2022-05-07

Kial "da" toleras "tiu" sed malakceptas "la"?

 
Ni scias, ke oni diras iom da pano, multe da pano, duono da pano, peco da pano, sed se la pano ricevas la artikolon la, oni ne povas uzi la prepozicion da, sed oni devas diri duono de la pano, peco de la pano (aŭ, kun iom alia nuanco, duono el la pano, peco el la pano). Ŝajnas, ke da estas la sola Esperanta prepozico, post kiu ne povas aperi la. (Ankaŭ post po ĝi estas tre malofta, sed ne neebla: ili ricevis po la saman kvanton da oro ŝajnas gramatike ebla, kvankam nekutima.)

La klarigo por la neeblo de la post da prezentita en PIV 2020 (Rim. 3 sub "da") kaj en PMEG 2022 (12.3.3.2) estas pli-malpli la sama: ĉar la esprimo antaŭ da mezuras tion, kio estas esprimata per la substantivo post da, tiu substantivo devas esti "nelimigita kaj nedifinita", kiel diras PMEG. Do, neeblaj estus ne nur la, sed ankaŭ aliaj difiniloj, ekzemple tiu aŭ la posedaj pronomoj. Laŭ PIV, oni diras iom da kuko, sed iom de ĉi tiu kuko; laŭ PMEG, oni aĉetas kelkajn botelojn da vino, sed kelkajn botelojn de/el tiuj vinoj.

Sed por mi da ne sonas tiel malbone antaŭ tiu kiel antaŭ la. Efektive, mi devas honte konfesi, ke ĝis mi komencis verki ĉi tiun blogaĵon, mi eĉ ne sciis, ke ĝi estus kontraŭnorma. Mia serĉo en la Tekstaro liveris multajn ekzemplojn, kiuj aspektas tute normalaj, ekzemple: Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn (Fundamento); Amaso da tiuj densaj, neregulaj kaj malgrandaj lignaj ĉambretoj (Z); Sed ĉiu floro staris en la sunlumo kaj revis pri sia propra fabelo aŭ historieto. Multe da ĉi tiuj aŭdis la malgranda Gerda (Z); ili sendu al mi iom da tiu lanugo (Kabe); Estas jam tro da tiuj teroristaj agoj (Valano); mia propra filo foje ricevis iom da tiu valorega lakto (Löwenstein). En la ekzemploj, tiu plej ofte ne estas strikte limiga sed signifas proksimume la saman kiel tiuspeca, tial ĝi nature permesas plian kvantigon. 

Ankaŭ posedaj pronomoj ŝajnas plene eblaj, malgraŭ la opinio de PIV kaj PMEG: mi vivas multajn milojn da viaj tagoj, kaj mia tago ampleksas tutajn sezonojn (Z); Estas multe da ni kaj da niaj filoj kaj filinoj (Malnova Testamento; rimarku ankaŭ "multe da ni"!), multe da niaj partiaj gvidantoj (Lanti); la Zamenhofa Tago estas festata en centoj da niaj kluboj kaj asocioj (La Ondo de Esperanto); kelke da iliaj generacioj (Kabe), Mi havas multe da liaj kvitancoj (Kabe), Centoj da liaj klientoj kuŝis sur la planko (Szilágyi), samkiel dekoj da liaj kolegoj en la tuta Kosovo (Monato), mi unuafoje pikis al li la gorĝon kaj suĉis iom da lia sango (Monato). La posedaj pronomoj ja ne estas difinaj tiusence kiel la: ekzemple miaj libroj povas signifi ne nur 'la libroj apartenantaj al mi', sed ankaŭ '(iuj) libroj apartenantaj al mi', tial ne estas mirinde, ke tiuj pronomoj ne malhelpas plian kvantigon. Ili estas difiniloj nur sintakse, ĉar uzataj kun substantivo ili blokas la uzon de la, sed semantike ili egalas al ordinaraj adjektivoj sen difina efiko. (Sen substantivoj ili estas eĉ sintakse adjektivaj, ĉar esprimoj de la tipo la mia, kvankam fremdaj por la Fundamento, estas nuntempe tute kutimaj.) Miaopinie oni eĉ devus ne inkluzivigi la posedajn pronomojn en la diskuton pri difiniloj post da: se multe da amikoj estas ebla esprimo, estus malfacile klarigi, kial multe da miaj amikoj ne estus; ĝi ja ne signifas 'multe da la amikoj apartenantaj al mi'.

Mia konkludo do estas, ke da kelkfoje toleras iujn difinilojn post si, sed la difina artikolo la restas neebla en tiu pozicio. Se mi estas farbonta ion kaj iu venas al mi dirante jen la farbo kiun vi serĉis, mi povas diri donu do al mi iom da tiu farbo, sed ne *donu do al mi iom da la farbo. Ankaŭ iom da ĉi tiu kuko, malrekomendata de PIV, ne ŝajnas por mi neebla, nek kelkaj boteloj da tiuj vinoj, malgraŭ PMEG – sed *iom da la kuko, *kelkaj boteloj da la vinoj estas certe kontraŭgramatikaj (ilian kontraŭgramatikecon mi indikas per asterisko, kiel estas kutime en lingvistiko).

Kompreneble ankaŭ iom de la kuko, rekomendata de PIV, estas tute ebla esprimo, same iom el la kuko. Sed la frazo de Valano menciita ĉi-supre, nome Estas jam tro da tiuj teroristaj agoj, malfacile trovas similan alternativon. Kvant-esprimaj tro detro el ŝajnas strangaj, kaj tute ne aperas en la Tekstaro.

Ĉu do da la tute ne aperas en la Tekstaro? Male ol ĉe la tipoj da tiuda mia, oni trovas neniajn ekzemplojn ĉe Zamenhof. En unu Lingva Respondo (n-ro 130) li eksplicite konsilas diri ne *dum la frua parto da la jaro, sed ...de la jaro, kaj klarigas la aferon jene:

Dum la vorto “da” (kiu enhavas kaŝite la sencon de “ia”) montras, ke ni parolas pri kvanto da ia aĵo, sed ne pri ĝia individueco (ekzemple peco da viando = peco da ia viando), la artikolo “la” montras, ke ni parolas pri objekto individue difinita (aŭ pri ĉiuj objektoj de la sama speco), de kiu ni prenas parton (ekzemple “peco de la viando, kiun mi havas antaŭ mi”); tial ni povas diri, ke, kvankam teorie la kombinado de “da” kun “la” ne estas malpermesata, sed ['tamen'] en la praktiko tia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj, tiel malofte, ke ni eĉ povas simple konsili, ke oni neniam uzu “da” antaŭ “la” (krom la okazoj, en kiuj la senco tion ĉi nepre kaj tute sendube postulas). 

 La serĉilo de la Tekstaro trovas tamen 25 trafojn de da la. Ili estas klaseblaj jene:

  • 1 trafo en la Zamenhofa teksto ĉi-supra, do kun averto ne diri tiel;
  • 5 trafoj en Kastelo de Prelongo (Vallienne 1907), en kiu la aŭtoro pro iu kaŭzo uzas da post la verbo senigi (tute senigita da la sento de nuancoj);
  • 8 trafoj, kiuj certe aŭ tre verŝajne estas eraroj en la Tekstaro aŭ preseraroj en la originalo, ĉar la vorto antaŭ da ne indikas kvanton: Fina rezultato da la voĉdonado (Z, sed kontrolite eraro en la Tekstaro); la sorto da la hejmo (Engholm); la privilegiojn da la partia funkciulino (Varankin); el la buŝo da la knabino (Lidja Zamenhof); viktimo da la flamoj (sama); la urbo abomenata da la prokuratoro (Pokrovskij), la urĝecon da la ĝuorajta socio (Kontakto); la respondeculo da la loka dung-agentejo (Le Monde diplomatique) [Noto 2022-05-18: ĉi tiuj lokoj estis nun korektitaj en la Tekstaro];
  • 3 trafoj en tekstoj de antaŭ la dua mondmilito, verŝajne aŭtentaj ekzemploj: la plej multon da la boatoj (Krafft en sia traduko de Robinsono Kruso); donos parton da la insulo al ili (samloke); transdoni al ili duonon da la akcioj (Merchant);
  • 2 izolitaj ekzemploj en pli nova gazetaro: la ŝetlanda ne plu enhavas multe da la originala nordana vortaro (Monato); la konsumanto [konsumantoj?] de la kanabo reprezentas 80% da la daŭruzantoj de drogoj kontraŭleĝaj (Kontakto);
  • 6 trafoj en Le Monde diplomatique en Esperanto, kiu ankaŭ cetere ofte devias de la cetera Tekstaro: multe da la tado [?] kaj malmulte da oro [eble preseraro; la franca originalo estas "beaucoup de gueule et peu d'or"]; guton da la iraka nafto; en sesono da la tero regis la opinio; kun iom da la kategorio b); se ĝi ne apogus sin sur parto da la "elitoj"; 10 milionojn da hektaroj da la sialanda pluvarbaro.

Ŝajnas al mi, ke la ekzemploj kun da la ŝuldiĝas jen al la speciala lingvaĵo de iuj fruaj verkistoj (sed neniam ĉe Zamenhof), jen al redaktoraj pretervidoj en la pli nova gazetaro – sed Le Monde diplomatique ŝajnas tamen uzi da la iom pli, ĉiuokaze pli ofte ol "la senco tion ĉi nepre kaj tute sendube postulas", kiel Zamenhof konsilis. Se oni subtrahas la Zamenhofan citon de eraro, la ekzemplojn de Vallienne kun senigi da, kaj la evidentajn erarojn en la Tekstaro kaj la originaloj, restas nur 11 (aŭ 10) trafoj, el kiuj ses (aŭ kvin) en Le Monde diplomatique. Tio estas klare diferenca de da (ĉi) tiu(j), kiu donas 55 trafojn ekde la Fundamento kaj Zamenhof ĝis la nuna tempo.

Oni povas do konkludi, ke post da la artikolo la estas escepta, principe erara, kaj ĉiuokaze multe pli malofta ol aliaj difiniloj, kiel tiu la posedaj pronomoj. La regulo estas tiel forta, ke eĉ la lingvonomoj de la tipo la germana (lingvo), kiuj alie ĉiam postulas la, perdas ĝin post da: mi lernis iom da germana (lingvo) sonas al mi multe pli bone ol *mi lernis iom da la germana (lingvo) – sed la Tekstaro bedaŭrinde ne enhavas bonajn ekzemplojn por konfirmi mian lingvan senton ĉi-rilate.

La klarigo donita jam de Zamenhof estas principe ĝusta: oni kutime ne mezuras ion individue difinitan, kaj la indikas ĝuste difinitecon. Sed se por via lingva sento, kiel por la mia, la Fundamenta kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo sonas multe pli bone ol *kvar metroj da la menciita ŝtofo, kvankam la senco kaj la difiniteco estas proksimume samaj, tio indikas, ke la malpermeso de da la fariĝis jam aparta reguleto, kiu blokas tiun kombinon sendepende de la signifo. Eble tio montras, ke la estas pli individuiga kaj difina ol tiu, kvankam tiu estas pli emfaza kiel vorto; aŭ eble tio montras, ke eĉ en Esperanto la reguloj ne ĉiam estas plene motiveblaj logike kaj semantike.

(La temo estas iom malsimpla kaj mi antaŭvidas korektojn kaj modifojn, ankaŭ danke al vi legantoj!)

 


2021-12-15

Rigardo malantaŭ la sanktulan bildon

Ĉi tiu Zamenhof-tago estas taŭga momento por iom rigardi malantaŭ la sanktulan bildon, kiun ni esperantistoj havas pri la iniciatinto de nia lingvo, kaj trovi tie la homon Zamenhof. Per "sanktula bildo" mi celas la kutiman historion, simpligitan kaj idealigitan, pri la unuaj jardekoj de Esperanto. Laŭ tiu kutima historio, Zamenhof, publikiginte sian genian lingvon en 1887, kuraĝe defendis ties bazan strukturon kontraŭ reformemuloj, ĝis en la unua kongreso en 1905 la esperantistoj fine akceptis la Fundamenton kiel la neŝanĝeblan bazon de la lingvo. Inter la esperantistoj restis tamen reformemuloj, kiuj en 1907–1908 kreis sian propran planlingvon Ido kaj perfide forlasis Esperanton. Sed krom la lingvo, Zamenhof donis al la esperantistoj ankaŭ la internan ideon, kiu estas "frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj" (Z en la ĝeneva kongreso 1906), "sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton" (Z en la krakova kongreso 1912).

Estas konate, ke la vera historio estis pli komplikita. Aŭ tio devus esti konata, ĉar en 2009 aperis la bonega scienca biografio de Zamenhof, Homarano (dua eldono 2011), verkita de Aleksander Korĵenkov. Jam en 2006 li publikigis Mi estas homo, kolekton de ideologiaj tekstoj de Zamenhof. Multaj pli fruaj biografioj pli similis al hagiografio, celanta plibriligi sanktulan bildon; iliaj aŭtoroj ne konis ĉiujn fontojn, kiujn Korĵenkov skrupule kolektis, nek sciis la rusan lingvon necesan por utiligi tiujn fontojn. Sed bedaŭrinde nura aperigo de novaj studoj kaj faktoj ne aŭtomate ŝanĝas la mitojn kaj rakontojn, kiujn la homoj kutimas kredi.

Ĉi tie mi ĉerpos faktojn el Homarano, sed tio ne nepre signifas, ke Korĵenkov samopinius kun mi pri ĉiuj interpretoj de tiuj faktoj. Des pli mi rekomendas legi lian libron, se vi tion ne jam faris.

Unue do pri la frua historio de Esperanto kaj pri diversaj reform-proponoj. Estas konate, ke en 1894 Zamenhof skizis reformitan Esperanton, kiun la esperantistoj en perletera voĉdonado malakceptis (157 neaj voĉoj kontraŭ 93 jesaj); kaj ofte oni diras, ke Zamenhof eĉ celis tiun malakcepton kaj aranĝis la voĉdonadon nur por silentigi la reformemulojn. Kaj laŭ la historio kutime rakontata, la akcepto de la "netuŝebla" Fundamento en la bulonja kongreso (1905) fine stabiligis la lingvon.

Sed apenaŭ sekiĝis la inko de la Fundamento, Zamenhof komencis ellabori radikalajn reformojn de Esperanto kaj daŭrigis tion, kun interrompoj, ĝis la fino de sia vivo. En 1906 li estis eĉ preta rajtigi Émile Javal fari lingvajn reformojn, kondiĉe ke danke al tiuj Esperanto estu akceptita en la francaj lernejoj kiel elektebla fako. En 1906 li ankaŭ skribis al la membroj de la nov-establita Lingva Komitato pri reformoj, sed ĝia prezidanto Émile Boirac rifuzis dissendi lian leteron al la komitatanoj. Simile okazis en 1908, kiam la gvidantoj de Akademio de Esperanto rifuzis plusendi lian cirkuleron pri reformoj. Nur en 1909 la Akademio povis voĉdoni pri pluraj reformoproponoj devenantaj de Zamenhof, sed malakceptis ĉiujn. La lasta manuskripto adresita de Zamenhof al la esperantistoj en 1915 parolas pri unufoja porĉiama revizio de Esperanto; Edmond Privat, biografiisto de Zamenhof, posedis la manuskripton, sed ĝin prisilentis.

Formale Zamenhof proponis lingvajn novaĵojn, kiuj estus uzataj paralele kun la Fundamentaj formoj, sed nuntempe la Akademio ne hezitus deklari multajn el liaj proponoj rekte kontraŭ-Fundamentaj. Tiaj proponoj estis forigo de la supersignitaj literoj, forigo aŭ libervoligo de la artikolo, malkonstruo de la tabelvorta sistemo, nedeviga akuzativo, nevaria adjektivo, pluralo de la substantivoj per -i anstataŭ -oj, forigo de la vortoj finiĝantaj per -aŭ.

Zamenhof, kun nedecidema karaktero, estis sub forta influo de la francaj gvidantoj de la movado, kaj se tiuj opiniis, ke iuj partoj de la lingvo malhelpas oficialan akcepton de Esperanto, eĉ se nur en Francio, Zamenhof parte kredis ilin kaj tiam ne lasis la Fundamenton limigi lin. Li ankaŭ mem trovis iujn formojn neoportunaj en uzo. La Fundamento do ne malhelpis, ke Esperanto ekiru la senfinan vojon de lingvaj reformoj kaj eternaj disputoj prilingvaj, sed nian lingvon savis tri faktoj. Unue, la reformemuloj (inkluzive de Zamenhof mem) neniam sukcesis konsenti inter si pri la detaloj de la reformoj kaj ilia amplekso. Due, la granda amaso de la esperantistoj ne volis vidi radikalajn ŝanĝojn en la lingvo, kiun ili jam estis lernintaj kaj uzantaj. Trie, la Ido-skismo altiris la plimulton de la ĉefaj reformemuloj al alia planlingvo kaj estis do bonfara por Esperanto. Mi estus preta konkludi, ke la unuecon de Esperanto fine savis nek Zamenhof nek la Fundamento, sed Ido!

Pri la interna ideo ne povas ekzisti dubo, ke ĝiaj fruaj vortigoj devenas de Zamenhof mem. Li prezentis ĝin en siaj kongresaj paroladoj proprariske, malgraŭ la avertoj de la raciismaj movadaj gvidantoj. Ĝi estis varme kaj entuziasme akceptata de la esperantistoj. Dufoje en ĉiu Universala Kongreso, la himno "La Espero" skribita de Zamenhof memorigas ankaŭ nin nuntempulojn pri la ĉefa enhavo de la interna ideo. Tiusence, la esperantistoj vere konas Zamenhofon la ideologon, kvankam ili ne tiel bone konas lin kiel lingvoplananton.

La bildo estas tordita iom aliloke. Efektive, Zamenhof dum sia vivo uzis multe da energio por krei ne nur neŭtralan tutmondan lingvon, sed ankaŭ neŭtralan tutmondan religion, aŭ filozofian-religian ideologion, kies unuaj versioj nomiĝis hilelismo sed kiu en siaj pli maturaj versioj (ekde 1906) nomiĝis homaranismo. Li ankaŭ diversforme planis kreadon de "neŭtrala popolo", al kiu ĉiuj homoj povus fine aliĝi. Por li, Esperanto estis nur parto de la homaranisma ideologio. Sed en la versio de homaranismo el la 1913-a jaro Esperanto havis malpli grandan rolon kaj ne estis menciita rekte, kaj en la lasta versio, farita en Februaro de la 1917-a jaro, Esperanto rolas neniel. Iam mi skribis, ke se Zamenhof nun mirakle revenus en la mondon, li tute ne okupiĝus pri lingvaj demandoj sed komencus energie labori por pli bona interkompreno de kristanoj, islamanoj kaj judoj.

La interna ideo estis tiu eta parto de hilelismo-homaranismo, kiun la gvidantoj de la movado, cenzurantaj la kongresajn paroladojn de Zamenhof, permesis priskribi por la esperantistoj. Ĝi do estis ne la ideologio, kiun Zamenhof kreis por ni, sed ĝia tre modesta surogato, kiu ne tre distingiĝas de la ideoj de multaj aliaj mondpacaj kaj humanismaj movadoj, nek fine malhelpis la esperantistojn batali en sianaciaj armeoj dum la mondmilito. Sed kvankam la interna ideo ne distingas esperantismon disde multaj aliaj mondpacaj movadoj, ĝi tamen distingas Esperanton disde aliaj lingvoj, kaj eble tio estas la grava afero.

Resume, la fruaj jardekoj de Esperanto ne estas priskribeblaj kvazaŭ gvidataj de la genio de Zamenhof. Oni havas tri flankojn, kiuj reciproke influas kaj limigas unu la aliajn. Unue, Zamenhof, originala pensulo el Orienta Eŭropo, neelĉerpebla fonto de grandaj ideoj celantaj ŝanĝi la tutan mondon, sed nedecidema kaj ne tre kapabla direkti aliajn homojn. Due, la okcident-eŭropaj (ĉefe francaj) movadestroj, raciistoj, kiuj vidas en Esperanto nur praktikan instrumenton, eventuale plibonigeblan simile al iu ajn laborilo. Trie, la esperantista amaso kiu, kvankam ĉiam preta kvereli pri detaloj de la lingvo, ne volas vidi en ĝi abruptajn radikalajn ŝanĝojn, kaj kiu pretas akcepti moderan dozon da idealismo kaj interhoma gefrateco, se tio solenigas la kongresojn sed ne postulas tro multe en la ĉiutaga vivo.

Esperanto, ĝiaj movado kaj komunumo, formiĝis en tia komplikita interagado. Zamenhof iniciatis ĝin, sed jam dum la unuaj jardekoj ĝi evoluis laŭ sia propra vojo, parte sendepende de li, parte eĉ kontraŭ lia volo. La "Majstro" estis ne profeta gvidanto de la movado, sed la unua kaj plej sindona esperantisto.

2021-08-24

Sciencisto, diplomato, esperantisto (2/2)

Foto: Salon Strindberg. Fonto: Museovirasto,

(daŭrigo de la antaŭa blogaĵo)

En januaro 1895 Ramstedt aĉetis lernolibron de la nova internacia planlingvo Esperanto, iniciatita de Zamenhof nur malpli ol ok jarojn pli frue. Jam la sekvan jaron li anoncis sin al la esperantista adresaro kolektata de Zamenhof, kaj en 1897 li aperigis poemtradukojn en Esperanto-gazetoj. Li aktivis en la movado en Turku kaj poste en Lahtio, kie lian Esperanto-kurson partoprenis pli ol 40 urbanoj. De jarcento en la kantlibroj de Esperanto-kluboj de Finnlando cirkulas lia traduko de la kanto "Somertago en Kangasala" ("Kesäpäivä Kangasalla"), kelkfoje sen indiko de la tradukinto.


La juna Ramstedt ankaŭ vigle korespondis kun diverslandaj esperantistoj; en lia persona arĥivo konserviĝas almenaŭ unu korespondaĵo de Zamenhof mem.


Printempe de la jaro 1917 li instruis en la Universitato de Helsinko prelegserion kun la titolo “Enkonduko en ĝeneralan lingvistikon konsidere Esperanton”, kie oni komparis la strukturojn kaj esprimmanierojn de diversaj lingvoj utiligante ankaŭ ekzemplojn el Esperanto. Per nuntempaj terminoj oni povas diri, ke la aliro en lia universitata kurso estis lingvotipologia. Ankoraŭ en 1919 li aranĝis Esperanto-kurson por universitataj studentoj.


En 1922 okazis en Helsinko la 14-a Universala Kongreso de Esperanto – la unua granda internacia kongreso en la nove sendependa Finnlando. Ramstedt estis petita prezidi la kongreson, sed ĉar la vojaĝo el Japanujo, kie li tiutempe funkciis kiel diplomato, estus longa kaj multekosta, li ne povis akcepti la taskon. Sed ĝuste en Japanujo lia agado per kaj por Esperanto fariĝis grava.


La japanaj esperantistoj entuziasme bonvenigis diplomaton-esperantiston, kiu altigis la prestiĝon de la lingvo. Li interesigis pri Esperanto interalie la verkiston MIYAZAWA Kenji, kiu vaste famiĝis en Japanujo nur multe post sia antaŭtempa morto en 1933. En lia verko Nokto de la Galaksia Fervojo (1927, Esperanta traduko 1994) rolas ankaŭ Esperanto, same en la animea filmo farita en 1985 surbaze de tiu fabelo. Ramstedt estas evidente la sola eksterlandano, al kiu Miyazawa donacis unuajn eldonojn de siaj libroj; ili estas nuntempe grandaj raraĵoj.


En 1920, Ramstedt aperigis Esperantajn tradukojn de tri poemoj de la finna poeto V. A. Koskenniemi en la japana Esperanto-gazeto La Revuo Orienta (en la numeroj 6 kaj 7 de tiu jarkolekto) : “La kara, ŝi estas eta gejŝin’”, “Nokto tegas la tegmento-limojn” kaj “En aŭtuno”.  La tradukojn mi eble ne nomus majstraj, sed Ramstedt bone regas Esperanton kaj kuraĝas reordigi la tekston por konservi la ritmon kaj por rimi per signifohavaj vortoj. (La finnaj originaloj estas “Mun armaani pieni geisha on”, “Laula mulle laulut nuoruuteni” kaj “On kaikki syksyn tähdet syttyneet”. La tradukoj estis republikigitaj en La Revuo Orienta numero 5, 2019 – dankon al Nitta Takamichi kaj Osmo Buller pro ilia helpo por trovi ilin.) 


En Shizuoka, kies guberniestro tute malpermesis kunvenojn de esperantistoj, Ramstedt kuraĝe faris publikan prelegon en Esperanto – ĉar li apartenis al la diplomataro, li povis prelegi sen malhelpo de la aŭtoritatuloj, kaj poste ankaŭ la agado de la lokaj esperantistoj en la gubernio faciliĝis.


Sed laŭ Ramstedt mem, la japanaj esperantistoj eĉ pli utilis al lia diplomata laboro ol li utilis al Esperanto en Japanujo. Li ofte prelegis en plej diversaj urboj pri Finnlando en Esperanto kun interpretado de iu japana esperantisto. Povis ĉeesti eĉ mil aŭskultantoj. Multaj japanaj esperantistoj okupis centrajn poziciojn en la japanaj politika kaj akademia vivoj, kaj pere de ili Ramstedt povis starigi kontaktojn, kiujn li alie ne havus. Unu el liaj plej gravaj Esperantaj konatoj estis la ĉefdelegito de UEA, GA Morizō, kiu havis vastajn kontaktojn en Tokio kaj multe klopodis por interesigi politikistojn pri plibonigo de fervojaj komunikoj inter Finnlando kaj la Pacifika marbordo.


Post sia reveno al Finnlando, Ramstedt funkciis kiel la prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando ekde 1936 ĝis 1939. Poste li estis elektita honora prezidanto. (En sia historieto pri la Esperanto-Societo de Lahtio, Esa Lång skribas, ke Ramstedt jam en 1919 estis elektita kiel la prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando, sed li devis post kelkaj monatoj fordoni la funkcion pro sia diplomata misio al Japanujo.)


En la entombigo de Ramstedt, inter la multaj florkronoj metitaj sur la ĉerkon estis tiu komuna de la finnaj Esperanto-organizaĵoj. Vilho Setälä anoncis, ke la Esperanto-Instituto de Finnlando transprenas la devizon de Ramstedt: “palvelua ikä kaikki” (laŭvorte “la tuta vivo [estas] servado”, esperantigita “unu vivo, unu servado”).


Necesas rimarkigi, ke pri Ramstedt kiel esperantisto cirkulas pluraj neĝustaj informoj, kiuj ŝajnas deveni precipe de la malbonkvalita artikolo pri li en Enciklopedio de Esperanto (1933). Ĝi tekstas jene:


“Ramstedt, Gustav John, finno, d-ro, prof. eksministro. Nask 22 okt. 1873 en Tammisaari. Univ. prof. pri altaja lingvoscienco, 1918, de 1919 ĝis 1930 ambasadoro de F. en Tokio por Japanujo kaj Ĉinujo. Sciencaj esplorvojaĝoj en Mongolujo kaj Ĉinujo. Unu el la unuaj finnaj e-istoj (de 1891). Propagando kaj kursoj. En 1908 serio da prelegoj en la Univ. de Helsinki pri “Lingvoscienco kaj E”. Tradukis el inna kaj japana lingvoj multajn versaĵojn, kiuj aperis en diversaj eldonaĵoj, i. a. en “Voĉoj de popoloj” (Kabe). Per sia aŭtoritato kiel lingvisto kaj diplomato multe helpis al la movado ĉe la oficialaj rondoj. Dum sia restado en Japanujo subtenis E-n en tiu lando.”


Ramstedt estis neniam nomumita ambasadoro, sed reprezentis Finnlandon nur kun la pli malalta titolo de aferŝarĝito (ankaŭ “ministro” aludas al diplomata rango pli malalta ol ambasadoro). Lia diplomata misio finiĝis en 1929, ne en 1930.


Laŭ la biografio de Harry Halén, la unua mencio de Esperanto en la taglibroj de Ramstedt troviĝas ne en 1891 sed nur en januaro de la jaro 1895, kiam li aĉetis lernolibron de Esperanto. Osmo Buller tamen skribas en La Revuo Orienta (2014, februaro): “En 1891 la nomo de Ramstedt aperis en unu el la adresaroj de esperantistoj, kiujn Zamenhof eldonis. Lia numero estas 3604.” Efektive, en la XVII-a adresaro sub tiu numero aperas en la urbo “Abo” (Åbo, la sveda nomo de Turku): “ – Martinstrato 5. – G. J. Ramstedt, fil. mag. (instruisto en finna liceo)”, sed tiu adresaro ja listas esperantistojn kiuj registriĝis inter oktobro 1895 kaj januaro 1897, kio kongruas kun la taglibra mencio en 1895. Kaj kompreneble en 1891 Ramstedt ankoraŭ estis nek magistro nek lerneja instruisto. Ramstedt aperas ankaŭ kiel numero 3748 en la provizoraj aldonoj de la XVI-a adresaro: “Åbo, Finnlando, Rusujo. – Martinsrato 5. – G. J. Ramstedt, fil. mag. (instruisto ein [tiele] finna liceo).” Li estas en la listo de novaj esperantistoj, kiuj aliĝis inter 15 majo kaj 15 junio 1896, kio donas la plej ekzaktan indikon pri lia registriĝo. (En la XVII-a adresaro oni evidente redistribuis la numerojn jam unufoje uzitajn en la ”provizoraj folietoj” de la XVI-a adresaro, tial Ramstedt havas du numerojn.)


Oni ankaŭ ne trovas informojn pri la universitata prelegserio de Ramstedt pri lingvoscienco kaj Esperanto en la jaro 1908, sed nur komence de la jaro 1917, kiam la helsinka Ylioppilaslehti (“Studenta Gazeto”) mencias lian ĵus komencitan prelegserion “Enkonduko en ĝeneralan lingvosciencon konsidere Esperanton” (dankon al Osmo Buller, kiu trovis ĉi tiun informon). Laŭ la gazeto, Esperanto estis tiam la unuan fojon science pritraktata en la universitato de Helsinko, do tre verŝajne en 1908 tia prelegserio ne okazis; bedaŭrinde la misinformo pri 1908 kopiiĝis ankaŭ en Esperanto en Perspektivo (1974, p. 54). Kiam Ramstedt estis nomumita profesoro pri altaja lingvoscienco ĝuste en la jaro 1917, en aprilo (ne en 1918 kiel asertas la enciklopedia artikolo), li eĉ planis fari inaŭguran prelegon pri lingvoscienco aŭ lingvotipologio kaj Esperanto, sed montriĝis, ke kiel eksterordinara profesoro li ne havas rajton je solena inaŭgura prelego, kian faras nur ordinaraj profesoroj. 


Fine, ne ekzistas poezia libro Voĉoj de popoloj redaktita aŭ planita de Kabe. Tian libron planis Abram Kofman el Odeso, sed ĝi neniam aperis. La eraroj en la mallonga enciklopedia artikolo nombras sume ses!


Ramstedt do ne estis unu el la plej unuaj esperantistoj en Finnlando, kvankam tre frua; kaj lia prelegserio pri Esperanto en la universitato ne estis tiel frua kaj pionira, kiel oni ĝenerale asertas. Tio tamen ne malplivalorigas lin kiel elstaran finnan esperantiston kaj subtenanton de la japana Esperanto-movado.


2021-08-23

Sciencisto, diplomato, esperantisto (1/2)

 G. J. Ramstedt estis unu el la plej famaj finnoj, kiuj subtenis kaj mem uzis Esperanton. Tamen liaj vivo kaj agado restas relative nekonataj por esperantistoj, ankaŭ finnaj, kaj kelkaj malĝustaj informoj pri li estas ripetataj en diversaj publikaĵoj kaj la Esperanta Vikipedio. En ĉi tiu teksto mi prezentos la ĝeneralan vivpriskribon de Ramstedt, en la baldaŭa daŭrigo mi priskribos lian vivon esperantistan.

Ramstedt en mongola vesto. Fotis V. A. Rautell. Fonto: Museovirasto.


Gustaf John Ramstedt [prononcu Gustav Jon Ramstet] (1873–1950) estis fame konata finna sciencisto, diplomato kaj esperantisto. Almenaŭ du branĉoj de la moderna lingvoscienco, la studado de la mongolaj lingvoj kaj tiu de la korea lingvo, rigardas lin kiel gravan pioniron. Li ankaŭ diskonatigis japanan kulturon en Finnlando kaj aliloke. Al Esperanto li ne nur donis prestiĝan apogon sed ankaŭ praktike uzis la lingvon, precipe dum sia diplomata misio en Japanujo.


Gustaf Johan (poste kutime nomata John) naskiĝis la 22-an de oktobro 1873 kiel la dua infano de laboristo Gustaf Adolf Ramstedt kaj lia edzino Edla Matilda, loĝantaj en la sudfinnlanda urbo Tammisaari, svede nomata Ekenäs, kiu nuntempe estas parto de la urbo Raasepori, svede Raseborg. La familio ofte transloĝiĝis laŭ la variaj dungiĝoj de la patro kaj fine ekloĝis pli konstante en Raunistula, malriĉa laborista kvartalo de la urbo Turku. La patro estis drinkulo kaj ofte neglektis zorgi pri sia familio. La interrilato de la gepatroj de John estis malbona. Reage al la alkoholismo de la patro, John frue ekaktivis en la alkohol-abstina movado kaj restis konvinkita abstinulo dum sia tuta vivo.


Konsidere la cirkonstancojn de la malriĉa familio, estas mirinde, ke la plimulto de la naŭ infanoj (el kiuj tamen du mortis malgrandaj) bone sukcesis en la vivo. John fariĝis fama sciencisto kaj diplomato. Lia frato Manu (Emanuel) fariĝis parlamentano en Finnlando, poste terkulturisto en Svedujo. Alia frato Rafu (Rafael) fariĝis konata kanzonisto, kelkfoje nomata “la Maurice Chevalier de Finnlando”. Ankaŭ John havis muzikan talenton kaj ludis violonon. Tria frato, Armas, fariĝis ŝipmakleristo kaj konatiĝis ankaŭ kiel adepto de la planlingvo Occidental-Interlingue. Kvara frato, Gustaf Gabriel, fariĝis maristo. Pri la du fratinoj Augusta kaj Olga oni scias malpli, sed tamen ekzemple tion, ke Olga fariĝis instruisto kaj unu el ŝiaj lernantoj estis Erik Jorpes, kiu poste en Svedujo fariĝis fama esploristo de medicino.


La infanaĝa familio de Ramstedt estis svedlingva kaj li vizitis svedlingvan lernejon, sed jam dum sia infaneco li lernis ankaŭ la finnan kaj fariĝis perfekte dulingva. En la Sveda Klasika Liceo de Turku – kiun li povis eniri danke al la subteno de la patro de sia amiko – li studis la klasikajn lingvojn latinan kaj grekan (helenan) kaj krome la rusan, la lingvon de la Rusa Imperio, al kiu Finnlando tiutempe apartenis. En la Universitato de Helsinko (tiutempe la sola universitato en Finnlando) sekvis la klasika hebrea, Sanskrito kaj pliaj lingvoj. Entute Ramstedt havis eksterordinaran talenton pri lingvoj, kaj dum siaj vojaĝoj li poste rapide lernis ekzemple la mongolan kaj japanan, inkluzive de iliaj malsimplaj skribsistemoj. Laŭ sia propra takso, fine de sia vivo li scipovis “ĉirkaŭ 24 lingvojn”.


Ramstedt edziĝis en 1897 al Ida Josefsson, svedlingva orfino zorgata de  tribunala oficisto en Turku. La geedzoj ricevis sep infanojn, kiuj ĉiuj havis mongolajn aŭ tjurkajn nomojn aldone al finnaj: Sedkil (1897), Bilge (1900), Tsetsek (1902), Erdem (1904), Elzete Oilyk (1906), Aldar (1909) kaj Maidary (1914).


Antaŭ ol ricevi profesoran postenon en 1917, Ramstedt vivtenis sin kaj sian familion ĉefe kiel lerneja instruisto. Dum deko da jaroj li instruis en Lahtio la rusan, svedan, anglan, francan kaj germanan lingvojn kaj geografion. Li ankaŭ partoprenis la municipan politikon de la urbo kaj la lokan abstinulan movadon. En la Universala Kongreso de Lahtio (2019), unu el la kongresaj salonoj kompreneble havis la nomon Ramstedt.


Inter 1898 kaj 1912 Ramstedt estis sendita al sep lingvosciencaj ekspedicioj al Ruslando, Mongolujo kaj Ĉinujo. Tiujn vojaĝojn Ramstedt priskribas en sia libro Seitsemän retkeä itään 1898–1912 (“Sep vojaĝoj orienten 1898–1912”), kiu aperis en 1944. La libro enhavas tre interesajn observojn el la Rusa Imperio, Mongolujo kaj Ĉinujo, kaj krome ofte legiĝas kiel aventura romano. 


Kiel sciencisto Ramstedt dediĉis sin al la studado de la altajaj lingvoj – hipoteza lingvofamilio, al kiu oni kalkulis almenaŭ la tjurkajn, mongolajn kaj tunguzajn lingvojn, ofte ankaŭ aliajn. La finna lingvo apartenas al la uralaj lingvoj (alinome finn-ugraj lingvoj), sed tiutempe oni hipotezis, ke la altajaj kaj uralaj lingvoj povas esti distance parencaj; tial finnaj sciencistoj deziris progresigi la studadon de la altajaj lingvoj. Ramstedt fine konkludis, ke la altaja kaj urala familioj ne estas parencaj, sed tiam li jam fariĝis monde konata specialisto pri la altaja. Nuntempe oni eĉ la altajan grupon plej ofte ne plu konsideras lingvofamilio, sed nur rezulto de longatempaj kontaktoj inter la tjurkaj, mongolaj kaj tunguzaj lingvoj, kio tamen ne malpliigas la pionirajn meritojn de Ramstedt.


Apenaŭ Ramstedt estis elektita eksterordinara profesoro pri altajaj lingvoj en la Universitato de Helsinko en aprilo 1917, la situacio en Finnlando draste ŝanĝiĝis. Post la rusaj revolucioj Finnlando deklaris sin sendependa en decembro de la sama jaro. En 1918 ekestis en Finnlando interna milito inter la “blankuloj”, subtenataj de Germanujo, kaj la “ruĝuloj”, inspiritaj de la bolŝevisma revolucio en Rusujo. Ramstedt partoprenis en la venkanta blanka armeo kiel oficiro, tamen ne en frontaj bataloj. Lia pli juna frato Manu partoprenis en la ruĝula armeo kaj estis post la milito malliberigita en unu el la kaptitejoj, kie la malliberuloj amase mortadis pro malsato kaj malsanoj. John iris viziti lin en la kaptitejo. Manu transvivis kaj fariĝis socialdemokrata parlamentano (1924–1929), poste en 1930 li rifuĝis al Svedujo pro murdminacoj de ekstreme dekstraj movadoj en Finnlando.


Post la interna milito Ramstedt ne povis por longa tempo reveni al scienco, ĉar en 1919 oni sendis lin al Japanujo kiel la unuan kaj dum dek jaroj la solan diplomatan senditon de la nova respubliko Finnlando en tiu lando. Li estis akreditita ankaŭ en Ĉinujo kaj Siamo (nuna Tajlando). Li akceptis la taskon iom kontraŭvole, nur pro la insista peto de la prezidento de Finnlando, kaj kiel diplomato li agis kelkfoje iom nekonvencie, sed ĉar li rapide lernis paroli la japanan kaj utiligis ankaŭ siajn kontaktojn kun japanaj esperantistoj, li ricevis specialan pozicion inter la eksterlandaj diplomatoj en Japanujo.


Siajn jarojn en Japanujo Ramstedt priskribas en la libro Lähettiläänä Nipponissa: muistelmia vuosilta 1919–1929 (“Diplomato en Nipono [Japanujo]: memoraĵoj el la jaroj 1919–1929”), aperinta en 1950. Ĝi estas interesa raporto pri la tiutempa Japanujo kaj la internacia politiko en Orienta Azio, kaj krome rakontas ankaŭ pri la esperantista vivo en Japanujo.


Dum sia tempo en Japanujo, Ramstedt studis ankaŭ la korean lingvon (Koreujo estis tiutempe japana kolonio). Kiam li post la diplomataj taskoj revenis al sia universitata katedro, li fariĝis monde konata specialisto ne nur pri la mongola sed ankaŭ pri la korea lingvoscienco. Lia korea gramatiko (1939) estas konsiderata pionira verko.


Dum la lasta parto de sia vivo, ĝis sia morto la 25-an de novembro 1950, Ramstedt ne nur esploris kaj instruis, sed ankaŭ kulturis teron en la bieno Kila proksime al sia naskiĝurbo Tammisaari / Ekenäs.


Lia studento Matti Räsänen skribis post lia morto: “Kiel persono, la forpasinto estis plej aminda kaj modesta, tial li trovis amikojn ĉie, kie li moviĝis. Tio kompreneble estis avantaĝo por tia ekspediciisto kiel Ramstedt, ĉar li akiris konfidon eĉ en primitivaj kondiĉoj, kaj ankaŭ en tute alispecaj cirkonstancoj en diplomataj rondoj. En siaj lekcioj kaj en sciencaj diskutoj li povis esti eĉ tre distriĝema. Aliflanke li povis esti neatendite praktika, eĉ lerta en manlaboroj, kio elturnis lin el multaj malfacilaĵoj en liaj longaj kaj variaj vojaĝoj. Eble modesteco kaj humileco estis la plej bela trajto de la forpasinto.”


Jörn Donner, nepo de Otto Donner, kiu multe subtenis la sciencistan karieron de Ramstedt, skribis: “Profesoro G. J. Ramstedt estis tre eksterordinara viro. Se iu estas saĝa, li estis tia. Li estis lingvisto, etnografo, iomete ankaŭ aventuristo. Li portis pratempajn okulvitrojn. Malantaŭ ili estis rigardo de homo gajhumora. Li sciis multe, parolis kelkdek lingvojn. Li havis la modestecon de saĝulo: oni ĉiam sentis sin samaĝulo kun li. Li adaptiĝis al ĉiuj aĝoj, malestimis neniun. […] Ĉiuj vojaĝoj de Ramstedt havis celon, sed liaj aventuroj estas tiel fantaziaj, ke oni kelkfoje komencas kredi, ke li blagas. Sed tion li ne faras, li nur rigardis ĉiujn homojn malferme kaj konfideme.”


La plej bona fonto pri la vivo de Ramstedt estas la finnlingva biografio verkita de Harry Halén: Biliktu Bakši, Tietorikas Opettaja. Ĝi aperis en 1997, sed bedaŭrinde nur kiel manuskripto. Ekzistas ankaŭ malpli ampleksa anglalingva versio eldonita kiel vera libro: Biliktu Bakshi. The Knowledgeable Teacher (Suomalais-Ugrilaisen Seuran Toimituksia – Mémoires de la Société Finno-Ougrienne 229, Helsinki 1998). La svedlingva libro de Anna Lena Bengelsdorff, Gustaf John Ramstedt: En mongolsjäl i professorsrock (2017) enhavas malpli da materialo sed estas tre bone ilustrita per fotoj kaj mapoj. En Esperanto pri “Ramstedt, la granda finna esperantisto, lingvisto kaj diplomato” skribis Osmo Buller en La Revuo Orienta (januaro 2014, februaro 2014, marto 2014).


(daŭrigota)

2021-07-06

Tipoj de kongresanoj – jam antaŭ pli ol cent jaroj

 

Fotita de Vilho Setälä en la UK de Helsinko (1922).

Ĉi tiun priskribon de diversaj tipoj de partoprenantoj de Universalaj Kongresoj mi unue trovis en la raporto de Esperanta Finnlando pri la 14-a UK en Helsinko (1922), kun iom nepreciza font-indiko. Min konsternis, ke la bone rekoneblaj tipoj estis observeblaj jam tiam. Sed danke al Harri Laine, mi trovis la originalan tekston en la raporto pri la 8-a UK en Krakovo (1912), do preskaŭ nekredeble frue! La aŭtoro estas Ned Katryn – la Enciklopedio de Esperanto scias lian veran familian nomon sed ne la personan: "Lefebvre (ps. Ned Katryn), franco, estis kapitano en Versailles antaŭ la milito. Artikoloj en L[ingvo] I[nternacia], tre interesaj estis liaj humorplenaj raportoj pri UK-j." Montriĝis ankaŭ, ke en Esperanta Finnlando (aŭ en iu intera versio) oni senaverte ŝanĝetis la tekston, kiu estas pli bona en la orginala versio.

Oni povas nur miri, kiel rapide la socia movado por Esperanto naskis ankaŭ Esperantujon, propran komunumon kun siaj internaj roloj. Ĉi tie vere temas pri frua kongreso nur sep jarojn post la unua kongreso en Bulonjo ĉe Maro!

La Akceptejo estas nun plena, plenega de la tuta kongresanaro, kiu zumas, bruas, bruegas. Ĉie babilantoj, en la ĉambroj, en la koridoro, sur la ŝtuparo, en la ĝardeno. Ne estas la Turo Babela, sed la Turo Babila. Kaj sur ĉiuj vizaĝoj brilas la ĝojo retrovi amikojn ne reviditajn de unu jaro, de du jaroj, eĉ kelkafoje de la Bulonja Kongreso. Kaj oni salutas malnovajn konatojn, oni konatiĝas kun novaj samideanoj, tre multenombraj en tiu ĉi Kongreso.

Kaj sidanta sur benketo en angulo mi rigardas, pasantaj kaj repasantaj, la diversajn tipojn de kongresanoj, kiujn oni renkontas en ĉiuj niaj jaraj kunvenoj.—Jen kelkaj el ili:

La verda kongresano, esperante vestita, kun verdaj steloj sur la ĉapela rubando, verdaj steloj sur la poŝoj de l’ jaketo, verdaj steloj sur la tuta veŝto. Li havas verdajn flagetojn sur la ĉapelo, verdajn flagetojn en ĉiuj butontruoj de la jaketo; li purigas sian nazon (abomeno!) per malgranda esperanta flago. Ĝenerale li estas vegetarano kaj manĝas nur verdajn legomojn.

La bonhumora kongresano, ĉiam ridanta, ĉiam kontenta. Li venis al la Kongreso por amuziĝo, kaj li amuziĝas. Li ĝojas, kiam brilas suno, li ankaŭ ĝojas, kiam falas pluvo. Li gratulas ĉiun, aplaŭdas post ĉiuj paroladoj, havas ĉiam saman opinion, kiel lia kunparolanto. Li estas kontenta pri la manĝo, kontenta pri la ĉambro, kontenta pri la puloj (ĉar ekzistas ankaŭ kongresaj puloj).

La malbonhumora kongresano, ĉiam malgaja, ĉiam kritikanta. Tuj de la alveno li kritikas kaj plendas. La donitan loĝejon li trovas abomena, li postulas tuj alian. Kiam la ŝanĝo estas farita, li sopiras je la unua. En la kunvenoj li plendas, tial ke lia sidloko estas tro malproksima, ke la oratoroj tro mallaŭte parolas. Se la parolado estas longa, li plendas, tial ke oni diras neutilajn vortojn; se la parolado estas mallonga, li plendas, tial ke la oratoro petis parolon por nenion diri. Ĉiam kaj ĉie la malbonhumora kongresano malfermas la buŝon nur por diri malagrablaĵon. Kaj la lastan tagon li malaperas murmurante, kritikante la faritan elekton pri la sidejo de la venonta kongreso.

La politika kongresano, kiu revas nur pri parlamento, partioj, proponoj, k. t. p. Li portas ĉiam sub la brako grandan paperujon kun dokumentoj, projektoj, broŝuroj. Li alkondukas vin en angulon por malkovri al vi grandan sekreton. Li estas aŭtoro de vasta projekto por organizado de Esperantistaro. Ĝis nun oni parolis nur pri Tera Esperantistaro; sed oni scias, ke kredeble oni povos baldaŭ interrilatiĝi kun aliaj planedoj. Tiutempe la propagando estos ne sole nacia, ne sole internacia, sed ankaŭ interplaneda. Oni do devas nun pensi pri la kreado de centra organizo, por la tuta suna sistemo. Tiu ĉi centra organizo bezonas oficejon, sekretariejon. Sed ekzistas jam tute preta oficejo, la Centra Oficejo, kiu plene konvenas por la rolo de Sunsistema Oficejo, pro la multaj aŭtobusoj pasantaj antaŭ la pordo.

La mallaborema kongresano, kiu venis al la kongreso por ripozi kaj... ripozadas. Li leviĝas tre malfrue, bone ĝuas la matenmanĝon, kaj ĉirkaŭ la dekunua iras al la Akceptejo. Li babilas en la koridoroj, skribas kelkajn poŝtkartojn kaj je la unua iras por tagmanĝi kun samideanoj. Li longe babilas, trinkas nigran kafon kaj je la tria akompanas amikojn ĝis la pordo de l’ kongresejo. Kelkafoje li eniras la vestiblon por fini babiladon. Li unufoje eĉ malsupreniris la ŝtuparon kaj rigardis scivole tra la pordo en la kongresan salonon. Sed la severaj mienoj de la estradaj sinjoroj lin timigis kaj li tuj malaperis. Dum la kunvenoj li promenas tra la urbo, aŭ, sidanta en publika ĝardeno, legas nacian gazeton. Li konas ĉiujn kafejojn aŭ sukeraĵejojn de la kongresa urbo, japanajn kaj ne japanajn, sed havas nenian ideon pri oficialaj institucioj.

La ĝenerala specialisto, ano de ĉiuj societoj, ligoj aŭ asocioj. Li ĉiam kuras kun programo en mano, ŝvitante kaj viŝante la frunton. Li ĉagreniĝas, tial ke okazas samtempe kunvenoj de katolikoj kaj liberpensuloj, bankistoj kaj socialistoj, farmaciistoj kaj juristoj. Li estas en stranga embaraso; ĉu li estas pli socialisto ol bankisto aŭ pli bankisto ol socialisto. Ne trovante solvon de l’ problemo, li eniras la kunvenon de maristoj (li neniam vidis maron), kie oni lin enskribas en la Societon de la Amikoj de la Maro.

La kolektista kongresano, kiu kolektas ĉiujn librojn, ĉiujn paperojn, ĉiujn afiŝojn rilatantajn Esperanton. Li abonis ĉiujn Esperantajn gazetojn aperintajn kaj malaperintajn. Li havas la solan konatan ekzempleron de la Groenlanda Esperantisto, presita ĉe la Norda Poluso mem sur foka haŭto. Li posedas ankaŭ la bonan eldonon de la verkaro de Devjatnin, tre maloftan, tiun, kiu enhavas multe da preseraroj en la Antaŭparolo. En ĉi tiu momento li estas tute ĉagrena; li vidis en la mano de samideano prospekton pri iu Esperanta botpoluro, kiu mankas en lia kolekto kaj li nenie povas ĝin trovi. Li petas la maloftaĵon de ĉiu oficisto, de ĉiu vendisto, kaj fine, ho feliĉo! sur la strato li ĵus ekvidas unu iom makulitan de koto. Zorge li ĝin prenas, stampas per sia marko kaj enskribas en la katalogon kun numero 364523.

La kongresano, kiu elpensis novan vorton, terura viro, kiu vin prenas per butono de jaketo, vin puŝas en angulon de koridoro, kaj ne volas vin liberigi. Vane vi konstante jesas, vane vi oscedas, vane vi rigardas la poŝhorloĝon. Li daŭrigas malvarme la pruvadon. Esperanto estas perfekta, per ĝi oni povas esprimi ĉiujn nuancojn de l’ penso krom unu; Esperanto havas ĉiujn kvalitojn, ĝi estas logika escepte pri unu punkto. Kelkafoje la kongresano, kiu elpensis novan vorton, kaptas alian elpensinton. En tia okazo ambaŭ parolas samtempe ne aŭskultante unu la alian.

Fine, the last but not the least, kiel diras niaj britaj samideanoj.

La kongresano, kiu scias nenion pri Esperanto, krom la nomo Esperanto.

Vi ridas, vi diras, ke mi estas ŝerculo, mensogulo. Mi ĵuras, ke ĉi tiu speco ekzistas. Mi vidis la solan ekzempleron ĝis nun konatan per miaj propraj okuloj. Li havas du krurojn, du brakojn, du okulojn kaj unu buŝon, el kiu neniam eliris iu ajn esperanta vorto.

La dirita kongresano kutimas dum sia libertempo ĉeesti ian ajn kongreson por amuziĝo. Li legis en la gazetoj pri la Krakova Kongreso kaj tuj aliĝis. Li alvenis Krakovon kaj estis tute mirigata. En ĉiuj aliaj kongresoj oni parolis diversajn lingvojn kaj li povis kompreni la paroladojn faritajn en sia propra gepatra lingvo. Nun en ĉi tiu esperanta kongreso li povas nenion kompreni, ĉar ĉiuj parolas la saman lingvon, tute nekonatan de li. Kia ridinda kongreso! Li pensis, ke oni faros paroladojn por klarigi, kio estas Esperanto. Sed tute ne, oni nenion klarigas, oni nur uzas la lingvon. Kia stranga kongreso!... Kelkaj samideanoj donas al li ŝlosilon. Li legas la frazon pri artikolo, kritikas la unuecon de ĉi tiu, kritikas kelkajn radikojn de la vortaro, deklaras, ke al Esperanto ĉiam mankos literaturo, kaj malaperas, ĵurante, ke neniam li ĉeestos denove esperantan kongreson.

2021-04-21

Esperantisto kiu komprenis Sanktan Cirilon

Enciklopedio de Esperanto (1933) informas, ke unu el la ĉefaj aktivuloj de la finna Esperanto-movado tuj post la Unua Mondmilito estis G. Ĉernohvostov. Pli ofte li tamen skribis sian nomon Georg Tschernochvostoff, kaj tiel li aperas ekzemple en la membrolisto de la Lingva Komitato en la 1930-aj jaroj. Laŭ la Jarlibro de la Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio de la jaro 1938, lia denaska lingvo estis "rusa – blankrusa - ukraina" (supozeble la rusa), li naskiĝis en 1888, esperantistiĝis en 1908 kaj estis elektita en la Lingvan Komitaton en 1926. Li donas sian helsinkan strat-adreson en la sveda – la rusaj enmigrintoj en la tiutempa Finnlando ofte estis trilingvaj ruse-svede-finne.

La historiistoj de la fotografia arto en Finnlando rekonas en la nomo de Tschernochvostoff faman amatoran fotografiston, kaj pro tio li havas artikolon en la finna Vikipedio. (Efektive, ankaŭ la plej fama finna esperantisto Vilho Setälä same famiĝis kiel pioniro de fotografio.) Sed la nomo de Tschernochvostoff tuj sonas konata ankaŭ por slavisto: li ja estis la helsinka negocisto kiu, ekstudinte slavistikon apud sia profesio, kreis la tiel nomatan finnan teorian pri la deveno de la glagolico.

Por neslavisto necesas klarigo. La unuan skriblingvon de la slavoj, Slavonon, kreis Sankta Cirilo kune kun sia frato Metodio en la 9-a jarcento de nia erao. Ili tradukis en Slavonon bibliajn librojn kaj aliajn tekstojn bezonatajn en diservo. Kvankam la cirila alfabeto, nuntempe uzata en la rusa kaj pluraj aliaj slavaj lingvoj, estas nomita laŭ Cirilo, li tamen ne kreis ĝin: la plej malnovaj slavonaj tekstoj estas skribitaj per alia alfabeto, nomata glagolico, kaj ĝi estis propra kreaĵo de Cirilo. La bildo ĉi-supra montras la originan glagolicon.

La deveno de la glagolico estis problemo por la slavistoj, kiuj ne trovis kontentigan klarigon por la formo de ĝiaj literoj. La deveno de iuj unuopaj literoj estis evidenta, ekzemple la litero por c (la lasta en la tria linio ĉi-supre), kaj eĉ pli klare la litero por ŝ (la dua en la kvara linio) tre similas al la respondaj hebreaj literoj cadi kaj ŝin. Sed por la pli multaj literoj ne eblas trovi tiajn modelojn. El kiu nubo ili falis?

Georg Tschernochvostoff pritraktis tiun ĉi enigmon en sia magistra disertaĵo de la jaro 1947. Ĉar la glagolico ne evoluis iom post iom, sed estis konscie kreita de unusola homo Cirilo, Tschernochvostoff komprenis, ke oni devas konsideri ĝuste liajn historian situacion kaj eblajn motivojn. Ĉu la kono de la lingvokrea laboro de Zamenhof helpis al Tschernochvostoff trovi tiun aliron al la problemo?

Tschernochvostoff supozis, ke ĉar Cirilo volis krei por la slavoj novan skriblingvon, kiun oni povos uzi en la plej sanktaj kristanaj tekstoj kaj diservaj libroj, li enmetis en sian novan alfabeton kiel eble plej multe da kristanaj simboloj por altigi ĝian prestiĝon. En la formoj de la literoj ripetiĝas cirklo (simbolo de eterneco) kaj triangulo (simbolo de la Sankta Triunuo). La plej unua litero havas la formon de la plej grava kristana simbolo, kruco. Ĝia sonvaloro estas a kaj ĝia nomo estas azŭ 'mi' (supozeble aludo al la kelkaj lokoj en la Malnova Testamento, kie la kristana dio anoncas sin per tiu vorto). La dua litero havas la sonvaloron b kaj la nomon bogŭ 'dio'; ĝi havas supre tri strekojn, kiuj povas aludi al la Sankta Triunuo, la ekzistomaniero de la kristina dio. 

La plej konvinka estas la klarigo de Tschernochvostoff por tio, kial la dua litero de la dua linio, kun la sonvaloro i, kaj la dua litero de la tria linio, kun la sonvaloro s, estas spegulbildoj reciproke rilate la horizontan akson, kaj krome plej klare montras la simbolojn de la Triunuo kaj eterneco. La nomon de Jesuo, Slavone isusŭ, oni preskaŭ neniam plene skribas, ĉar ĝi estis tro sankta; anstataŭe aperas la mallongigo is, kiu do ricevas belan formon pro la fasono de i kaj s. Krome, la samaj du literoj aperas en la komenco de la Evangelio laŭ Johano: iskoni bě slovo 'en la komenco estis la Vorto' – kaj ni scias, ke Cirilo kaj Metodio komencis sian tradukon de la sanktaj tekstoj ĝuste per tiu teksto.

Tschernochvostoff neniam publikigis siajn rezultojn en iu scienca revuo; evidente li, jam farinte karieron kiel negocisto, konsideris sin nur hobia studento. Liajn ideojn diskonatigis inter la slavistoj lia instruisto, profesoro Valentin Kiparsky (1904–1983), kiu do estis pli juna ol sia studento. Kiparsky ĉiam memoris mencii, ke la ideoj ne estas liaj propraj. Oni komencis paroli pri la "finna teorio" de la deveno de la glagolico. Ĉar Tschernochvostoff mortis en 1956, inter la slavistoj ĝis la nuna tago cirkulas mito pri la "antaŭtempe mortinta" juna finna slavisto, kiu ne havis okazon daŭrigi siajn esplorojn. Oni ne scias, ke li mortis kiel 68-jara pensiulo.

Kiam mi ricevis la iaman katedron de Kiparsky en 1986, oni konis la ideon de Tschernochvostoff surbaze de la artikoloj de Kiparsky, sed la magistra disertaĵo de Tschernochvostoff mem ne plu troviĝis en la universitata biblioteko. Feliĉe lia vidvino trovis ĝian kopion inter la postlasaĵo de sia edzo kaj donacis ĝin al la universitato. Pri la esperantisteco de Tschernochvostoff mi tiam ankoraŭ ne sciis. Kiam mi antaŭ kelkaj jaroj iris rerigardi lian disertaĵon en la biblioteko, mi devis unue lasi mian bibliotekan karton ĉe la deĵoranta bibliotekisto – la universitato do nun zorge gardas la magistran disertaĵon, kiu influis slavajn studojn pli multe ol multaj doktoraj disertaĵoj.

POSTSKRIBOJ


Skribis Osmo Buller: ”Li aktive kontribuis al Esperanta Finnlando. Ekz. en 1920 li protestis pro la reelekto de René de Saussure kiel akademiano, kvankam li propagandis konkuranton de Esperanto. En la sekva numero aperis sciigo, ke de Sausuure estis elstrekita kiel akademiano, sed la sciigo venis, kiam la numero jam estis presata.”


Skribis Kalle Kniivilä: ”Li evidente membris en la klubo Espero en Petrogrado, ĉar li estas menciata kiel ano de la nova estraro de la restarigita klubo en 1913 en ĉi tiu raporto. "3 марта 1913 года Эсперо возобновило свою деятельность общим собранием в библиотеке Педагогического Музея в Соляном Городке. Был избран комитет из 6 лиц: Кремлёв, Рогачов-Антонов, Васильев-Эльве, Стоян, Чернохвостов и Лоренцсон."


Georg Tschernochvostoff sur sia velboato en Helsinko, 1930-aj jaroj
(La Urba Muzeo de Helsinko, licenco CC BY 4.0)

Georg kaj lia edzino Nina Tschernochvostoff velas, 1930-aj jaroj;
fotis Constantin Grünberg
(La Urba Muzeo de Helsinko, licenco CC BY 4.0)


2021-04-14

Eskatologio por esperantistoj

Paŭlo el Tarso, kiun multaj rigardas kiel la fondinton de la organizita kristanismo, havis problemon iam ĉirkaŭ la mezo de la unua jarcento de nia erao. Ĝis tiam la kristanoj kredis, ke Jesuo el Nazareto, ekzekutita sed mirakle reviviĝinta, baldaŭ revenos el la ĉielo en gloro kaj fondos sian regnon inter siaj sekvantoj. Sed nenio tia okazis, kaj oni komencis demandi, kia estos la sorto de tiuj kristanoj, kiuj mortas jam antaŭ la reveno de Jesuo, ankaŭ nomata Kristo. En siaj malfruaj verkoj Paŭlo komencis klarigi, ke en iu senco la Dio jam "liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo" (Epistolo al la koloseanoj). Poste aliaj kristanaj teologoj kreis pliajn eskatologiajn teoriojn – eskatologio signifas "doktrino pri la fina sorto de la homoj kaj de la mondo" (PIV).

En ĉi tiu teksto mi tamen ne intencas paroli pri religioj, sed pri ideaj movadoj en situacio, kie la bazaj dogmoj bezonas revizion – kaj precipe pri la eskatologio de la Esperanto-movado. Ni prikantas ĝin en ĉiu kongresa inaŭguro: "Nia diligenta kolegaro / en laboro paca ne laciĝos / ĝis la bela sonĝo de l' homaro / por eterna ben' efektiviĝos." La tradicia fina celo de la Esperanto-movado estas la ĝenerala tutmonda uzo de Esperanto kaj la frateco inter ĉiuj popoloj, al kiu la uzo de Esperanto helpas. Nuntempe oni nomas tiun eskatologian celon "finvenkismo", sed en la komencaj tempoj de la movado oni ne bezonis tian terminon, ĉar oni aliajn celojn ne havis. (Tamen, la laborista Esperanto-movado rigardis la laboristojn, ne la tutan homaron, kiel la unuavican profitonton de Esperanto.)

Kiel mi skribis en pli frua blogaĵo, Zamenhof estis konvinkita, ke neniu nacia lingvo akiros agnoskon kiel la ĉefa internacia lingvo kaj tial la tempo mem laboros por Esperanto. Nun la angla lingvo tamen konkeris ĝuste tian pozicion. Kvankam la avantaĝoj de Esperanto, facileco kaj neŭtraleco, principe plu validas, fariĝas pli kaj pli malverŝajne, ke la homaro volus anstataŭi la anglan per Esperanto kaj perdi la amason de la tekstoj kaj de la homoj lernintaj la anglan, kiuj jam ekzistas. Eĉ se la homaro elektis iom malĝustan vojon, reiri al la vojkruciĝo ne plu valorus la penon. Ĉio ĉi kreis eskatologian krizon por la Esperanto-movado: kien la movado volas moviĝi?

Kiel priskribas Jukka Pietiläinen en sia kontribuo al la festrlibro de Humphrey Tonkin (La arto labori kune, 2010), ekde la 1960-aj jaroj la prilingva ideologio de la Esperanto-movado komencis ŝanĝiĝi. Anstataŭ "la monda lingvo-problemo" oni komencis paroli pri "lingvaj problemoj" kaj "lingvaj rajtoj", defendi la egalajn ekzistorajton de ĉiuj lingvoj, kaj kontraŭi la anglan ne tiom por anstataŭigi ĝin per Esperanto, sed por kritiki la lingvan imperiismon ligitan al ĝi. Tiu ŝanĝiĝo, laŭ Pietiläinen, "ankaŭ proksimigis Esperanton [Esperanto-movadon, mi dirus – JL] al la ekstera mondo, kie la problemo de lingva diskriminacio kaj malapero de lingvoj ricevis multe pli da atento ol nur antaŭ kelkaj jardekoj". Ĉar ni nunaj esperantistoj aliĝis al la movado nur dum kaj post ĉi tiu ideologia ŝanĝo, ni eble ne vidas, kiel granda la ŝanĝo estis: Zamenhof ja ne vidis valoron en la lingva diverseco, sed skribis male: "Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kaj unu ĉiuhoma lingvo" (Esenco kaj estonteco..., 1898). Rimarku, ke el ĉi tiu starpunkto de Zamenhof estus "eterna ben'", se la tuta homaro parolus ekzemple nur la anglan – li nur ne kredis, ke tio estos reala alternativo.

Tiu ideologia ŝanĝo kreis situacion, en kiu multaj ordinaraj esperantistoj, precipe novaj, entuziasme plu parolis pri Esperanto kiel la estonta mondolingvo, dum la movadaj gvidantoj, kvankam ne rekte rezignante tiun celon, laboris ĉefe por aligi la Esperanto-movadon al aliaj movadoj por lingvaj rajtoj kaj aliaj homaj rajtoj, kaj al la internacie kunlaborado en la kadro de la organizaĵoj de la UN-familio. Oni sciis kritiki precipe la anglan, sed la nova identiĝo kun aliaj internaciaj organizaĵoj ankaŭ iom malhelpis la defendadon de la malgrandaj lingvoj. Tiujn ja mortigas precipe la ĉefaj oficialaj lingvoj de ĉiu lando – la angla minacas ilin nur en la landoj anglalingvaj. Laŭ la Bulonja Deklaracio, la baza dokumento de la movado, Esperanto "povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo", sed la pli posta Esperanto-movado havis nur "interŝtatan" koncepton pri internacieco kaj ne provis enmiksiĝi en la internan politikon de multlingvaj landoj.

La eskatologian krizon kaŭzitan de la tutmonda angla alfrontis pli eksplicite la Manifesto de Raŭmo (1980), kies subskribintoj deklaris, ke "la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj". Ili emfazis, ke "la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita lingva minoritato" (kion oni ofte citas sen la vorto "kvazaŭ", iom misgvide). La subskribintoj de la Manifesto faris do similan turnon kiel Paŭlo el Tarso: iusence ni estas jam liberigitaj! Parto de la subskribintoj de la Manifesto fondis poste la tiel nomatan Esperantan Civiton, kiu estas nur speco de rolkostumado, sed "raŭmismo" restis la ĝenerala nomo de ĉiuj tendencoj serĉantaj la sencon de Esperanto en tiuj kulturo kaj komunumo, kiuj jam ekzistas, dum "finvenkismo" serĉas tiun sencon en la estonta pli ĝenerala uzo de Esperanto. Kaj kompreneble ekzistas diversaj kombinoj de la du.

Unu ekzemplo de nuntempa finvenkismo estas la artikolo "Esperanto: lingvo nur principe ĝena por kapitalistoj kaj imperiistoj" de la eminenta eseperantisto Renato Corsetti en la festlibro de Ulrich Lins (En la mondon venis nova lingvo, 2018).  Laŭ li, "inter la pli junaj esperantistoj, antaŭ la indiferenteco de la mondo al niaj ideoj, la reago estis, ke ni ne celas disvastigi Esperanton kiel duan lingvon por ĉiuj sed nur zorgi pri nia propra ĝardeneto." Li mencias la Manifeston de Raŭmo, kies celojn li kontraŭas: "Kun tia Esperanto, kiu rezignis pri siaj idealaj celoj, ni ne volas havi ion komunan. [...] La certigo de lingvaj homaj rajtoj estas la pravigo de la Esperanto-movado." Rimarku, ke la "lingvaj homaj rajtoj", kiujn Corsetti en sia fina frazo mencias kiel la esencan pravigon de Esperanto, ne estas la tradicia ideologio de la movado, sed eniris ĝin nur ekde la 1960-aj jaroj, kiel mi ĉi-sube skribis referencante al Pietiläinen. Rimarku ankaŭ, ke Corsetti asocias la raŭmismon kun "la pli junaj esperantistoj" – tamen mi kaj aliaj subskribintoj de la Manifesto jam preterpasis nian sesdekan, iuj el ni eĉ nian sepdekan naskiĝtagon. Iusence la granda disdivido en la movado, indikita de Corsetti, temas do nur pri la disdivido inter la junaj esperantistoj de la 1960-aj kaj 1980-aj jaroj.

Ĉar la angla fariĝis la lingvo, kiu Esperanto volis esti, ĝi tamen restas dorno en la karno de multaj esperantistoj. Eĉ la Manifesto de Raŭmo, kiu pretendis ne zorgi pro la angla, tamen sentis la devon subtaksi ĝin ("la angla rolas nur kiel help-lingvo ... eĉ malpli grave ol iam la franca" – eĉ en 1980 tio certe ne plu estis vera!). Oni ne pruntas internaciajn vortojn el la angla, kvankam la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko ŝajnus tion rekomendi. La esperantistoj ofte montras kvazaŭ anglofobion – ankaŭ mi neniam skribas angle en mia Facebook, kvankam mi jam uzis tie multajn aliajn lingvojn. Ĉion ĉi la mondo neniel rimarkas, nek tio influas la pozicion de la angla. Eble temas nur pri rezulto de nia propra longa eskatologia krizo kaj estus tempo transvivi ĝin? Finfine, oni eĉ ne bezonas esti movadano por esti Esperant-lingvano, kaj neniu lingvo en si mem havas celon.