2022-05-26

La sveda lingvo en Finnlando

Mi republikigas la tekston de la prelego, kiun Melina Bister kaj mi faris en la Internacia Kongresa Universitato 2019 (UK en Lahtio)

La sveda kiel unu el la du naciaj lingvoj en Finnlando

Finnlando havas du oficialajn lingvojn, la finnan kaj la svedan; en la konstitucio, ili estas nomataj la du egalrajtaj “naciaj lingvoj” de la lando. Diversgradajn minoritatajn statusojn havas la sameaj lingvoj, la signolingvoj, la romaa kaj (malpli klare) la karela; ekzemple la minoritatoj rusa kaj tatara ne havas leĝe certigitajn lingvajn rajtojn.

La finna kaj la sveda estas tute malsimilaj lingvoj. La finna apartenas al la urala lingvofamilio; ĝiaj proksimaj parencoj estas ekzemple la estona kaj la karela. La sveda apartenas al la ĝermana grupo de la hind-eŭropa lingvofamilio, kun la dana kaj la norvega kiel la plej proksimaj parencoj.

La oficiala statuso de la sveda en Finnlando ne malofte mirigas eksterlandanojn, precipe kiam ili ekscias, ke nur 5 procentoj de la loĝantaro havas la svedan kiel sian gepatran lingvon. La finna-sveda socia dulingveco de Finnlando ja havas kelkajn trajtojn interesajn el la vidpunkto de lingva sociologio. En granda parto de la ĉiutaga vivo de la lando, la sveda rolas kiel minoritata lingvo, sed la ŝtato kaj la municipoj devas observi la konstitucian dulingvecon en sia administrado. La leĝoj estas publikigataj kaj finne kaj svede, kaj ĉiuj civitanoj rajtas komunikiĝi kun la ŝtataj instancoj en ambaŭ lingvoj. Ankaŭ ĉiu municipo devas administre uzi ambaŭ lingvojn, se aldone al la finnlingva aŭ svedlingva majoritato, en ĝia teritorio loĝas minimume ok procentoj da aŭ minimume tri mil parolantoj de la alia lingvo. Unu parto de la lando, la aŭtonoma insularo Alando inter Finnlando kaj Svedio, estas eĉ ekskluzive svedlingva; ĝi fakte estas la sola oficiale unulingva teritorio de Finnlando.

En la lernejoj, ne nur devas ĉiuj svedlingvaj infanoj lerni la finnan, sed ankaŭ ĉiuj finnlingvaj infanoj devas lerni la svedan. La plimulto de la universitatoj estas oficiale nur finnlingvaj, sed troviĝas unu svedlingva, Åbo Akademi en la urbo Turku (kies sveda nomo estas Åbo). La plej granda universitato de la lando, tiu de Helsinko, estas parte dulingva: ĝi devas havi certan minimuman nombron de profesoroj instruantaj en la sveda, kaj la studentoj rajtas en ĉiuj ekzamenoj respondi ankaŭ en la sveda, eĉ se la lingvo de la instruado estis la finna.

La naciaj radio kaj televido elsendas programon ankaŭ en la sveda. Ekzistas finnlanda svedlingva gazetaro; en Helsinko aperadas la ĉiutaga ĵurnalo Hufvudstadsbladet. La norma sveda lingvo uzata en Finnlando estas la sama kiel en Svedio (escepte de kelkaj unuopaj vortoj), sed la elparolo estas malsama, rekoneble “finnlanda”. Tamen, ankaŭ en Svedio mem lokaj prononcmanieroj de la sveda estas tolerataj kaj normalaj ekzemple en la televido, tiusence la finnlanda sveda elparolo ne estas escepta kazo.

La plimulto de la svedlingvanoj, precipe en la urboj, parolas la finnan pli-malpli flue. La svedlingva fono de publike konataj politikistoj, aktoroj aŭ kantistoj estas apenaŭ menciata. Inter la lastatempaj ĉefministroj de la registaro, ĉefkomandantoj de la armeo, arĥiepiskopoj de la plej granda eklezio kaj rektoroj de la Universitato de Helsinko estis ankaŭ svedlingvanoj, sed oni ne aparte turnis atenton al ilia svedlingveco. Sed troviĝas ĉiam malpli da finnlingvaj politikistoj, kiuj povas libere uzi la svedan, kvankam ili ja lernis ĝin en la lernejo. La plimulto de ili tamen almenaŭ klopodas respondi svede ekzemple al demandoj de svedlingvaj ĵurnalistoj. Kaj oni ne povas imagi oficialan paroladon de la prezidento de Finnlando sen uzo ankaŭ de la sveda.

Multaj denaske finnlingvaj finnoj havas svedajn familiajn nomojn – kiel ekzemple niaj Bister ‘severa, malmilda’ kaj Lindstedt ‘tilia loko’. Antaŭ pli ol cent jaroj aktivis movado por finnigi ilin, sed nuntempe malmultaj sentas bezonon por tio. Ofte tiaj nomoj indikas, ke iu el la prapatroj estis efektive svedlingva, sed ne nepre. Ekzemple tiaj nomoj kiel Modig ‘kuraĝa’, Tapper ‘brava’ kaj Rask ‘rapidema’ indikas nur, ke iu prapatro servis en la armeo de la sveda regno kaj tie iu oficiro donis al li familian nomon, ĉar en la kamparo oni tian ne havis.

Minoritato lingva, ne etna – la historia fono

La svedlingvanoj de Finnlando kutime difinas sin ne kiel etnan, sed nur kiel lingvan minoritaton. Estus do misgvide diri, ke en la lando loĝas “svedoj” (krom iuj lastatempaj enmigrintoj el Svedio, kompreneble). La identeco de la svedlingvanoj estas do alispeca ol tiu de ekzemple la sameoj, kiuj estas ankaŭ etna minoritato. La pozicion de la finna kaj sveda oni povas kompari al la pozicio de la germana, franca, itala kaj romanĉa lingvoj en Svislando: la svisoj ne sentas sin kiel germanojn, francojn ktp. sed simple – svisojn. Sammaniere en Finnlando oni diras, ke en la lando vivas unu nacio kun du lingvoj.

Por kompreni, kial la finnlandaj svedlingvanoj ne difinas sin gente, kaj kial la sveda entute havas tiel fortan pozicion en la lando, ni devas rigardi en la historion.

La teritorio de la nuna Finnlando fariĝis parto de la sveda regno iom post iom, plej unue la sudokcidenta Finnlando ekde la 12-a jarcento. La plej fruan kristanan terminologion la finnoj ricevis de oriento, de la slavoj, sed dum la lastaj jarcentoj de Mezepoko ili estis firme integritaj en la Reĝolandon Svedion kaj en la okcidentan eklezion. “Finnlando” oni unue nomis nur la sudokcidentan parton de la lando, kie (ĉirkaŭ la urbo Turku/Åbo) eĉ nune troviĝas provinco nomata “Finnlando striktasence” (fi. Varsinais-Suomi, sv. Egentliga Finland). La tutan orientan parton de la sveda regno oni nomis simple “Orientlando” (Östlandet).

Verŝajne proksimume samtempe kun la reprezentantoj de la svedaj reĝo kaj eklezio, alvenis ankaŭ la unuaj svedlingvaj terkulturistoj kaj fiŝistoj, ekloĝante precipe ĉe la marbordaj regionoj de Orientlando. Tiuj regionoj pli frue estis maldense loĝataj, ĉar la ĝistiamaj loĝantoj de la lando vivtenis sin per ĉasado kaj brulkulturado en arbaraj regionoj. La novaj marbordanoj – inter kiuj povis kompreneble esti ankaŭ finnlingvanoj – komencis komerci per sekigita fiŝo, kiun la katolika Eŭropo bezonis en fastotagoj.

Dum la unuaj jarcentoj de la sveda regado, la pli granda parto de la nuna Finnlando estis ne finnlingva, sed samelingva. Sameaj loknomoj troviĝas ĉie en la granda lagoregiono de Suda Finnlando. Kun la disvastiĝo de la teritorio regata de la svedaj reĝoj, finnlingvaj terkulturistoj dum la lastaj jarcentoj de Mezepoko migris al vastaj regionoj, kie pli frue loĝis nur sameaj ĉasistoj. Ankaŭ la regiono nomata “Finnlando” disvastiĝis. Tiusence la sveda regno ne nur svedigis, sed ankaŭ finnigis la nunan Finnlandon. Estus do neĝuste diri, ke Svedio “invadis” Finnlandon – Svedio ja kreis ĝin. La finna, sameaj kaj sveda lingvoj ĉiuj troviĝas en Finnlando ekde la komenco de la tempo, kiam entute eblas paroli pri la lando en ties nuna vasto.

La elitoj, tio estas, la nobelaro, ŝtatoficistoj, pastroj, riĉaj burĝoj kaj armeaj oficiroj, estis svedlingvaj en Finnlando, kiel en aliaj partoj de la sveda regno. Tiel estis ankaŭ en tiaj urboj, kiuj nuntempe estas preskaŭ plene finnlingvaj, ekzemple Oulu, Mikkeli kaj Kuopio. Multaj membroj de la svedlingvaj elitoj devenis de finnlingvaj familioj, sed socia leviĝo postulis la scion de la sveda. Ni devas tamen memori, ke ĉe la marbordoj loĝis ankaŭ malriĉaj svedlingvaj terkulturistoj, fiŝistoj kaj maristoj, do tie la sveda ne estis tia indikilo de socia klaso kiel en la interno de la lando.

Aliflanke, en la finnlingvaj regionoj for de la marbordoj, socia malleviĝo povis signifi finnlingviĝon. La prapatro de la familio Bister venis al Finnlando (fakte al tiu parto de la provinco Karelio, kiu nun apartenas al Ruslando) kiel armea oficiro fine de la 17a jarcento. Post kiam li mortis kiel militkaptito de la rusoj, lia vidvino, laŭdevene germanino el Baltio, restis en Karelio kun siaj infanoj, kaj la familio fariĝis dum la sekvaj generacioj ordinara terkulturista familio finnlingva. (Multe pli poste oni rakontis en la familio, ke en Svedio atendas granda heredaĵo, sed neniu kuraĝis ekvojaĝi tiel foren por pretendi ĝin.)

En 1640 estis fondita la Reĝa Akademio de Turku (svede Åbo), kies tradicion daŭrigas la nuna Universitato de Helsinko. Ĝi estis la tria universitato en la sveda regno – nur la unua, tiu de Upsalo, plu troviĝas en Svedio, dum la dua, tiu de Tartu, estas en Estonio, kaj la tria estas do en Finnlando. Entute la komercaj, kulturaj kaj akademiaj rilatoj inter la ĉefurbo Stokholmo kaj la finna Turku/Åbo trans la Balta Maro estis multaj kaj aktivaj. La sveda lingvo kunligis la du urbojn.

La Sveda Regno en 1747
 

En 1809, Finnlando estis aneksita al la Rusa Imperio kiel aŭtonoma grandduk-lando (Latine: Magnus Ducatus Finlandiae). La leĝoj de la sveda tempo plu validis kaj la sveda restis administra lingvo apud la rusa. En 1860 Finnlando ricevis eĉ propran mon-unuon, la finnan markon.

Dum la 19a jarcento la finna lingvo iom post iom emancipiĝis kaj ĝis la fino de la jarcento fariĝis eĉ pli grava ol la sveda en la publika vivo de la lando, sed la kreintoj de la nacia identeco de Finnlando estis ankoraŭ plejparte svedlingvanoj. La nacia poeto de Finnlando, Johan Ludvig Runeberg (avo de la esperantisto Nino Runeberg) verkis en la sveda – la nacia himno de Finnlando estas traduko de lia versaĵo svedlingva. La prozisto Zacharias Topelius konstruis romantikan bildon pri Finnlando en sia verko “La libro de nia lando”, verkita en la sveda. La filozofo kaj politikisto Johan Vilhelm Snellman skribis favore pri la uzo de la finna, sed verkis mem en la sveda. La internacia konata simbolo de finneco, komponisto Jean Sibelius, skribis siajn ampleksajn taglibrojn nur en la sveda.

La konstruado de la nacia identeco de Finnlando direktiĝis ne kontraŭ Svedio, sed kontraŭ Ruslando; la sveda pasinteco estis utiligata (ekzemple en la verkoj de Runeberg kaj Topelius) por konstrui por Finnlando tian gloran pasintecon de militaj heroaĵoj, kian ĉiuj naci-konstruaj projektoj bezonas. Sed inter la intelektularo iom post iom disvastiĝis la pensado, ke la ”vera gepatra lingvo de Finnlando” estas la finna, kvankam multaj intelektuloj tute ne sciis uzi ĝin. Ĉi tiu ideo ne estis malŝatata de la rusa imperia administrado, ĉar la pliiĝanta uzo de la finna ja emfazis la diferencon inter Finnlando kaj ties iamaj svedaj regantoj. Kiel vulgara idiomo, la finna unue ne konkuris kun la rusa kiel administra lingvo tiel kiel la sveda, kaj ĝi povis ankaŭ pro tio aspekti sendanĝera al la imperiaj aŭtoritatuloj.

En 1863, la rusa caro dekretis, ke post 20 jaroj la finna devos havi egalan pozicion kun la sveda kiel administra lingvo de la grandduk-lando. La dudekjara transira periodo montriĝis tamen tro mallonga, ĉar oni ne trovis sufiĉe da ŝtat-oficistoj regantaj la finnan. La finna fariĝis plene egalrajta kun la sveda nur en 1902, kaj ĉi tiun ocifialan dulingvecon daŭrigis ankaŭ la nova ŝtato Finnlando post sia sendependiĝo en 1917.

La finnlingviĝo de la elitoj kaj la ekesto de la identeco finnland-sveda

La periodo de la aŭtonoma grandduk-lando dum la 19a jarcento signifis grandan iom-post-ioman transformiĝon de la lingvaj identecoj en Finnlando. Proksimume dum la unua duono de la jarcento, la sveda estis la lingvo de ĉiuj elitoj en la lando, kaj ĝia uzo skribe kaj parole estis perfekte kunigebla kun agado por la finna kulturo kaj nacia identeco. Sed kiam oni atingis la finon de la jarcento, la sceno estis jam tute alia: la parolantoj de la sveda estis nun rigardataj kiel aparta minoritato, kun propraj kulturaj organizaĵoj, kaj la finna fariĝis la unuavica lingvo de la elitoj – se ankoraŭ ne ĉiam praktike, almenaŭ simbole.

Ĉirkaŭ la mezo de la 19a jarcento, parto de la svedlingvaj elitoj de la lando, inspirate de la naci-konstrua ideologio, komencis senti kiel kulturan devon transiri al la finna lingvo. Multaj finnigis siajn familiajn nomojn kaj sendis siajn infanojn al finnlingvaj lernejoj. Iuj decidis ankaŭ abrupte ŝanĝi sian hejman lingvon al la finna – oni povas imagi, ke la situacio de la gepatroj estis unue iom simila al tiu de la gepatroj de Esperantaj denaskuloj. Se la familio loĝis en finnlingva urbo, la lingvoŝanĝo estis kompreneble pli glata, sed ankaŭ en tiaj urboj parto de la elitoj tamen restis svedlingvaj. Multaj familioj disiĝis en svedlingvan kaj finnlingvan branĉojn, eventuale kun du apartaj familiaj nomoj.

En multaj familioj la patro ekparolis kun la infanoj finne, dum la patrino plu parolis svede; aŭ la gepatroj parolis inter si svede, sed finne al la infanoj. La lingvo de la familio ŝanĝiĝis en du-tri generacioj. Estas interese, ke la svedaj vortoj por ‘patrino’ kaj ‘patro’, mamma kaj pappa, estas uzataj en la nuna finna lingvo en la signifoj ‘avino’ kaj ‘avo’: ni povas facile imagi situacion, kie la gepatroj estas alparolataj de siaj infanoj kiel äiti kaj isä, do per la finnaj vortoj por ‘patrino’ kaj ‘patro’, sed la gepatroj ankoraŭ nomas siajn proprajn gepatrojn svede per la vortoj mamma kaj pappa, kiuj do el la vidpunkto de la tria generacio komencas signifi ‘avino’ kaj ‘avo’. (Komparu ankaŭ kun alia finna vorto por ‘avo’, vaari, kiu devenas de la sveda far, pli formala vorto por ‘patro’.)

Sed tute ne ĉiuj familioj de la svedlingvaj elitoj ŝanĝis sian lingvon, eĉ ne en tiuj urboj, kiuj estis plejparte finnlingvaj. Parto de la intelektularo ankaŭ malŝatis la ideon, ke oni devas elekti inter la sveda kaj la finna. La verkistino Minna Canth, pioniro de la realisma beletro en la finna lingvo, skribis en unu el siaj leteroj fine de la 19a jarcento:

“Finnemo” kaj “svedemo” ne plu ekzistas por mi kiel ideologioj. Ili jam pasis. La tempo estas nun alia, la bezonoj de la tempo estas nun aliaj. Jam neniu potenco povos nin fari svedoj, sed ni devas zorgi, ke la iama lingva disputo finiĝu kaj oni rimarku, ke ĝi estis ne nur nenecesa sed eĉ danĝera. Tiu ero de la sveda kulturo, kiu ankoraŭ restas ĉe ni, ne malhelpas nek subpremas la finnan spiritan vivon. Ĝi nur subtenas, ne malhelpas nian nacion, ĉar ĝi estas ligilo, kiu nin kunigas kun la civilizacio de Okcidenta Eŭropo kaj ankaŭ tiel protektas nin kontraŭ la danĝeroj venantaj el la oriento.

La mencio pri “la danĝeroj venantaj el la oriento” verŝajne aludas ne tiom al la tuta rusa kulturo kiel io fremda kaj forpuŝenda, sed pli multe al la tiama politika situacio, en kiu la rusaj imperiaj aŭtoritatuloj jam preparis sin por la unuaj atakoj kontraŭ la aŭtonomio de Finnlando.

Indas memori, ke la ideo pri konscia kaj ideologie motivita elekto de la familia, lerneja aŭ kultura lingvo koncernis nur la elitojn. La ordinara svedlingva popolo en Finnlando ne okupiĝis pri lingvaj bataloj sed simple plu uzis la lingvon de sia medio. Inter la laboristoj de la dulingva ĉefurbo Helsinko naskiĝis ankaŭ speciala mikslingvo, stadin slangi, kiu kunigis svedan vortaron, finnan gramatikon kaj kelkajn rusajn spicojn. Ĝi servis plurajn jardekojn kiel emblemo de la laboristaj kvartaloj.

Ankaŭ la origine svedlingva familio Lindstedt el Suda Finnlando estis laborista, neniel elita. En la interna milito de la 1918-a jaro, pluraj viroj el la familio batalis en la “ruĝa”, “laborista” armeo kaj mortis kiel militkaptitoj post kiam la “blanka”, “burĝa” armeo venkis. Verŝajne la plimulto de la svedlingvanoj batalis en la blanka armeo, sed tamen ne konvinkas la teorioj, laŭ kiuj la oficiala statuso de la sveda en la sendependa Finnlando ŝuldiĝis al la rolo de la svedlingvaj oficiroj-blankuloj en la interna milito. La dulingveco de la lando havis pli fortajn radikojn, kaj en ĉiuj sociaj klasoj troviĝis parolantoj de ambaŭ lingvoj.

Diskutoj kaj disputoj pri la sveda en la sendependa Finnlando

La dulingveco de la sendependa Finnlando ne estis senproblema, kiam diversaj naciismaj ideologioj de la 20-a jarcento proponis la modelon de “unu lando, unu nacio, unu lingvo”. Por multaj finnaj naciistoj, la sveda lingvo estis io fremda por la nacio kaj oni devis iom post iom tute forigi ĝin. Por la finnaj naciistaj studentoj, la dulingveco de la Universitato de Helsinko estis kontraŭbatalinda. Troviĝis ankaŭ iuj svedlingvanoj, por kiuj la finnlingvanoj estis reprezentantoj de pli suba, “mongola” raso, dum la svedlingvanoj mem estis idoj de bravaj vikingoj. Tial la reguligo de la interlingvaj rilatoj en la nova respubliko estis grava demando. La principoj plu validaj pri la egala uzo de la finna kaj sveda kaj pri la rajtoj de iliaj parolantoj estis formulitaj en la unua lingva leĝo de la jaro 1922. Ties ĉefa verkinto estis profesoro kaj politikisto Emil Nestor Setälä, la patro de la fama esperantisto Vilho Setälä.

Ĉar la oficialaj lingvaj praktikoj de ĉiu municipo laŭleĝe dependas de la nombro de finnlingvanoj kaj svedlingvanoj loĝantaj en ties teritorio, Finnlando devas havi oficialan statistikon pri la denaska lingvo de ĉiu civitano, dum en plej multaj landoj la statistikoj pri diversaj lingvoj estas nur pritaksoj. Plenkreska civitano de Finnlando rajtas mem ŝanĝi la indikon pri sia gepatra lingvo, kaj ekde tiam la aŭtoritatuloj devas ŝanĝi la lingvon, en kiu ŝi-li ricevas ekzemple la impostajn kaj voĉdonajn dokumentojn. Bedaŭrinde la oficiala statistiko ne agnoskas plurajn gepatrajn lingvojn ĉe la sama civitano, kvankam flue dulingvaj homoj estas pli kaj pli oftaj.

La plej granda defio por la konstitucia dulingveco de Finnlando estas la relativa malgrandiĝo de la svedlingva loĝantaro. Komence de la pasinta jarcento 13 procentoj de la finnlandanoj estis svedlingvanoj, nuntempe nur ĉirkaŭ 5 procentoj. Dum jardekoj estis ofta fenomeno, ke en miksaj geedziĝoj la finna fariĝis la lingvo de la infanoj, des pli ĉar la avantaĝoj de dulingva edukado ne estis ĝenerale komprenataj. Nur lastatempe la lingve pli konsciaj gepatroj de dulingvaj familioj ekkomprenis, ke indas subteni la svedan kaj elekti svedlingvan lernejon por la infanoj. Svedlingvanoj ankaŭ migris al Svedio en pli granda proporcio ol finnlingvanoj, kio malpliigis ilian nombron en Finnlando.

Tre drasta estis la ŝanĝiĝo de la lingva pejzaĝo en la ĉefurbo de la lando: komence de la pasinta jarcento Helsinko estis pli ol 40-procente svedlingva, nuntempe malpli ol 6-procente; simila estis la evoluo en la najbaraj municipoj. Al la ĉefurba regiono migris homoj el la finnlingvaj regionoj de la lando, kaj la ĉiutaga praktika dulingveco de Helsinko malaperis. Ankaŭ en la Universitato de Helsinko, la oficiala dulingveco finna-sveda estas forpuŝata de la efektiva dulingveco finna-angla: studento ne scianta la finnan povas turni sin al iu ajn instruisto en la angla, sed en la sveda praktike nur, se estas konate, ke la koncerna instruisto estas mem svedlingvano aŭ ŝatas uzi la svedan. Oni eĉ presis apartan glumarkon “Mi volonte parolas svede kun vi”, kiun instruistoj rajtas libervole meti apud sian pordon – similan glumarkon pri la angla oni ne havas, ĉar paroli la anglan estas pli granda praktika devo, kvankam pli malgranda laŭleĝa devo, ol paroli la svedan.

Unu naciisma politika partio (tiu de “Veraj Finnoj”) volas fini la devigan instruadon de la sveda en finnlingvaj lernejoj kaj universitatoj. La instruado de la sveda estas ofte propagandece nomata “la trud-sveda”, kvankam la egale devigan instruadon de matematiko neniu nomas “trud-matematiko”. Neniu alia el la pli grandaj politikaj partioj subtenas tiun postulon. Tamen ankaŭ inter la svedlingvanoj aŭdeblas voĉoj laŭ kiuj oni povus rezigni la devigan instruadon de la sveda – kaj eĉ la konstitucian dulingvecon de la lando, se la sveda restus protektata per sufiĉe fortaj minoritataj rajtoj. Laŭ tiuj svedlingvanoj, la “trud-sveda” en la lernejoj nur pliigas negativajn opiniojn pri la sveda kaj svedlingvanoj.

La plimulto de la finnlingvaj finnoj havas sufiĉe svagan bildon pri la rolo de la sveda en la finna historio. La “Veraj Finnoj” kaj iliaj samideanoj eĉ nomas la svedan “koloniisma lingvo”: laŭ ili Svedio iam konkeris Finnlandon, ekspluatis ĝin kaj altrudis sian fremdan lingvon al ĝi. Pli supre ni klarigis, ke pri Finnlando kiel aparta lando ne eblas paroli antaŭ la sveda tempo, kaj ke la sveda kaj la finna ambaŭ atingis sian nunan disvastiĝon nur tiam – sed malmultaj konas tiajn historiajn faktojn. Malmultaj ankaŭ memoras tion, ke la kreintoj de la nacia identeco de Finnlando dum la 19a jarcento estis svedlingvanoj, aŭ ke svedlingva estis ankaŭ la intelektularo de multaj urboj, nuntempe plene finnlingvaj, en ne tre fora pasinteco.

Sed kompreneble tiaj historiaj faktoj, eĉ se pli konataj, ne sufiĉus por subteni kaj pravigi la oficialan statuson de la sveda en la finnaj lernejoj kaj cetera socio. Pli pozitive oni povas prezenti la svedan atentigante, ke estas utile kaj avantaĝe scii pliajn fremdajn lingvojn aldone al la angla, kiun ĉiuj scias ĉiuokaze, kaj ke tiam la sveda nature proponas sin. Ĝi estas la lingvo de la okcidenta najbara lando, ekonomie bonfarta kaj alloga, kaj ankaŭ lingvo proksime parenca al aliaj skandinavaj lingvoj; kaj en Finnlando mem plu troviĝas multaj medioj, kie oni povas nature uzi ĝin. Multaj finnlingvaj gepatroj nun pretas sendi siajn infanojn al lingvomerga instruado en svedaj infanvartejoj. Multaj finnlingvaj junuloj kuraĝas ekstudi en la svedlingva universitato de la lando aŭ en svedlingvaj fakoj de aliaj universitatoj. Ankaŭ la svedlingva minoritato mem mobilizas sin en novaj manieroj, ekzemple en la svedlingvaj lingvoinsuletoj en oficiale finnlingvaj municipoj. En nia oficiale nur finn-lingva kongresurbo Lahtio troviĝas svedlingva infanvartejo kaj svedlingva lernejo kun la ses unuaj jarklasoj.

Konklude oni povas diri, ke la sveda lingvo estis tre grava en la historio de Finnlando, kaj ke almenaŭ en la proksima estonteco nun antaŭvidebla ĝi konservos sian oficialan statuson kiel unu el la du naciaj lingvoj de la lando, sed la estonta situacio post kelkaj jardekoj ne estas facile prognozebla. Inter la finnlingvanoj oni povas observi certan dupolusiĝon de opinioj pri la sveda, kiu por iuj estas objekto de naciisma malamo, por aliaj interesa lingvo kun praktika utiligeblo.

2022-05-07

Kial "da" toleras "tiu" sed malakceptas "la"?

 
Ni scias, ke oni diras iom da pano, multe da pano, duono da pano, peco da pano, sed se la pano ricevas la artikolon la, oni ne povas uzi la prepozicion da, sed oni devas diri duono de la pano, peco de la pano (aŭ, kun iom alia nuanco, duono el la pano, peco el la pano). Ŝajnas, ke da estas la sola Esperanta prepozico, post kiu ne povas aperi la. (Ankaŭ post po ĝi estas tre malofta, sed ne neebla: ili ricevis po la saman kvanton da oro ŝajnas gramatike ebla, kvankam nekutima.)

La klarigo por la neeblo de la post da prezentita en PIV 2020 (Rim. 3 sub "da") kaj en PMEG 2022 (12.3.3.2) estas pli-malpli la sama: ĉar la esprimo antaŭ da mezuras tion, kio estas esprimata per la substantivo post da, tiu substantivo devas esti "nelimigita kaj nedifinita", kiel diras PMEG. Do, neeblaj estus ne nur la, sed ankaŭ aliaj difiniloj, ekzemple tiu aŭ la posedaj pronomoj. Laŭ PIV, oni diras iom da kuko, sed iom de ĉi tiu kuko; laŭ PMEG, oni aĉetas kelkajn botelojn da vino, sed kelkajn botelojn de/el tiuj vinoj.

Sed por mi da ne sonas tiel malbone antaŭ tiu kiel antaŭ la. Efektive, mi devas honte konfesi, ke ĝis mi komencis verki ĉi tiun blogaĵon, mi eĉ ne sciis, ke ĝi estus kontraŭnorma. Mia serĉo en la Tekstaro liveris multajn ekzemplojn, kiuj aspektas tute normalaj, ekzemple: Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn (Fundamento); Amaso da tiuj densaj, neregulaj kaj malgrandaj lignaj ĉambretoj (Z); Sed ĉiu floro staris en la sunlumo kaj revis pri sia propra fabelo aŭ historieto. Multe da ĉi tiuj aŭdis la malgranda Gerda (Z); ili sendu al mi iom da tiu lanugo (Kabe); Estas jam tro da tiuj teroristaj agoj (Valano); mia propra filo foje ricevis iom da tiu valorega lakto (Löwenstein). En la ekzemploj, tiu plej ofte ne estas strikte limiga sed signifas proksimume la saman kiel tiuspeca, tial ĝi nature permesas plian kvantigon. 

Ankaŭ posedaj pronomoj ŝajnas plene eblaj, malgraŭ la opinio de PIV kaj PMEG: mi vivas multajn milojn da viaj tagoj, kaj mia tago ampleksas tutajn sezonojn (Z); Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj (Malnova Testamento; rimarku ankaŭ "multe da ni"!), multe da niaj partiaj gvidantoj (Lanti); la Zamenhofa Tago estas festata en centoj da niaj kluboj kaj asocioj (La Ondo de Esperanto); kelke da iliaj generacioj (Kabe), Mi havas multe da liaj kvitancoj (Kabe), Centoj da liaj klientoj kuŝis sur la planko (Szilágyi), samkiel dekoj da liaj kolegoj en la tuta Kosovo (Monato), mi unuafoje pikis al li la gorĝon kaj suĉis iom da lia sango (Monato). La posedaj pronomoj ja ne estas difinaj tiusence kiel la: ekzemple miaj libroj povas signifi ne nur 'la libroj apartenantaj al mi', sed ankaŭ '(iuj) libroj apartenantaj al mi', tial ne estas mirinde, ke tiuj pronomoj ne malhelpas plian kvantigon. Ili estas difiniloj nur sintakse, ĉar uzataj kun substantivo ili blokas la uzon de la, sed semantike ili egalas al ordinaraj adjektivoj sen difina efiko. (Sen substantivoj ili estas eĉ sintakse adjektivaj, ĉar esprimoj de la tipo la mia, kvankam fremdaj por la Fundamento, estas nuntempe tute kutimaj.) Miaopinie oni eĉ devus ne inkluzivigi la posedajn pronomojn en la diskuton pri difiniloj post da: se multe da amikoj estas ebla esprimo, estus malfacile klarigi, kial multe da miaj amikoj ne estus; ĝi ja ne signifas 'multe da la amikoj apartenantaj al mi'.

Mia konkludo do estas, ke da kelkfoje toleras iujn difinilojn post si, sed la difina artikolo la restas neebla en tiu pozicio. Se mi estas farbonta ion kaj iu venas al mi dirante jen la farbo kiun vi serĉis, mi povas diri donu do al mi iom da tiu farbo, sed ne *donu do al mi iom da la farbo. Ankaŭ iom da ĉi tiu kuko, malrekomendata de PIV, ne ŝajnas por mi neebla, nek kelkaj boteloj da tiuj vinoj, malgraŭ PMEG – sed *iom da la kuko, *kelkaj boteloj da la vinoj estas certe kontraŭgramatikaj (ilian kontraŭgramatikecon mi indikas per asterisko, kiel estas kutime en lingvistiko).

Kompreneble ankaŭ iom de la kuko, rekomendata de PIV, estas tute ebla esprimo, same iom el la kuko. Sed la frazo de Valano menciita ĉi-supre, nome Estas jam tro da tiuj teroristaj agoj, malfacile trovas similan alternativon. Kvant-esprimaj tro detro el ŝajnas strangaj, kaj tute ne aperas en la Tekstaro.

Ĉu do da la tute ne aperas en la Tekstaro? Male ol ĉe la tipoj da tiuda mia, oni trovas neniajn ekzemplojn ĉe Zamenhof. En unu Lingva Respondo (n-ro 130) li eksplicite konsilas diri ne *dum la frua parto da la jaro, sed ...de la jaro, kaj klarigas la aferon jene:

Dum la vorto “da” (kiu enhavas kaŝite la sencon de “ia”) montras, ke ni parolas pri kvanto da ia aĵo, sed ne pri ĝia individueco (ekzemple peco da viando = peco da ia viando), la artikolo “la” montras, ke ni parolas pri objekto individue difinita (aŭ pri ĉiuj objektoj de la sama speco), de kiu ni prenas parton (ekzemple “peco de la viando, kiun mi havas antaŭ mi”); tial ni povas diri, ke, kvankam teorie la kombinado de “da” kun “la” ne estas malpermesata, sed ['tamen'] en la praktiko tia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj, tiel malofte, ke ni eĉ povas simple konsili, ke oni neniam uzu “da” antaŭ “la” (krom la okazoj, en kiuj la senco tion ĉi nepre kaj tute sendube postulas). 

 La serĉilo de la Tekstaro trovas tamen 25 trafojn de da la. Ili estas klaseblaj jene:

  • 1 trafo en la Zamenhofa teksto ĉi-supra, do kun averto ne diri tiel;
  • 5 trafoj en Kastelo de Prelongo (Vallienne 1907), en kiu la aŭtoro pro iu kaŭzo uzas da post la verbo senigi (tute senigita da la sento de nuancoj);
  • 8 trafoj, kiuj certe aŭ tre verŝajne estas eraroj en la Tekstaro aŭ preseraroj en la originalo, ĉar la vorto antaŭ da ne indikas kvanton: Fina rezultato da la voĉdonado (Z, sed kontrolite eraro en la Tekstaro); la sorto da la hejmo (Engholm); la privilegiojn da la partia funkciulino (Varankin); el la buŝo da la knabino (Lidja Zamenhof); viktimo da la flamoj (sama); la urbo abomenata da la prokuratoro (Pokrovskij), la urĝecon da la ĝuorajta socio (Kontakto); la respondeculo da la loka dung-agentejo (Le Monde diplomatique) [Noto 2022-05-18: ĉi tiuj lokoj estis nun korektitaj en la Tekstaro];
  • 3 trafoj en tekstoj de antaŭ la dua mondmilito, verŝajne aŭtentaj ekzemploj: la plej multon da la boatoj (Krafft en sia traduko de Robinsono Kruso); donos parton da la insulo al ili (samloke); transdoni al ili duonon da la akcioj (Merchant);
  • 2 izolitaj ekzemploj en pli nova gazetaro: la ŝetlanda ne plu enhavas multe da la originala nordana vortaro (Monato); la konsumanto [konsumantoj?] de la kanabo reprezentas 80% da la daŭruzantoj de drogoj kontraŭleĝaj (Kontakto);
  • 6 trafoj en Le Monde diplomatique en Esperanto, kiu ankaŭ cetere ofte devias de la cetera Tekstaro: multe da la tado [?] kaj malmulte da oro [eble preseraro; la franca originalo estas "beaucoup de gueule et peu d'or"]; guton da la iraka nafto; en sesono da la tero regis la opinio; kun iom da la kategorio b); se ĝi ne apogus sin sur parto da la "elitoj"; 10 milionojn da hektaroj da la sialanda pluvarbaro.

Ŝajnas al mi, ke la ekzemploj kun da la ŝuldiĝas jen al la speciala lingvaĵo de iuj fruaj verkistoj (sed neniam ĉe Zamenhof), jen al redaktoraj pretervidoj en la pli nova gazetaro – sed Le Monde diplomatique ŝajnas tamen uzi da la iom pli, ĉiuokaze pli ofte ol "la senco tion ĉi nepre kaj tute sendube postulas", kiel Zamenhof konsilis. Se oni subtrahas la Zamenhofan citon de eraro, la ekzemplojn de Vallienne kun senigi da, kaj la evidentajn erarojn en la Tekstaro kaj la originaloj, restas nur 11 (aŭ 10) trafoj, el kiuj ses (aŭ kvin) en Le Monde diplomatique. Tio estas klare diferenca de da (ĉi) tiu(j), kiu donas 55 trafojn ekde la Fundamento kaj Zamenhof ĝis la nuna tempo.

Oni povas do konkludi, ke post da la artikolo la estas escepta, principe erara, kaj ĉiuokaze multe pli malofta ol aliaj difiniloj, kiel tiu la posedaj pronomoj. La regulo estas tiel forta, ke eĉ la lingvonomoj de la tipo la germana (lingvo), kiuj alie ĉiam postulas la, perdas ĝin post da: mi lernis iom da germana (lingvo) sonas al mi multe pli bone ol *mi lernis iom da la germana (lingvo) – sed la Tekstaro bedaŭrinde ne enhavas bonajn ekzemplojn por konfirmi mian lingvan senton ĉi-rilate.

La klarigo donita jam de Zamenhof estas principe ĝusta: oni kutime ne mezuras ion individue difinitan, kaj la indikas ĝuste difinitecon. Sed se por via lingva sento, kiel por la mia, la Fundamenta kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo sonas multe pli bone ol *kvar metroj da la menciita ŝtofo, kvankam la senco kaj la difiniteco estas proksimume samaj, tio indikas, ke la malpermeso de da la fariĝis jam aparta reguleto, kiu blokas tiun kombinon sendepende de la signifo. Eble tio montras, ke la estas pli individuiga kaj difina ol tiu, kvankam tiu estas pli emfaza kiel vorto; aŭ eble tio montras, ke eĉ en Esperanto la reguloj ne ĉiam estas plene motiveblaj logike kaj semantike.

(La temo estas iom malsimpla kaj mi antaŭvidas korektojn kaj modifojn, ankaŭ danke al vi legantoj!)