2023-01-10

Infano el Porkkala

 

Sur la fama mapo Carta Marina de la jaro 1539, la armeo de la Sveda Regno rajdas kontraŭ tiu de la Moskva Regno. La farinto de la mapo Olaus Magnus (1490–1557), historiisto kaj katolika pastro, eble deziris ilustri ne tiom la konstantajn batalojn inter la du regnoj kiom pr[o]elium glaciale, surglacian batalon, kiu estis granda mirindaĵo en Italio, kie Olaus publikigis sian mapon. Malantaŭ la kanonoj de la svedoj oni vidas lokon nomatan Porkaraud – tio estas iom difektita formo de la sveda Porkala udd 'duoninsulo Porkala'. Por rakonti pri mia persona rilato al tiu Moskva Regno kiu fariĝis Rusio, Sovet-Unio kaj denove Rusio, mi devas komenci la rakonton ĝuste de tiu duoninsulo, kies finna nomo estas Porkkala.

Tamen mi devas unue skribi mallongan prologon. En la jaro 1939, kiam miaj gepatroj ankoraŭ estis infanoj, Sovet-Unio atakis Finnlandon sen ia ajn pravigo. Pro tiu atako Sovet-Unio estis eksigita el la Ligo de la Nacioj, sed Finnlando ricevis nenian signifan helpon de ekstere; pro la ĵusa pakto inter Sovet-Unio kaj Germanio, eĉ Germanio ne helpis al Finnlando. Post tiu tiel nomata Vintra Milito kaj mallonga paco venis alia, pli longa milito inter Finnlando kaj Sovet-Unio, parto de la Dua Mondmilito; en ĝi Finnlando defendis sian sendependecon kontraŭ Sovet-Unio (la sorto de niaj sudaj najbaroj montris, kia estus la alternativo), sed ja ankaŭ aliancis kun la Nazia Germanio kaj nerekte servis al ties interesoj. Paco venis fine en 1944: Finnlando devis cedi al Sovet-Unio grandajn partojn de Karelio kaj pagi grandajn reparaciojn, sed male ol en ĉiuj aliaj okcidentaj najbaroj de Sovet-Unio, en Finnlandon ne venis okupanta armeo nek okazis ŝtatrenverso aranĝita de Sovet-Unio.

Mi naskiĝis en 1955 en tiu postmilita Finnlando, kies politikon gvidis unu klara celo: konstrui normalajn rilatojn kun la orienta najbaro kaj tiel eviti venontajn militojn. Miaj gepatroj, kvankam spertintaj la timigajn militajn tempojn, ĉiam parolis pri Sovet-Unio aŭ pozitive aŭ almenaŭ pragmate: ni ne povus elteni novan militon, tial ne ekzistas alternativo por bonaj rilatoj. Kompreneble la bonaj rilatoj havis ian prezon: Sovet-Unio volis influi ankaŭ la internan politikon de Finnlando kaj la finnaj politikistoj devis silenti pri la malbonaj flankoj de la soveta sistemo; en Okcidenta Eŭropo tia dependeco de Sovet-Unio komencis nomiĝi "finnlandiĝo". Sed Finnlando rajtis tamen konservi kapitalismon kaj multpartian demokration, male ol ĉiuj landoj de Orienta Eŭropo. Finnaj firmaoj povis ankaŭ komerci kun Sovet-Unio sub favoraj kondiĉoj, ĉar la finnaj produktoj ofte estis pli bonkvalitaj ol tiuj el la socialismaj landoj kaj en la sovet-unia merkato mankis konkurenco.

Kiam mi naskiĝis, la duoninsulo Porkkala estis sovet-unia armea bazo, nur 30 kilometrojn for de mia hejmurbo Helsinko, la ĉefurbo de la lando. Ĉiuj loĝantoj de la duoninsulo, ĉefe svedlinganoj, devis forlasi siajn hejmojn en dek tagoj aŭtune 1944, kiam Sovet-Unio trudis al Finnlando lukontrakton pri Porkkala, sed ilia nombro estis malgranda kompare kun ĉiuj finnoj, kiuj devis tiujare forlasi la perditan parton de Karelio. La grava fervojo inter Helsinko kaj Turku pasis tra la teritorio de Porkkala; la trajnoj rajtis plu veturi, sed iliaj fenestroj devis esti kovritaj kaj kompreneble ili ne rajtis halti. Se iuj finnoj transiris la limon de la teritorio – kaj precipe surmare tio povis okazi senintence – ili estis malliberigitaj, kaj iuj estis senditaj al Siberio por pluraj jaroj.

Laŭ la lukontrakto, Sovet-Unio estis okuponta la duoninsulon Porkkala dum kvindek jaroj ĝis 1994 (ne antaŭvidante ke ĝi mem ĉesos ekzisti antaŭ tio...), sed jam en la jaro 1956 oni solene redonis la teritorion al Finnlando. Tio bele simbolis la novajn bonajn rilatojn inter la du landoj – sed ankaŭ strategie Porkkala ne plu estis tiel grava por Sovet-Unio, ĉar ĝi ĉiuokaze okupis la tutan Estonion sude de la Finna Golfo, kaj en la defendo kontraŭ militŝipoj, misiloj anstataŭis surbordan artilerion. La iamaj loĝantoj de Porkkala rajtis reiri al siaj hejmoj (grandparte detruitaj), sed ankaŭ iuj loĝantoj de Helsinko komencis aĉeti tie parcelojn kaj konstrui domojn. Ankaŭ miaj gepatroj faris tiel, kaj nia familio transloĝiĝis en la teritorion de la iama militbazo en 1962, la saman jaron kiam mi komencis lernejon.

La nova ĉirkaŭaĵo estis tre malsimila al nia antaŭa en norda kvartalo de Helsinko. La najbaroj estis malmultaj, kaj dum la unuaj jaroj ili ĉiuj estis svedlingvanoj. Mi kaj mia frateto povis ludi en grandaj arbaroj. En tiuj arbaroj troviĝis diversaj fosoj, fosaĵoj kaj tranĉeoj, kaj en ili kuŝis volvaĵoj de pikdrato. Troviĝis ankaŭ fundamentoj de iamaj domoj kun diskreskintaj ĝardenoj. Malantaŭ la lernejo troviĝis vera bunkro, nur parte kolapsinta, kiun la plej kuraĝaj infanoj eniris spite al malpermesoj. Ĉion ĉi mi rigardis kiel normalan parton de mia ĉirkaŭaĵo. La plenkreskuloj parolis pri rusoj, kiuj iam estis ĉi tie kaj konstruis la militajn instalaĵojn. Mi verŝajne ne komprenis, ke la domoj iam starintaj sur la enarbaraj fundamentoj malaperis ĝuste dum ilia tempo ĉi tie.

La komercaj rilatoj inter Finnlando kaj Sovet-Unio iom suferis pro la manko de finnoj sciantaj la rusan, kaj en pli kaj pli da mezgradaj lernejoj oni komencis proponi la rusan kiel elekteblan lernofakon. Ankaŭ mi komencis 16-jara lerni la rusan kun granda intereso, do mi parolas la rusan de kvindeko da jaroj. Poste mi ekstudis aliajn slavajn lingvojn en universitato, aldone al ĝenerala lingvistiko. Efektive, dum la 70-aj jaroj la rusa estis furora fako en la finnaj universitatoj. Parto de la studentoj vere admiris la sovet-unian politikan sistemon – tio estis parto de la politika radikaliĝo de la okcident-eŭropa junularo ekde la fino de la sesdekaj jaroj (legu la premiitan romanon Sesdek ok de Sten Johansson!) – sed multaj studis la rusan simple por ricevi bonajn laborlokojn en komercaj entreprenoj kaj, kiel mi, rilatis al Sovet-Unio pragmate, sen aparta admiro aŭ aparta kritikemo.

Gravan rolon en Finnlando havis la duonoficiala asocio por amikeco inter Finnlando kaj Sovet-Unio. Ĝi fondis lokan klubon ankaŭ en nia hejma municipo, sed la klubo nomis sin ne laŭ la nomo de la municipo sed laŭ la duoninsulo Porkkala, ĉar tiu nomo estis pli konata por rusianoj kaj ĉar la redono de la teritorio al Finnlando en 1956 estis bela simbolo de kunlaboro. Kiel junulo mi iom partoprenis la agadon de la amikeca klubo; mi supozas ke mi la unuan fojon parolis ruse kun sovet-uniaj junuloj, kiuj venis al amikeca vizito kaj volis sekrete ŝanĝi monon (veturante eksterlanden el Sovet-Unio, oni povis ricevi nur tre malgrandajn sumojn de ŝanĝebla okcidenta valuto).

Poste mi dum kelka tempo agis ankaŭ en la estraro de la amikeca klubo de Porkkala, kaj mi memoras diskuton pri tio, ĉu oni postulu ke la verkoj de Aleksandr Solĵenicin, sovet-unia disidento kaj Nobel-premiita verkisto, estu forigitaj el la municipa biblioteko. La finnaj eldonejoj ne kuraĝis publikigi liajn librojn, kio estis unu malbela ekzemplo de la "finnlandiĝo"; la unua volumo de la finna traduko de lia ĉefverko La Gulaga Arĥipelago estis publikigita en Svedio, sed oni rajtis libere disvastigi ĝin en Finnlando. En la estraro de la amikeca klubo multaj tamen komprenis, ke iujn limojn de libereco oni devas defendi, kaj laŭ mia memoro oni ne sendis postulon al la municipa biblioteko. Post tiom da jaroj min tamen mirigas, ke la diskuto pri tiu eventuala postulo tiam ŝajnis tute normala afero.

La grandaj ŝanĝoj en Orienta Eŭropo kaj la disfalo de Sovet-Unio en 1991 plenigis la finnojn per grandaj esperoj. Nun, finfine, ni ekhavos trans nia 1300-kilometra orienta landlimo normalan eŭropan ŝtaton kun kiu oni povos havi amikecon naturan, ne oficiale altruditan. Nia pacienco estos rekompencita! Efektive, Finnlando ankaŭ iom suferis, kiam la eksportaj firmaoj perdis sian protektatan pozicion en la merkato de Rusio, sed certe malmultaj pro tio deziris revenon de Sovet-Unio.

Mi faris mian universitan karieron ekde la 1980-aj jaroj ĝis 2020 kiel slavisto, sed anstataŭ la rusa lingvo mi specialiĝis pri la bulgara kaj pri la balkanaj landoj. Rusion mi preskaŭ ne vizitis, sed povis tamen en 2014 partopreni ekspedicion de helsinkaj lingvistoj kaj studentoj al la insulo Saĥaleno ĉe Pacifiko. Tio estis neforgesebla travivaĵo, pri kiu mi rakontis ankaŭ en ĉi tiu blogo en la 12-parta "Orienta Taglibro" (rigardu ekde aŭgusto 2014 ĝis marto 2015).

En 2014 komencis tamen jam evidentiĝi, ke niaj esperoj pri la orienta najbaro de Finnlando estis trompaj. Rusio, unu el la ŝtatoj, kiuj promesis garantii la eksterajn limojn de Ukrainio, invadis Krimeon kaj komencis militon en Orienta Ukrainio. Tre longe, tro longe oni en Finnlando kaj Okcidenta Eŭropo rifuzis vidi, al kia diktaturo kaj militemo Rusio glitas, ĝis la agreso kontraŭ la tuta Ukrainio en 2022 fine malfermis la okulojn. La finnoj kompreneble memoris pri tiu same nejusta atako en 1939, kiun mi menciis komence de ĉi tiu teksto. Granda plimulto de la finnoj komencis postuli aliĝon al NATO, kaj post mallonga hezito la politikistoj de ĉiuj grandaj partioj sekvis. En sia novjara parolado de 2023 la prezidento de Finnlando priskribis Rusion en maniero, kiu eblis neniam antaŭe post la Dua Mondmilito. Li vidis nian orientan landlimon ankaŭ kiel limon inter du malsamaj mondrigardoj. La turisma kaj komerca trafiko trans tiu limo estas nun nur malgranda ono de tiu antaŭ nur kelkaj jaroj.

Mi scias, ke historio neniam haltas kaj estas neniam antaŭvidebla. Iam aperos ankaŭ alispeca Rusio, espereble pli bona. Sed mi verŝajne ne vidos ĝin nek vizitos Rusion iam ajn denove. Preskaŭ nenio restas el tiu mia rilato kun Rusio, kiu komenciĝis en la duoninsulo Porkkala. Kvankam la ordinaraj rusianoj ne komencis ĉi tiun militon, granda parto de ili aprobas ĝin, kaj eĉ se ili ne rekte kulpas pro ĝi, ili ne povas eviti respondecon. Se ili ne pritraktos sian respondecon same efike kiel la germana popolo faris post naziismo kaj ne pagos reparaciojn al Ukrainio, Rusio neniam havos honorindan estontecon.

Mi volis kredi je bono, sed trafis nur elreviĝon kaj seniluziiĝon. Anstataŭ "la rusianoj estas plejparte bonaj homoj" mi nune kredas, ke "ekzistas ankaŭ bonaj rusianoj". Sed ankaŭ tiun kredon mi devas klopodi defendi. Kiam rusiaj misiloj trafas ukrainajn urbojn por detrui ilian elektran, hejtan kaj akvan sistemojn; kiam ukrainaj civiluloj estas torturataj, seksperfortataj kaj mortigataj, mia defendo ŝanceliĝas. En la plej malbonaj momentoj mi nur malamas ĉiujn rusianojn, sed ĝis nun sukcesis eltiri min el tiu ŝlima marĉo.

Tia estis la historio de mia trompiĝo.