2015-08-30

Se Esperanto estas tiel facila, kial oftas eraroj en tekstoj?

Mi amas librojn. Ĉiam estas ekscita momento teni novan libron en la manoj kaj komenci rigardi, foliumi kaj legi ĝin (verdire mi ankaŭ unue ĝin flaras). Ĉe Esperantaj libroj mi tamen lernis resti unue iom rezerviĝema por gardi min kontraŭ disreviĝo: tro ofte ĝenaj eraroj gramatikaj kaj vortaraj formanĝas parton de la ĝuo. Kiam la infanoj estis malgrandaj kaj mi voĉlegis al ili Esperantajn infanlibrojn, mi ĉiam devis esti preparita por dumlege korekti erarojn. Kaj kiam oni recenzas libron, preskaŭ ĉiam oni devas decidi, ĉu komenti ankaŭ la lingvaĵon, kiu, diable, devus esti tute malĉefa afero – se ĝi do estus en ordo.

Rimarku, ke mi ne parolas pri variado,kiu nature estas pli granda en Esperanto ol en lingvoj, kies normon difinas la kaprica evoluo ĉe denaskaj parolantoj. Ke oni povas kaj helpi iun kaj helpi al iu, dum la plimulto de la lingvoj permesas nur unu el ĉi tiuj alternativoj, estas avantaĝo de Esperanto. Ke la vorton Fundamentan disreviĝo, uzitan en la antaŭa alineo, iuj aliaj prefere anstataŭigus per elreviĝo, trompiĝo aŭ eĉ desaponto,estas fakto, kiun mi senproteste akceptas. Per la vorto eraro mi celas proksimume "esprimon, kiun la verkanto aŭ parolanto ne uzus, se ŝi-li scius Esperanton pli bone". Do, mi formulu mian demandon ĉi-fojan jene: se Esperanto estas tiel facila lingvo, kiel ni esperantistoj diras (kaj ankaŭ subjektive mem spertis!), kial do nia lingvoscio estas tiel mankhava, ke oftas eraroj en libroj kaj aliaj tekstoj?

En blogaĵo pasintajara mi klarigis, kial la demando pri simpleco aŭ facileco de lingvoj (sen paroli pri ilia logikeco) estas problema en la lingvistiko. Kvankam la ideo pri diversgrada simpleco de diversaj lingvoj estas multe diskutata, pli kaj pli da lingvistoj nuntempe tamen pretas akcepti, ke efektive iuj lingvoj estas pli facile lerneblaj ol aliaj tiam, kiam temas pri plenkreskuloj lernantaj novan lingvon aldone al sia denaska. Ni povas do paroli pri diferencoj en la L2-facileco de lingvoj, kie L2 signifas 'duan lingvon' (kiu kompreneble povas esti tria aŭ kvara, sed gravas, ke ĝi ne estas L1, la lingvo kiun la koncerna homo akiris infanaĝe kiel sian unuan).

Unu el la ĉefaj trajtoj influantaj la L2-facilecon de iu lingvo estas, kiajn gramatikajn distingojn oni devige devas fari en la lingvo, kaj kiel simplaj estas la markiloj, uzataj por indiki tiujn distingojn. Tiurilate Esperanto estas relative facila. Ekzemple, ĝi havas nur tri verbotempojn kaj iliaj markiloj estas ĉiam la samaj (-as, -is kaj -os). Aliflanke, Esperanto estas pli malfacila ol la lingvoj, kie oni tute ne bezonas marki la verbotempojn, se en la kunteksto estas klare, pri kiu tempo oni parolas. Estus pli facile, se oni ne bezonus elekti la ĝustan finaĵon en Mi respondos al vi tuj kiam mi finlegĉi tiun leteron.

La gramatiko de Esperanto tamen entenas almenaŭ tri trajtojn, kiuj malpliigas ĝian L2-facilecon kaj ofte kaŭzas erarojn:
  1. La akuzativo. Estus pli facile, se ni ne bezonus devige marki la rektan objekton (kaj kelkajn aliajn frazopartojn) per -n. La komencantoj ofte forgesas pri ĝi. Lerninte iom pli, ili komencas trouzi ĝin: *okazis akcidenton kaj mankis helpantojn! (Tiajn troajn uzojn la lingvistoj nomas hiperkorektismoj.) Estas interese kompari tion kun la norma bulgara lingvo, en kiun oni siatempe enkondukis distingon inter la nominativa kaj akuzativa difinaj artikoloj de la vira genro, kvankam neniu bulgara dialekto konas tiun distingon: ordinaraj bulgaroj ofte eraras pri tiu distingo, kiam ili skribas sian gepatran lingvon – kvankam oni uzas ne malmulte da energio por instrui ĝin en la lernenoj. Neniu bulgaro uzas tiun distingon konsekvence en parolado, ĉar tio estus tro malfacila. (Efektive, mi, por kiu la bulgara estas L2, eraras malpli ol la mezuma bulgaro.)
  2. La deviga distingo inter transitivaj kaj netransitivaj verboj, kiun oni devas aparte lerni ĉe ĉiu verboradiko. Oni devas lerni, ke la kunveno ne povas komenci au fini, sed ĝi ja povas ĉesi; aŭ ke oni ĉagreniĝas, sed ne indigniĝas, nur indignas. La afiksoj -ig- kaj -iĝ- ofte mankas aŭ, male, estas uzataj superflue.
  3. La difina artikolo la. Por la parolantoj de la lingvoj, kiuj ne devige markas difinitecon, ĝia uzado estas malfacila. Finnoj, rusoj aŭ poloj ofte ĝin forgesas. Kaj eĉ la lingvoj, kiuj havas difinan artikolon, uzas ĝin laŭ diversaj reguloj. Ĉu ni diru (*)homa socio baziĝas sur lingvo, kiel la angla, aŭ la homa socio baziĝas sur la lingvo, kiel verŝajne la plimulto de la lingvoj artikolhavaj?
Rimarku, ke mi ne proponas reformi Esperanton ĉi-rilate. Tio ne eblas. Mi nur konstatas, ke la gramatiko de Esperanto devigas nin marki certajn distingojn, kiuj ne en ĉiuj lingvoj estas devige markataj, kaj tio estas unu fonto de eraroj.

Tute alispeca fonto de eraroj estas, paradokse, la reputacio de Esperanto kiel facila lingvo. Tio instigas multajn samideanojn al maldiligento: ĉar la lingvo estas tiel mirinde facila, kial mi penu lerni ĝin pli kaj pli? Prefere mi tuj komencu uzi ĝin kaj traduki la klasikaĵojn de mia nacia literaturo! – La homoj, kiuj promesas, ke Esperanto estas dekoble pli facila ol iu ajn alia lingvo, estas ĉarlatanoj kiuj ege malutilas al ĝi.

La afiŝtabulo de la Universala Kongreso de Lillo tamen kuraĝige montras, ke senerara uzo de Esperanto eblas... Dankon al Larissa Bister pro la foto.
Sed ofte temas ne pri maldiligenteco aŭ pri malvolo lerni pli. Finfine, lingvoscio estas ne teoria scio, sed praktika scipovo. Mankas ebloj kaj okazoj praktike uzi Esperanton, sin ekzerci en ĝi. Tion oni vidas, kiam oni komparas Esperanton kun la angla, kiun pli kaj pli da homoj vole-nevole devas ĉie legi kaj aŭdi, ofte ankaŭ skribi kaj paroli. Ni ne atingas tian lingvoscion en la angla, kian havas la denaskaj parolantoj, sed pli kaj pli da homoj lernas paroli angle pri difinitaj temoj sufiĉe bone.

Esploroj en Finnlando montris, ke knaboj ofte lernas la anglan pli bone ol knabinoj, ekster la lernejo, danke al komputilaj ludoj. Kaj konsideru ĉi tiun interretan afiŝon de 14-jara finna knabo, kiu neniam vizitis anglalingvan landon nek uzis la lingvon en eksterretaj situacioj kun denaskaj parolantoj:
Just saw botfa. It was very awesome! It was a fantastic movie imo. Dain was awesome. I did not find legolas' stunts bad or anything. Beginning was awesome, also dol guldur and the battle. It was sad, and the performances of the dwarves were amazing. Lee pace portrayed Thranduil amazingly. Then ending was sad and very well done, allthough it felt a bit rushed, but I'm sure that will change when EE comes around. The cgi was very well done for the most part, only the elven army standing before the gates of erebor looked a bit fake, but it did not ruin the movie at all. Music was amazing too. It was better than DOS for sure, and i liked it as much as AUJ (a big fan of that movie allthough many would disagree). Thank you PJ, actors, the full team for this amazing journey that has lasted for 17 years.
Klarigoj: botfa = la filmo The Battle of the Five Armies | imo = in my opinion | Legolas (nomo) | Dol Guldur (nomo) | Lee Pace (nomo de aktoro) | Thranduil (nomo) | EE = extended edition | cgi = computer-generated imagery | Erebor (nomo) | DOS  = la filmo The Desolation of Smaug | AUJ = la filmo An Unexpected JourneyPJ = la reĝisoro Peter Jackson
Ĝuste danke al konstanta praktikado, multaj lernas uzi la anglan en iu difinita fako. Kaj bedaŭrinde en multaj fakoj mankas okazoj por samnivele praktiki Esperanton. Tiam ne helpas, ke Esperanto, principe, havus pli simplan strukturon.

Zamenhof komprenis, ke lingvon povas fari facila kaj ĝia strukturo kaj la praktika ekzerciĝado en ĝi. En unu citinda Lingva Respondo li skribis:
Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvo artefarita ĉio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika; ĉar se ni postulos ĉiam nur logikon absolutan, tiam la libera uzado de lingvo artefarita fariĝos tute ne ebla, ĉar tiam malaperos ĉiu utileco de longa ekzerciĝado kaj en la deka jaro de uzado de la lingvo, kiel en la unua jaro, ĉiu devus konstante tro longe pripensadi kaj pesadi ĉiun sian vorton. Tamen la diferenco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio, ke, dum en la unua oni devas uzi nur tiujn formojn, kiujn uzas bonaj verkistoj, kaj uzado de formo pli logika estas malpermesata, – en lingvo artefarita ĉiu havas la rajton uzi formon pli logikan, kvankam neniu ĝis nun ĝin uzis, kaj li povas esti konvinkita, ke se lia formo estas efektive bona, ĝi baldaŭ trovos multajn imitantojn kaj iom post iom elpuŝos la malpli logikan, kvankam ĝis nun pli uzatan formon malnovan. (Lingvaj Respondoj 26)
Efektive, Esperanton faras facila ankaŭ unu socilingvistika trajto malofte menciata: la manko de komunumo de denaskaj parolantoj. Esperanto ja havas denaskajn parolantojn, sed ili ne formas komunumon, kiu decidus pri la ĝusta kaj malĝusta uzo de la lingvo. Kompreneble ankaŭ en la naciaj lingvoj la denaskaj parolantoj ne faras konsciajn decidojn, sed en tia komunumo la lingvo ĉiam komencas amasigi pli kaj pli da arbitraj reguloj. Se Esperanto estus lingvo de tia komunumo, oni verŝajne ne povus diri kaj mi helpos vin kaj mi helpos al vi, sed nur unu el tiuj strukturoj estus uzata, aŭ se ambaŭ, inter ili estus iu subtila semantika distingo (ekzemple, la dua estus uzata nur kiam oni alpruntas monon). En tia situacio lerni Esperanton kiel duan lingvon postulus pli da ekzerciĝado kaj ne helpus logiko, por uzi la terminojn de Zamenhof en la citaĵo ĉi-supra. La ekvilibro inter la du faktoroj estus alia, se la permesata variado en Esperanto estus tiel malvastigita.

Bedaŭrinde multaj esperantistoj klopodas puŝi la pesilon al la tute kontraŭa direkto kaj konstante cerbumas aŭ skribas en la reto pri tio, ĉu tiu aŭ alia Esperanta esprimo estas ideale logika aŭ ne. Mezurate per la mezuriloj de tiuj homoj, ni ĉiuj povas nur eraradi! Ni memoru la ekvilibron inter la "logiko" kaj "ekzerciĝado" de Zamenhof, aŭ inter la struktura L2-facileco kaj la praktikado de la lingvo, kaj komprenu, ke ankaŭ Esperanto estas nur kompromiso inter diversaj cirkonstancoj.

6 kommenttia:

  1. La ĉarlatanaĵo, se nomi ĝin tia, ne estas diri ke Esperanto estas tiom aŭ tiom pli facila, sed kredigi ke tiel subjektiva afero kiel lernado de fremda lingvo estas tiom egala por ĉiuj ke havas sencon mezuri ĝin cifere. La sola honesta direbla estas ke Esperanto estas _surprize_ facila. Ĉu iuj esprimas tiun surprizon per 5 aŭ 20 laŭ mi ne vere gravas; pli ol 20 eble estas evitinde por ne kaŭzi malkredon, sed malpli ol 5 estas instigo tuŝi la Fundamenton.

    VastaaPoista
  2. Mencii iun ajn nombron kreas la falsan impreson, ke temas pri io efektive mezurita.

    VastaaPoista
  3. "Bedaŭrinde multaj esperantistoj klopodas puŝi la pesilon al la tute kontraŭa direkto kaj konstante cerbumas aŭ skribas en la reto pri tio, ĉu tiu aŭ alia Esperanta esprimo estas ideale logika aŭ ne."


    Bonega artikolo kiu pripensigas. Pri la supra citaĵo, mi dirus ke ne nur pri logikeco esperantistoj persiste cerbumas. Ili ankau foje tro insistas pri formoj kiuj lau ili estus la evidente korektaj formoj. Tial mi iom devas malsamopinii pri via aserto ke multas gramatikaj eraroj ĉe libroj. Pri interreto mi nenion kontraumetus. Foje mi gapas pro la absurdaj eraroj ĉe retaj forumoj. Sed en libroj, lau mi, ne multas gramatikaj eraroj. Multas diverserco de homoj kiuj konas la lingvon sufiĉe ĝis senti sin liberaj alpaŝi al pli da esprim-elasteco.

    Ŝajnas ke oni ĝenerale emas rigardi erara ĉiun formon neenvortarigitan ĉe PIV. Foje malnova, ja sperta, esperantisto diris al mi ke la formo "rezultiĝi" estas erara, dum la senerara estas la formo "rezulti". Mi vidas neniun eraron en la unua formo kaj mi jam konstatis ke ne malofte ĝi aperas en libroj. Mi ne scias kial la dua estas korekta kaj la dua, erara. Ĉu tial ke la dua eble delonge estas uzata? Ĉu tial ke PIV registris ĝin? Ĉu estas fundamenta? (ba! ĉu ekzistas homo kiu ankorau konsultas la fundamenton?) Ajnakaze la kialo ne estas afero kiun averaĝa esperantisto facile perceptus per gramatiko au legado.

    VastaaPoista
  4. (Principe mi forigas komentojn sen nomo aŭ subskribo, sed nun mi faras escepton)

    Verŝajne vi pensas, ke "rezult(iĝ)i" estas derivita de "rezulto"? Efektive estas male: "rezulti" estas la baza formo, kaj ĝia netransitiveco estas do egale certa kiel tiu de ekzemple "ĉesi". La vorto "rezulto" estas derivita de ĝi, por anstataŭi la Fundamentan "rezultato". -- Pli bona ekzemplo estus do via uzo de "korekta" anstataŭ "ĝusta": NPIV kaj multaj aliaj malrekomendas ĝin, sed ĝi tamen oftas en reala lingvouzo.

    VastaaPoista
  5. Estimataj Esperantistoj,

    Mi legis artikolon ke "Se Esperanto estas tiel facila, kial oftas eraroj en tekstoj?" kaj sxajnas al mi ke estas kelkaj kialoj aliaj ke Esperanto ne estas suficxe bone uzataj.

    1. En civilizio oni postulas ke cxio ajn alvenas el la sxtato aux el siaj korporacioj. Esperanto ne havas sxtaton. On postulas ke sxtato instruu homojn. Ia sxtato ne regule instruas Esperanton. Mi neniam estus en klaso por lerni gxin.

    2. Ne estas suficxe da Esperantistoj. Se estus pli ol Esperantistoj, do estus pli ol da talento kaj laboro en gxi. Estus pli ol en gix estus pli ol en gxi.

    Komparante lingvoj estas multdimensia afero, ecx neuniversitatano kiel mi povas facile vidi tiel. Vi certe pravas sed estas pli ol vi skribis kun la afero

    pardonu miajn erarojn. Mi humilas.


    - Jazono

    VastaaPoista
  6. Krom la fakto ke Esperantistoj ja ofte malbone lernas kaj uzas la lingvon, estas dua tute aparta kialo por la ja ĝena ofteco de eraroj en libroj (por reveni al la titolo de la blogaĵo):

    La eldonejoj ne sufiĉe provlegas kaj korektas la tekstojn -- evidente ofte pro manko de mono, ĉar eldonado de Esperantaj libroj ne estas tre profitdona bedaŭrinde. :(

    Tio estas, multaj eraroj ne estas pro manko de scio de la aŭtoro, sed simple pro tajperaroj aŭ komposteraroj (aŭ momentaj fuŝoj de la aŭtoro, pri kiu la aŭtoro mem konsentus ke estas komprenebla eraro).

    (Evidentas ankaŭ, ke eldonejoj plej ofte tute ne uzas aŭtomatajn teksto-kontrolilojn, kiuj povas elsarki multajn erarojn aperantajn en presitaj libroj.) :(

    Tria kialo estas iom simila al via ĉefa temo: ne nur ke homoj malperfekte regas Esperanton, sed ankaŭ pro aroganteco aŭ trofido pri propra scio de nia "facila lingvo", ili ofte ne petas provlegojn de aliaj spertaj Esperantistoj (precipe tiuj, kun aliaj denaskaj lingvoj ol la aŭtoro).

    VastaaPoista