4 aŭgusto 2014, en Juĵno-Saĥalinsk
Post tri tagoj da laciga veturado, nia grupo de kvar
instruistoj-lingvistoj kaj dek unu studentoj de Universitato de Helsinko nun fine
troviĝas en Juĵno-Saĥalinsk, la ĉefurbo de la granda insulo Saĥaleno, en la
Fora Oriento de Rusio. La grupon gvidas Katja, mondfama specialisto pri la
nivĥa lingvo, la sola inter ni kiu vizitis la insulon pli frue. Kungvidas Juha,
eĉ pli fama profesoro pri orient-aziaj studoj. Helpas krome Janne, profesoro
pri la finn-ugraj lingvoj – kaj mi, kvankam
mia rolo estas ĉefe lerni de tiuj pli spertaj kolegoj terenan lingvistikon, por
pli bone plani la venontjaran terenan ekspedicion al Centra Balkanio. La dek
unu studentoj studas diversajn lingvojn kaj ĝeneralan lingvistikon, sed ili
estas elektitaj tiel, ke ĉiu el ili sciu almenaŭ unu el la lingvoj rusa,
japana, ĉina kaj korea.
Kvankam la veturado ĉi tien estis longa kaj laciga, ĝi estis bagatelo kompare
kun tiu de la fama rusa verkisto Anton Ĉeĥov, kiu vizitis la insulon en 1890
kaj skribis pri ĝi la raportan libron “La insulo Saĥaleno”. Li bezonis 82 tagojn por
veni tra Siberio ĉi tien! Tiutempe sur la insulo troviĝis, krom la praloĝantoj
(nivĥoj, ajnuoj, ujltoj), nur rusaj punkolonioj. La komenco de la eŭropana
konkerado de Saĥaleno do similas al tiu de Aŭstralio: la unuaj koloniistoj
estis malliberuloj kaj iliaj gardistoj, kiuj ofte malbenis sian sorton egale
multe kiel la gardatoj.
Nia veturado ne vere estis tritaga konsidere la horojn uzitajn, sed la
horzona diferenco perdigis al ni tempon tiel ke ekfluginte de Helsinko
posttagmeze de la 2a de aŭgusto, la grupo alvenis al Tokio nur matene de la 3a.
Poste per enlanda flugo la grupo veturis al Sapporo, la ĉefurbo de la norda japana
insulo Hokajdo.
Efektive, mi havis iom alispecan bileton kaj ŝanĝis aviadilon ne en
Tokio sed en Osako. En la land-enira kontrolo de Osako mi indikis kiel mian
unuan tranoktejon hotelon en Wakkanai, urbo en la tute
alia fino de la lando; la flughavenaj kontrolistoj kaj doganistoj ne povis tion
tuj kompreni, sed volis ŝanĝi tion, kion mi skribis – parte ankaŭ pro lingvaj
problemoj. Atendante en Osako la flugon al Sapporo mi povis konstati, ke la
angla plu estas malfacila por la japanoj, kvankam ili ĉiuj lernas ĝin en la
lernejo. Eĉ la frazeto “one medium Coke”, kvankam rekte el la menuo de la
restoracieto, elvokis nur mirajn rigardojn, kiel ajn mi ĝin prononcu. Poste mi
devis fingromontri por savi la teruritan komizinon.
Post kiam ĉiuj grupanoj bonorde atingis la flughavenon de Sapporo, ni
veturis al la centra stacidomo de la urbo por aranĝi niajn trajnbiletojn, ankaŭ
por la tagoj kiujn ni intencas pasigi en Hokajdo fine de nia vojaĝo, post Saĥaleno. Helpis nin
kiel lokano la afabla Hidetoshi Shiraishi, specialisto pri la nivĥa en Universitato
Gakuin de Sapporo. Fine ne malpli ol kvar ĉarmaj fervojaj oficistinoj estis zorge preparantaj plurveturajn biletojn por ni. En
Japanio, kiu plenas de diversaj elektronikaĵoj, oni ankoraŭ faras permane kaj
surpapere surprize multajn aferojn. Oni ankaŭ klopodas dungi ĉiujn homojn
por iu utila laboro. Mi neniam komprenis, kiel tiu japana versio de
kapitalismo vere funkcias – kiel la japanaj vendejoj plenas de komizoj, dum alilande oni pliigas la profitojn ĉefe
minimumigante la dungitaron.
Ŝvitaj pro la sufoka somer-aero de Japanio, ni fine eksidis en trajno
al Wakkanai. Ekstere krepuskis kaj poste mallumiĝis. Neniaj lumoj estis videblaj inter la stacioj: la insulo Hokajdo estas mapli dense loĝata ol la cetera Japanio. Janne, kiu estis la unuan fojon en
Japanio, jam ekŝatis la japanan skribosistemon, precipe la kanĵiojn (signojn
ĉindevenajn), kaj demandadis pri ili Juha-n kaj la studentojn-japanistojn. Mi
baldaŭ lernis estimi kaj la rapidan intelekton de Janne (kiu tuj komencis sisteme lerni la plej oftajn kanĵiojn) kaj la abundegan
sciaron de Juha. Mi kontentis esti lernanto kaj disĉiplo, kiu ne respondecas
pri tre multaj aferoj dum ĉi tiu ekspedicio. Sed, aliflanke, mi ankaŭ esperas
ke mi estos iel utila!
En Wakkanai, la plej norda urbo de Japanio, ni tranoktis en ĉarma familia
hotelo japanstila – dormante sur tatamo surplanke, sidante surplanke ankaŭ ĉe
la matenmanĝa tablo, kiun oni zorge antaŭaranĝis aparte por la instruistoj,
aparte por la studentoj (sed ni tiun dividion ne strikte obeis).
Sama stilo pludaŭris en la ŝipo inter Wakkanai kaj
Korsakov, ĉar la ŝipo (Eins Soya) estas japana: seĝoj por la pasaĝeroj troviĝas
nur ekstere sur la ferdeko, ene en la ŝipo oni sidas aŭ kuŝas sur malaltaj platformoj,
kiujn oni suriras senŝue.
Post kvin kaj duona horoj ni alvenis al Korsakov – sed jam proksimiĝis la
vespero de la tria tago de nia vojaĝo, ĉar la saĥalena tempo estas je du horoj pli posta ol tiu de Japanio,
kvankam la longitudoj proksimume samas. La kultura diferenco estis eĉ pli granda:
la haveno de Korsakov estis malpura, kun malbone prizorgitaj konstruaĵoj, kaj
la land-enira kontrolo malrapida kaj malbonhumora. De Korsakov aŭtobuso,
antaŭmendita por ni de la regiona muzeo de Saĥaleno, transportis nin al
Juĵno-Saĥalinsk (“la sud-saĥalena”, kun 200.000 loĝantoj), la
ĉefurbo de administra regiono, al kiu apartenas krom la insulo Saĥaleno mem (950
kilometrojn de sudo ĝis nordo) ankaŭ la Kurila insularo pli oriente en
Pacifiko.
Ni ankoraŭ ne multon vidis el Juĵno-Saĥalinsk, krom grandegan statuon de
Lenin meze de la urbo. Ĉiuj lacas post la longa vojaĝo, kaj precipe tiuj, kiuj antaŭe ne vizitis Rusujon, estas iom suspektemaj. Unu studento opinias, ke la ruĝaj
makuletoj sur lia matraco estas postsignoj de litcimoj, sed hotela laboristino
opinias, ke temas nur pri “makuloj”, sendifine, ne pri cimaj makuloj.
Mi mem povis tuj
ekzerci min en la rusa (kiun mi nun la unuan fojon en mia vivo uzas ene de
Rusio), ĉar la seruro de mia ĉambro paneis kaj estis neniel malŝlosebla. Afabla viro venis kun laboriloj por malmunti la seruron. “Ĉinaj seruroj”,
li klarigis. Post kiam la seruro estis for, sed li ankoraŭ ne malmuntis la serurlangon, li
montris: “Nun ne fermu la pordon, alie ni restos ĉi tie ene de la ĉambro, jen
kiel!” Li fermis la pordon, kaj efektive li pravis – li devis ankoraŭ kvin minutojn ŝvite labori pri
la pordo por eligi nin ambaŭ el la ĉambro. Post kelka tempo paneis la manilo de la neceseja pordo (ankaŭ ĝi aspektis “ĉina”), neniu povis eniri, kaj mi
denove bezonis helpon de la hotela personaro. Kaj varman akvon ni havos nur du horojn matene kaj du horojn vespere, sur insulo kiu produktas abunde da petrolo kaj tergaso por la monda merkato. Mia unua konatiĝo kun Rusio estas preskaŭ netolereble stereotipa.
Sed morgaŭ komenciĝos nia vera laboro!
Mi rimarkis, kun admiro, la saman fenomenon pri la "japana versio de kapitalismo". Estis helpisto ĉe la enpaŝejo de rulŝtuparo en la Osaka flughaveno, tradicie vestitaj gardostarantoj pozis en alia flughaveno, ekveturantan aŭtobuson riverence forsalutis virino sur la kajo, ne malabundis komizoj, ktp. Pasis jam kelkaj jaroj post mia lasta vizito en Japanujo. Mi ĝojas, ke plu eblas havi similan impreson. Ŝajnas, ke ĉiaj plaĉigantoj de la vivo estas forbalaataj aŭ jam forbalaitaj ĉe ni. Malĝustaj preferoj ie, ĉu?
VastaaPoista