2014-09-29

Orienta taglibro (5)

9 aŭgusto 2014, en Nogliki

La komforta komputila salono de la urba biblioteko de Nogliki fariĝis nia bazo, kie ni hodiaŭ laŭvice intervjuis plurajn parolantinojn de la nivĥa lingvo. La plej impresa el ili estis unu malnova amikino de Katja, 84-jara maljunulino, kiu flue parolas la ĉi-tiean orient-saĥalenan dialekton de la nivĥa. Hieraŭ ĉe la ujltinoj de Val ni jam ekkomprenis, ke siatempe la malgrandajn lingvojn de Saĥaleno mortigis precipe la pensionlernejoj, kien la infanoj estis senditaj: ĉar ili tie ankaŭ dum la libera tempo komunikiĝis nur en la rusa, ekde mateno ĝis vespero, ilia scio de la denaska lingvo rapide malfortiĝis. Tiu ĉi maljunulino rakontis, ke ŝi ofte forkuris el la lernejo kaj senpermese reiris hejmen, kaj tial ŝia nivĥa restis forta. La maljunulino (ŝi ne estas la virino montrata en la foto) estis tamen jam malforta kaj ne povis longe sidi kun ni. Kun la pli junaj ni povis labori po pli longe, sed ili jam ne sciis la lingvon tiom bone.

Parolantino de la nivĥa, intervjuata de nia multnacia teamo

En la biblioteko troviĝas multaj infanlibroj en la orientsaĥalena dialekto de la nivĥa. Ili estas verkitaj aŭ redaktitaj de la plej fama verkisto de la nivĥoj, Vladimir Sangi. Ili apartenas al libroserio nomata "Mi legas kun la avino": ĉar la meza generacio ne plu parolas la nivĥan, la infanoj povas lerni la lingvon nur de siaj geavoj – kaj ĉefe avinoj, ĉar kiel mi pli frue skribis, la viroj plej ofte ne atingas grandan aĝon. (Pli poste ni hazarde renkontis surstrate plenkreskan nepon de unu el niaj lingvaj informantinoj. Li ne nur ne parolis la nivĥan, li ankaŭ estis plene ebria meze de la tago. Malĝojige.)

La infanlibro Qand hara ǝsk hara (Foko kaj pleŭronekto) de Vladimir Sangi en la orient-saĥalena dialekto de la nivĥa. Qand estas efektive nur certa (sub)specio de la foko, largao, aŭ science Phoca (vitulina) largha. En la nivĥa mankas ĝenerala nomo por 'foko' (sed la vorto ŋa 'besto' ofte, kvankam tute ne ĉiam, signifas diversajn fokedojn). Mankas ankaŭ vorto responda al 'kaj'; kunordigan funkcion havas la vorto aŭ finaĵo hara, aldonata post ĉiu vorto kunordigata.

En la biblioteko mi ankaŭ foliumis la lokan gazetaron. Ekzistas ekzemple gazeto Sovetia Saĥaleno, kiu raportas pri la aktualaĵoj de Saĥaleno kaj Kuriloj – 23 jarojn post la disfalo de Sovetio.


Sovetia Saĥaleno en aŭgusto de la 2014a jaro

Kvankam ni renkontis plurajn bonajn informantinojn, oni rakontis al ni, ke pluraj aliaj estas neatingeblaj, ĉar en ĉi tiu tempo de la jaro "ĉiuj" aŭ fiŝkaptas ĉe la maro aŭ kolektas berojn en la arbaro. Efektive, en Saĥaleno oni kutime diras ne "ĉe la maro" sed "ĉe la golfo", ĉar la bordolinio de la insulo formas multajn ŝirmatajn golfojn. Posttagmeze ankaŭ ni ekskursis "al la golfo" por vidi la naturon ekster la urbo.

Pingloarboj kreskantaj en marĉa tereno igis la naturon aspekti iom kiel en Finnlando, sed anstataŭ piceoj kaj pinoj troviĝis multegaj larikoj. Ĉe la marbordo, la pingloarboj estis torditaj de la vento demara. Inter arbustoj kreskis konataj beroj, sed ankaŭ iridoj.

Ĉe Pacifiko

La kaptado de salmoj ŝajnas facila afero, boatoj ne necesas. La retoj estas mallongaj, komenciĝas ekde la bordo; sufiĉas nur vadi en la akvon kaj permane forporti la fiŝegojn. Ne estas mirinde, ke tutaj familioj ŝatas pasigi sian tagon ĉe la golfo.

Familioj venas "al la golfo"
'
La havena regiono de Nogliki nomiĝas Kajgan. Tio devenas de la japana vorto por 'bordo', kaj efektive apud la haveno estas ankoraŭ videblaj grandaj japanaj petrolcisternoj, kiuj de jardekoj rustas tie. Iuj el ili eĉ kuŝas sur sia flanko – mi ne komprenas, ĉu ilin faligis vento aŭ kio. Ĉi tiu parto de Saĥaleno ne apartenis oficiale al la japana gubernio de Karafuto, escepte dum mallonga periodo de japana okupado ekde 1920 ĝis 1925, sed Japanio havis ĉi tie koncesion pri nafto kaj karbo ĝis la dua mondmilito. Mi supozas, ke tio ankaŭ klarigas la ekziston de la japanŝpura fervojo ĝis Nogliki.


Japanaj petrolcisternoj rustas en Kajgan

Ni vespermanĝis en la restoracio Olimpik, kiun ni estas pretaj deklari la plej bona en Nogliki: la kelneroj servas afable, la manĝaĵo estas bongusta, kaj la sendrata reto funkcias glate. Efektive, en Rusio ĵus ekvalidis nova leĝo, kiu malpermesas anoniman konekton al reto en publikaj lokoj, tial ankaŭ Olimpik devus rigardi niajn pasportojn por doni pasvortojn (rimo neintencita sed perfekta). Tamen, kiel ofte en Rusio, unue ekestas leĝoj kaj nur multe pli poste la reguloj por apliki ilin. Kompreneble ankaŭ tiu leĝo signalas, ke la libereco de komunikado estas plu malvastigata en ĉi tiu grandega regno.

Ei kommentteja:

Lähetä kommentti