2022-07-05

Ĉu ekzistas lingvoj pli malnovaj ol aliaj?

(Iom redaktita versio de mia prelego en la Internacia Kongresa Universitato en Vilno, 2005.)

1. Lingvoj antikvaj kaj arkaikaj

Ne malofte oni povas legi aŭ aŭdi, ke iu lingvo estas nomata “malnova” aŭ “maljuna”. Ordinare estas ankaŭ subkomprenate, ke lingvo malnova estas ankaŭ iel pli valora, aŭ almenaŭ pli interesa, ol aliaj lingvoj, supozeble pli junaj. En ĉi tiu prelego mi deziras pritrakti la demandon, ĉu oni entute povas atribui al diversaj lingvoj diversajn aĝojn, aŭ ĉu, male, ĉiuj lingvoj aŭ preskaŭ ĉiuj lingvoj estas egale aĝaj.  

Kiel ekzemplojn de malnovaj lingvoj, multaj mencius ekzemple Sanskriton, Latinon kaj la malnovgrekan (helenan) lingvon. Ili certe ĉiuj estas antikvaj en la senco, ke konserviĝis tre malnovaj, multmiljaraj tekstoj skribitaj en tiuj lingvoj. Iuj tekstoj skribitaj en la sumera kaj la malnov-egipta aĝas pli ol kvar mil jarojn! Evidente estas tute ĝuste rigardi certajn skribolingvajn tradiciojn pli aĝaj ol aliaj, des pli, ke la plimulto de la ses mil parolataj lingvoj de la mondo ankoraŭ nun ne havas iun ajn skribatan varion. Sed se oni konsideras la lingvojn mem, ne nur iliajn skribajn reprezentaĵojn, ne eblas nomi la sumeran, Sanskriton aŭ Latinon pli aĝaj ol aliaj lingvoj: kiam oni komencis skribi ilin, ekzistis verŝajne ne malpli, sed pli da lingvoj en la mondo ol nuntempe, kaj iuj el tiuj lingvoj, kvankam plu neskribataj, transvivis ĝis nia epoko. 

Kiam oni nomas malnova la ĉefan lingvon de nia ĉi-jara kongreslando [2005], la litovan, oni celas ion tute alian. La plej malnovaj tekstoj skribitaj en la litova estas nur de la 16-a jarcento; tamen en la esploroj pri la historio de la hindeŭropa lingvofamilio la litova havas meritplenan lokon apud ekzemple Sanskrito, Latino aŭ la malnovgreka. Ĉiuj hindeŭropaj lingvoj devenas de unu komuna pralingvo, la pra-hindeŭropa, pri kiu ni ne disponas rektajn atestaĵojn, sed kiun oni povas rekonstrui surbaze de ĝiaj lingvoj-idoj konataj al ni. Montriĝis, ke la nuntempa litova estas egale valora en la rekonstruado de tiu pralingvo kiel la tre malnovaj tekstoj de Sanskrito kaj aliaj antikvaj lingvoj. Tio okazas, ĉar la strukturo de la litova estas arkaika, pli proksima al tiu de la pra-hindeŭropa ol estas la strukturo de iu ajn nuntempa lingvo hindeŭropa. Alivorte, la litova ŝanĝiĝis tre malrapide. Pro sia konservemo, ĝi povas esti konsiderata tiel nomata lingvo-fridujo en la hindeŭropa familio, same kiel rolas la finna en alia lingvofamilio, la urala. 

La lingvoscienco ankoraŭ ne povas komplete klarigi, kial iuj lingvoj ŝanĝiĝas pli malrapide ol aliaj. Ŝajnas, ke arkaikaj estas ofte la lingvoj de relative malgrandaj, homogenaj kaj izolataj lingvokomunumoj. Sed arkaika strukturo estas alia afero ol granda aĝo. Ankaŭ homon ni ne nomus maljuna pro tio, ke ties aspekto ŝanĝiĝis nur malmulte post la jun-aĝo; tute male, tian homon ni nomus juneca! Tial ankaŭ la arkaikeco de la litova neniel signifas, ke la litova estas pli malnova ol aliaj lingvoj; ĝi nur ŝanĝiĝis pli malrapide. 

La lingvo ofte nomata “la plej malnova en Eŭropo” estas la eŭska, minoritata lingvo parolata en Hispanujo kaj Francujo. Ĝiaj parolantoj ja opinias, verŝajne prave, ke iliaj lingvaj prapatroj loĝis en Okcidenta Eŭropo jam longe antaŭ ol la parolantoj de la hindeŭropaj lingvoj alvenis tien. La eŭska lingvo ne havas konatajn parencojn inter la lingvoj de la mondo, kaj la eŭskoj mem estas genetike aparta grupo inter la gentoj de Eŭropo. Sed kompreneble ni ne povas scii, kiaj lingvoj estis parolataj en Eŭropo jam antaŭ la pra-eŭska, kaj, aliflanke, kiam oni komencis paroli la eŭskan en Eŭropo, oni jam parolis ian formon de la pra-hind-eŭropa ie aliloke, eble en la nuna Ukrainio. Do, la eŭska estas nur tiu de la nuntempaj eŭropaj lingvoj, al kiu ni povas atribui la plej longan seninterrompan historion en Okcidenta Eŭropo; sed ĝi ne estas en si mem pli aĝa, ol aliaj lingvoj nun eŭropaj.

Endas ankaŭ memorigi, ke la historio de iu lingvo estas alia afero ol la historio de ties parolantoj. Rilate la eŭskojn, tiuj du historioj ŝajnas grandparte koincidi: ilia genetika heredaĵo estas klare aparta de aliaj eŭropanoj, kaj ilia lingvo estas senparenca. Sed same apartaj genetike estas la sameoj (laponoj), kvankam la sameaj lingvoj apartenas al la urala familio. Do, lingve povus ŝajni, ke la sameoj devenas de la sama prapopolo kiel ekzemple la finnoj kaj estonoj, dum genetiko montras, ke ilia deveno estas tute alia. La evidenta klarigo estas, ke iam dum sia prahistorio la sameoj alilingviĝis, perdis sian nekonatan originan lingvon kaj komencis paroli urale. Estas simila procezo, pere de kiu ekzemple la keltaj gaŭloj iĝis parolantoj de la latinida franca lingvo.

2. Ĉiuj lingvoj estas egale malnovaj

Sed nun ni alfrontu nian ĉefan demandon: ĉu eblas diri, ke iu lingvo estas ne pli frue skribita, ne pli arkaika, sed simple – pli grandaĝa ol aliaj? Por ke ni povu paroli pri la aĝo de lingvoj, ni devus scii, kiam ĉiu el ili naskiĝis aŭ komenciĝis.

Se ni prenas unuopan parolanton de la lingvo X, en la plej multaj kazoj tiu parolanto heredis la lingvon X de siaj gepatroj, kaj parolas do la saman lingvon kiel ili. La gepatroj siavice heredis la lingvon de siaj respektivaj gepatroj, kaj parolas la saman lingvon kiel tiuj. Tio estas la normala intergeneracia transdono de lingvo. La intergeneracia transdono povas rompiĝi nur pro alilingviĝo, kiel en la kazo de la gaŭloj, menciita pli frue; se la alilingviĝo fine ampleksas ĉiujn parolantojn, la lingvo formortas. Sed la lingvoj nun vivantaj atingis nian epokon ĝuste danke al nerompita intergeneracia transdono.

Se ni komencas sekvi iun ajn lingvon retro, malantaŭen en la historio, ni trovas seninterrompan ĉenon de intergeneraciaj transdonoj, ĝis la lingvo malaperas trans nian vidpovon en la obskuran profundon de la prahistorio. Per la metodoj de la historia lingvoscienco ni povas rekonstrui la historion de la lingvoj dum pluraj miloj da jaroj, sed la homoj certe parolis diversajn lingvojn almenaŭ dum dekmiloj da jaroj, verŝajne dum centmiloj da jaroj. Tiel foran prahistorion ni neniel povas penetri. Sekve ni ne povas scii, ĉu la homa lingvo naskiĝis nur unufoje ie en Afriko, aŭ ĉu plurfoje; ni ne povas scii, ĉu ĉiuj lingvoj nun parolataj estas origine parencaj aŭ ne. Surbaze de la disvastigiteco de certaj lingvaj trajtoj en la nuna mondo eblas konjekti, ke kiam la lasta glaciepoko komencis finiĝi antaŭ proksimume 13 mil jaroj, kaj niaj prapatroj fine povis ekloĝi en ĉiuj kontinentoj, en la mondo jam ekzistis almenaŭ tiel granda lingva diverseco kiel nun, kaj verŝajne eĉ pli granda. La multe pli foran originon (aŭ originojn) de la homa lingvo ni neniel povas atingi per sciencaj metodoj.

Nun mi antaŭvidas kontraŭargumenton, kiu ŝajnas evidenta: mi ja parolis ne pri la nuntempaj lingvoj, kiel la franca aŭ la litova, sed pri iliaj pralingvoj, kiel la prahindeŭropa, kaj pri ties ankoraŭ pli foraj pra-pralingvoj. Sed ni ja lernis, ke ekzemple la franca lingvo vere naskiĝis, kiel ido de Latino, en ne tiom fora prahistorio, sed en relative ĵusa historia epoko. Lingvistoj povas havi malsamajn opiniojn pri tio, ĉu Latino iĝis la franca jam en la 9-a jarcento, ĉu nur en la 11-a, sed ĉiuokaze ŝajnas, ke ni povas paroli pri la aĝo de la franca lingvo, kiu do estus inter 1000 kaj 1200 jaroj.

Sed tiel estas nur laŭŝajne. Kvankam la latina lingvo de la iama romia Gaŭlio eknomiĝis la franca lingvo, tio estis nur ŝanĝo de la nomo. La lingvon pluportis intergeneracia transdono, kaj nenie en tiu procezo ni vidas interrompon: la lingvo de la infanoj ĉiam estis pli-malpli sama ol tiu de la gepatroj, kvankam kompreneble neniam precize la sama. Se ni povus tempe vojaĝi al iu el koncernaj jarcentoj kaj dirus al la homoj: “Atentu, ĝuste antaŭ viaj okuloj mortas Latino kaj naskiĝas la franca”, ili prave rigardus nin kiel frenezulojn. Ili povus koncedi, ke la junuloj ne plu parolas tiel zorgeme kiel la maljunuloj, ĉar pri tio la homoj ĉie kaj ĉiam konsentas, sed ke ili tute perdis sian lingvon kaj akiris novan – tio ŝajnus al ili stranga ideo. Efektive, Latino neniam mortis, ĝi nur ŝanĝiĝis, kiel ĉiuj lingvoj ŝanĝiĝas, ĝis ĝi fariĝis pluraj apartaj lingvoj. Sed la aĝo de ĉiuj el tiuj latinidaj lingvoj, la portugala, la hispana, la franca, la itala, la rumana kaj aliaj, egalas al la aĝo de Latino, kaj pere de ĝi, al la aĝo de ĉiuj hind-eŭropaj lingvoj.

Oni povas pli bone kompreni ĉi tion, se oni komparas la historion de Latino kun tiu de la greka lingvo. Neniu dubas, ke la greka lingvo havas multmiljaran historion, ekde la malnovgreka (helena) ĝis la moderna greka, kaj tiu historio plu daŭras. Tamen multaj opinias, ke Latino mortis, naskinte unue ekzemple la francan kaj la italan. Sed la du kazoj efektive ne estas tiom malsimilaj. Ke la nomo de la lingvo ŝanĝiĝis en la kazo de Latino, sed ne en tiu de la greka, evidente ne povas esti grava argumento. Ke la latina literatura lingvo estis anstataŭigita per aliaj literaturaj lingvoj, koncernas nur la lingvon skribatan, ne la vivantajn lingvojn parolatajn – kaj, krome, ankaŭ la antikva greka lingvo ne plu estas uzata literature.

Kio do pri la argumento, ke la greka restis unu lingvo, dum Latino disbranĉiĝis, iĝis pluraj apartaj lingvoj? Ĉu la aĝo de la latinidaj lingvoj povus esti kalkulita ekde tiu disbranĉiĝo? Tamen ne! Ni povus facile imagi, ke Latino siatempe restus parolata nur en Italio, kaj ĝia sola ido estus la itala lingvo – kiu tiuokaze tamen aspektus pli-malpli same kiel la itala kiun ni konas. Estus absurde diri, ke en tiu kazo la itala estus esence la sama lingvo kiel Latino, sed nun kiam Latino en aliaj landoj havas aliajn idojn, la itala havas certan aĝon. Aliflanke, la malnovgreka eble ja naskis aliajn idojn ol tiu greka, kiun ni konas, sed pro historia hazardo ili formortis. Estus absurde diri, ke se oni subite trovus pli da informoj pri unu tia mortinta fratino de la moderna greka lingvo, la aĝo de ĉi tiu tuj devus esti konsiderata multe malpli granda ol ni nun kredas.

3. Lingvoj piĝinaj kaj kreolaj

Ni do vidis, ke pro la procezo de intergeneracia transdonado, ĉiuj lingvoj de la mondo estas egale aĝaj. Tamen, eble oni devas diri: preskaŭ ĉiuj. Ekzistas centoj da lingvoj, kun milionoj da parolantoj, kiuj tamen povus esti konsiderataj kiel esceptoj, ĉar ilia konata historio konsistas ne nur el seninterrompa ĉeno de intergeneraciaj transdonoj. Fakte ni scias, ke ili naskiĝis ĝuste pro interrompo en tiu transdonado. Temas pri la lingvoj piĝinaj kaj kreolaj.

Ĉi tie mi devas difini la du nociojn, ĉar en PIV la koncernaj difinoj ne plene konformas al la nuna stato de ĉi tiu branĉo de lingvoscienco.

Piĝinoj estas lingvoj sen denaskaj parolantoj, ekestintaj por limigitaj komunikaj bezonoj de interlingva komunikado, ekzemple por komercado. Unu historia ekzemplo estas la rusnorvega (russenorsk), per kiu norvegaj fiŝistoj kaj rusaj komercistoj interkomunikiĝis ĉe la Arkta Oceano en la 19-a jarcento. Ĝi havis simplan gramatikon kaj limigitan vortprovizon, konsistantan ne nur el vortoj norvegaj kaj rusaj, sed ankaŭ el nederlandaj kaj anglaj. Oni ofte komencis la konservacion per la esprimo moja po tvoja ‘mi [parolu] en via [lingvo]’, kie la prepozicio po devenas, pro feliĉa koincido, kaj de la norvega kaj la rusa. Eble kaj la norvegoj kaj la rusoj siaflanke kredis, ke ili parolas la lingvon de la alia nacio, sed efektive ili havis propran interlingvon, kiu estis nek norvega nek rusa.

Kreolaj lingvoj estas lingvoj, al kiuj iam mankis denaskaj parolantoj, do kiuj naskiĝis simile al piĝinoj, sed kiuj nun posedas normalan komunumon de denaskaj parolantoj. Ili ofte ekestis en la cirkonstancoj de la eŭropa koloniado de aliaj kontinentoj, precipe ĉar la eŭropaj koloniistoj forrabis afrikanojn kiel sklavojn kaj utiligis ilin en aliaj mondopartoj. Sekve la vortprovizo de la kreolaj lingvoj ofte grandparte devenas de tiu aŭ alia kolonia lingvo eŭropa, sed ilia gramatiko estas multe simpligita kompare kun la lingvo vortar-dona. Tipaj kreol-lingvoj estas ekzemple la haitia en Haitio, la jamajka en Jamajko, Sranantongo kaj la saramaka en Surinamo, Papiamento en Nederlandaj Antiloj kaj Tokpisino en Papuo-Nov-Gvineo. Ju pli multaj generacioj uzas kreolan lingvon, des pli malsimpla ĝi fariĝas pro naturaj ŝanĝiĝoj, sekve la pli aĝaj kreol-lingvoj ne estas laŭstrukture distingeblaj disde la tiel nomataj normalaj lingvoj; principe do eblas, ke en la mondo ekzistas pli da malnovaj kreolaj lingvoj ol ni scias.

Malgraŭ sia nomo (< angla talk pidgin), Tokpisino ne plu estas piĝino, sed fariĝis kreola lingvo kun kompleta gramatiko, vasta vortprovizo kaj denaskaj parolantoj.

La piĝinaj kaj kreolaj lingvoj estas la solaj ne-planlingvoj en la mondo, al kiuj ni principe povus atribui naskiĝ-jarcenton kaj aĝon. Indas tamen atentigi, ke ankaŭ ili ne naskiĝis el nenio. Ilia vortprovizo devenas de aliaj lingvoj. Kiel ekzemplon mi citas papiamentan infankanton, kiu estas konata eĉ en Finnlando, kvankam preskaŭ neniu scias nomi ĝian lingvon:

    Sinku dede mi tin na mi man: un dos tres kwater sinku.

    ’Kvin fingrojn mi havas en mia mano: unu du tri kvar kvin.’

Neniu dubus la latinidan devenon de la vortoj de ĉi tiu lingvo, sed la gramatiko ne estas tiu de la latinidaj lingvoj – ĝi estas eĉ pli simpla ol tiu de Esperanto. Aliflanke, ĉiu kreola lingvo tamen havas tute difinitan gramatikon, klarajn regulojn kiel formi la frazojn. De kie tiuj gramatikoj devenas? La kreolistoj serĉis ties originon en tri direktoj. Ion, sed ne multon, oni povis trovi en la dialektaj kaj parollingva gramatikoj de la lingvoj, kiuj donis la vortprovizon. Pli multe oni povis trovi en la lingvoj, ofte afrikaj, kiujn parolis la prapatroj de la nunaj kreolparolantoj. Sed ŝajnas, ke la pli granda parto devenas de tio, kio estas komuna al ĉiuj lingvoj de la mondo: iusence la kreola gramatiko montras la nudan kernon de la homa lingvo, la esencon de nia denaska lingvokapablo. Tamen ĉiu kreola lingvo kompreneble entenas ankaŭ klaran influon de certaj aliaj lingvoj, kaj neniu kreol-lingvo estas ia “absoluta interlingvo”.

Ni do ne trovis la plej malnovan lingvon de la mondo, sed ja kelkajn plej novajn – lingvojn piĝinajn kaj kreolajn. Tamen, ankaŭ ilia noveco aŭ juneco montriĝas nur relativa: ili ne aperis el nenio. Oni povas konsideri ilin ankaŭ kiel ekzemplojn de eksterordinare rapida kaj abrupta ŝanĝiĝo de lingvo, ne nepre kiel verajn novnaskitojn.

4. Ĉu Esperanto estas 118-jara? [en 2005]

Kion ni fine diru pri Esperanto, kiu naskiĝis ne malproksime de ĉi tie [Vilno], en la 1887-a jaro? Ĉu Esperanto estas precize 118-jara? Oni povas respondi jese, ĉar tiu lingvosistemo, kiun ni nuntempe konas kiel Esperanton, ne ekzistis en la mondo antaŭ ol la juna Zamenhof ĝuste tiujare publikigis sian “lingvon internacian”. Iuj lingvistoj eble dirus, ke Esperanto estas eĉ pli juna, ke vera lingvo ĝi fariĝis nur komence de la pasinta jarcento, kiam ĝi akiris siajn unuajn denaskajn parolantojn. Kaj kompreneble ekzistas ankaŭ lingvistoj, laŭ kiuj Esperanto neniam fariĝis aŭ eĉ ne povas fariĝi vera lingvo, sed ilian opinion ni ĉi tie ne bezonas konsideri.

La interesa demando estas, kiel Zamenhof entute scipovis krei kompletan homan lingvon. Kompreneble la vortprovizo multe kreskis post lia tempo, kaj okazis kelkaj malgrandaj ŝanĝiĝoj en la gramatiko, sed esence la lingvo estas la sama ekde la tiel nomata Unua Libro de la 1887-a jaro. Ĉiu homa lingvo estas ege malsimpla sistemo de reguloj, kaj neniu lingvisto ankoraŭ malkovris ĉiujn regulojn, kiuj gvidas la formadon de la frazoj eĉ nur en iu el la plej studataj lingvoj de la mondo, sen paroli pri la miloj da apenaŭ esploritaj. En ĉiu lingvo troviĝas ankoraŭ multo esplorenda kaj malkovrota por la lingvistoj. Kiel do eblas, ke Zamenhof sola sukcesis krei sistemon, kiu povas esti akirita kiel denaska lingvo, kaj kiu do sendube estas kompleta homa lingvo?

Ĉar la gramatiko de Esperanto estas tiom simpla – tio estas la unua respondo, kiu sin proponas. Kaj estas vere, ke Esperanto havas rimarkinde simplan strukturon, kvankam eble iom pli malsimplan ol tiu de certaj kreolaj lingvoj. Sed ne kredu, ke Esperanton difinas la 16 reguloj de la Fundamenta Gramatiko! Esperanto jam ekde la komenco havis multe pli da reguloj ol tiuj dek ses, kaj eĉ Zamenhof mem neniam eksplicite prezentis ilin. Por doni nur unu evidentan ekzemplon: la 16 reguloj diras nenion pri la vort-ordo de la frazo. Esperanto bona estas ne ĝi ke, rimarkas tuj ni tamen, Gramatiko Fundamenta la de regulojn la malobeas ne frazo tiu ĉi. (Ĉi tiu frazo ne malobeas la regulojn de la Fundamenta Gramatiko, tamen ni tuj rimarkas, ke ĝi ne estas bona Esperanto.)

Ne nur en la vort-ordo, sed ankaŭ en aliaj partoj de la gramatiko, estas facile elpensi strukturojn, kiujn neniu el la 16 reguloj malpermesas, sed kiuj tamen neniam estis akceptebla Esperanto. Neniu ekuzis tiujn principe eblajn sed efektive malĝustajn strukturojn, ĉar la tekstoj de Zamenhof kaj baldaŭ ankaŭ de aliaj unuaj verkistoj montris, kiaj estas la ĝustaj. Pro tio la Fundamento, aprobita en la unua Universala Kongreso antaŭ [pli ol] cent jaroj, enhavis ne nur vortaron kaj mallongan gramatikon, sed ankaŭ la tiel nomatan Ekzercaron, ampleksan kolekton de ekzemplaj frazoj. Tio estas eble la plej genia parto de la Fundamento, ĉar ĝi implicite enhavas ĉiujn regulojn, kiujn neniu tiutempe kapablis skribi kiel apartajn eksplicitajn regulojn.

Do, Zamenhof kaj aliaj uzantoj de la lingvo enmetis en Esperanton grandan kvanton da implicitaj reguloj, kiujn ili ne kapablis nek bezonis eksplicite skribi, sed kiuj faris Esperanton kompleta lingvo. De kie venis tiuj reguloj? Parte kompreneble el la modelo de tiuj eŭropaj lingvoj, kiujn Zamenhof konis. Ni ne scias, ĉu Zamenhof iam konsideris la eblon havi la difinan artikolon post la substantivo, kiel en la sveda, bulgara aŭ rumana; kiam li skribis en la unua regulo, ke ekzistas nur unu difina artikolo senvaria, li supozeble eĉ ne sentis bezonon aldoni, ke ĝia pozicio en la frazo estas la sama kiel en la prestiĝaj okcidentaj lingvoj. Sed tre multajn regulojn Esperanto certe akiris sen ia ajn konscia interveno de Zamenhof: ĉar li estis normala homo, kaj la lingvoj de ni homoj posedas la samajn kernajn ecojn kie ajn ili estas parolataj, tiuj ecoj kvazaŭ ŝtele eniris ankaŭ Esperanton – precipe ĉar Zamenhof ekde la komenco de sia lingvokreado ankaŭ diligente eksperimentis skribi verajn tekstojn en sia lingvo, kaj eĉ paroli ĝin.

Ni do vidas, ke la demando pri la aĝo de Esperanto estas iom simila al tiu pri la aĝo de la lingvoj kreolaj. Jes, temas pri junaj lingvoj kaj eblas senc-have paroli pri ilia aĝo, male ol en la kazo de ekzemple la franca aŭ la litova. Sed ili ne naskiĝis el nenio: ili naskiĝis el la materialo de aliaj lingvoj, kaj el la fakto, ke la homo denaske havas la kapablon lerni kaj uzi nur certajn specojn de lingvo.