien. En la fakultata biblioteko, tuj antaŭ mia plej ŝatata sidloko, estis breto sur kiu kaptis mian atenton ĉiam la sama franclingva libro de la du famaj slavistoj André Mazon kaj André Vaillant de la 1938-a jaro – libro kun la iom enigma titolo L’Évangéliaire de Kulakia. Un parler slave du Bas-Vardar (La Evangelia Libro de Kulakia. Slava dialekto el Malsupra Vardario). Mi neniam vere legis la libron kiel studento, sed tamen foliumis ĝin. La rivero Vardar (greke Aksiós) fluas en la Egean Maron en Norda Grekio. La slava evangelio estis skribita per grekaj literoj en Kulakia, proksime al Tesaloniko, en la 19a jarcento.
La dialektajn slavajn rakontojn, kiujn la pola slavisto Mieczysław Małecki dum la 30-aj jaroj kolektis ĉirkaŭ Tesaloniko, mi pli poste uzis, kiel juna instruisto pri slavistiko, en seminariaj ekzercoj kun studentoj. (Tiutempe la studentoj ne protestis, se ili devis legi tekstojn en iom nekonataj lingvovarioj. Kio poste okazis?) Unufoje mi donis al la studentoj kiel taskon por la sekva fojo legi popolrakonton rakontitan al Małecki de iu knabino, sed mi ne mem rigardis ĝin anticipe. Montriĝis, ke temis pri sufiĉe karnavaleca rakonto pri knabo, kiu sciis furzi tiel lerte, ke li kapablis eĉ flugigi longe for korkon enŝovitan en lian postaĵon. La sekvan fojon en la seminario mi devis do serioze prikomenti tiutemajn vortojn kaj iliajn formojn.
Post kiam mi konatiĝis kun mia estonta edzino Melina, ni revis, ke nia iam kunigos mian slavistikon kaj ŝian scion de la greka (sed ŝi ne estas grekdevena, malgraŭ la nomo!) kaj kune vojaĝos al la slavaj vilaĝoj de Norda Grekio por esplori ilin. Post la naskiĝo de nia unua infano la plano iom malaktualiĝis, sed tamen, kiam niaj filinoj Larissa kaj Sofia ankoraŭ estis tute malgrandaj (Sakari ankoraŭ ne naskiĝis), ni loĝis printempe de la 1999-a jaro unu monaton en Tesaloniko. Ni efektive renkontis unu lokan parolanton de la slav-makedona, la maljunan ĝardeniston de la luiganto de nia domo. Al slavaj vilaĝoj ni tamen ne decidiĝis veturi kun malgrandaj infanoj, des pli, ke mi havis neniajn anticipajn kontaktojn tie. Nia unuavica celo estis tamen konatiĝi pli bone kun Grekio kaj la grekaj esploristoj de Balkanio.
Kiel profesoro pri slava filologio, mi invitis al vizito en Universitato de Helsinko la grekan antropologinon Anastasia Karakasidou, kiu esploris la subpremadon de la slava minoritato en la grekia Makedonio kaj estis pro tio persekutata de grekaj naciistoj. Ŝia studo pri la temo aperis en 1997 ĉe la eldonejo Chicago University Press – sed antaŭ tio, la prestiĝa Cambridge University Press lastmomente decidis ne aperigi la libron, timante grekajn reagojn. Tio restas makulo en la blazonŝildo de la Kembriĝa eldonejo.
Sed Grekio proksimiĝis al mi pere de pliaj strangaj koincidoj. Fine de la jaro 2003, finnaj filologoj laborantaj en la biblioteko de la Grek-Ortodoksa Patriarkejo de Aleksandrio, Egiptio, trovis dulingvan manuskripton, kiu enhavis evangeliajn tekstojn en la vulgara greka kaj vulgara makedona lingvoj, ambaŭ skribitaj per grekaj literoj. La manuskripto devenis de suda Makedonio, el iuj slavaj vilaĝoj kiuj nun estas parto de Norda Grekio, kaj ĝi aĝis proksimume ducent jarojn; ĝi estis do iom pli malnova ol tiu Kulakia Evangelio, kies titolon mi ĉiam rigardis dum miaj studentaj jaroj. Mi havis la honoron gvidi esplorprojekton, kiu pretigis prikomentitan eldonon de nia nove trovita Konikova Evangelio. Ĝi aperis en 2008, do precize 70 jarojn post la Kulakia Evangelio de Mazon kaj Vaillant.
ĉi tie, se vi legas la anglan.) Sed unu el la gravaj rezultoj de tiu esplorado estis, ke mi starigis kontaktojn kun makedonaj kolegoj, precipe kun profesoro Ljudmil Spasov el la Universitato de Sanktaj Cirilo kaj Metodio en Skopjo. Kun li mi faris la unuajn mallongajn vizitojn al la slavaj vilaĝoj de Norda Grekio kaj ankaŭ ligis la unuajn kontaktojn kun Vinoĵito ('Ĉielarko'), la plej grava organizaĵo de la slavaj makedonoj en Grekio.
Fine, dum la du unuaj semajnoj de junio ĉi-jare, mi gvidis kune kun kelkaj aliaj instruistoj studentan lingvistikan ekspedicion al Centra Balkanio, al la regiono ĉirkaŭ la lagoj Ohrid kaj Prespa en Makedonio, Albanio kaj Grekio. (Mi povis utiligi la spertojn de la pasintjara ekspedicio al Saĥaleno kaj Hokajdo, pri kiu mi amplekse raportis en ĉi tiu blogo.) Ni havis bonegan grupon kun ses instruistoj kaj dek unu studentoj – kaj kun ok diversaj denaskaj lingvoj, por ilustri la internaciecon de nia grupo. Ni kolektis abundan materialon ankaŭ inter la slavaj makedonoj de Norda Grekio, precipe en la urboj Kastoriá (slave Kostur) kaj Flórina (slave Lerin).
Un parler slave du Bas-Vardar sur biblioteka breto. Ankaŭ Grekio ŝanĝiĝis: kvankam ĉiuj publikaj ŝildoj kaj surskriboj en ĉi tiuj urboj estas en la greka, ne estas malfacile trovi parolantojn de la makedona, kaj tiuj pretas paroli sian lingvon malkaŝe en malgrandaj restoracioj kaj hotelaj vestibloj, ne ĝenante sin pro niaj diktafonoj kaj kameraoj. Kaj ne estis por mi malagrable rimarki, ke iuj junaj kolegoj havas pli grandan talenton por tia terena laboro ol mi. Kio por mi estis plenumiĝo de iama studenta revo, la atingo de celo, eble por ili estis la komenco de longa esplora kariero.
Rimarkigo: La slavajn dialektojn de Norda Grekio mi nomis dialektoj de la makedona lingvo, ĉar en la regionoj, kiujn mi plej bone konas, ili klare similas ĝuste la dialektojn en Republiko de Makedonio, kaj ankaŭ ĉar la plimulto de la parolantoj, kiujn mi renkontis (inkluzive de la maljuna ĝardenisto en Tesaloniko en 1999), nomas sian lingvon makedona. Mi scias, ke iuj parolantoj, precipe en aliaj regionoj de Norda Grekio, uzas aliajn nomojn pri sia lingvo, ekzemple "la slava", "la loka", "la nia", kaj pli oriente (en la grekia Trakio) la dialektoj similas pli al la bulgara ol al la makedona. Pri la difinado de lingvoj kaj dialektoj, legu mian iaman blogaĵon "Lingvo aŭ dialekto?".

2015-05-01
Kial Zamenhof ne povis antaŭvidi la mondan anglan
(kaj ĉu ĝi entute ĝenus lin?)
En ĉi tiu jarcento ni, parolantoj de Esperanto, finfine komencas disponi altnivelajn sciencajn studojn pri la historio de Esperanto kaj de la Esperanto-movado – ne nur tiajn apologiojn, kiel Vivo de Zamenhof de Privat aŭ Esperanto en Perspektivo. La pli novaj kritikaj studoj rigardas la ekeston de niaj movado kaj lingva komunumo en pli vasta historia kunteksto kaj kuraĝas konfesi, ke eĉ Zamenhof eraris pri iuj aferoj, kaj ke la celoj de la movado ne ĉiam restis senŝanĝaj. Aparte laŭdindaj tiurilate estas du historiaj verkoj de Aleksander Korĵenkov: Historio de Esperanto kaj Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. Leginda estas ankaŭ la eseo "Plurlingvismo kaj Esperanto: Ideologia ŝanĝiĝo en la Esperanto-movado" de Jukka Pietiläinen, aperinta en La arto labori kune, la festlibro por Humphrey Tonkin.
La Esperanto-movado troviĝas de kelkaj jardekoj en tute nova historia situacio pro tio, ke la angla rapide disvastiĝas kiel tutmonda interlingvo, en maniero unika en la homa historio. Multaj esperantistoj havas fortan opinion pri tiu fenomeno, kaj kutime eksteruloj ankaŭ atendas, ke ni iel poziciigu Esperanton rilate tiun fakton. Nia historio donas al ni tamen malmultajn rimedojn por tio, ĉar Zamenhof tute ne povis antaŭvidi la superregan mondan anglan. Kial ne?
La respondo troviĝas plej klare en la Zamenhofa traktaĵo Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia (1900), kies teksto estas facile trovebla ankaŭ plurloke en la reto. Oni povas rigardi ĝin kiel la plej gravan tekston de la frua Esperanto-movado, iusence eĉ pli gravan ol la Bulonja Deklaracio. Ofte cititaj estas la konkludoj de Zamenhof en sia traktaĵo:
Ofte la homoj pensas, ke ekzistas nur du ĉefaj specoj de objektoj: unuflanke, naturaj objektoj, kiel ekzemple plantoj, bestoj, ŝtonoj, montoj, lagoj kaj riveroj; kaj aliflanke, artaj (aŭ artefaritaj) objektoj, kiel ekzemple laboriloj, pentraĵoj, konstruaĵoj, kaj diversaj aparatoj kaj maŝinoj. Al la dua speco apartenas ankaŭ diversaj "sociaj objektoj" konscie kreitaj, ekzemple tekstoj, leĝoj aŭ la monunuo eŭro. Sed ekzistas ankaŭ objektoj de tria speco, ekzemple la homaj lingvoj, inflacio, padoj en arbaro, aŭ la strukturo de urbego senplane kreskinta. Kial ili estas de "tria speco"? Ĉar ili estas en interesa maniero inter la "naturo" kaj "arto": ili ne ekzistus plene nature, sen homa agado; sed kvankam ili ekestis danke al homa agado, neniu homo konscie decidis krei ilin. Neniu homo iranta en arbaro intencas krei padon, sed post kiam pluraj homoj elektis la saman ir-strekon, ekestas pado; kaj ju pli videbla la pado fariĝas, des pli certe ankaŭ la sekvaj irantoj sekvas ĝin kaj vole-nevole fortigas ĝin.
En lingvistiko la nocion de la "triaspecaj objektoj" aplikis ekzemple la germano Rudi Keller en sia verko Sprachwandel ('Ŝanĝiĝo de lingvo'): neniu iam decidis, ke Latino ekhavu ses kazojn, aŭ ke tiuj kazoj poste plene malaperu en la plimulto de la latinidaj lingvoj. Lingvoj ŝanĝiĝas pro homa agado, sed sen homa decido. La scienco, kie tiaj fenomenoj jam de longe estas esplorataj, estas ekonomiko: oni povas klarigi la ekeston de inflacio per la agoj kaj elektoj de unuopaj homoj, ĉiu el kiuj celas ion tute alian, ol krei inflacion. Kelkfoje oni parolas pri la "nevidebla mano" de la ekonomio, kiu efikas kvazaŭ per si mem.
Bedaŭrinde la ekonomiko kaj rilataj sociaj teorioj estas blinda punkto de multaj humanisme edukitaj homoj, verŝajne ankaŭ de Zamenhof. Li kredis, ke la sociaj aferoj ekestas ĉefe pro konsciaj decidoj de aŭtoritataj homoj, kiuj emas agi racie. Se oni montros kaj remontros al ili la avantaĝojn de "lingvo arta", la rezulto povos fine esti nur pozitiva. Zamenhof estis elstara heredanto de la Klerismo, sed li ne vidis ties limigojn.
Kompreneble la vidpovon de Zamenhof ankaŭ limigis la epoko, dum kiu li vivis. La eŭropa politika sceno estis superregata de kelkaj grandaj regnoj, kiuj konstante rivalis, kaj kiuj subigis grandajn partojn de la ceteraj kontinentoj kiel koloniojn. Li ne povis antaŭvidi la estontan potencon de Ĉinio, Japanio aŭ Barato, alie li eble konstruus sian planlingvon iom alimaniere. Unu eksa kolonio ekstereŭropa, Usono, estis admirata de Zamenhof; sed li certe ne konis la eldiron de sia fama samtempulo, la germana kanceliero Otto von Bismarck, laŭ kiu la plej grava politika fakto de la moderna tempo estas, ke Norda Ameriko parolas la anglan. (La aŭtento de la citaĵo ne estas certa, sed ne estas malfacile kredi, ke multaj politikistoj jam vidis la komunan lingvan forton de Usono kaj la Brita Imperio.) Zamenhof ne povis antaŭvidi, ke ne nur milita kaj politika potencoj, sed ankaŭ ekonomia kaj kultura potencoj povas disvastigi iun internacian lingvon eĉ inter homoj, kiuj ne aprobas la politikon de la landoj tiulingvaj. Li ne povis, kaj ankaŭ neniu alia tiutempe kapablis, antaŭvidi la fenomenojn de populara junulara kulturo kaj Interreto.
Se Zamenhof mirakle reaperus en nia tempo, li vidus, ke la plimulto de tio, kion li skribis en Esenco kaj estonteco, plu validas, sed kelkaj aferoj, ne antaŭviditaj de li, tamen turnis la evoluon favore al unu nacia lingvo, kiu plu kaj plu disvastiĝas danke al sia disvastigiteco, kiel pado en arbaro fortiĝas pro ĉiam novaj laŭirantoj. Por ni esperantistoj ne estus malfacile montri al li, ke la angla tamen ne estas tiom racia kaj demokrata solvo kiel Esperanto... sed ĉu li vere refariĝus aktiva movadano? (Efektive, ankaŭ dum sia vera vivo, Zamenhof dum longaj periodoj ne estis aktiva disvastiganto de la lingvo; pri tio okupiĝis la francaj samideanoj, kiuj eĉ ne plene komprenis la idearon de sia Majstro.)
Mi scias, ke mi nun glitis al pura fikcio, sed – mi ne kuraĝas certi, ke Zamenhof aliĝus al la loka klubo kaj komencus agi por Esperanto. La ĉefa celo de lia agado ĉiam estis paco inter la homoj, kaj tiucele li kreis ne nur neŭtralan lingvon, sed ankaŭ neŭtralan religion, homaranismon. Kiel montras Korĵenkov en sia Homarano, post la jaro 1900 Zamenhof dediĉis ĉiam pli da energio al homaranismo, kvankam la plimulto de la esperantistoj tion ne aprobis, kaj la ligo inter la homaranismo kaj Esperanto fariĝis ĉiam pli malforta. En la lasta versio de homaranismo de la 1913a jaro, Esperanto eĉ ne estas menciata; homarano devontigas sin nur "posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj". La angla ne estas ideale "neŭtrale-homa", sed mi imagas, ke en la nuna tempo, Zamenhof tamen akceptus ĝin kiel solvon provizore tolereblan; ja ĝuste la angla estis la lingvo, kiu siatempe donis al li la ideon forpreni el la gramatiko de arta lingvo troajn malsimplaĵojn. Anstataŭ lingvaj aferoj, Zamenhof komencus labori por pli bona interkompreno inter kristanoj, islamanoj kaj judoj, precipe en la Proksima Oriento.
Ĉu mi do alvenis al la konkludo, ke vera adepto de Zamenhof devas forlasi Esperanton kaj lerni la anglan? Tute ne. Unue, Esperanto ĝis nun ne malhelpis al iu lerni la anglan; la esperantistoj jam nun parolas la anglan almenaŭ tiom bone, kiom iliaj samnacianoj kun similaj edukoj kaj profesioj, se ne pli bone. Kaj, due: ne forgesu la fenomenojn de la tria speco! Esperanto jam fariĝis io alia ol Zamenhof kaj la unuaj esperantistoj planis kaj antaŭvidis. Ĝi ne plu estas projekto, kiu atendas la aprobon de interregna kongreso. Ĝi havas kulturon, kies unuavica celo ne estas akceptigi la lingvon ĉe UN aŭ la Eŭropa Parlamento. En Infana raso aŭ Poemo de Utnoa abundas signifoj, kiujn nur ni, parolantoj de Esperanto, povas plene kompreni kaj aprezi. Esperanto estas la lingvo inter mi kaj mia filino, kiu ĝuste nun laboras ĉe la apuda komputilo. La tutmonda angla estas evidenta realaĵo; Esperanto estas maniero lasi la realon surprizi.

- La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;
- La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;
- La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi;
- Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta;
- Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; ĝi aŭ estos lasita por ĉiam en ĝia nuna formo, aŭ en ĝi estos poste faritaj iaj ŝanĝoj.
[...] ni prezentu al ni [='imagu'], ke kolektiĝis kongreso el reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco kaj precizeco. El ĉio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonaĵoj de la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvo arta. Ni supozu tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfeliĉe konsistos plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de ĉio nova kaj ke al ili venos en la kapon la ideo pli bone elekti ian en ĉiuj rilatoj maloportunan lingvon naturan, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, kio tiam estos. Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado: ĉar estas afero tute komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia, baldaŭ ricevos tian grandegan superforton super ĉiuj aliaj popoloj, ke ĝi ilin simple dispremos kaj englutos.Tiu "dispremos kaj englutos" sonas troige – neniu lando konkerus la mondon danke al nura elekto de lingvo. Sed la analizo de Zamenhof ŝajnas tamen pli-mapli ĝusta: en lia tempo, oni ne povis imagi interŝtatan kongreson, kiu elektos la francan kiel la solan internacian lingvon, kaj same nuntempe ni ne povus imagi, ke ekzemple Unuiĝintaj Nacioj farus tian ekskluzivan decidon favore al la angla. Sed Zamenhof ne komprenis, ke oni ne bezonos tian kongreson. La angla disvastiĝis kiel interlingvo pere de sociaj kaj ekonomiaj procezoj, pri kiuj neniu faris decidon. (Certe la anglalingvaj landoj subtenis tiujn procezojn, sed ili ne regis tiujn.) La realo montriĝis pli multforma, ol Zamenhof antaŭvidis.
Ofte la homoj pensas, ke ekzistas nur du ĉefaj specoj de objektoj: unuflanke, naturaj objektoj, kiel ekzemple plantoj, bestoj, ŝtonoj, montoj, lagoj kaj riveroj; kaj aliflanke, artaj (aŭ artefaritaj) objektoj, kiel ekzemple laboriloj, pentraĵoj, konstruaĵoj, kaj diversaj aparatoj kaj maŝinoj. Al la dua speco apartenas ankaŭ diversaj "sociaj objektoj" konscie kreitaj, ekzemple tekstoj, leĝoj aŭ la monunuo eŭro. Sed ekzistas ankaŭ objektoj de tria speco, ekzemple la homaj lingvoj, inflacio, padoj en arbaro, aŭ la strukturo de urbego senplane kreskinta. Kial ili estas de "tria speco"? Ĉar ili estas en interesa maniero inter la "naturo" kaj "arto": ili ne ekzistus plene nature, sen homa agado; sed kvankam ili ekestis danke al homa agado, neniu homo konscie decidis krei ilin. Neniu homo iranta en arbaro intencas krei padon, sed post kiam pluraj homoj elektis la saman ir-strekon, ekestas pado; kaj ju pli videbla la pado fariĝas, des pli certe ankaŭ la sekvaj irantoj sekvas ĝin kaj vole-nevole fortigas ĝin.
En lingvistiko la nocion de la "triaspecaj objektoj" aplikis ekzemple la germano Rudi Keller en sia verko Sprachwandel ('Ŝanĝiĝo de lingvo'): neniu iam decidis, ke Latino ekhavu ses kazojn, aŭ ke tiuj kazoj poste plene malaperu en la plimulto de la latinidaj lingvoj. Lingvoj ŝanĝiĝas pro homa agado, sed sen homa decido. La scienco, kie tiaj fenomenoj jam de longe estas esplorataj, estas ekonomiko: oni povas klarigi la ekeston de inflacio per la agoj kaj elektoj de unuopaj homoj, ĉiu el kiuj celas ion tute alian, ol krei inflacion. Kelkfoje oni parolas pri la "nevidebla mano" de la ekonomio, kiu efikas kvazaŭ per si mem.
Bedaŭrinde la ekonomiko kaj rilataj sociaj teorioj estas blinda punkto de multaj humanisme edukitaj homoj, verŝajne ankaŭ de Zamenhof. Li kredis, ke la sociaj aferoj ekestas ĉefe pro konsciaj decidoj de aŭtoritataj homoj, kiuj emas agi racie. Se oni montros kaj remontros al ili la avantaĝojn de "lingvo arta", la rezulto povos fine esti nur pozitiva. Zamenhof estis elstara heredanto de la Klerismo, sed li ne vidis ties limigojn.
Kompreneble la vidpovon de Zamenhof ankaŭ limigis la epoko, dum kiu li vivis. La eŭropa politika sceno estis superregata de kelkaj grandaj regnoj, kiuj konstante rivalis, kaj kiuj subigis grandajn partojn de la ceteraj kontinentoj kiel koloniojn. Li ne povis antaŭvidi la estontan potencon de Ĉinio, Japanio aŭ Barato, alie li eble konstruus sian planlingvon iom alimaniere. Unu eksa kolonio ekstereŭropa, Usono, estis admirata de Zamenhof; sed li certe ne konis la eldiron de sia fama samtempulo, la germana kanceliero Otto von Bismarck, laŭ kiu la plej grava politika fakto de la moderna tempo estas, ke Norda Ameriko parolas la anglan. (La aŭtento de la citaĵo ne estas certa, sed ne estas malfacile kredi, ke multaj politikistoj jam vidis la komunan lingvan forton de Usono kaj la Brita Imperio.) Zamenhof ne povis antaŭvidi, ke ne nur milita kaj politika potencoj, sed ankaŭ ekonomia kaj kultura potencoj povas disvastigi iun internacian lingvon eĉ inter homoj, kiuj ne aprobas la politikon de la landoj tiulingvaj. Li ne povis, kaj ankaŭ neniu alia tiutempe kapablis, antaŭvidi la fenomenojn de populara junulara kulturo kaj Interreto.
Se Zamenhof mirakle reaperus en nia tempo, li vidus, ke la plimulto de tio, kion li skribis en Esenco kaj estonteco, plu validas, sed kelkaj aferoj, ne antaŭviditaj de li, tamen turnis la evoluon favore al unu nacia lingvo, kiu plu kaj plu disvastiĝas danke al sia disvastigiteco, kiel pado en arbaro fortiĝas pro ĉiam novaj laŭirantoj. Por ni esperantistoj ne estus malfacile montri al li, ke la angla tamen ne estas tiom racia kaj demokrata solvo kiel Esperanto... sed ĉu li vere refariĝus aktiva movadano? (Efektive, ankaŭ dum sia vera vivo, Zamenhof dum longaj periodoj ne estis aktiva disvastiganto de la lingvo; pri tio okupiĝis la francaj samideanoj, kiuj eĉ ne plene komprenis la idearon de sia Majstro.)
Mi scias, ke mi nun glitis al pura fikcio, sed – mi ne kuraĝas certi, ke Zamenhof aliĝus al la loka klubo kaj komencus agi por Esperanto. La ĉefa celo de lia agado ĉiam estis paco inter la homoj, kaj tiucele li kreis ne nur neŭtralan lingvon, sed ankaŭ neŭtralan religion, homaranismon. Kiel montras Korĵenkov en sia Homarano, post la jaro 1900 Zamenhof dediĉis ĉiam pli da energio al homaranismo, kvankam la plimulto de la esperantistoj tion ne aprobis, kaj la ligo inter la homaranismo kaj Esperanto fariĝis ĉiam pli malforta. En la lasta versio de homaranismo de la 1913a jaro, Esperanto eĉ ne estas menciata; homarano devontigas sin nur "posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj". La angla ne estas ideale "neŭtrale-homa", sed mi imagas, ke en la nuna tempo, Zamenhof tamen akceptus ĝin kiel solvon provizore tolereblan; ja ĝuste la angla estis la lingvo, kiu siatempe donis al li la ideon forpreni el la gramatiko de arta lingvo troajn malsimplaĵojn. Anstataŭ lingvaj aferoj, Zamenhof komencus labori por pli bona interkompreno inter kristanoj, islamanoj kaj judoj, precipe en la Proksima Oriento.
Ĉu mi do alvenis al la konkludo, ke vera adepto de Zamenhof devas forlasi Esperanton kaj lerni la anglan? Tute ne. Unue, Esperanto ĝis nun ne malhelpis al iu lerni la anglan; la esperantistoj jam nun parolas la anglan almenaŭ tiom bone, kiom iliaj samnacianoj kun similaj edukoj kaj profesioj, se ne pli bone. Kaj, due: ne forgesu la fenomenojn de la tria speco! Esperanto jam fariĝis io alia ol Zamenhof kaj la unuaj esperantistoj planis kaj antaŭvidis. Ĝi ne plu estas projekto, kiu atendas la aprobon de interregna kongreso. Ĝi havas kulturon, kies unuavica celo ne estas akceptigi la lingvon ĉe UN aŭ la Eŭropa Parlamento. En Infana raso aŭ Poemo de Utnoa abundas signifoj, kiujn nur ni, parolantoj de Esperanto, povas plene kompreni kaj aprezi. Esperanto estas la lingvo inter mi kaj mia filino, kiu ĝuste nun laboras ĉe la apuda komputilo. La tutmonda angla estas evidenta realaĵo; Esperanto estas maniero lasi la realon surprizi.
2015-03-21
Orienta taglibro (12)
20 ĝis 24 aŭgusto 2014, Abashiri kaj Sapporo
La lastajn kvin tagojn de nia ekspedicio ni pasigis en Hokajdo, la plej norda el la ĉefinsuloj de Japanio. Nia celo estis konatiĝi kun la lingvo kaj kulturo de la ajnuoj, kiuj iam estis la ĉefa popolo en Norda Japanio, eble en la tuta lando, sed nun grandparte malaperis kaj preskaŭ plene perdis sian lingvon. En la urbo Abashiri, kiu estis nia unua celo, troviĝas Muzeo de Nordaj Popoloj. Tiu kolektis valoran materialon ne nur pri la ajnuoj, sed ankaŭ pri ĉiuj popoloj de la altaj latitudoj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko – inkluzive la sameojn de Skandinavio kaj Finnlando.
Post la dua mondmilito, kiam la suda parto de Saĥaleno transformiĝis el la japana provinco Karafuto en sovetian teritorion, multaj nivĥoj kaj ujltoj estis evakuitaj al Hokajdo kune kun la japanoj. Danke al tio, Robert Austerlitz, pri kiu mi skribis en la sesa parto de ĉi tiu taglibra serio, povis ĝuste ĉi tie en Hokajdo esplori la nivĥan lingvon inter ties denaskaj parolantoj, kvankam li kompreneble utiligis ankaŭ la bonegajn rusajn studojn pri la lingvo. Sed parolantojn de la nivĥa kaj la ujlta oni ne plu trovas en Hokajdo. Ĉe la muzeo funkcias ujlta manlabora klubo, sed nuntempe ĝiaj aktivuloj, kiujn ni intervjuis, estas japaninoj.
Abashiri estas konata ankaŭ pro sia malliberejo. Ni vizitis kaj la nunan malliberejon – nu, nur ĝian suvenir-vendejon, sed apud ĝi malliberuloj, zorge gardataj, sarkis florbedojn – kaj la malnovan malliberejon, kiu estas nune muzeo, kurioze morna kaj pitoreska samtempe.
Pli grava por ni lingvistoj estis la muzeo konstruita ĉe la Abaŝiria Konko-Amaso, grava arĥeologia trovejo de la tiel nomata Oĥocka kulturo, kiu antaŭ mil jaroj etendiĝis de Hokajdo al la Kurilaj insuloj, Saĥaleno, la Amura riverbaseno kaj la Kamĉatka duoninsulo. La oĥocka popolo (aŭ popoloj) loĝis en Hokajdo jam antaŭ la alveno de la ajnuoj, kaj verŝajne ĝuste de ili la ajnuoj transprenis la urso-kulton, tiom gravan en la tradicia ajnua kulturo. Estus alloge supozi, ke la oĥockanoj estis pragepatroj de la nunaj nivĥoj, sed ne troviĝas indikoj pri tio. Ekzemple, la nivĥoj tradicie kremaciis siajn mortintojn, dum la oĥockanoj enterigis ilin en tombojn kun fleksitaj membroj kaj kun la kapo enmetita en poton, kiu restis parte videbla surtere. Kaj, plej grave, ĝis nun neniu trovis en Hokajdo malnovajn loknomojn, kiuj estus klare nivĥaj.
Popoloj, kiujn ni nun konsideras "praloĝantoj" de iuj landoj kaj regionoj, en pluraj kazoj ne estis iliaj plej unuaj loĝantoj. Antaŭ iom pli ol mil jaroj, la ajnuoj ankoraŭ ne loĝis en Hokajdo, sed sur la pli sudaj japanaj insuloj. Kaj la nivĥoj verŝajne ankoraŭ ne loĝis en Saĥaleno tiutempe. (Komparu la situacion en Finnlando, kie ni kutimis rigardi la sameojn kiel la ĉiamajn praloĝantojn de Laponio – sed antaŭ du mil jaroj ili loĝis en Suda Finnlando, kaj en Laponio oni parolis nekonatan lingvon, kiu ne parencis al la samea.)
Vesperon de la 21a de aŭgusto ni trajnis de Abashiri al Sapporo, la ĉefurbo de Hokajdo, kaj ekloĝis en komforta hotelo nomata Fino (vere!).
En Sapporo ni povis konatiĝi kun la esplorado pri la ajnua lingvo en Universitato de Hokajdo kaj kun unu ajnua kulturcentro. La japana ŝtato, kiu iam subpremis la ajnuojn diversmaniere, nuntempe subtenas ilian kulturon. Tamen, la lingvo estas mortanta – troviĝas nur kelkaj fluaj parolantoj, kaj kiel Juha diris, "ĉio, kion ili iam diris, estas jam zorge notita, restas nenio por fari".
Post miaj mallongaj spertoj inter la nivĥoj, kaj nun en la iama lando de la ajnuoj, mi supozas, ke por savi malgrandan lingvon el formorto, necesas kvar aferoj: monrimedoj, ekzemple por publikigi librojn kaj eduki instruistojn; institucia subteno, ekzemple instruado en lernejoj; lokaj aktivuloj, kiuj entuziasmas pri la lingvo kaj dediĉas al ĝi tempon; kaj hejmoj, kie oni transdonas la lingvon al la infanoj kiel denaskan. La ajnua mortas, kaj verŝajne ankaŭ la nivĥa post kelkdek jaroj mortos, ĉar mankas tiu lasta, grava ĉenero. Paroli al siaj infanoj en lingvo, kiun oni ne mem regas denaske, postulas tian disciplinon kaj lingvan konscion, ke plej ofte tio praktike maleblas. Ni gepatroj de Esperantaj denaskuloj tion komprenas. Kaj, bedaŭrinde, la gramatikoj de la nivĥa kaj la ajnua estas tiaj, ke ni ne kapablus tiajn lingvojn transdoni sammaniere kiel Esperanton.
La lastaj tonoj de nia vojaĝo estis do iom melankolioj, malgraŭ la tre interesaj travivaĵoj, ekzemple miniatura librovendejo en Sapporo, specialiĝinta pri la nordaj popoloj, kaj la vilaĝo Nibutani, la loko de granda subĉiela muzeo de la ajnuoj, kie oni ankaŭ prezentas ajnuajn dancojn, kantojn kaj religiajn ritojn.
Do, kiel demandas Riikka, nia instruistino pri la japana: kion la parolantoj de malgranda lingvo profitas de tio, ke lingvisto povas noti plian meriton en sia karier-resumo? Kiel utilas, ke la universitato (kiu ne pagas karbonkompensojn) flugigis nin ĝis la alia fino de Eŭrazio? Kaj mi aldonas: kiel entute eblas paroli pri utilo kaj malutilo, se la parolantoj mem de la malgranda lingvo ne volas revivigi ĝin: se la maljunuloj intencas preni la lingvon kun si en la tombojn, kaj la junaj gepatroj ne trovas tempon, lerton kaj manierojn transdoni al nova generacio lingvon, kiun ili mem ne plu regas aktive?
Kiam la grupo disiĝis en la konstruaĵojn de la ajnua muzea vilaĝo en Nibutani, mi vagis sola for el la muzea areo al la apuda herbejo, kie estis kolektitaj grandaj ŝtonoj, du kaj tri metrojn altaj, de diversaj formoj kaj koloroj. Neniu ŝildo montris la celon aŭ funkcion de la loko, sed la ŝtonoj estis dismetitaj tiel, ke ili formis varian, sed tamen harmonian tuton. Ia ĝardeno de ŝtonoj, mi konkludis. La ŝtonoj glimis post la ĵusa pluvo. Mi sentis pacon kaj trankvilon.
Proksimume ĉi tia estas mia respondo: Ĉiu lingvo apartenas al siaj parolantoj, kaj se ni esploras ĝin, ni havas la moralan devon almenaŭ iel helpi la parolantojn konservi sian lingvon, se ili tion deziras. Sed ili ankaŭ povas elekti lasi sian lingvon morti, kaj tiam ni povas nur esperi, ke tio okazas ne pro rekta subpremo de la lingva majoritato (sed bedaŭrinde nerekta subpremo, kvankam nevidebla, preskaŭ ĉiam ekzistas). Se la parolantoj volas, ke ilia lingvo mortu digne kun ili, ankaŭ tiam la lingvo apartenas al ili, ĝis la fino. Sed ni lingvistoj devas tamen konservi por ĉiam la eĥon de iliaj voĉoj, ĉar la scio, ankaŭ la scio pri ĉiuj lingvoj de la mondo, ne estas ies posedaĵo.
Ĉu ĉiu ŝtono en tiu ĝardeno estis lingvo, kiu nun fariĝis nura memoro?

| Rita masko eskima bonvenigas al la Muzeo de Nordaj Popoloj en Abashiri. |
| La regionoj de la nordaj popoloj. Estas bone foje rigardi nian globon de ĉi tiu direkto! |

| La homoj de la tiel nomata Oĥocka kulturo antaŭ pli ol mil jaroj entombigis siajn mortintojn en speciala maniero: la kapo de la kadavro estis enmetita en poton, kiu restis parte videbla surtere. |
Vesperon de la 21a de aŭgusto ni trajnis de Abashiri al Sapporo, la ĉefurbo de Hokajdo, kaj ekloĝis en komforta hotelo nomata Fino (vere!).
En Sapporo ni povis konatiĝi kun la esplorado pri la ajnua lingvo en Universitato de Hokajdo kaj kun unu ajnua kulturcentro. La japana ŝtato, kiu iam subpremis la ajnuojn diversmaniere, nuntempe subtenas ilian kulturon. Tamen, la lingvo estas mortanta – troviĝas nur kelkaj fluaj parolantoj, kaj kiel Juha diris, "ĉio, kion ili iam diris, estas jam zorge notita, restas nenio por fari".
| Tradiciaj manlaboroj estas instruataj en la ajnua kultura centro en Sapporo. |
Post miaj mallongaj spertoj inter la nivĥoj, kaj nun en la iama lando de la ajnuoj, mi supozas, ke por savi malgrandan lingvon el formorto, necesas kvar aferoj: monrimedoj, ekzemple por publikigi librojn kaj eduki instruistojn; institucia subteno, ekzemple instruado en lernejoj; lokaj aktivuloj, kiuj entuziasmas pri la lingvo kaj dediĉas al ĝi tempon; kaj hejmoj, kie oni transdonas la lingvon al la infanoj kiel denaskan. La ajnua mortas, kaj verŝajne ankaŭ la nivĥa post kelkdek jaroj mortos, ĉar mankas tiu lasta, grava ĉenero. Paroli al siaj infanoj en lingvo, kiun oni ne mem regas denaske, postulas tian disciplinon kaj lingvan konscion, ke plej ofte tio praktike maleblas. Ni gepatroj de Esperantaj denaskuloj tion komprenas. Kaj, bedaŭrinde, la gramatikoj de la nivĥa kaj la ajnua estas tiaj, ke ni ne kapablus tiajn lingvojn transdoni sammaniere kiel Esperanton.
| Katja kaj Juha en librovendejo, kies specialiĝo estas nordaj popoloj. Juha estis bone konata por la libristo, kaj kiel aŭtoro de libroj kaj kiel longatempa kliento. |
La lastaj tonoj de nia vojaĝo estis do iom melankolioj, malgraŭ la tre interesaj travivaĵoj, ekzemple miniatura librovendejo en Sapporo, specialiĝinta pri la nordaj popoloj, kaj la vilaĝo Nibutani, la loko de granda subĉiela muzeo de la ajnuoj, kie oni ankaŭ prezentas ajnuajn dancojn, kantojn kaj religiajn ritojn.
| Ajnua domo en la muzea vilaĝo de Nibutani. |
Do, kiel demandas Riikka, nia instruistino pri la japana: kion la parolantoj de malgranda lingvo profitas de tio, ke lingvisto povas noti plian meriton en sia karier-resumo? Kiel utilas, ke la universitato (kiu ne pagas karbonkompensojn) flugigis nin ĝis la alia fino de Eŭrazio? Kaj mi aldonas: kiel entute eblas paroli pri utilo kaj malutilo, se la parolantoj mem de la malgranda lingvo ne volas revivigi ĝin: se la maljunuloj intencas preni la lingvon kun si en la tombojn, kaj la junaj gepatroj ne trovas tempon, lerton kaj manierojn transdoni al nova generacio lingvon, kiun ili mem ne plu regas aktive?
Kiam la grupo disiĝis en la konstruaĵojn de la ajnua muzea vilaĝo en Nibutani, mi vagis sola for el la muzea areo al la apuda herbejo, kie estis kolektitaj grandaj ŝtonoj, du kaj tri metrojn altaj, de diversaj formoj kaj koloroj. Neniu ŝildo montris la celon aŭ funkcion de la loko, sed la ŝtonoj estis dismetitaj tiel, ke ili formis varian, sed tamen harmonian tuton. Ia ĝardeno de ŝtonoj, mi konkludis. La ŝtonoj glimis post la ĵusa pluvo. Mi sentis pacon kaj trankvilon.
Proksimume ĉi tia estas mia respondo: Ĉiu lingvo apartenas al siaj parolantoj, kaj se ni esploras ĝin, ni havas la moralan devon almenaŭ iel helpi la parolantojn konservi sian lingvon, se ili tion deziras. Sed ili ankaŭ povas elekti lasi sian lingvon morti, kaj tiam ni povas nur esperi, ke tio okazas ne pro rekta subpremo de la lingva majoritato (sed bedaŭrinde nerekta subpremo, kvankam nevidebla, preskaŭ ĉiam ekzistas). Se la parolantoj volas, ke ilia lingvo mortu digne kun ili, ankaŭ tiam la lingvo apartenas al ili, ĝis la fino. Sed ni lingvistoj devas tamen konservi por ĉiam la eĥon de iliaj voĉoj, ĉar la scio, ankaŭ la scio pri ĉiuj lingvoj de la mondo, ne estas ies posedaĵo.
Ĉu ĉiu ŝtono en tiu ĝardeno estis lingvo, kiu nun fariĝis nura memoro?
2015-02-14
Orienta taglibro (11)
18 kaj 19 aŭgusto 2014, Oĥa – Nogliki – Juĵno-Saĥalinsk – Korsakov – Wakkanai – Asahikawa
Ni estas nun en hotelo en la urbo Asahikawa ('matensuna rivero') en Hokajdo, Japanio, post dutaga vojaĝado – proksimume 1400 kilometrojn per aŭtobuso, trajno, ŝipo kaj denove trajno. Mi kredas, ke dum la longa veturo suden ekde Oĥa, en norda Saĥaleno, ĝis ĉi tie en Japanio, la plimulto el ni sentis ke ni revenas hejmen. Proksimume duono de la grupo parolas la japanan kaj konas Japanion pli bone ol Rusion, sed mi kredas, ke ankaŭ pluraj el ni ceteraj sentis kvazaŭ hejmeniĝon. Almenaŭ mi, kaj tion indas analizi: Japanio ja estas klare "azia" lando, dum en Rusio, ankaŭ en ĝiaj aziaj partoj, regas "eŭropa" kulturo. Kiel klarigi la strangan hejmecan efikon de tiu azieco?
Sed unue pri nia veturado. De Oĥa al Nogliki nin transportis la aŭtobuso jam konata, laŭ la sama vojo, kie plurloke polvonuboj levitaj de preterveturaj kamionoj preskaŭ komplete malhelpis vidadon. Ni haltis unufoje por manĝeti kaj streĉi niajn membrojn.
En Nogliki ni havis okazon viziti la kafejon-restoracion "Olimpik", kiun ni dum la pli frua restado en la urbo ekŝatis pro la bona manĝaĵo kaj la efika sendrata reto. Poste ni veturis al la stacidomo por eniri la zorge kontrolatan noktan trajnon, ekveturontan suden al Jujzno-Saĥalinsk. La trajnbiletojn kaj horarojn estis iom malfacile kompreni, ĉar en la Rusiaj Fervojoj, ĉiuj tempoj de ekveturoj kaj alvenoj estas indikataj laŭ la Moskva horzono, kies diferenco kun tiu Saĥalena estas sep horoj.
La litvagonoj estis jam konataj por ni. La sola incidento estis, ke du viroj en uniformo enrigardis nian litkupeon kaj ordonis formeti la alkoholaĵojn, kion ni ja obeis dum 30 sekundoj.
Iiusence, dormante en trajno oni plej bone sentas kion signifas vojaĝi. La klakado de la reloj mezuras la distancon senerare, ekstere estas mallume sed oni scias, ke tie arbaroj, marĉoj kaj vilaĝetoj procesias mute en senfina filmo.
Matene ni povis el la trajnaj fenestroj admiri nian plej belan sunleviĝon en Saĥaleno. Pli proze, la vagona oficistino memorigis, ke ni ĉiuj iru al la necesejo sufiĉe frue. Ĉar la trajnaj necesejoj ellasas sian biologian enhavon rekte sur la trakon (kiel okazis en ĉiuj trajnoj ankaŭ en Finnlando dum mia junaĝo), ili estis ŝlositaj jam frue antaŭ la alveno al Juĵno-Saĥalinsk.
La frua mateno ĉe la stacidomo de Juĵno-Saĥalinsk estis same sombra kaj tremetige malvarma kiel ĉe ĉiuj fervojaj stacioj en la mondo. Feliĉe baldaŭ venis la aŭtobuso, kiu veturigis nin al la havenurbo Korsakov. Ankoraŭ striktaj pasporta kaj dogana kontroloj, kaj fine ni eniris en la konatan por ni ŝipon Eins Soya, kie antaŭmenditaj lunĉopaketoj atendis nin akurate. Baldaŭ ni jam veturis direkte al Japanio.
Kaj jen okazis la stranga fenomeno, kiun mi aludis. Ni venis el Rusio, kie la urboj eĉ en la orienta Saĥaleno aspektas tute eŭropece, dum Eins Soya estis plena de ekzotaj japanaj detaloj, kompreneble inkluzive japanajn surskribojn kaj iliajn anglajn tradukojn en egale ekzota lingvaĵo. En Saĥaleno oni sidas sur seĝoj; en Eins Soya, la pasaĝeroj sidas surplanke, aŭ sur malaltaj platformoj, demetinte la ŝuojn. En Saĥaleno, la manĝaĵoj estis sufiĉe similaj al niaj finnaj; ĉi tie oni manĝas rizon kaj diversajn fiŝaĵojn kaj legomojn, kies nomon mi ne povas eĉ diveneti, kaj trinkas malvarman verdan teon. Kaj tamen multaj el ni sentis, ke ni venis kvazaŭ al nia propra kulturo, ke nun finiĝis la laborado kaj ni rehejmeniĝas.
Sed mi ne estas la unua, kiu sugestis ian fundan similecon inter la finnoj kaj la japanoj. Ambaŭ ŝatas ordan socion, kie aferoj okazas kiel promesite, akurate kaj antaŭvideble; kaj kie oni ne montras publike siajn sentojn tro evidente; kaj kie oni ne bezonas konstante babili nur pro tio, ke ĉeestas aliaj homoj. Kaj pli triviale: estas ankaŭ agrable, ke la publikaj necesoj estas puraj kaj ne odoraĉas.
Ĉio ĉi montras, ke "eŭropa" kaj "azia" estas nur etikedoj, kiuj eble nomas iujn reale ekzistantajn kulturajn trajtojn, sed ne indikas la esencon de iu lando kaj kulturo. Krome, kiel eĉ povus ekzisti ia komuna "azieco"? Azio ja estas grandega kontinento kun enorma loĝantaro, kaj Eŭropo estas nur ĝia okcidenta duoninsulo!
Mia konscienco iom riproĉis min surŝipe pro tio, ke mi tiel facile komencis denove ordigi landojn kaj kulturojn laŭ boneco kaj malboneco. Kvazaŭ por emfazi mian maljustan verdikton, post la alveno al la japana havenurbo Wakkanai, la ŝipanoj ellasis la pasaĝerojn en tri grupoj: unue ĉiujn japanajn civitanojn; poste la civitanojn de Eŭropa Unio; kaj fine la civitanojn de Rusio. La humiligitaj rusoj atendis pacience. Ili estis vizitontaj pli riĉan landon, verŝajne por aĉeti ion, kio ne troveblas en ilia propra lando – ĉu por propra uzo, ĉu por pluvendi en Rusio kun profito. Klare la dogana kontrolo en Korsakov celis ĉefe regi la transliman etkomercon.
En Wakkanai ni manĝis en la senseĝa parto de restoracieto, sidante surplanke ĉe malalta tablo... la sola malbona afero en Japanio estas, ke miaj kruroj komencas facile rigidiĝi. Poste ni ekveturis per komfortaj kaj akurataj japanaj trajnoj kun ekstreme ĝentilaj trajnoficistoj. Ĉe unu trajŝanĝo ni rapide adiaŭis Janne-n, kiu pluveturis al Sapporo por jam reflugi al Helsinko, kaj bonvenigis en la grupon Riikka-n, finnan universitatan instruistinon pri la japana, kiu antaŭpreparis la Hokajdan parton de nia ekspedicio.
La centro de Asahikawa konsistis el grandegaj, iom futurismaj domoj, kies konturojn moligis la vespera pluveto. Iom pli flanke, ankaŭ ĉe nia hotelo, la domoj estas pli ordinaraj, kestecaj, senornamaj, preskaŭ malbelaj, kiel ŝajne ĉie en la pli granda parto de la japanaj urboj. Nia hotelo estas pura, modesta, komforta, kun sendrata reto... ĉu mi finfine estas sufiĉe oriente por senti min okcidente?
Ni estas nun en hotelo en la urbo Asahikawa ('matensuna rivero') en Hokajdo, Japanio, post dutaga vojaĝado – proksimume 1400 kilometrojn per aŭtobuso, trajno, ŝipo kaj denove trajno. Mi kredas, ke dum la longa veturo suden ekde Oĥa, en norda Saĥaleno, ĝis ĉi tie en Japanio, la plimulto el ni sentis ke ni revenas hejmen. Proksimume duono de la grupo parolas la japanan kaj konas Japanion pli bone ol Rusion, sed mi kredas, ke ankaŭ pluraj el ni ceteraj sentis kvazaŭ hejmeniĝon. Almenaŭ mi, kaj tion indas analizi: Japanio ja estas klare "azia" lando, dum en Rusio, ankaŭ en ĝiaj aziaj partoj, regas "eŭropa" kulturo. Kiel klarigi la strangan hejmecan efikon de tiu azieco?
Sed unue pri nia veturado. De Oĥa al Nogliki nin transportis la aŭtobuso jam konata, laŭ la sama vojo, kie plurloke polvonuboj levitaj de preterveturaj kamionoj preskaŭ komplete malhelpis vidadon. Ni haltis unufoje por manĝeti kaj streĉi niajn membrojn.
| Gimnastiko dum veturpaŭzo. |
La litvagonoj estis jam konataj por ni. La sola incidento estis, ke du viroj en uniformo enrigardis nian litkupeon kaj ordonis formeti la alkoholaĵojn, kion ni ja obeis dum 30 sekundoj.
| Provianto portrajna. |
Iiusence, dormante en trajno oni plej bone sentas kion signifas vojaĝi. La klakado de la reloj mezuras la distancon senerare, ekstere estas mallume sed oni scias, ke tie arbaroj, marĉoj kaj vilaĝetoj procesias mute en senfina filmo.
Matene ni povis el la trajnaj fenestroj admiri nian plej belan sunleviĝon en Saĥaleno. Pli proze, la vagona oficistino memorigis, ke ni ĉiuj iru al la necesejo sufiĉe frue. Ĉar la trajnaj necesejoj ellasas sian biologian enhavon rekte sur la trakon (kiel okazis en ĉiuj trajnoj ankaŭ en Finnlando dum mia junaĝo), ili estis ŝlositaj jam frue antaŭ la alveno al Juĵno-Saĥalinsk.
| Nia lasta sunleviĝo en Saĥaleno. |
La frua mateno ĉe la stacidomo de Juĵno-Saĥalinsk estis same sombra kaj tremetige malvarma kiel ĉe ĉiuj fervojaj stacioj en la mondo. Feliĉe baldaŭ venis la aŭtobuso, kiu veturigis nin al la havenurbo Korsakov. Ankoraŭ striktaj pasporta kaj dogana kontroloj, kaj fine ni eniris en la konatan por ni ŝipon Eins Soya, kie antaŭmenditaj lunĉopaketoj atendis nin akurate. Baldaŭ ni jam veturis direkte al Japanio.
| Adiaŭ, Saĥaleno! |
Kaj jen okazis la stranga fenomeno, kiun mi aludis. Ni venis el Rusio, kie la urboj eĉ en la orienta Saĥaleno aspektas tute eŭropece, dum Eins Soya estis plena de ekzotaj japanaj detaloj, kompreneble inkluzive japanajn surskribojn kaj iliajn anglajn tradukojn en egale ekzota lingvaĵo. En Saĥaleno oni sidas sur seĝoj; en Eins Soya, la pasaĝeroj sidas surplanke, aŭ sur malaltaj platformoj, demetinte la ŝuojn. En Saĥaleno, la manĝaĵoj estis sufiĉe similaj al niaj finnaj; ĉi tie oni manĝas rizon kaj diversajn fiŝaĵojn kaj legomojn, kies nomon mi ne povas eĉ diveneti, kaj trinkas malvarman verdan teon. Kaj tamen multaj el ni sentis, ke ni venis kvazaŭ al nia propra kulturo, ke nun finiĝis la laborado kaj ni rehejmeniĝas.
| Lacaj ekspediciantoj sur ŝipo japanstila. |
| Al kiu zono mi apartenas? |
Mia konscienco iom riproĉis min surŝipe pro tio, ke mi tiel facile komencis denove ordigi landojn kaj kulturojn laŭ boneco kaj malboneco. Kvazaŭ por emfazi mian maljustan verdikton, post la alveno al la japana havenurbo Wakkanai, la ŝipanoj ellasis la pasaĝerojn en tri grupoj: unue ĉiujn japanajn civitanojn; poste la civitanojn de Eŭropa Unio; kaj fine la civitanojn de Rusio. La humiligitaj rusoj atendis pacience. Ili estis vizitontaj pli riĉan landon, verŝajne por aĉeti ion, kio ne troveblas en ilia propra lando – ĉu por propra uzo, ĉu por pluvendi en Rusio kun profito. Klare la dogana kontrolo en Korsakov celis ĉefe regi la transliman etkomercon.
En Wakkanai ni manĝis en la senseĝa parto de restoracieto, sidante surplanke ĉe malalta tablo... la sola malbona afero en Japanio estas, ke miaj kruroj komencas facile rigidiĝi. Poste ni ekveturis per komfortaj kaj akurataj japanaj trajnoj kun ekstreme ĝentilaj trajnoficistoj. Ĉe unu trajŝanĝo ni rapide adiaŭis Janne-n, kiu pluveturis al Sapporo por jam reflugi al Helsinko, kaj bonvenigis en la grupon Riikka-n, finnan universitatan instruistinon pri la japana, kiu antaŭpreparis la Hokajdan parton de nia ekspedicio.
| El Asahikawa. Ordinaraj japanaj urboj ne estas aparte belaj por eŭropa okulo: la domoj estas kestecaj, kaj ĉiuj kabloj pendas en la aero. |
2015-01-17
Orienta taglibro (10)
16 kaj 17 aŭgusto 2014, Oĥa kaj Nekrasovka (Pomr vo)
Hieraŭ kaj hodiaŭ estis niaj lastaj tagoj de terena laboro inter nivĥoj. Hieraŭ tamen nur kvin el ni povis veturi aŭte al la vilaĝo Nekrasovka / Pomr vo, kiun ni ĉiuj jam tre ekŝatis, kaj ni ceteraj devis resti en la urbo por intervjui la nivĥojn loĝantajn ĉi tie.
Ni estis kondukitaj al la kunvenejo de la loka kultura organizaĵo de "malgrandaj popoloj", kiu situis en ordinara apartamento. Ekstere la domo estis en nebona stato, la ŝtuparejo svenige odoraĉis je kat-urino, kaj niaj gastigantoj estis tre pardonpetaj. La kunvenejo estis tamen bone prizorgita, kaj ni havis tie interesajn diskutojn kaj intervjuis bonajn lingvajn konsultatojn. La sola malĝojiga afero estis, ke la kultura organizaĵo evidente neniel kunlaboras kun la kultura centro "Kəxkəx" en Nekrasovka. Kial tiel ofte okazas, ke aktivistoj de malgrandaj gentoj disigas siajn fortojn? (Nu, la samon oni kompreneble povus demandi pri la esperantistoj.)
Mi intervjuis nivĥon Aleksandr Provka, dek jarojn pli aĝan ol mi, kiu devenas de la Ŝmita duoninsulo – la sama loko, kie ni aventuris la antaŭan tagon. La lingvon de sia popolo li ne plu scipovis; efektive, neniu plu parolas la ŝmitan dialekton de la nivĥa (aŭ tiel ni ankoraŭ hieraŭ kredis), sed estis interese aŭdi lin rakonti pri la grandaj sociaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj en Saĥaleno. Dum la sovetia tempo funkciis grandaj fiŝfabrikoj kaj fiŝkaptado estis grava profesio. Nun ĉiuj fiŝkaptas nur por la bezonoj de sia propra familio, kaj estas eĉ malfacile aĉeti freŝan fiŝon ie ajn sur la insulo. Se ni havus pli da tempo li tre volonte irus fiŝkapti kun mi... Mi pensis pri mia patro, kiu iam sensukcese provis instrui min meti vermon-logaĵon sur hokon kaj ŝati fiŝkaptadon per vergo. Espereble la simpatia Aleksandr trovos kamaradon pli similan al si kaj iros fiŝkapti kun tiu!
Vespere ni kolektiĝis en la hotela restoracio "Faraon" kaj interŝanĝis spertojn. La grupo vizitinta Nekrasovka-n estis sukcesa kaj interalie intervjuis iun koreinon loĝantan tie. Multaj koreoj venis al la insulo dum la japana Karafuto-tempo (vidu la duan kaj trian partojn de mia taglibro) kaj restis tie ankaŭ dum la sovetia tempo.
La sola malagrablaĵo hieraŭ vespere estis, ke "Faraon" dungis kantistinon. Kiam ŝi komencis sian kantadon forte amplifitan en la malgranda kela restoracio, ne eblis daŭrigi konversacion. Ni demandis la restoraciajn laboristojn ĉu la kantistino povus prezenti pli mallaŭte – konsidere ke ni estis la solaj klientoj – sed tio ne eblis: "estas ŝia laboro kanti, kaj ŝi kantos". Verŝajne la celo estis allogi per la kantado pliajn klientojn tra la malfermita ekstera pordo, sed ni devis rifuĝi en aliaj partoj de la hotelo.
Hodiaŭ matene ni ĉiuj povis veturi al nia ŝatata vilaĝo Nekrasovka / Pomr vo, kaj ni trovis tion bonega maniero fini nian laboron en Saĥaleno. Ni faris bonajn intervjuojn en la sidejo de "Kəxkəx" – ne nur kun nivĥoj, sed ekzemple kun unu viro miaaĝa, kiu estis duone evenka kaj duone ujlta. Kvankam li nek unu nek la alian lingvon parolis flue, li povis doni multajn interesajn toponimojn (loknomojn) al Janne. Cetere, ankaŭ lia persona historio estis de la tipo jam konata por ni: antaŭ la pension-lernejo li parolis ambaŭ siajn gepatrajn lingvojn, post la lernejo jam ne...
La tagmanĝa tablo en "Kəxkəx" surhavis multajn fiŝaĵojn, kiel estas kutime ĉe la nivĥoj. Ni frue lernis la simplan vorton ma, kiu signifas sekigitan fiŝon.
La lastan posttagmezon en Pomr vo ni pasigis sur la strando de la malnova vilaĝo.
Malgraŭ la malalta tajdo, ni iel-tiel sukcesis bani nin en Pacifiko. Akompanis nin al la strando nia amiko Ajs ('oro'), hundo kiu sekvis nin ĉien. Eĉ kiam ni veturis inter la nova kaj malnova vilaĝoj, li fidele postkuris nian aŭton.
Estis agrabla kaj memorinda tago por ni ĉiuj, sed precipe por Katja. Hazarde ni eksciis, ke unu el la nivĥinoj en la vilaĝo parolas ne nur la lokan amuran dialekton de la nivĥa, sed ankaŭ la nordan ŝmitan dialekton, ĉar ŝi devenas de la Ŝmita duoninsulo. Katja ricevis de ŝi valoran materialon pri tiu dialekto, kiun neniu pli frue priskribis!
La alia heroaĵo de Katja hodiaŭ estis, ke en "Faraon" ŝi sukcesis konvinki la restoracion doni liberan vesperon al la kantistino, kaj ni povis do trankvile vespermanĝi kaj festi la finon de nia terena laboro en Saĥaleno. Ni ankoraŭ pasigos kelkajn tagojn en la japana insulo Hokajdo, sed ĉar la ajnua lingvo jam preskaŭ formortis, nia laboro tie estos alispeca.
Ankaŭ mi komencas finfine senti min iom sperta terena lingvisto, kvankam kompreneble la aliaj instruistoj estas pli spertaj kaj faris multe pli grandan laboron ol mi. Mi jam rutine pakis ĉiumatene en mian pli malgrandan dorsosakon ĉion, kio povos utili dum la tago, sen bezoni multe pripensi.
Se vi hazarde fariĝos terena lingvisto en matura aĝo, kiel mi, jen tipa enhavo de mia dorsosako dum la ĵusaj tagoj: du paroj da okulvitroj (nu, mi ja estas jam en matura aĝo); nigraj okulvitroj; deinfekta likvaĵo por manoj; kontraŭmoskita likvaĵo; medikamento kontraŭ veturmalsano; kombilo; akvobotelo; ombrelo; krajonoj; kajeroj; vortaroj; sonregistrilo; poŝtelefono kiu servas ankaŭ kiel kamerao (la studentoj kunportas ankaŭ verajn kameraojn); poŝtelefona ŝargilo; USB-memorilo; portebla komputilo kaj ties ŝargilo (oni verŝajne ne bezonos la komputilon dum la tago, sed en Rusio oni ankaŭ ne kuraĝas lasi ĝin en la hotelo); subskribotaj ruslingvaj dokumentoj, per kiuj la konsultatoj donas al ni permeson uzi lingvan materialon; ruslingvaj dankleteroj disdonotaj al la konsultatoj; socilingvistika demandaro en pluraj ekzempleroj; pasporto; ĉiuj biletoj (trajnaj, ŝipaj, aviadilaj) kiujn mi ankoraŭ bezonos; laŭtaga programo de nia ekspedicio; zorge kaŝita dika fasko da japanaj enoj; malpli zorge kaŝita fasko da rusaj rubloj; mapoj; donacetoj por la konsultatoj (ekzemple finna vodko, alumetujoj, tranĉiloj); bankostumo; bantuko; kaj certe ankoraŭ io, kion mi forgesis!
Morgaŭ matene ni definitive forlasos Oĥa-n kaj la nivĥojn. Estas malfacile kredi, ke postmorgaŭ vespere ni jam estos en Asahikawa, Japanio, en komplete alia lingva kaj kultura medio, kvankam ni ne veturos aviadile.

| Mi kaj konsultato Aleksandr Andrejeviĉ Provka en la kultura centro de malgrandaj popoloj en Oĥa. Li estas nivĥo kaj devenas de la Ŝmita duoninsulo. |

| Sur la tagmanĝa tablo en Nekrasovka |
La lastan posttagmezon en Pomr vo ni pasigis sur la strando de la malnova vilaĝo.
| Al la strando de Nekrasovka / Pomr vo |
Malgraŭ la malalta tajdo, ni iel-tiel sukcesis bani nin en Pacifiko. Akompanis nin al la strando nia amiko Ajs ('oro'), hundo kiu sekvis nin ĉien. Eĉ kiam ni veturis inter la nova kaj malnova vilaĝoj, li fidele postkuris nian aŭton.
| Nia amiko Ajs promenas sur la strando, dum finnaj studentoj (fon-fone) klopodas bani sin en Pacifiko dum malalta tajdo. |
Estis agrabla kaj memorinda tago por ni ĉiuj, sed precipe por Katja. Hazarde ni eksciis, ke unu el la nivĥinoj en la vilaĝo parolas ne nur la lokan amuran dialekton de la nivĥa, sed ankaŭ la nordan ŝmitan dialekton, ĉar ŝi devenas de la Ŝmita duoninsulo. Katja ricevis de ŝi valoran materialon pri tiu dialekto, kiun neniu pli frue priskribis!
La alia heroaĵo de Katja hodiaŭ estis, ke en "Faraon" ŝi sukcesis konvinki la restoracion doni liberan vesperon al la kantistino, kaj ni povis do trankvile vespermanĝi kaj festi la finon de nia terena laboro en Saĥaleno. Ni ankoraŭ pasigos kelkajn tagojn en la japana insulo Hokajdo, sed ĉar la ajnua lingvo jam preskaŭ formortis, nia laboro tie estos alispeca.
Ankaŭ mi komencas finfine senti min iom sperta terena lingvisto, kvankam kompreneble la aliaj instruistoj estas pli spertaj kaj faris multe pli grandan laboron ol mi. Mi jam rutine pakis ĉiumatene en mian pli malgrandan dorsosakon ĉion, kio povos utili dum la tago, sen bezoni multe pripensi.
Se vi hazarde fariĝos terena lingvisto en matura aĝo, kiel mi, jen tipa enhavo de mia dorsosako dum la ĵusaj tagoj: du paroj da okulvitroj (nu, mi ja estas jam en matura aĝo); nigraj okulvitroj; deinfekta likvaĵo por manoj; kontraŭmoskita likvaĵo; medikamento kontraŭ veturmalsano; kombilo; akvobotelo; ombrelo; krajonoj; kajeroj; vortaroj; sonregistrilo; poŝtelefono kiu servas ankaŭ kiel kamerao (la studentoj kunportas ankaŭ verajn kameraojn); poŝtelefona ŝargilo; USB-memorilo; portebla komputilo kaj ties ŝargilo (oni verŝajne ne bezonos la komputilon dum la tago, sed en Rusio oni ankaŭ ne kuraĝas lasi ĝin en la hotelo); subskribotaj ruslingvaj dokumentoj, per kiuj la konsultatoj donas al ni permeson uzi lingvan materialon; ruslingvaj dankleteroj disdonotaj al la konsultatoj; socilingvistika demandaro en pluraj ekzempleroj; pasporto; ĉiuj biletoj (trajnaj, ŝipaj, aviadilaj) kiujn mi ankoraŭ bezonos; laŭtaga programo de nia ekspedicio; zorge kaŝita dika fasko da japanaj enoj; malpli zorge kaŝita fasko da rusaj rubloj; mapoj; donacetoj por la konsultatoj (ekzemple finna vodko, alumetujoj, tranĉiloj); bankostumo; bantuko; kaj certe ankoraŭ io, kion mi forgesis!
Morgaŭ matene ni definitive forlasos Oĥa-n kaj la nivĥojn. Estas malfacile kredi, ke postmorgaŭ vespere ni jam estos en Asahikawa, Japanio, en komplete alia lingva kaj kultura medio, kvankam ni ne veturos aviadile.
Tilaa:
Blogitekstit (Atom)