2014-01-18

La lingvistika triangulo

Mi komencas ĉi tiun blogon por skribi pri mia laboro kiel lingvisto dum la jaro 2014 – ĉar estos por mi jaro eksterordinara. La ĉefa evento okazos en aŭgusto: mi partoprenos lingvistikan ekspedicion al la grandaj insuloj Saĥaleno kaj Hokajdo, aranĝatan de la esplorgrupo HALS (Helsinkaj Areaj & Lingvaj Studoj, por paŭsi el la angla: http://blogs.helsinki.fi/linguisticdiversity/). Ni estos kvar instruistoj kaj dek unu studentoj. Kvankam mi formale apartenas al la instruistoj, efektive mia rolo estos lerni de la pli spertaj kolegoj, kiel oni faras terenan laboron. Por klarigi, kial tio estos nova kaj ekscita sperto por mi, mi devas koncize skizi por vi la kampon de la priskriba lingvistiko.

Tiun kampon oni povas imagi kiel triangulon. En ĉiu el la tri anguloj staras lingvisto kun tipa profesia profilo. La plimulto de la veraj lingvistoj staras dise sur la triangulo, proksime al jen unu, jen alia el tiuj ekstremaj tipoj. Tio tamen ne signifas, ke ili kovras la kampon ĉie egale dense.

En unu angulo troviĝas lingvisto, kiu esploras iun grandan lingvon, ofte sed ne nepre sian gepatran – lingvon, kiu posedas grandan amason de tekstoj kaj pri kiu oni jam publikigis multajn esplorojn. La lingvo estas instruata en lernejoj aŭ almenaŭ en universitatoj, kaj ofte la lingvisto vivtenas sin ĝuste per instruado, kvankam ŝi-li ĉefe ŝatus esplori. Ĉar eblas trovi multe da materialo pri la lingvo, inkluzive de malnovaj tekstoj, oni povas profunde esplori ĝiajn detalojn kaj ĝian ŝanĝiĝon. La lingvisto povas esti pli-malpli informita pri tio, kiaj aferoj ĝenerale troviĝas en la lingvoj de la mondo, sed ŝi-li kontribuas al tiu scio ĉefe nur per "sia" lingvo, jam pli-malpli bone konata. En ekstrema kazo tiu esploristo povas eĉ pensi, ke ĉar ĉiuj homaj lingvoj estas similaj en sia profunda strukturo, la universalaj principoj de ĉiuj lingvoj estas eltroveblaj jam en unusola, kaj tial ne estas tiom granda perdo, ke multaj lingvoj formortos antaŭ ol esti bone priskribitaj de iu ajn.

En alia angulo staras la lingvisto-terenisto, kiu volas priskribi ĝuste tiujn lingvojn, kiujn neniu antaŭe priskribis. Ŝi-li vojaĝas al ĝangaloj, montaroj, stepoj kaj tundroj, vivas tie kun la parolantoj de diversaj lingvetoj pri kiuj neniu aŭdis, kaj pacience lernas ilin ekde nulo. La terenisto opinias, ke ĉiu lingvisto havas moralan devon agi tiel, ĉar alie tro multaj lingvoj formortos sen adekvata priskribo, kaj ni neniam plu povos ekscii, kiajn specialaĵojn ili povis al ni proponi. Kiu ne volas aŭ ne kapablas fari tian terenan laboro, eĉ ne meritas esti nomata lingvisto, laŭ la opinio de tiu; kaj ne eblas scii, kiaj estas la principoj de la homa lingvo, se oni ne unue kolektas materialon pri kiel eble plej multaj unuopaj lingvoj. Eble la terenisto mem havas nur limigitan tempon por vere kompari la lingvojn de la mondo, ĉar ŝi-li pasigas grandan parton de sia vivo en primitivaj cirkonstancoj, sed pro variaj praktikaj spertoj en diversaj lingvokomunumoj ŝi-li scias pri la homa lingvo sendube pli multe ol la tipo antaŭe priskribita.

Fine, en la tria angulo sidas la lingvisto-tipologiisto, kiu uzas kiel sian materialon ĉiujn gramatikojn kaj studojn verkitajn de la aliaj du lingvistoj, kaj induktas de ili ĝeneralajn principojn de la homa lingvo. Ĉar ne eblas ricevi materialon el ĉiuj lingvoj de la mondo, la tipologiisto devas apliki statistikajn metodojn por pritaksi la fidindecon de siaj rezultoj. Ĉar ŝi-li ne havas okazon enprofundiĝi en unuopajn lingvojn, la akiritaj rezultoj dependas de tio, kion la gramatikoj priskribas kaj kion prisilentas. Povas okazi, ke la tipologiisto interpretas la trajtojn de iu lingvo tro unuflanke aŭ supraĵe, se ties sola gramatiko estas malbona, aŭ malfacile komprenebla por tiuj, kiuj ne mem lernis la koncernan lingvon. Tamen, tipologiaj rezultoj estas laŭ multaj opinioj la plej gravaj kaj pintaj en lingvistiko, kvankam tre malgranda parto de lingvistoj povas profesie okupiĝi pri tipologio.

Kaj mi? Mi estas plej proksima al la unua tipo, kvankam mi ne elektis iun grandan eŭropan lingvon. Mi esploris la bulgaran kaj iom ankaŭ la makedonan kaj la malnovan slavonon, ĉiuj tri parencaj inter si (la malnova slavono estas proksima al la komuna pralingvo de la bulgara kaj la makedona). Preskaŭ ĉiuj miaj studentoj en la universitato studas aliajn, pli grandajn slavajn lingvojn. Tamen, en "miaj" lingvoj ne mankas materialo, tekstoj novaj kaj malnovaj, antaŭaj studoj kaj grandaj vortaroj kaj gramatikoj. Mi ne esploris malgrandajn dialektojn de foraj vilaĝoj. Tial mi vere volas lerni ion novan ĉi-jare, precipe en Saĥaleno, kie oni ankoraŭ trovas parolantojn de la nivĥa (giljaka) kaj ujlta (oroka) lingvoj. La preparlaboroj de la ekspedicio jam komenciĝis, kaj ĉi-jare mi skribos pri tio, sed verŝajne ankaŭ pri aliaj lingvosciencaj temoj.