2021-03-24

Ĉu venis fino al ĉia Latino?

 

 

Kiam mi iam lekciis en universitato pri tio, ke la plimulton de la lingvoj de la mondo minacas morto dum ĉi tiu jarcento, unu studentino venis al mi tuj post la lekcio kaj demandis: Ĉu via difino de lingvomorto signifas, ke Latino ne estas mortinta lingvo? Mi povis konfirmi, ke ŝi komprenis tute ĝuste. Latino ne estas mortinta, kvankam ĝuste tian priskribon multaj ne-lingvistoj uzas pri ĝi.

Laŭ la kutima lingvoscienca difino, lingvo estas vivanta, se ĝi havas denaskajn parolantojn. Lingvo mortas, kiam ĝia lasta denaska parolanto mortas. La latinida dalmata lingvo, parolata ĉe la orienta marbordo de Adriatiko, mortis kun sia lasta parolanto Tuone Udaina en la jaro 1898. La lasta parolanto de la finn-ugra livona lingvo, parolata ĉe la Baltmara bordo de Latvio, estis Grizelda Kristiņa, kiu mortis 103-jara en Kanado en 2013. Kaj amaso da lingvoj malaperis en la nokton de la historio sen lasi post si la nomojn de siaj lastaj parolantoj.

Iam, sed tre malofte, okazas, ke oni sukcesas revivigi lingvon jam mortintan, tiel ke ĝi reakiras denaskajn parolantojn. La plej fama kazo estas la hebrea, nun la ĉefa lingvo de Israelo, kiu ne havis denaskajn parolantojn dum proksimume 1700 jaroj. En Britujo oni revivigas la kornvalan lingvon, kiu mortis fine de la 18-a jarcento (ekzistas interesa libreto pri la kornvala en Esperanto, verkita de Geoffrey Sutton).

Sed Latinon oni ne bezonas revivigi. Neniam ekzistis la lasta parolanto de Latino. Latino estis transdonata de unu generacio al alia, kaj ankaŭ multaj alilingvaj gentoj de Eŭropo iom post iom latinlingviĝis. En sia granda paroltereno Latino iom post iom disdialektiĝis kaj dislingviĝis – el ĝi naskiĝis la latinidaj lingvoj franca, hispana, portugala, itala, rumana kaj multaj aliaj, kiuj nuntempe havas preskaŭ unu miliardon da parolantoj. Certe oni devas nomi tion ne morto, sed grandioza sukceso por lingvo, kiu iam havis eble nur kelkmil parolantojn en vilaĝo nomata Romo.

Multaj nun reagas: sed tiuj latinidaj lingvoj ja ne plu estas Latino. Nu, ili ne nomiĝas Latino, ĉar tiun nomon oni komencis uzi nur pri la malnova skriblingvo, kiu restis senŝanĝa, dum la parolataj lingvoj rapide ŝanĝiĝis inter la jaroj 500 kaj 1000 de nia erao. (Tamen oni plu parolas ekzemple pri "Latina Ameriko", kio ne estas tute malĝusta!) Sed tio estas nur afero pri la nomo. Komparu kun alia tiel nomata klasika lingvo, la greka: ĉar ĝi konservis sian nomon, neniu diras, ke la greka lingvo mortis. Efektive, la antikvan grekan oni povas en Esperanto nomi ankaŭ "la helena lingvo" – ĉu ĝi nun subite fariĝas mortinta lingvo pro la nura ŝanĝo de la nomo? Mi dirus, ke ne.

Tamen, iu povas diri, Latino disiĝis en multajn lingvojn, dum la greka lingvo restis unu, jen la diferenco. Sed tio estas nur historia hazardo, kiu ne ŝanĝas la karakteron de la lingvo. Efektive, iuj lingvistoj opinias, ke la cakonia dialekto de la greka estas tiom malsimila, ke ĝi estas propre aparta lingvo. Se estus tiel, ĉu oni dirus, ke la antikva greka (aŭ helena) mortis, kiam la cakonia disiĝis de ĝi? Mi dirus, ke ne.

Mi preferas diri, ke iu lingvo estas mortinta, se ĝi iam perdis sian lastan denaskan parolanton, sed ke la lingvo de malnovaj tekstoj estas nur – malnova. Kaj per tio mi ŝatus ankaŭ korekti min mem, ĉar en mia iama blogaĵo "La ravaj mortintoj" mi ankoraŭ ne bone distingis ĉi tiujn du aferojn. Mi tiam aludis al la fascina popularscienca libro I döda språks sällskap: En bok om väldigt gamla språk ('En la societo/kompanio de mortintaj lingvoj: Libro pri ege malnovaj lingvoj') de svedo Ola Wikander (2006), kiu verŝajne elektis la titolon sub la influo de la sukcesa usona filmo Dead poets society ('Societo pri mortintaj poetoj', 1989). En sia libro li skribas kaj pri lingvoj, kiuj vere perdis ĉiujn siajn parolantojn, kiel la sumera aŭ la etruska, kaj pri aliaj, kiuj plu vivas en siaj pli modernaj formoj, kiel la anglosaksa (kiu fariĝis la angla) aŭ la malnovpersa (kiu fine fariĝis la moderna persa lingvo). Wikander, malgraŭ siaj vastaj scioj, bedaŭrinde ne pensis pri tio, ke "lingvomorto" estas okazanta kultura katastrofo en la nuna mondo, kaj ke tial oni devas esti iom atentema pri tio, kiun lingvon oni nomu "mortinta" kaj kiun ne.

Sed kion diri pri Esperanto, kiu naskiĝis sen denaskaj parolantoj? Evidente oni ne povas nomi ĝin mortinta, sed oni certe ofte nomis ĝin "morta", en la senco senviva. Poste Esperanto ja ricevis ankaŭ denaskajn parolantojn, sed ili ne formis apartan parolkomunumon kaj tial ne vere ŝanĝas la karakteron de nia lingvo. Kiel ni povas pretendi, ke ni vive uzas tian senvivan lingvon kaj eĉ kreas en ĝi literaturon?

Certagrade oni povas kompari la Esperantajn verkistojn al la okcident-eŭropaj aŭtoroj, kiuj uzis Latinon – do la malnovan skriblingvon – dum la tuta Mezepoko kaj ankoraŭ dum la unuaj jarcentoj de la Moderna Epoko en siaj verkoj beletraj kaj sciencaj. La fakto, ke la latina skriblingvo iam baziĝis sur la parolata lingvo, ne rekte helpis tiujn verkistojn nov-latinajn. Ilia Latino ne iel mistere konservis en si la vivon de siaj iamaj parolantoj. Estas vere, ke ili havis grandan amason da tekstaj modeloj je sia dispono, dum la Esperantaj devis komenci surbaze de multe malpli da modeloj, plej unue nur la tekstoj de Zamenhof. Sed ambaŭ grupoj de verkistoj devis manovri en fremda regiono sen subteno de la lingvosento de denaska parolanto.

Sed eĉ pli interesa estas komparo kun Sanskrito, la prestiĝa malnova lingvo de la barata civilizo. La klasika formo de Sanskrito estis normigita de la fama gramatikisto Pāṇini kelkcent jarojn antaŭ nia erao, kaj poste oni uzis ĝin skribe dum jarcentoj kaj jarmiloj – ĝis nia propra tempo. Tio similas al la mezepoka uzo de Latino. Sed ekzistas unu grava diferenco. La latinaj aŭtoroj plej alte taksataj, la klasikaj aŭtoroj, vivis en la Roma Imperio kaj ankoraŭ havis rektan kontakton kun la parolata Latino. La plej abunda kaj aprezata sanskrita literaturo, male, naskiĝis dum la unua jarmilo de nia erao, kiam la Sanskrito de Pāṇini ne plu havis subtenon de la parolata lingvo. La fama verkisto Kālidāsa (vivis ĉirkaŭ la jaro 400 de nia erao) do lernis sian Sanskriton el gramatika verko kreita eble 700 jarojn pli frue!

La okcidentaj filologoj estis fascinitaj, kiam ili konatiĝis kun la riĉa sanskrita tradicio. La barata epopeo Mahabarato estas sepoble tiel longa kiel la helenaj Iliado kaj Odiseado kune. La filologojn ne ĝenis, ke la sanskrita literaturo estis skribita en lingvo artefarita – aŭ almenaŭ arte farita – dum Esperantan literaturon oni ofte taksis principe neebla. Kompreneble la verko de Pāṇini havis ankoraŭ ian rilaton kun la parolata lingvo, dum la Unua Libro de Zamenhof komencis tute novan tradicion. Sed la postaj verkistoj sanskritaj kaj Esperantaj devis konscie lerni respektive la normon de Pāṇini kaj tiun de Zamenhof – el ilia vidpunkto ne estis diferenco. Oni do devas esti atentema, kiam oni legas pri lingvoj "vivantaj" kaj "mortintaj": ofte tiuj vortoj prezentas ne objektivajn observojn sed subjektivajn pritaksojn.




2021-03-09

La 15a regulo forvelkas

 

Kiam oni priskribas la planlingvojn proponitajn dum la 19a kaj 20a jarcentoj, oni ofte atentigas pri du kontraŭaj tendencoj, inter kiuj ili diversmaniere kompromisas. Skemismo signifas, ke gravas la interna reguleco de la lingvo; naturismo signifas, ke la vortoj estu kiel eble plej bone rekoneblaj eĉ por homoj, kiuj ne aparte studis la koncernan planlingvon. Volapuko (publikigita en 1879) estas planlingvo, kie ĉefrolas la skemismo, dum ekzemple Interlingvao (1951) emfazas naturismon, kaj Esperanto (1887) estas ie inter ili.

Kiam Zamenhof kreis Esperanton, por li estis memevidente, ke li utiligos la vortprovizon, kiu jam estas komuna por la eŭropaj lingvoj – tio estas la naturisma flanko de nia lingvo kaj klare distancigas ĝin de la iom pli frua Volapuko. Sed por faciligi la lernadon de la vortprovizo, li ankaŭ decidis provizi Esperanton per regula kaj produktiva vortfarado, kiu estas trajto skemisma. Ĝuste la elpensadon de la regula vortfarado li poste priskribis preskaŭ kiel revelacion en sia lingvokrea laboro, kaj ĝi fariĝis unu el la ĉefaj karakterizaĵoj de Esperanto, kiun oni ofte mencias por reklami la lingvon.

La naturisma flanko de Esperanto kristaliĝis en la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko, laŭ kiu la vortoj, kiujn "la plimulto de la lingvoj" pruntas el la sama fonto, ne ŝanĝiĝas en Esperanto, sed tamen adaptiĝas al ties ortografiaj kaj vortfaraj reguloj. (Unu kuriozaĵo de la Fundamento estas, ke mi ne povas citi la regulon en ties oficiala Esperanta formo, ĉar male ol la cetera Fundamento, la dek-ses-regula gramatiko estas oficiala nur en la lingvoj franca, angla, germana, rusa kaj pola.) La regulo fakte ne diras, ke la "internaciaj" vortoj aŭtomate fariĝas parto de Esperanto, sed ĝi tamen indikas, ke ili estas bonvenaj.

En la nuna mondo la signifo de la 15a regulo por la evoluo de la Esperanta vortprovizo konstante malgrandiĝas. Unu el la kaŭzoj estas la forlaso de la eŭrop-centrismo kaj la adopto de tutmonda perspektivo: "la plimulto de la lingvoj" en la 15a regulo signifis klare nur la ĉefajn eŭropajn lingvojn, ne tiujn de Afriko kaj Azio – kvankam Esperanto pretendas tutmondan uzon. Dum la tempo de Zamenhof estis ankoraŭ kutime lasi ekzemple la araban, hindian, bengalan, ĉinan kaj japanan ekster la grupo de la kulturlingvoj, sed nun la esperantistoj komencas konscii, ke utiligante plu la 15an regulon ili nur pliigus la eŭrop-centrismon de Esperanto.

La plej grava kaŭzo por la forvelko de la 15a regulo estas tamen tio, ke la ĉefa fonto de la "internaciaj vortoj" en la nuna mondo fariĝis la angla. Fakte la 15a regulo tute laŭvorte devus esti aplikebla: "words which the greater number of languages have derived from the same source" (vi memoras, ke la angla teksto estas inter la oficialaj versioj de la Fundamenta Gramatiko) – "vortoj, kiujn la plimulto de la lingvoj devenigis el la sama fonto". Tamen la esperantistoj pli-malpli unuanime decidis, ke la angla ne taŭgas kiel tia fonto, kvankam Zamenhof senprobleme pruntis el la plej prestiĝa lingvo siatempa, la franca.

La rezulto estas, ke multaj lingvoj nun kunhavas la samajn internaciajn vortojn pruntitajn el la angla, sed Esperanto ilin ne uzas. Estas malfacile imagi pli internacian esprimon ol la angla okay, sed bona esperantisto diras nur bone, ne o kej. Anstataŭ fit kaj fitness ni havas nur trejnita, trejniteco, bona fizika stato. Ni ne povas uzi la anglan cool, sed devis elpensi la propran ekvivalenton mojosa. Eĉ la komputilaj file, Internet kaj web ne nomiĝas tiel en Esperanto. Nun ni eble suferas pro koronviruso, sed tamen kronviruso ja estas pli Esperanta laŭ multaj. La rezulto estas, ke Esperanto purisme evitas la ĉefan parton de tiu angladevena vortprovizo, kiu nuntempe kunligas grandan parton de la lingvoj de la mondo – tiusence Esperanto kvazaŭ intence rifuzas internaciiĝi.

Unu el la kaŭzoj por tiu rifuzo apliki la 15an regulon estas, ke multaj esperantistoj ŝatus simple ŝajnigi, ke la angla ne estas la superrega internacia lingvo en la nuna mondo. Sed eble pli grava kaŭzo estas, ke la 15a regulo siatempe estis konstruita sur la supozo, ke la grek-latina-latinida fonto de la internaciaj vortoj neniam ŝanĝiĝos. Estas malfacile redirekti la regulon por akcepti vortojn el tute alia fonto, nuntempe el la angla (aŭ iam estonte el la ĉina, kiu scias?).

Ne eblas konekti Esperanton al la angla cirkvito ankaŭ pro tio, ke multaj internaciaj vortoj havas en la angla alian signifon ol en Esperanto, kiu siatempe prenis ilin ĉefe laŭ la francaj signifoj. Ekzemploj multas: la angla eventual signifas ne eventuala, sed fina; cabin estas pli ofte kajutopasaĝerejo ol kabano; control signifas ne kontroli, sed regi, stiri; defy signifas ne defii, sed spiti; demonstration signifas ne demonstracio, sed manifestacio; farm signifas ne farmo, sed bieno; media signifas ne medio, sed (amas)komunikiloj; negotiate signifas ne negoci, sed intertrakti; pretend signifas ne pretendi sed ŝajnigi. Sufiĉe konfuze, ĉu ne? Pli bone turni la dorson al la angla, kiam oni parolas Esperanton. Sed tio signifas ankaŭ, ke la iama naturisma rekonebleco de tiuj vortoj restas nur historia, ĉar la francan aŭ Latinon oni lernas en la mondo multe malpli ol la anglan.

Mi ne celas diri, ke la pordo de la 15a regulo estas jam tute fermita. En diversaj sciencoj oni plu kreas terminojn sur la bazo greka-latina, kaj tiaj estas facile alpreneblaj en Esperanto. Ŝajnas ankaŭ, ke teleregataj aviadiletoj nomiĝos droneoj (el la angla drone, origine 'vir-abelo'), kvankam oni eksperimentis ankaŭ per spavo (mallongigo de "senpilota aviadilo"). Kaj en la komputa terminaro ni ricevis el la angla ekzemple la vorton defaŭlto, kvankam ankaŭ implicita valoro plu havas siajn uzantojn. Sed la ĝenerala etoso inter la esperantistoj estas, ke pruntojn el la angla oni devas rezisti, se nur iel eblas trovi Esperantan alternativon – kiel ja ofte eblas, ĝuste ĉar ni havas tiel bonan vortfaran sistemon. Internaciiĝo pere de anglaj vortoj ne estas ŝatata alternativo.

Ĉu do en Esperanto la skemismo komencis superregi la naturismon eĉ pli klare ol antaŭe? Jes, tiel oni povas diri. Sed mi ŝatus paroli ne nur pri fortiĝanta skemismo, sed pri nova strebo al aŭtonomeco de Esperanto. Iam ŝajnis, ke la landonoma tipo Francio tute forpuŝos la tipon Francujo, kaj ke la fonemo /ĥ/ komplete malaperos. Sed tiuj poiomaj ŝanĝiĝoj haltis lastatempe, eble eĉ returniĝis. Multaj esperantistoj pensas, ke ĉar ni ĉiuokaze ne plu intencas imiti aliajn lingvojn, kaj ĉar la estonta sukceso de Esperanto ĉiuokaze ne dependos de tiu aŭ alia lingva detalo, ni povas ankaŭ konservi la tradiciajn trajtojn de la lingvo. Tiu aŭtonomemo estas parenca al la forvelko de la 15a regulo.

Fina atentigo: mi almenaŭ klopodis en ĉi tiu teksto esti ne prijuĝanto sed nura priskribanto, kiel decas al lingvisto. Mi petas provi same fari en la eventualaj komentoj.