2024-02-21

Tri esperantismoj post la venko de la angla

(Kongresanoj post la Kongreslanda Vespero de la UK en Lahtio, 2019)

La titolo estas iom provoka – multaj esperantistoj instinkte emus ĉikani la aserton, ke la angla jam fariĝis la internacia lingvo. La angla ja ne estas la sola interlingvo uzata en la mondo. Sed se Esperanto estus uzata kaj instruata egale vaste kaj senrivale kiel la angla nune, ni certe rigardus tion kiel venkon de nia lingvo, verŝajne eĉ kiel la finan venkon.

La tutmonda disvastiĝo de la angla estas fenomeno, kiun Zamenhof ne povis antaŭvidi, kaj ĝi fundamente ŝanĝis la mondon, kie la Esperanto-movado agas. Al la senrivala disvastiĝo de la angla post la Dua Mondmilito aldoniĝis lastatempe alia fenomeno: la traduksistemoj bazitaj sur artefarita intelekto fine komencas vere funkcii kaj estas antaŭvideble, ke granda parto de la interlingva komunikado, skriba kaj parte eĉ parola, baldaŭ okazos pere de tradukiloj. Tio povos post deko da jaroj montriĝi same granda bato kontraŭ la kredindeco de Esperanto kiel la disvastiĝo de la angla.

Pro ĉio ĉi, eksterulo certe povas miri, kial iu entute plu okupiĝas pri Esperanto. Kiaj estas niaj motivoj, viaj kaj miaj? La celo de ĉi tiu blogaĵo estas ne skurĝi sin pro la supereco de la angla, sed skize analizi, kiel la idearo ligita al Esperanto adaptiĝis al la nova situacio kaj daŭre motivas la esperantistojn. Sed unue mi priskribos la deiran punkton, la nocion de esperantismo en la Bulonja Deklaracio.

0. Bulonja esperantismo

La Deklaracio pri la esenco de la esperantismo, akceptita en la unua Universala Kongreso en Bulonjo ĉe Maro (1905), estas la plej grava komuna ideologia dokumento de la Esperanto-movado. Ĝi difinas "esperantiston" nur praktike: "Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas"; sed "esperantismo" ricevas difinon idean:

La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

Efektive, la esperantistoj neniam multe klopodis enkonduki Esperanton kiel "pacigan lingvon" interne de multetnaj landoj, sed alie la difino ja trafe difinas la originajn celojn de la Esperanto-movado (kiujn la raŭmistoj poste nomos "praceloj").

Kiel la nunaj esperantistoj idee adaptiĝis al la fakto, ke la angla, malgraŭ siaj malpli taŭgaj ecoj, efektive fariĝis la tutmonda lingvo? Por priskribi tion, mi sube prezentos tri diversajn pli novajn specojn de esperantismo – kompreneble ĉiu individua esperantisto povas esti motivita de pli ol unu el ili, en variaj proporcioj.

Indas tamen unue mencii, ke ekzistas ankaŭ kvara speco de adaptiĝo, aŭ fakte, rifuzo adaptiĝi: oni simple neas la nunan situacion kaj asertas, ke per simpla decido de ekzemple la Unuiĝintaj Nacioj eblus enkonduki Esperanton kiel la internacian lingvon, tute kiel la grandaj regnoj povintus en 1905 principe fari tian decidon. Ankaŭ tian naivan kredon oni plu renkontas inter la esperantistoj. Dum Lapenna prezidis UEA-n, ĝi ankoraŭ havis grandan influon, sed nune ĝin anstataŭis ĉefe la lingvopolitika esperantismo, do mi komencu per tiu.

1. Lingvopolitika esperantismo

La lingvopolitika esperantismo celas alianci sin kun movadoj por demokratia multlingveco kaj defendado de minoritataj lingvoj. Ĉi tiaj celoj estas plej videblaj en la eksteraj rilatoj de UEA. Kiel trafe analizis Jukka Pietiläinen en sia tre leginda kontribuo al la Festlibro de Humphrey Tonkin (2010), la malnova idearo de la tempo de Lapenna, kiu parolis pri "la monda lingva problemo", cedis dum la lastaj jardekoj de la pasinta jarcento al novtipa diskurso pri "lingvaj problemoj". Pietiläinen skribas:

En la 1980-aj jaroj la batalo inter Esperanto kaj la angla ne plu estis inter la realaj alternativoj, eĉ inter esperantistoj. Necesis elpensi alternativan rolon por Esperanto. Unu alternativon, iom ekstreman kaj esence komunum-celan, prezentis la Manifesto de Raŭmo, dum la movada flanko de Esperanto bezonis alian solvon, kiun ĝi trovis en nova aliro al lingva plureco. Ĉu Esperanto entute reale povus prezenti sian alternativon al defendo de lingvaj minoritatoj, almenaŭ por momento restos inter utopioj, sed same utopio estis la "fina venko" en sia tradicia formo.1

La ideo, ke ĉiuj lingvoj estas egalaj, bone kongruas kun la bulonja ideo pri komunikilo "neŭtrale homa". Tamen okazis unu signifa ŝanĝo en la lingvopolitikaj celoj de la Esperanto-movado – ŝanĝo, pri kiu multaj nunaj esperantistoj ne konscias, ĉar ili kredas, ke oni ĉiam restas sur la idea fundamento de Zamenhof. Mi jam pli frue skribis pri ĉi tiu temo, sed permesu al mi ripeti ĉi tie: en la origina esperantismo, la multlingveco estis ĉefe malhelpo por la homaro: ĝi estis "la muroj de miljaroj", kiuj kaŭzas malpacon inter nacioj. La solvo proponita estis ne forigi lingvojn, sed proponi novan neŭtralan lingvon; tamen la esperantistoj ne sentis kiel sian taskon savi de morto tiun aŭ alian nacian lingvon. Zamenhof skribis en sia Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia (mia kursivigo):

Ĉu lingvo internacia estas bezona? [...] ekzistas ankoraŭ multe da homoj, kiuj respondas je tiu ĉi demando per "ne". La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas, estas sekvanta: "lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn". Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo. Sed ni supozu, ke tio ĉi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi tiujn ĉi sinjorojn. Lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed ĝi neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj. Timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel ekzemple timi, ke la poŝto, kiu donas al homoj malproksimaj unu de alia la eblon komunikiĝadi, minacas neniigi la buŝajn interparoladojn inter la homoj!

Do, laŭ Zamenhof, Esperanto nek celas detrui naciajn lingvojn nek tion farus, sed en la plurlingveco mem li vidis nenion pozitivan kaj defendindan. La nuna lingvopolitika esperantismo, aliancita kun movadoj por lingva diverseco, pensas tute alie.

Lingvopolitika esperantismo estas tamen interne iom kontraŭdira. Ĝi laboras por demokratiaj celoj, kiuj, kvankam ne rekte derivitaj de la origina bulonja esperantismo, estas facile akordigeblaj kun ties bazaj valoroj. Sed ne estas evidente, kian plusan valoron Esperanto efektive donas en tiu laboro (kiel Pietiläinen atentigis en la citaĵo ĉi-supra). Aŭ oni devas silenti pri Esperanto, kio estus stranga, aŭ prezenti ĝin kiel solvon iom teorian, ekstreman, ĝuste nun ne realisman.

Ŝajnas al mi, ke la rolo de Esperanto por la defendantoj de lingva diverseco povus esti iom simila al la rolo de veganismo por iu, kiu laboras por la rajtoj kaj bonfarto de bestoj: ni ne postulas, ke vi ĉiuj lernu Esperanton (aŭ fariĝu veganoj), sed la fakto, ke ni lernis kaj uzas Esperanton (aŭ estas veganoj), montras la gradon de nia persona engaĝiĝo por la afero. En la plej bona okazo Esperanto povas do fortigi la konvinkecon de la politika mesaĝo, eĉ se la celgrupo de la mesaĝo ne rekte interesiĝas pri ĝi.

2. Kultura esperantismo

La kultura esperantismo celas riĉigi la Esperantan kulturon – literaturon, muzikon kaj diversajn enretajn podkastojn kaj filmetojn. Eĉ se la iama celo de la Esperanta literaturo estis pruvi, ke la lingvo estas plenvalora kaj funkcianta arta esprimilo, tiaj eksteraj celoj ne plu estas tiom gravaj. La Esperanta kulturo estas celo en si mem, same kiel kulturoj ligitaj al aliaj lingvoj.

Efektive, ĝuste la kultura kampo montras, ke Esperanto ne estas iel mortbatita de la angla lingvo. Ekzemple, el la originalaj romanoj verkitaj en Esperanto, duono estas verkitaj post 1990: la lastaj tri jardekoj produktis do tiom da romanoj kiel la unua jarcento. Kaj mi kuraĝus diri, ke la kvalito altiĝis – neniam antaŭe ni havis tiom da talentaj romanverkistoj samtempe aktivaj kiel nun (pensu pri Bronŝtejn, Johansson, Löwenstein, Steele, Štimec). Siatempe La granda kaldrono de John Francis (1978) estis granda evento, nuntempe ĝi estas nur unu romano inter multaj egale bonaj. 

Kultura esperantismo manifestiĝas ankaŭ en scienco, kiam Esperanto kaj ĝia parolkomunumo estas priskribataj laŭ tio, kio ili efektive estas, ne laŭ tiuj problemoj, kiujn Esperanto eventuale povus solvi. Bela ekzemplo pri tio estas la nova lingvistika monografio de Sabine Fiedler kaj Cyril Brosch (2022).

Kiel atentigis kelkaj esperantologoj, ekzemple Kimura Goro Christoph, en la kulturado de Esperanto kaj en la laboro por minoritataj lingvoj estas multaj komunaj trajtoj.2 Pri tio siatempe atentigis jam la Manifesto de Raŭmo: "la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato" (notu tamen la vorton kvazaŭ, kiun multaj citantoj emas forlasi: la analogio ne estas kompleta). La kultura esperantismo estas do motivita per Esperanto mem: ni kreas kaj ĝuas kulturon en Esperanto, ĉar ni parolas Esperanton kaj ĝi estas parto de nia identeco.

Jorge Camacho opinias, ke Esperanto tamen ne havas propran kulturon kompareblan kun tiuj de nacioj kaj naciaj lingvoj, kvankam li koncedas, ke eblas uzi la vorton "kulturo" metafore pri certaj trajtoj de nia komunumo.3 Sed tia kritiko baziĝas sur koncepto de kulturo kiel io stabila, kiu apartenas al difinita homgrupo, ĝia posedanto. Sed kulturo vere estas io, kion oni ne posedas sed faras kaj refaras, renovigante, pruntante kaj miksante.4 Ĉiuj vivantaj kulturoj estas nestabilaj miksaĵoj de diversaj influoj kaj pruntaĵoj, kaj tiusence la Esperanta kulturo estas eĉ tre vivipova.

Nia kulturo estas kaj restas malmulte videbla ekster Esperantujo. Ĝi estas celo en si mem, sed ĝi ne havas celon en la mondo. Ĝi estas afero de "la komunumo", dum la lingvopolitika esperantismo estas afero de "la movado". Tial la kultura esperantismo ne povas tre konvinke respondi al la demando "kial mi lernu Esperanton", kvankam ĝi povas esti parta respondo al la demando "kion mi faru per Esperanto, kiun mi pro iu kaŭzo lernis".

En sia enkonduka medito al Beletra Almanako 47, Probal Dasgupta skribas pri la maksimumo de la ideo de Esperanto, lingvo enhave universala, kaj pri ties minimumo, lingvo home universala – la du polusojn reprezentas ekzemple Kalocsay kaj Baghy, respektive, kaj la daŭra debato pri neologismoj estas unu el la aspektoj de tiu distingo. Laŭ Dasgupta oni devas eviti, ke la maksimumistoj fariĝu elito, kiu forgesas lojali al la tuta verda popolo. Certe tio, kion mi nomis "kultura esperantismo", ne povas signifi nur belartajn konkursojn kaj beletrajn revuojn. Ankaŭ rokmuziko, kongresa balo aŭ kluba kantvespero estas Esperanta kulturo – fine eĉ ĉiu interesa hazarda renkontiĝo en kongresa kafejo.

3. Homarana esperantismo – la interna ideo

La homaranismo, la ideologio kiun Zamenhof proponis kiel neŭtralan en la kampo de la religioj same kiel Esperanto estu neŭtrala en la kampo de la lingvoj, neniam ludis gravan rolon en Esperantujo. Sed ia modera, nereligia homaranismo, aŭ alinome la "interna ideo" de Esperanto, ja tuŝas la korojn de la plejmulto de la parolantoj de nia lingvo. Laŭ Zamenhof:

Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj Esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo — vi ĉiuj sentas ĝin tre bone — estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. [Parolado en la dua UK, Ĝenevo 1906.]

"En la mond' eterne militanta" la homarana esperantismo estas alloga, sed samtempe ĝi estas vundebla, ĉar ĝin konstante ŝancelas la solidareco de la esperantistoj kun siaj propraj medio kaj nacio. Unu el la plej ŝokaj ekzemploj estis la decido de Germana Esperanto-Asocio en 1935 disvastigi naziismon kaj eksigi ĉiujn siajn judajn membrojn – sampopolanojn de la Majstro.5 Kaj por preni pli novan ekzemplon, pluraj konataj rusaj esperantistoj, inter ili unu akademiano, subtenis en 2022 la prezidanton de la rusia landa asocio de UEA, kiu fervore apogis la atakon kontraŭ Ukrainio kaj eksplicite kontraŭis ian ajn pacan traktadon antaŭ detruo de la Ukraina ŝtato.6 Anina Stecay skribis pri sia elreviĝo en Beletra Almanako 44:

Ekde februaro 2022 ekzemple mi rezignis pri la uzo de la vorto "samideano", ĉar evidentiĝis ke estas multaj homoj eĉ influaj en la movado, kiuj prifajfas la celojn de paco kaj humaneco sed proklamas tiun militon taŭga politika rimedo, kiam, laŭ mia ĝisnuna kompreno, evito de ajna milito estas la plej forta radiko el tiuj, kiuj nutras nian komunumon. Do klare ne ĉiuj esperantistoj kundividas kun mi la samajn ideojn aŭ idealojn.

Sendube ankaŭ kelkaj israelaj esperantistoj nun opinias, ke por detrui la kruelan teror-organizaĵon Ĥamas oni rajtas mortigi kiom ajn grandan nombron da palestinaj civiluloj kaj detrui ĉiujn iliajn rimedojn por pluvivo. Kaj al mi ne estas malfacile imagi, kvankam mi ne esploris la aferon, ke dum la Dua Mondmilito la esperantistoj de Britio aŭ Usono ne aparte kontraŭis similan kolektivan punadon de civiluloj ekzemple en Hiroŝimo kaj Dresdeno. Ĉu la homarana "interna ideo" estas nur bela parolo, kiu ĉiam cedas kiam oni devus konkrete apliki ĝin?

Mi estus iom pli optimisma kaj dirus, ke la menciitaj rusaj esperantistoj estas fakte "escepto kiu konfirmas la regulon" – tio estas, konstatante ion kiel escepton, ni samtempe rekonas la regulon. La sang-avidaj opinioj de iuj rusaj esperantistoj estas pli ŝokaj ol tiuj de multaj iliaj samlandanoj ĝuste ĉar ili estas esperantistoj. La plimulto de la esperantistoj solidaras kun la ukrainoj, gazaanoj kaj aliaj viktimoj de militoj, tute kiel multaj esperantistoj antaŭ multaj jaroj simpatiis al Finnlando, atakata de Sovet-Unio en 1939–1940, aŭ al la respublikanoj atakataj de faŝistoj en la hispana Interna Milito 1936–1939.7 Sed estas vere, ke de la ĝenerala principa "homarana esperantismo" estas longa vojo al individuaj moralaj decidoj en la konkretaj konfliktoj de nia malsimpla mondo. Esperantismo ne estas tuteca etika sistemo.

Notoj:

1 Paĝo 790 en Jukka Pietiläinen (2010), Plurlingvismo kaj Esperanto: Ideologia ŝanĝiĝo en la Esperanto-movado, p. 781–792 en Detlev Blanke kaj Ulrich Lins (red.), La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.

2 Kimura Goro Christoph (2010), La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj?, p, 171-177 en Detlev Blanke kaj Ulrich Lins (red.), La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. – (2012) Esperanto and minority languages: A sociolinguistic comparison. Language Problems and Language Planning 36(2), 167–181.

3 Paĝo 524 en Jorge Camacho (2010), La Esperanta malpopolo, p. 521–528 en Detlev Blanke kaj Ulrich Lins (red.), La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.

4 Vidu ekzeple Martin Puchner (2023), Culture: The story of us, from cave art to K-pop. New York & London: W. W. Norton.

5 P. 92–95 en Ulrich Lins (2016), La danĝera lingvo. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. 

6 Grigorij Arosev (2022), La prezidanto de REU volas likvidi Ukrainion, Libera Folio 2022-04-05.

7 Pri Finnlando kaj Hispanio, vidu pl 109–120 en Paul Signoret (2018), Lingvo danĝera, ĉu ankaŭ por ne- aŭ mal-samideanoj?, p, 96–126 en Gotoo Hitosi, José Antonio Vergara kaj Kimura Goro Christoph (red.): En la mondon venis nova lingvo: Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins. Novjorko: Mondial.