2021-08-24

Sciencisto, diplomato, esperantisto (2/2)

Foto: Salon Strindberg. Fonto: Museovirasto,

(daŭrigo de la antaŭa blogaĵo)

En januaro 1895 Ramstedt aĉetis lernolibron de la nova internacia planlingvo Esperanto, iniciatita de Zamenhof nur malpli ol ok jarojn pli frue. Jam la sekvan jaron li anoncis sin al la esperantista adresaro kolektata de Zamenhof, kaj en 1897 li aperigis poemtradukojn en Esperanto-gazetoj. Li aktivis en la movado en Turku kaj poste en Lahtio, kie lian Esperanto-kurson partoprenis pli ol 40 urbanoj. De jarcento en la kantlibroj de Esperanto-kluboj de Finnlando cirkulas lia traduko de la kanto "Somertago en Kangasala" ("Kesäpäivä Kangasalla"), kelkfoje sen indiko de la tradukinto.


La juna Ramstedt ankaŭ vigle korespondis kun diverslandaj esperantistoj; en lia persona arĥivo konserviĝas almenaŭ unu korespondaĵo de Zamenhof mem.


Printempe de la jaro 1917 li instruis en la Universitato de Helsinko prelegserion kun la titolo “Enkonduko en ĝeneralan lingvistikon konsidere Esperanton”, kie oni komparis la strukturojn kaj esprimmanierojn de diversaj lingvoj utiligante ankaŭ ekzemplojn el Esperanto. Per nuntempaj terminoj oni povas diri, ke la aliro en lia universitata kurso estis lingvotipologia. Ankoraŭ en 1919 li aranĝis Esperanto-kurson por universitataj studentoj.


En 1922 okazis en Helsinko la 14-a Universala Kongreso de Esperanto – la unua granda internacia kongreso en la nove sendependa Finnlando. Ramstedt estis petita prezidi la kongreson, sed ĉar la vojaĝo el Japanujo, kie li tiutempe funkciis kiel diplomato, estus longa kaj multekosta, li ne povis akcepti la taskon. Sed ĝuste en Japanujo lia agado per kaj por Esperanto fariĝis grava.


La japanaj esperantistoj entuziasme bonvenigis diplomaton-esperantiston, kiu altigis la prestiĝon de la lingvo. Li interesigis pri Esperanto interalie la verkiston MIYAZAWA Kenji, kiu vaste famiĝis en Japanujo nur multe post sia antaŭtempa morto en 1933. En lia verko Nokto de la Galaksia Fervojo (1927, Esperanta traduko 1994) rolas ankaŭ Esperanto, same en la animea filmo farita en 1985 surbaze de tiu fabelo. Ramstedt estas evidente la sola eksterlandano, al kiu Miyazawa donacis unuajn eldonojn de siaj libroj; ili estas nuntempe grandaj raraĵoj.


En 1920, Ramstedt aperigis Esperantajn tradukojn de tri poemoj de la finna poeto V. A. Koskenniemi en la japana Esperanto-gazeto La Revuo Orienta (en la numeroj 6 kaj 7 de tiu jarkolekto) : “La kara, ŝi estas eta gejŝin’”, “Nokto tegas la tegmento-limojn” kaj “En aŭtuno”.  La tradukojn mi eble ne nomus majstraj, sed Ramstedt bone regas Esperanton kaj kuraĝas reordigi la tekston por konservi la ritmon kaj por rimi per signifohavaj vortoj. (La finnaj originaloj estas “Mun armaani pieni geisha on”, “Laula mulle laulut nuoruuteni” kaj “On kaikki syksyn tähdet syttyneet”. La tradukoj estis republikigitaj en La Revuo Orienta numero 5, 2019 – dankon al Nitta Takamichi kaj Osmo Buller pro ilia helpo por trovi ilin.) 


En Shizuoka, kies guberniestro tute malpermesis kunvenojn de esperantistoj, Ramstedt kuraĝe faris publikan prelegon en Esperanto – ĉar li apartenis al la diplomataro, li povis prelegi sen malhelpo de la aŭtoritatuloj, kaj poste ankaŭ la agado de la lokaj esperantistoj en la gubernio faciliĝis.


Sed laŭ Ramstedt mem, la japanaj esperantistoj eĉ pli utilis al lia diplomata laboro ol li utilis al Esperanto en Japanujo. Li ofte prelegis en plej diversaj urboj pri Finnlando en Esperanto kun interpretado de iu japana esperantisto. Povis ĉeesti eĉ mil aŭskultantoj. Multaj japanaj esperantistoj okupis centrajn poziciojn en la japanaj politika kaj akademia vivoj, kaj pere de ili Ramstedt povis starigi kontaktojn, kiujn li alie ne havus. Unu el liaj plej gravaj Esperantaj konatoj estis la ĉefdelegito de UEA, GA Morizō, kiu havis vastajn kontaktojn en Tokio kaj multe klopodis por interesigi politikistojn pri plibonigo de fervojaj komunikoj inter Finnlando kaj la Pacifika marbordo.


Post sia reveno al Finnlando, Ramstedt funkciis kiel la prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando ekde 1936 ĝis 1939. Poste li estis elektita honora prezidanto. (En sia historieto pri la Esperanto-Societo de Lahtio, Esa Lång skribas, ke Ramstedt jam en 1919 estis elektita kiel la prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando, sed li devis post kelkaj monatoj fordoni la funkcion pro sia diplomata misio al Japanujo.)


En la entombigo de Ramstedt, inter la multaj florkronoj metitaj sur la ĉerkon estis tiu komuna de la finnaj Esperanto-organizaĵoj. Vilho Setälä anoncis, ke la Esperanto-Instituto de Finnlando transprenas la devizon de Ramstedt: “palvelua ikä kaikki” (laŭvorte “la tuta vivo [estas] servado”, esperantigita “unu vivo, unu servado”).


Necesas rimarkigi, ke pri Ramstedt kiel esperantisto cirkulas pluraj neĝustaj informoj, kiuj ŝajnas deveni precipe de la malbonkvalita artikolo pri li en Enciklopedio de Esperanto (1933). Ĝi tekstas jene:


“Ramstedt, Gustav John, finno, d-ro, prof. eksministro. Nask 22 okt. 1873 en Tammisaari. Univ. prof. pri altaja lingvoscienco, 1918, de 1919 ĝis 1930 ambasadoro de F. en Tokio por Japanujo kaj Ĉinujo. Sciencaj esplorvojaĝoj en Mongolujo kaj Ĉinujo. Unu el la unuaj finnaj e-istoj (de 1891). Propagando kaj kursoj. En 1908 serio da prelegoj en la Univ. de Helsinki pri “Lingvoscienco kaj E”. Tradukis el inna kaj japana lingvoj multajn versaĵojn, kiuj aperis en diversaj eldonaĵoj, i. a. en “Voĉoj de popoloj” (Kabe). Per sia aŭtoritato kiel lingvisto kaj diplomato multe helpis al la movado ĉe la oficialaj rondoj. Dum sia restado en Japanujo subtenis E-n en tiu lando.”


Ramstedt estis neniam nomumita ambasadoro, sed reprezentis Finnlandon nur kun la pli malalta titolo de aferŝarĝito (ankaŭ “ministro” aludas al diplomata rango pli malalta ol ambasadoro). Lia diplomata misio finiĝis en 1929, ne en 1930.


Laŭ la biografio de Harry Halén, la unua mencio de Esperanto en la taglibroj de Ramstedt troviĝas ne en 1891 sed nur en januaro de la jaro 1895, kiam li aĉetis lernolibron de Esperanto. Osmo Buller tamen skribas en La Revuo Orienta (2014, februaro): “En 1891 la nomo de Ramstedt aperis en unu el la adresaroj de esperantistoj, kiujn Zamenhof eldonis. Lia numero estas 3604.” Efektive, en la XVII-a adresaro sub tiu numero aperas en la urbo “Abo” (Åbo, la sveda nomo de Turku): “ – Martinstrato 5. – G. J. Ramstedt, fil. mag. (instruisto en finna liceo)”, sed tiu adresaro ja listas esperantistojn kiuj registriĝis inter oktobro 1895 kaj januaro 1897, kio kongruas kun la taglibra mencio en 1895. Kaj kompreneble en 1891 Ramstedt ankoraŭ estis nek magistro nek lerneja instruisto. Ramstedt aperas ankaŭ kiel numero 3748 en la provizoraj aldonoj de la XVI-a adresaro: “Åbo, Finnlando, Rusujo. – Martinsrato 5. – G. J. Ramstedt, fil. mag. (instruisto ein [tiele] finna liceo).” Li estas en la listo de novaj esperantistoj, kiuj aliĝis inter 15 majo kaj 15 junio 1896, kio donas la plej ekzaktan indikon pri lia registriĝo. (En la XVII-a adresaro oni evidente redistribuis la numerojn jam unufoje uzitajn en la ”provizoraj folietoj” de la XVI-a adresaro, tial Ramstedt havas du numerojn.)


Oni ankaŭ ne trovas informojn pri la universitata prelegserio de Ramstedt pri lingvoscienco kaj Esperanto en la jaro 1908, sed nur komence de la jaro 1917, kiam la helsinka Ylioppilaslehti (“Studenta Gazeto”) mencias lian ĵus komencitan prelegserion “Enkonduko en ĝeneralan lingvosciencon konsidere Esperanton” (dankon al Osmo Buller, kiu trovis ĉi tiun informon). Laŭ la gazeto, Esperanto estis tiam la unuan fojon science pritraktata en la universitato de Helsinko, do tre verŝajne en 1908 tia prelegserio ne okazis; bedaŭrinde la misinformo pri 1908 kopiiĝis ankaŭ en Esperanto en Perspektivo (1974, p. 54). Kiam Ramstedt estis nomumita profesoro pri altaja lingvoscienco ĝuste en la jaro 1917, en aprilo (ne en 1918 kiel asertas la enciklopedia artikolo), li eĉ planis fari inaŭguran prelegon pri lingvoscienco aŭ lingvotipologio kaj Esperanto, sed montriĝis, ke kiel eksterordinara profesoro li ne havas rajton je solena inaŭgura prelego, kian faras nur ordinaraj profesoroj. 


Fine, ne ekzistas poezia libro Voĉoj de popoloj redaktita aŭ planita de Kabe. Tian libron planis Abram Kofman el Odeso, sed ĝi neniam aperis. La eraroj en la mallonga enciklopedia artikolo nombras sume ses!


Ramstedt do ne estis unu el la plej unuaj esperantistoj en Finnlando, kvankam tre frua; kaj lia prelegserio pri Esperanto en la universitato ne estis tiel frua kaj pionira, kiel oni ĝenerale asertas. Tio tamen ne malplivalorigas lin kiel elstaran finnan esperantiston kaj subtenanton de la japana Esperanto-movado.


2021-08-23

Sciencisto, diplomato, esperantisto (1/2)

 G. J. Ramstedt estis unu el la plej famaj finnoj, kiuj subtenis kaj mem uzis Esperanton. Tamen liaj vivo kaj agado restas relative nekonataj por esperantistoj, ankaŭ finnaj, kaj kelkaj malĝustaj informoj pri li estas ripetataj en diversaj publikaĵoj kaj la Esperanta Vikipedio. En ĉi tiu teksto mi prezentos la ĝeneralan vivpriskribon de Ramstedt, en la baldaŭa daŭrigo mi priskribos lian vivon esperantistan.

Ramstedt en mongola vesto. Fotis V. A. Rautell. Fonto: Museovirasto.


Gustaf John Ramstedt [prononcu Gustav Jon Ramstet] (1873–1950) estis fame konata finna sciencisto, diplomato kaj esperantisto. Almenaŭ du branĉoj de la moderna lingvoscienco, la studado de la mongolaj lingvoj kaj tiu de la korea lingvo, rigardas lin kiel gravan pioniron. Li ankaŭ diskonatigis japanan kulturon en Finnlando kaj aliloke. Al Esperanto li ne nur donis prestiĝan apogon sed ankaŭ praktike uzis la lingvon, precipe dum sia diplomata misio en Japanujo.


Gustaf Johan (poste kutime nomata John) naskiĝis la 22-an de oktobro 1873 kiel la dua infano de laboristo Gustaf Adolf Ramstedt kaj lia edzino Edla Matilda, loĝantaj en la sudfinnlanda urbo Tammisaari, svede nomata Ekenäs, kiu nuntempe estas parto de la urbo Raasepori, svede Raseborg. La familio ofte transloĝiĝis laŭ la variaj dungiĝoj de la patro kaj fine ekloĝis pli konstante en Raunistula, malriĉa laborista kvartalo de la urbo Turku. La patro estis drinkulo kaj ofte neglektis zorgi pri sia familio. La interrilato de la gepatroj de John estis malbona. Reage al la alkoholismo de la patro, John frue ekaktivis en la alkohol-abstina movado kaj restis konvinkita abstinulo dum sia tuta vivo.


Konsidere la cirkonstancojn de la malriĉa familio, estas mirinde, ke la plimulto de la naŭ infanoj (el kiuj tamen du mortis malgrandaj) bone sukcesis en la vivo. John fariĝis fama sciencisto kaj diplomato. Lia frato Manu (Emanuel) fariĝis parlamentano en Finnlando, poste terkulturisto en Svedujo. Alia frato Rafu (Rafael) fariĝis konata kanzonisto, kelkfoje nomata “la Maurice Chevalier de Finnlando”. Ankaŭ John havis muzikan talenton kaj ludis violonon. Tria frato, Armas, fariĝis ŝipmakleristo kaj konatiĝis ankaŭ kiel adepto de la planlingvo Occidental-Interlingue. Kvara frato, Gustaf Gabriel, fariĝis maristo. Pri la du fratinoj Augusta kaj Olga oni scias malpli, sed tamen ekzemple tion, ke Olga fariĝis instruisto kaj unu el ŝiaj lernantoj estis Erik Jorpes, kiu poste en Svedujo fariĝis fama esploristo de medicino.


La infanaĝa familio de Ramstedt estis svedlingva kaj li vizitis svedlingvan lernejon, sed jam dum sia infaneco li lernis ankaŭ la finnan kaj fariĝis perfekte dulingva. En la Sveda Klasika Liceo de Turku – kiun li povis eniri danke al la subteno de la patro de sia amiko – li studis la klasikajn lingvojn latinan kaj grekan (helenan) kaj krome la rusan, la lingvon de la Rusa Imperio, al kiu Finnlando tiutempe apartenis. En la Universitato de Helsinko (tiutempe la sola universitato en Finnlando) sekvis la klasika hebrea, Sanskrito kaj pliaj lingvoj. Entute Ramstedt havis eksterordinaran talenton pri lingvoj, kaj dum siaj vojaĝoj li poste rapide lernis ekzemple la mongolan kaj japanan, inkluzive de iliaj malsimplaj skribsistemoj. Laŭ sia propra takso, fine de sia vivo li scipovis “ĉirkaŭ 24 lingvojn”.


Ramstedt edziĝis en 1897 al Ida Josefsson, svedlingva orfino zorgata de  tribunala oficisto en Turku. La geedzoj ricevis sep infanojn, kiuj ĉiuj havis mongolajn aŭ tjurkajn nomojn aldone al finnaj: Sedkil (1897), Bilge (1900), Tsetsek (1902), Erdem (1904), Elzete Oilyk (1906), Aldar (1909) kaj Maidary (1914).


Antaŭ ol ricevi profesoran postenon en 1917, Ramstedt vivtenis sin kaj sian familion ĉefe kiel lerneja instruisto. Dum deko da jaroj li instruis en Lahtio la rusan, svedan, anglan, francan kaj germanan lingvojn kaj geografion. Li ankaŭ partoprenis la municipan politikon de la urbo kaj la lokan abstinulan movadon. En la Universala Kongreso de Lahtio (2019), unu el la kongresaj salonoj kompreneble havis la nomon Ramstedt.


Inter 1898 kaj 1912 Ramstedt estis sendita al sep lingvosciencaj ekspedicioj al Ruslando, Mongolujo kaj Ĉinujo. Tiujn vojaĝojn Ramstedt priskribas en sia libro Seitsemän retkeä itään 1898–1912 (“Sep vojaĝoj orienten 1898–1912”), kiu aperis en 1944. La libro enhavas tre interesajn observojn el la Rusa Imperio, Mongolujo kaj Ĉinujo, kaj krome ofte legiĝas kiel aventura romano. 


Kiel sciencisto Ramstedt dediĉis sin al la studado de la altajaj lingvoj – hipoteza lingvofamilio, al kiu oni kalkulis almenaŭ la tjurkajn, mongolajn kaj tunguzajn lingvojn, ofte ankaŭ aliajn. La finna lingvo apartenas al la uralaj lingvoj (alinome finn-ugraj lingvoj), sed tiutempe oni hipotezis, ke la altajaj kaj uralaj lingvoj povas esti distance parencaj; tial finnaj sciencistoj deziris progresigi la studadon de la altajaj lingvoj. Ramstedt fine konkludis, ke la altaja kaj urala familioj ne estas parencaj, sed tiam li jam fariĝis monde konata specialisto pri la altaja. Nuntempe oni eĉ la altajan grupon plej ofte ne plu konsideras lingvofamilio, sed nur rezulto de longatempaj kontaktoj inter la tjurkaj, mongolaj kaj tunguzaj lingvoj, kio tamen ne malpliigas la pionirajn meritojn de Ramstedt.


Apenaŭ Ramstedt estis elektita eksterordinara profesoro pri altajaj lingvoj en la Universitato de Helsinko en aprilo 1917, la situacio en Finnlando draste ŝanĝiĝis. Post la rusaj revolucioj Finnlando deklaris sin sendependa en decembro de la sama jaro. En 1918 ekestis en Finnlando interna milito inter la “blankuloj”, subtenataj de Germanujo, kaj la “ruĝuloj”, inspiritaj de la bolŝevisma revolucio en Rusujo. Ramstedt partoprenis en la venkanta blanka armeo kiel oficiro, tamen ne en frontaj bataloj. Lia pli juna frato Manu partoprenis en la ruĝula armeo kaj estis post la milito malliberigita en unu el la kaptitejoj, kie la malliberuloj amase mortadis pro malsato kaj malsanoj. John iris viziti lin en la kaptitejo. Manu transvivis kaj fariĝis socialdemokrata parlamentano (1924–1929), poste en 1930 li rifuĝis al Svedujo pro murdminacoj de ekstreme dekstraj movadoj en Finnlando.


Post la interna milito Ramstedt ne povis por longa tempo reveni al scienco, ĉar en 1919 oni sendis lin al Japanujo kiel la unuan kaj dum dek jaroj la solan diplomatan senditon de la nova respubliko Finnlando en tiu lando. Li estis akreditita ankaŭ en Ĉinujo kaj Siamo (nuna Tajlando). Li akceptis la taskon iom kontraŭvole, nur pro la insista peto de la prezidento de Finnlando, kaj kiel diplomato li agis kelkfoje iom nekonvencie, sed ĉar li rapide lernis paroli la japanan kaj utiligis ankaŭ siajn kontaktojn kun japanaj esperantistoj, li ricevis specialan pozicion inter la eksterlandaj diplomatoj en Japanujo.


Siajn jarojn en Japanujo Ramstedt priskribas en la libro Lähettiläänä Nipponissa: muistelmia vuosilta 1919–1929 (“Diplomato en Nipono [Japanujo]: memoraĵoj el la jaroj 1919–1929”), aperinta en 1950. Ĝi estas interesa raporto pri la tiutempa Japanujo kaj la internacia politiko en Orienta Azio, kaj krome rakontas ankaŭ pri la esperantista vivo en Japanujo.


Dum sia tempo en Japanujo, Ramstedt studis ankaŭ la korean lingvon (Koreujo estis tiutempe japana kolonio). Kiam li post la diplomataj taskoj revenis al sia universitata katedro, li fariĝis monde konata specialisto ne nur pri la mongola sed ankaŭ pri la korea lingvoscienco. Lia korea gramatiko (1939) estas konsiderata pionira verko.


Dum la lasta parto de sia vivo, ĝis sia morto la 25-an de novembro 1950, Ramstedt ne nur esploris kaj instruis, sed ankaŭ kulturis teron en la bieno Kila proksime al sia naskiĝurbo Tammisaari / Ekenäs.


Lia studento Matti Räsänen skribis post lia morto: “Kiel persono, la forpasinto estis plej aminda kaj modesta, tial li trovis amikojn ĉie, kie li moviĝis. Tio kompreneble estis avantaĝo por tia ekspediciisto kiel Ramstedt, ĉar li akiris konfidon eĉ en primitivaj kondiĉoj, kaj ankaŭ en tute alispecaj cirkonstancoj en diplomataj rondoj. En siaj lekcioj kaj en sciencaj diskutoj li povis esti eĉ tre distriĝema. Aliflanke li povis esti neatendite praktika, eĉ lerta en manlaboroj, kio elturnis lin el multaj malfacilaĵoj en liaj longaj kaj variaj vojaĝoj. Eble modesteco kaj humileco estis la plej bela trajto de la forpasinto.”


Jörn Donner, nepo de Otto Donner, kiu multe subtenis la sciencistan karieron de Ramstedt, skribis: “Profesoro G. J. Ramstedt estis tre eksterordinara viro. Se iu estas saĝa, li estis tia. Li estis lingvisto, etnografo, iomete ankaŭ aventuristo. Li portis pratempajn okulvitrojn. Malantaŭ ili estis rigardo de homo gajhumora. Li sciis multe, parolis kelkdek lingvojn. Li havis la modestecon de saĝulo: oni ĉiam sentis sin samaĝulo kun li. Li adaptiĝis al ĉiuj aĝoj, malestimis neniun. […] Ĉiuj vojaĝoj de Ramstedt havis celon, sed liaj aventuroj estas tiel fantaziaj, ke oni kelkfoje komencas kredi, ke li blagas. Sed tion li ne faras, li nur rigardis ĉiujn homojn malferme kaj konfideme.”


La plej bona fonto pri la vivo de Ramstedt estas la finnlingva biografio verkita de Harry Halén: Biliktu Bakši, Tietorikas Opettaja. Ĝi aperis en 1997, sed bedaŭrinde nur kiel manuskripto. Ekzistas ankaŭ malpli ampleksa anglalingva versio eldonita kiel vera libro: Biliktu Bakshi. The Knowledgeable Teacher (Suomalais-Ugrilaisen Seuran Toimituksia – Mémoires de la Société Finno-Ougrienne 229, Helsinki 1998). La svedlingva libro de Anna Lena Bengelsdorff, Gustaf John Ramstedt: En mongolsjäl i professorsrock (2017) enhavas malpli da materialo sed estas tre bone ilustrita per fotoj kaj mapoj. En Esperanto pri “Ramstedt, la granda finna esperantisto, lingvisto kaj diplomato” skribis Osmo Buller en La Revuo Orienta (januaro 2014, februaro 2014, marto 2014).


(daŭrigota)