2015-12-05

La sekreta lingvo



Unu el miaj ĉefaj interesoj kiel lingvisto estas esplori la lingvojn de Balkanio kaj iliajn reciprokajn influojn. Sed unu el la Balkaniaj lingvoj estas ankaŭ minoritata lingvo en Finnlando, nome, la romaa. Kaj mi havis la honoron aparteni al la lingva komitato de la finnlanda romaa ekde 2008 ĝis ĉi tiu jaro.

La romaoj (kiuj ankaŭ nomiĝas ciganoj) devenas de Barato. Ilia lingvo apartenas al la hind-arja grupo de la hind-eŭropa familio kaj parencas ekzemple kun la lingvoj sanskrita, hindua kaj bengala. La romaoj migris al la Bizanca Imperio iam inter la 9-a kaj 12-a jarcentoj, kaj tie ilia lingvo estis multe influata de la greka. Poste la romaoj migris al preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj kaj fariĝis la plej granda, kaj ofte diskriminaciata, minoritato de la kontinento.

La plej longan vojon migris tiuj romaoj, kiuj alvenis al la finnlanda parto de la Sveda Regno en la 16-a jarcento. La multaj svedaj vortoj en ilia dialekto montras, ke ili venis al Finnlando de okcidente. Poste la svedia dialekto de la romaa lingvo formortis, kaj la finnlanda dialekto restis izolita en la fora nordo. (La romaa estas nuntempe unu el la oficialaj minoritataj lingvoj de Svedio, sed ĉiuj ĝiaj parolantoj estas pli novaj enmigrintoj el aliaj landoj, inkluzive de Finnlando, kaj ne parolas la originan svedian dialekton de la romaa.)

Dum la unua duono de la 20-a jarcento, la finnlandaj romaoj ankoraŭ vivis migre, vagante de unu vilaĝo al alia en grandaj familiaj grupoj kaj okupiĝante ekzemple pri porokazaj laboroj en bienoj. La esperantisto Onni Kauppinen rakontis al mi, ke lia patro eĉ lernis de migrantaj romaoj kelkajn iliajn vortojn, ekzemple raklo 'knabo'. (Efektive, raklo signifas 'ne-romaa knabo', kaj 'romaa knabo' estas tšau. En la romaa, la substantivoj signifantaj homojn ofte distingas inter romaoj kaj ne-romaoj en la finnlanda romaa kaale 'romaoj', origine "la nigraj", kaj kaaje gaaje 'neromaoj, bienuloj'.)

Post la dua mondmilito, iom post iom malaperis la bezono de porokazaj laboristoj en la finna kamparo, kaj la romaoj ekloĝis en domoj (sed ankoraŭ en mia infaneco en la sesdekaj jaroj mi memoras unu romaan familion, kiu ekloĝis en provizora kabano proksime al nia vilaĝo, kaj poste malaperis). Ĉar la romaoj loĝis dise en la lando kiel malgranda minoritato (ĉirkaŭ 10 mil homoj) kaj la infanoj vizitadis finnajn lernejojn, ilia lingvo ŝajnis esti kondamnita al formorto kiel en Svedio. Mirindas, ke tio tamen ne okazis. Ne plu naskiĝis multaj romaoj, por kiuj la lingvo iĝis denaska, sed la romaoj konservis la lingvon kiel sian grupan posedaĵon, kiun la adoleskuloj devis pli-malpli bone lerni por fariĝi hortto kaalo 'vera romao' (cetere, hortto havas la saman grekan etimon kiel la Esperanta orta).

La romaa havis ankaŭ praktikan uzon kiel sekreta lingvo, ekzemple kiam oni devis marĉandi (ofte pri ĉevaloj, pli poste pri aŭtoj) kaj interkonsiliĝi pri la postulata aŭ proponata prezo tiel, ke la alia partio de komprenu. La kaŝlingva funkcio klarigas, kial ekzemple la vortoj por mezurunuoj kaj urboj estas intence nekompreneblaj por parolantoj de aliaj lingvoj: pusmi 'kilogramo', pera 'litro' (ankaŭ 'laktejo'), bar 'marko kiel monunuo' (origine 'ŝtono'), nevo louvo 'eŭro' ("nova mono"), Baro fooros 'Helsinko' ("granda urbo"), Leenjako fooros 'Turku' ("rivera urbo").

La lingvo do havas grandan valoron simbolan kaj eĉ praktikan por la finnlandaj romaoj. Tial ne ĉiuj el ili bonvenigis la formalan agnoskon de la lingvo en la nova konstitucio de Finnlando (1995), la oficialan fondon de la Romaa Lingva Komitato (1997), kaj la novan statuson de la romaa kiel elektebla studfako por romaaj infanoj en iuj lernejoj. La verkantoj de la unuaj lernolibroj kaj gramatikoj, kiel la aboco-libro ĉi-suba, ricevis akran kritikon kaj eĉ minacojn de parto de la maljunaj romaoj. La lernolibroj neniam fariĝis publike aĉeteblaj, ĉar ili estis celitaj nur al la romaoj mem.


Aboco-libro por finnlandaj romaaj infanoj, eldonita de la ŝtata lerneja administracio sed pro la sekreteco de la romaa lingvo neaĉetebla en librovendejoj. La titolo signifas 'La vojo de la romaa lingvo' (pensu pri hipo-dromo, aero-dromo), kaj ĝi iom artefarite proksimigas la finnlandan romaan dialekton al tiuj en aliaj eŭropaj landoj: la tradicia nomo de la finnlanda romaa estas kaalengo tšimb 'la lingvo de la nigraj', kaj eĉ se la adjektivo romano estus uzata, nur iuj el la plej maljunaj parolantoj de la finnlanda romaa scius, ke tšimb 'lingvo' (čhib en multaj aliaj dialektoj) estas in-genra kaj tial postulas la in-genran adjektivan formon romani; en la finnlanda romaa, in-genraj restis nur substantivoj signifantaj virinojn kaj iliajn vestaĵojn. – En la kovrila bildo, rimarku la tradiciajn vestojn de la finnlandaj romaoj, ankoraŭ portatajn de granda parto de ili.


De kelkaj jaroj la romaa estas instruata ankaŭ en Universitato de Helsinko, kaj tiumaniere oni povas eduki kompetentajn instruistojn por lernejoj. Sed tion plu kontraŭas iuj romaaj aktivistoj, eĉ junuloj kiuj apenaŭ mem parolas la lingvon. Tial la sekreteca funkcio de la lingvo, kiu siatempe savis ĝin, minacas nun fine mortigi ĝin: sen oficiala instruado ĝi ne transvivos, sed iuj aktivistoj preferas vivteni ĝin ĉefe kiel sekretan vortprovizon parolatan kun finna gramatiko kaj kontraŭas ĉian malkaŝon de tiu vortprovizo al eksteruloj, kvankam la unuaj ampleksaj vortaroj de la finnlanda romaa aperis jam antaŭ dudeko da jaroj. Tial la universitataj instruistoj devas ne nur instrui la lingvon, sed konstante pravigi sin inter la influhavaj maljunuloj de la romaa gento.

Kiel patro de tri Esperantaj denaskuloj mi ne povis ne rimarki, ke la romaoj, kiuj volas reenkonduki la finnlandan romaan kiel familian lingvon kaj transdoni ĝin al siaj infanoj, vivas ĉiutagon tre similan al la mia. Oni devas konstante mem serĉi kaj lerni, aŭ eĉ krei, vortojn por diversaj aferoj de la moderna mondo. Kaj rilate infanajn librojn, esperantistoj povas elekti el multe pli riĉa sortimento ol la finnlandaj romaoj!

La gepatroj de la Esperantaj denaskuloj ne celas krei unulingvan Esperantan komunumon aŭ Esperantan etnon. Ankaŭ por la finnlandaj romaoj la lingvo ne plu povos iĝi la plej grava komunikilo. En ambaŭ kazoj la lingvo gravas pro siaj simbolaj, identecaj funkcioj. Malgraŭ la internaciaj celoj de Esperanto, por miaj infanoj ĝi ŝajnas esti unuavice simbolo de familia identeco – kaj oportuna sekreta lingvo, kiam oni volas paroli kaŝe en iu publika loko! Tute kiel por la romaoj.

Iuj esperantistoj ja ekpensis pri ĉi tiu komparo; iuj eĉ ekuzis la romaan vorton gaĝo 'ne-romao' en la senco 'ne-esperantisto'. Sed la plimulto de la esperantistoj verŝajne ne ŝatus vidi ian similecon inter la Internacia Lingvo kaj la etna lingvo de la romaoj, kiuj en multaj landoj estas malŝatataj "ciganoj" (eĉ se la Manifesto de Raŭmo parolis pri diaspora lingva minoritato...). Aliflanke, la romaoj certe ne ŝatus, ke ilian lingvon, heredaĵon de la praa Barato, oni komparu kun la nova kaj artefarita Esperanto. Tial, kiam mi membris en ilia Lingva Komitato, mi devis nur silente pensi: jes, mi scias, kiel vi sentas.