2024-05-20

La metriko kaj harmonio de Kalevala – en la originalo kaj en Esperanto

[Aperis en Serta Gratulatoria in Honorem Gerrit Berveling – Festlibro Honore al Gerrit Berveling (red. Renato Corsetti), Antverpeno 2023: Flandra Esperanto-Ligo. Reproduktita ĉi tie kun permeso de la eldonejo kaj la redaktoro, kun korektetoj.] 

Enkonduko

La faman finnan-karelan epopeon Kalevala kompilis kaj parte verkis la finno Elias Lönnrot (1802–1884) surbaze de folklora materialo, kolektita ĉefe de li mem. Ĝia unua versio aperis en 1835, la definitiva en 1849. Granda parto de la poemoj en ĝi estis kolektitaj inter kareloj, kaj tial la epopeo apartenas kaj al la kareloj kaj al la finnoj – dum la tempo de Lönnrot oni ankoraŭ ne klare distingis la du gentojn.

Kalevala aperis Esperante en 1964 (nova eldono en 1985) kiel la kvara volumo de la prestiĝa serio “Oriento-Okcidento” de Universala Esperanto-Asocio. Ĝin sukcese tradukis Johan(nes) Edvard (kutime: Joh. Edv.) Leppäkoski (1901–1984), naskita en malriĉa kampara familio en tiu parto de Karelio, kiu post la Dua Mondmilito estis aneksita de Sovet-Unio. Li tradukis unu epizodon de Kalevala (la alkoĉasadon de Lemminkäinen) jam en la 1920-aj jaroj. Lia duonpreta traduko de la tuta Kalevala estis tamen perdita, kiam Finnlando devis en 1939 pro milita atako de Sovet-Unio evakui lian karelan hejmurbon Sortavala (Leppäkoski, intervjuo; Klemola 1965). Post la milito li laboris kiel ĵurnalisto en la finna urbo Jyväskylä, kie li rekomencis kaj finis sian grandan taskon.

Nia jubileulo Gerrit Berveling skribis en reta diskuto, ke li plurfoje tralegis la Esperantan tradukon de Kalevala – tial estas nature dediĉi al li ĉi tiun studon pri la tradukado de la metriko kaj harmonio de la epopeo. Kiel oni povas transdoni en Esperanto la formon de epopeo, kiu devenas de ekster tiu kultursfero, de kiu la Esperanta poezio prunteprenis siajn ĉefajn formajn rimedojn?

La Esperanta Kalevala komenciĝas jene:

                            Menso mia estas ema, cerbo mia certe celas
                            kanti nun, komenci ruli tiujn riĉajn rasajn runojn,
                            kiujn la prapatroj pensis, kreis nia nobla gento.

Do, temas pri oktrokeaj versoj, kiuj ne havas rimojn sed utiligas aliteracion, ripeton de la samaj sonoj vortkomencaj. Meze de ĉiu verso, post la kvara trokea piedo, troviĝas cezuro, sentebla limo pli malforta ol la limo inter la versoj (Kalocsay k.a. 2021: 33–34, 54):

                            – v | – v | – v | – v || – v | – v | – v | – v

Tamen, kiam oni en Finnlando aŭ internacie parolas pri la metriko de Kalevala, oni celas versojn kvartrokeajn (kvankam ne tute en la sama senco kiel en Esperanto, kiel ni vidos). Ĉiuj pli fruaj tradukoj de Kalevala-stila folklora poezio en Esperanto, inkluzive tiujn de Leppäkoski mem, uzas kvartrokeajn versojn, do la jenan skemon:

                            – v | – v | – v | – v

Unuavide ŝajnas, ke Leppäkoski decidis nur presigi po du versojn sur ĉiu linio por faciligi la legadon kaj ŝpari spacon, tiel ke la cezuro meze de la linio estas fakte limo inter du kvartrokeaj versoj. En intervjuo dissendita de la Pola Radio en la 1970-aj jaroj, Leppäkoski tamen eksplicite diras, ke li tradukis oktrokee. Ni vidos poste, ke ĉi tiu solvo efektive donis pli da fleksebleco ol kvartrokea traduko.

Komparu nun la ĉi-supran komencon de la Esperanta Kalevala kun la finna originalo (kiu, ĉar kvartrokea, kompreneble havas ses versojn anstataŭ tri). Vi ne bezonas scii la finnan, gravas nur scii, ke la akcento estas ĉiam sur la unua silabo de la vorto, ne sur la antaŭlasta kiel en Esperanto. Du samaj vokaloj unu post la alia signas longan vokalon, do unu silabon; ankaŭ du malsamaj vokaloj unu post la alia ofte estas diftonge en la sama silabo, precipe se temas pri la unua silabo de la vorto. Jen la komenco de Kalevala en la originalo:

                            Mieleni minun tekevi,
                            aivoni ajattelevi
                            lähteäni laulamahan,
                            saa’ani sanelemahan,
                            sukuvirttä suoltamahan,
                            lajivirttä laulamahan.

Evidente la unua, dua kaj kvara versoj ne povas esti kvartrokeaj samsence kiel en la trokea metriko Esperanta, ĉar en ili nur la unua vortkomenca akcento, sed ne la sekvaj, falas sur la fortan silabon de la trokea piedo. Ekzemple en la unua verso la akcentitaj silaboj “mi‑” kaj “te‑” falas sur la malfortan silabon de la piedo:

                            Mie-le- | ni mi- | nun te- | ke-vi

Iusence ili tamen estas trokeaj versoj, kiel mi montros ĉi-sube, sed ĉiuokaze la finna metriko de Kalevala estas multe pli varia ol ĝiaj tradukoj en Esperanton kaj aliajn lingvojn. Kiel skribis Harri Laine en la postnoto de la dua eldono de la Esperanta Kalevala (p. 384), jen estas la defio de la tradukado: “trokea metriko, kies originala finna varieco facile paliĝas ĝis monotona tamburado en lingvoj kun malsimila strukturo de vortakcentoj kaj silablongoj”.

Ni do unue rigardu, kia estas la finna metriko de Kalevala, kaj poste pritraktu, kion diversaj tradukintoj faris por transdoni ĝin – kaj kio estas farebla en Esperanto por almenaŭ parte eviti la menciitan monotonecon.

La metriko de la finnaj kaj karelaj runoj

Kalevala reprezentas finnajn kaj karelajn kantatajn poemojn folklorajn, kiuj nomiĝas runoj. La terminon, devenantan de la finna runo ‘poemo’, uzis en Esperanto Kalocsay (1922) en la titolo de sia “Kongresa runo”, verkita en la metriko de Kalevala. Ĝi aperas ankaŭ en la traduko de Kalevala mem, ekzemple en la dua verso ĉi-supre; tamen, la Esperanta Kalevala pro iu kaŭzo nomas la ĉefajn ĉapitrojn “kantoj”, ne “runoj” kiel en la finna originalo. Oni ne konfuzu la vorton kun alia runo, litero en la iama skandinava alfabeto; la vortoj havas praan etimologian rilaton, sed en Esperanto temas pri du homonimoj.

La teksto de Kalevala estas nur malgranda ono de ĉiuj kolektitaj runoj. La plej granda eldono de la finna-karela runaro ampleksas 34 volumojn, enhavantajn ĉirkaŭ 90 mil apartajn poemojn. Ne ĉiuj estas rakontaj, ritaj kaj magiaj runoj kiel tiuj de Kalevala – ekzistas ankaŭ belaj lirikaj runoj. Iujn el la lirikaĵoj Lönnrot publikigis en la kolekto Kanteletar (1840), kiu do estas kvazaŭ fratino de Kalevala.

La runoj estis kantataj. Kvankam ilia metriko estas baze kvartrokea, la tipaj melodioj havas kvin mezurojn en ĉiu verso, tiel ke ambaŭ silaboj de la lasta piedo ricevas sian propran mezuron.

Por uzi la terminojn de la Parnasa gvidlibro (Kalocsay k.a. 2021), la metriko de la runoj estas piednombra sed kun silabmezuraj trajtoj. La baza ritmo estas piednombre kvartrokea, sed la lokojn de la vortkomencaj silaboj – kiuj ĉiam estas akcentataj en la finna – determinas ties longeco aŭ mallongeco. Mallongaj silaboj konsistas el konsonanto kaj unuopa mallonga vokalo, aŭ nur el unuopa mallonga vokalo; ĉiuj aliaj silaboj estas longaj. La ŝlosila regulo diras, ke longa vortkomenca silabo devas aperi kiel la forta (unua) silabo de trokea piedo, dum mallonga vortkomenca silabo devas aperi kiel la malforta (dua) silabo de trokea piedo. Ni reiru al nia ekzemplo ĉi-supra, la plej unua verso de Kalevala:

                            Mie-le- | ni mi- | nun te- | ke-vi

Kvankam “mi‑” kaj “te‑” estas vortkomencaj silaboj kaj tial akcentataj, ili estas ankaŭ mallongaj, kaj tial ili devas aperi kiel malfortaj duaj silaboj de siaj piedoj. Danke al tiu reciproka efiko inter la piednombra kaj silabmezura metrikoj, la runaj versoj ne fariĝas “monotona tamburado” de trokeoj, por uzi la esprimon de Laine. Sed la regulo pri la longaj kaj mallongaj silaboj koncernas nur la vortkomencajn (akcentatajn) silabojn; malsame ol ekzemple en la antikvaj helena kaj latina silabmezuraj metrikoj, oni ne konsideras la longecojn de ĉiuj silaboj.

Verso, en kiu almenaŭ unu vortkomenca akcento pro la menciita regulo ne falas sur la fortan silabon de trokea piedo, do verso, en kiu la kanta akcentado ne plene koincidas kun la vortakcentoj, nomiĝas rompverso (finne murtosäe). Proksimume duono de la versoj en Kalevala kaj Kanteletar estas rompversoj. Kiel ni vidis, la finna Kalevala eĉ komenciĝas per du rompversoj.

Efektive, la metriko de Kalevala havas ankaŭ aliajn regulojn ol la baza regulo ĵus klarigita. Jen unu ebla prezento de ĉiuj ĉefaj reguloj (laŭ Kallio 2021, kiu citas plian literaturon):

1. Ĉiu verso havas kvar trokeajn piedojn.

2. Longa akcentata silabo aperas nur kiel forta (unua) silabo de piedo.

3. Mallonga akcentata silabo aperas nur kiel malforta (dua) silabo de piedo.

4. La reguloj 2 kaj 3 tamen ne validas en la unua piedo de la verso, kiu povas komenciĝi ankaŭ per mallonga akcentata silabo; krome, la unua piedo povas esceptokaze esti eĉ trisilaba (tre escepte kvarsilaba), precipe se almenaŭ du el la silaboj estas mallongaj. Tipa ekzemplo estas verskomenca Tuo oli ‘tiu estis’, kiu estas trisilaba sed povas kalkuliĝi kiel unu piedo.

5. Verso ne povas finiĝi per unusilaba vorto.

6. Kvarsilaba aŭ pli longa vorto povas aperi nur en la komenco aŭ fino de la verso. Ekzemple la vorto Kalevala ‘mita hejmlando de praaj herooj’ povas aperi nur komence de la verso, kie ĝin permesas la regulo 4; fine de la verso ĝia mallonga komenca silabo “Ka‑” falus en malĝustan lokon en la tria trokea piedo, kontraŭ la regulo 3.

La harmonio en la runoj baziĝas neniam sur rimoj sed sur aliteracio, ripeto de la samaj vortkomencaj sonoj interne de la verso. Tre ofte oni ankaŭ ripetas la enhavon de la verso per dua verso proksimume samsignifa sed uzanta aliajn vortojn, tiel ke la du versoj enhave formas paron; tiu stila trajto estas nomata paralelismo. Se runojn prezentis pli ol unu runkantisto, unu kantis la unuan verson de la versparo kaj la alia(j) la duan. La paralelismo en Kalevala faciligis al Leppäkoski traduke parigi po du kvartrokeajn versojn en oktrokeajn.

Ĉar en Esperanto ne ekzistas mallongaj akcentataj silaboj samsence kiel en la finna – ĉiuj akcentataj silaboj estas metrike longaj – oni ne povas rekte kopii la metrikajn regulojn de la runoj por fari rompversojn. Ankaŭ la aliteracia harmonio bezonas ioman rekonsideron. Sed ni rigardu unue, en kiaj Esperantaj poemoj, krom en Kalevala mem, oni ĝis nun uzis la metrikon de Kalevala kaj aliaj runoj.

Esperantaj tradukoj de runoj antaŭ kaj post la traduko de Kalevala

Kiel en multaj aferoj en la Esperanta poezio, ankaŭ ĉi-teme ni devas komenci per Kálmán Kalocsay, kiu verkis sian poemon “Kongresa runo” en la metriko de Kalevala okaze de la 14-a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinko en la jaro 1922. (Pri la kongreso mem legu en Buller 2022.) La poemo estis enprenita ankaŭ en la Esperantan Antologion redaktitan de William Auld, kiu do rigardis ĝin io pli grava ol nur porokaza ornamaĵo por la kongreso. Almenaŭ teknike ĝi estas bona, kun riĉaj aliteracioj, kvankam enhave ĝi pli multe ligiĝas al la “verdstela romantismo” de nia frua literaturo, simple laŭdante Esperanton kaj la kongreson. La unuaj versoj estas:

                            Vokas voĉ’ de Väinemöinen,
                            Vibras vok’ en vaga vento
                            Kaj ĝin muĝas malproksimaj
                            Montoj, maroj murmurantaj.

Parenteze, la nomo de Väinämöinen, la plej grava heroo de Kalevala, estas konsekvence misskribata en la tuta poemo, almenaŭ en la versio de la Esperanta Antologio. En la versioj publikigitaj en Finnlando la nomo kompreneble aperas ĝuste (Setälä 1967: 40–41).

En sia traduka antologio Eterna Bukedo (1931), Kalocsay publikigis la Esperantajn versiojn de tri lirikaj runoj el Kanteletar: “La knabino atendanta”, “Malsano nekonata”, “Helka dum paŝtado”. La unua el ili estas eble la plej fama lirikaĵo de la finna folkloro, admirata ankaŭ de pluraj eksterlandaj poetoj. Kalocsay tradukis ĉiujn tri kvartrokee, sed al la du unuaj li aldonis rimojn (laŭ la skemo aabbcc…), kiujn la originaloj malhavas; la trian li ornamis per aliteracioj, pli fidele al la originalo. Mi ne scias, kiuj alilingvaj tradukoj servis al Kalocsay en lia laboro, sed li certe sciis, ke neniu el la originaloj havas rimojn – ilin evidente postulis la idealoj de la tiutempa parnasisma skolo.

La konata finna esperantisto Vilho Setälä (1892–1985) tradukis Esperanten plurajn poemojn de Eino Leino (1878–1926), unu el la plej ŝatataj finnaj poetoj. Li publikigis la tradukojn en Malgranda Revuo (Leino 1946), poste ili estis represitaj en Setälä (1967), parte ankaŭ en Setälä (1950). Ĉar en multaj el siaj plej bonaj verkoj Leino uzis la metrikon de Kalevala, Setälä devis alfronti la demandon pri ties tradukado.

En 1946 Setälä publikigis ankaŭ la malgrandan poemaron Spegulo homarana (Erkko 1946), esperantigon de la verketo Suomalainen huoneentaulu (proksimume: “finnaj maksimoj”) de la poeto J. H. Erkko el la jaro 1900. Ankaŭ ĝi uzis la metrikon de Kalevala. La tradukoj de Setälä estas interesaj precipe ĉar li estas ĝis nun la sola, kiu provis krei Esperantan ekvivalenton por la rompversoj; pri tio mi donos ekzemplojn en la sekva sekcio.

Joh. Edv. Leppäkoski tradukis ne nur Kalevalan-n, sed ankaŭ lirikajn runojn el Kanteletar. Ili aperis dise kaj mi ne povis trasarki ekzemple diversajn periodaĵojn por trovi ĉiujn, sed tri el ili aperas en Setälä (1950), verko kun fotografaĵoj kaj poemoj pri infanoj: “Jam ekloĝu, sonĝo” (p. 11), “Laŭdu morgaŭ ĉevalidon” (p. 30) kaj “Lulkanto” (p. 43). Krome, en alia verko kompilita de Setälä troviĝas la traduko de la sama ampoemo, kiun Kalocsay tradukis sub la nomo “La knabino atendanta” (Leppäkoski 1967; vidu fine de tiu ĉi artikolo). En ĉiuj ĉi jam videblas la lerta tradukanto, kiu poste enmondigos la Esperant-lingvan version de Kalevala. Kiel menciite, en ĉi tiuj tradukoj Leppäkoski ankoraŭ uzis versojn kvartrokeajn – kvankam la tipografio aranĝo fare de Setälä ne ĉiam estas unusenca ĉi-rilate.

Post la apero de Kalevala ne troviĝas multaj ekzemploj de Kalevala-versoj. Neniu entreprenis pli vastan tradukadon de Kanteletar. Ankaŭ finnaj poetoj ne multe uzis la metrikon de Kalevala post Eino Leino, kiu restis iusence la lasta majstro ĉi-kampe, la lasta runisto.

Troviĝas tamen unu Kalevala-stila poemo en la sveda kosmo-epopeo Aniaro de Harry Martinson, tradukita Esperanten de William Auld kaj Bertil Nilsson (Martinson 1979: 131–135). La originalo estas kompreneble simple trokea, ĉar ankaŭ en la sveda ne eblas imiti la plenan variecon de la Kalevala-metriko. Pli precize, la poemo estas unue oktrokea, poste kvartrokea, almenaŭ laŭ la tipografia linidivido. Martinson elektis tian metrikon, ĉar la temo de la poemo (la 72-a kanto de Aniaro) rilatas al la “runa Karelujo”, en kiu la animo de la priskribata persono vivis “antaŭ naŭdek jarocentoj”. La traduko estas malriĉa de aliteracioj kaj havas eĉ unu fuŝe naŭtrokean verson: en la volbo kie sole la majstrinoj de la danco dormas (la sveda originalo estas regula: i det valv där blott allenast dansens mästarinnor sova; en Esperanto eblus tute simple skribi …la majstrinoj dancaj dormas).

La elstara estona Esperanto-poetino Hilda Dresen aperigis tradukon de partoj de la estona nacia epopeo Kalevipoeg en 1975 (Kreutzwald 1975). La metriko de la traduko estas kvartrokea, kaj Dresen majstre uzas ankaŭ aliteraciojn.

Fine, mi mem aperigis tradukon de la balado “Tuuri” de Eino Leino en Beletra Almanako (Leino 2022). Aliaj prijuĝu ĝian kvaliton, sed la tradukado interesigis min pri la temo de ĉi tiu artikolo – kaj donis ankaŭ praktikajn spertojn.

La tradukaj solvoj de Leppäkoski kaj aliaj tradukintoj

La Esperanta Kalevala komenciĝas per dusilabaj vortoj, el kiuj ĉiu koincidas kun unu trokea piedo:

Menso mia estas ema, cerbo mia certe celas

Tiaj versoj ja facile fluas en Esperanto, sed rapide fariĝas monotonaj. Tial gravas la iom alia strukturo de la dua kaj tria versoj:

                            kanti nun, komenci ruli tiun riĉajn rasajn runojn
                            kiujn la prapatroj pensis, kreis nia nobla gento.

En la unua hemistiko (duonverso) de ĉi tiuj versoj la vortoj kaj piedoj ne koincidas, kio variigas la ritmon. Rimarku ankaŭ, ke la oktrokea traduko de Leppäkoski donas pli da ritmaj alternativoj ol donus kvartrokea: ĉar kvartrokea verso havas mezan cezuron, oni tradukus ne kiujn la prapatroj pensis, sed prefere kiujn pensis || la prapatroj. Rigardu ankaŭ ĉi tiun verson en la enkonduka kanto:

                            inter niaj junaj idoj en generaci’ kreskanta

aŭ ĉi tiun:

                            Tiun kantis mia patro ĉe hakilteniltajlado

La esprimoj en generaci’ kreskanta kaj ĉe hakilteniltajlado funkcias pli bone kiel hemistikoj de oktrokea verso ol kiel memstaraj kvartrokeaĵoj.

Leppäkoski variigas la ritmon ankaŭ per transpaŝo, kie sintaksa vortgrupo transpaŝas la cezuron (Kalocsay k.a. 2021: 35–36). Jen kelkaj ekzemploj:

                            levis el ondaro iom || da genuo kaj skapolo
                            (unua kanto)

                            Spitas mi. Pereu tute || niaj subĉielaj ĝojoj
                            (sesa kanto)

                            por svatpeti la fieran || belulinon de l’ insulo
                            (dekunua kanto)

Rimarku, ke se li tradukus kvartrokee laŭ la originalo, ĉiuj ĉi tranpaŝoj estus versfinaj kaj tial pli drastaj. En la origina Kalevala versfinaj transpaŝoj ne aperas, sed Eino Leino ja uzis ilin en siaj Kalevala-metrikaj poemoj, kvankam ŝpareme. Efektive, Leppäkoski kelkfoje uzas versfinan transpaŝon eĉ en sia oktrokea metriko:

                            Ĵus hieraŭ, lastan fojon, frue dum mateno, sklavo
                            plugis sur serpenta kampo, erpis tra vipera agro
                            (dekdua kanto)

                            Li prikantis lunkreadon, sunmetadon kaj faradon
                            de aerkolonoj altaj kaj ĉielan stelkovradon.
                            (deksepa kanto)

Entute, la solvo de Leppäkoski por variigi la ritmon en Kalevala estas traduki oktrokee kaj utiligi transpaŝojn. Li tamen ne provis krei Esperantan ekvivalenton por la finnaj rompversoj; en la intervjuo de la Pola Radio li mem diras, ke la ritmo de Kalevala ne estas rekte tradukebla. Tamen, Vilho Setälä provis krei ekvivalenton de la rompversoj en siaj tradukoj de Kalevala-metrikaj poemoj, ekzemple en la jena traduko de Erkko (1946; ĉi tiu poemo troveblas ankaŭ en Setälä 1967: 148):

                            Kiel en arbar formiko
                            Serĉu la komunan bonon,
                            La socion supren levu.

                            Kune remu en konsento
                            Homan komunan boaton –
                            Celon ni certe atingos.

                            Vanta kverelo sen kaŭzo
                            ĝuo de menso malnobla.

Setälä ne uzis apostrofojn en siaj poemtradukoj, tial li skribas arbar, sed li certe akcentis la silabon bar. La kvar unuaj versoj estas regule kvartrokeaj, sed la kvar lastaj enhavas du daktilojn kaj unu trokeon:

                            – v v | – v v | – v

Kompreneble oni povas analizi ilin ankaŭ kiel unu trokeon kaj du amfibrakojn:

                            – v | v – v | v – v

…kaj tiam la skemo respondas al la stumblo difinita en la Parnasa Gvidlibro (Kalocsay k.a. 2021: 30–31): “anstataŭigon de tri jamboj aŭ trokeoj per du anapestoj aŭ amfibrakoj oni nomas stumblo”. En la daktila analizo, paro de tiaj versoj ritme similetas ankaŭ al la heksametro (Kalocsay k.a. 2021: 64–65), kvankam kompreneble ne koincidas kun ĝi.

Tiu tripieda skemo ne aperas en la ekzakte samaj lokoj kiel la rompversoj en la finna originalo, sekve estas klare, ke Setälä konceptis ĝin kiel regulan variaĵon de la Esperanta Kalevala-metriko, ĉiam uzeblan anstataŭ la kvartrokea skemo. Mi opinias, ke lia provo estas interesa, sed ne vere funkcias. La finnaj rompversoj enhavas rekoneblajn fonologiajn ecojn (mallongajn akcentatajn silabojn), kiuj determinas ilian uzon, dum la “Setälä-versoj”, por nomi ilin tiel, aperas, kiam la poeto decidas uzi ilin, kaj ili ne havas iun fonologian rekonilon. Sekve la efiko estas kvazaŭ la metriko ŝanĝiĝus meze de la poemo; oni ne perceptas la “Setälä-versojn” nur kiel porokazajn stumblojn (en la senco de la Parnasa Gvidlibro). En apartaj mallongaj poemoj tio eble iel-tiel funkcius (almenaŭ se oni ne ŝanĝus meze de la strofo, kiel ĉi-supre), sed en pli longa rakonta epopeo arbitra saltado inter du metrikaj skemoj estus ĝena. Tial estas kompreneble, ke Leppäkoski ne imitis Setälä-n en siaj tradukoj.

La kvara regulo de la finna Kalevala-metriko permesas naŭsilabajn versojn sub certaj kondiĉoj. Estas interese, ke en la manuskripta postlasaĵo de Leppäkoski, sed ne en la definitiva traduko, oni trovas kelkajn naŭsilabajn versojn (aŭ naŭsilabajn hemistikojn, sub oktrokea analizo):

                            Pli frua manuskripto: Menso mia multe emadas
                            Presita Kalevala: Menso mia estas ema

                            Pli frua manuskripto: Kanto el mia buŝo kuras
                            Presita Kalevala: Vortoj en la buŝo bolas

Sendube la definitivaj versioj estas pli bonaj kaj montras, ke Leppäkoski lertiĝis kiel tradukanto. Tamen indas demandi pri la kaŭzo, pro kiu li unue provis uzi naŭsilabajn versojn. En la dua ekzemplo ĉi-supra oni povus pensi, ke li intencis apliki la permeson uzi trisilaban unuan piedon laŭ la finna metriko (Kanto el | mia | buŝo | bolas), tamen tio ne klarigas la unuan ekzemplon (Menso | mia | multe e‑ | ‑madas). Mi supozas, ke li tiutempe aplikis specialan regulon por kalkuli la silabojn ĉe intervortaj hiatoj, kiam unu vorto finiĝas kaj la sekva komenciĝas per vokalo: li kalkulis multe emadas kiel kvarsilabaĵon kaj Kanto el kiel dusilabaĵon. En la sama manuskripto li eĉ skribas ĝis aŭdado de la amataj, kvankam la metriko ŝajnus postuli de l’ amataj (la presita Kalevala: por ke aŭdu posteuloj). La teĥnika termino por tio estas sinalefo, difinata jene: “En metriko, kunfando de la fina vokalo de vorto kun la komenca de la sekva, sen elizio skriba” (PIV 2020).

Poste Leppäkoski evidente forlasis la sinalefan regulon, sed de kie ĝi devenis? En sia traduko de La Floroj de l’ Malbono de Charles Baudelaire, Kalocsay kaj Waringhien (1957: 46) kelkfoje aplikas similan regulon, sed nur se la du vokaloj estas identaj. Pli verŝajna modelo estas la klasika latina poezio, en kiu oni ne skandas la vortfinan vokalon kiel apartan silabon, se la sekva vorto komenciĝas per vokalo, ekzemple en la fama heksametra verso de Katulo:

                            Ōd(ī) et amō. Quār(ē) id faciam fortasse requīris.

(En la traduko de nia jubileulo: Amon, malamon, kial mi sentas, vi certe scivolas, en Berveling 1998: 241.) Mi tamen ne konas la vivhistorion de Leppäkoski sufiĉe bone por povi klarigi, kiuvoje ĉi tiu latina sistemo (kiu aperas ankaŭ en iuj latinidaj lingvoj) povis influi lin. Certe dum lia tempo oni studis Latinon en pli multaj lernejoj ol nuntempe.

Dum kvartrokeo estas la plej baza metrika trajto de Kalevala (tamen oktrokeo en la Esperanta traduko), en ties harmonio plej gravas aliteracio, ripeto de la samaj vortkomencaj sonoj: menso mia estas ema, en pli riĉa kazo pli ol unu sono: cerbo mia certe celas. Estas notinde, ke la Parnasa Gvidlibro ne konas ĉi-specan aliteracion, ĉar por ĝi aliteracio estas nur ripeto de la samaj aŭ similaj konsonantoj, kaj ne nepre vortkomence (Kalocsay k.a. 2021: 41–42). Ĝi tamen mencias aliteracion ankaŭ aliloke kaj iom alisence, kiel rimedon de “primitivaj” ĝermanaj poemoj kun akcentnombra metriko, uzeblan ankaŭ en Esperanto (Kalocsay k.a. 2021: 58–59). Laŭ la Gvidlibro, “la aliteracion devas [en Esperanto] porti la konsonanto komencanta la akcentan silabon”, kun la ekzemploj Senfundo faŭkis, foris herboj kaj Ululas lupo ĉe gorĝo grota – en Ululas lupo kiel aliteraciaj estas indikataj nur la l-konsonantoj, ne la tuta silabo lu.

Krom ke la nur-konsonanta difino de aliteracio en la Parnasa Gvidlibro estas tro malvasta, la traduko de Kalevala ankaŭ dubigas la regulon, ke aliteracion devas porti la akcentataj silaboj: Leppäkoski aliteraciigas ĉefe vortkomencojn, eĉ se ili estas senakcentaj. Teorie oni povus pensi, ke tio estas nur nelerta transpreno el la finna, kie la vortkomencaj silaboj estas ĉiam akcentataj, sed praktike tio ja bele funkcias ankaŭ en Esperanto:

                            Kara frato, koramiko, kamarado kunkreskinta!
                            Venu kaj komencu kanti, kune nun kun mi recitu,
                            kiam ni de du direktoj reciproke nin renkontis.

Ekzemple kamarado kunkreskinta, komencu kanti, reciproke nin renkontis (kaj aliaj) perfekte funkcias kiel aliteracioj, kvankam la akcentataj silaboj ra…kin, men..kan, pro…kon estas tute malsimilaj. Efektive, unu el la verkintoj de la Gvidlibro, Kalocsay, mem aliteraciis ankaŭ per neakcentataj vortkomencoj en sia “Kongresa runo”:

                            La potenca praa patro
                            De la kantoj karesantaj,
                            La bravulo kun la brila
                            Balaanta blanka barbo
                            Kaj ĉe l’ koro kun kantelo

Verdire estas iom strange, ke malgraŭ la “Kongresa runo” kaj la kaloĉajaj tradukoj de la lirikaj poemoj el Kanteletar, la metriko kaj harmonio de la tradukoj de la finnaj-karelaj runoj estas pritraktataj nenie en la Gvidlibro.

En mia traduko de la balado “Tuuri” de Eino Leino (2022) mi uzis abunde vortkomencajn aliteraciojn same kiel Leppäkoski, sed sentis, ke aliteraciojn de akcentataj silaboj ne-vortkomencaj oni povas en Esperanto uzi kiel duarangan harmonian rimedon, precipe se temas pri pli ol unu sono, ekzemple Vi ricevis eĉ jarcenton. Kaj kompreneble la vort-internaj konsonantripetoj, laŭ la pli malvasta difino de la Parnasa Gvidlibro, estas tamen kelkfoje uzeblaj: Mi ne estas festa gasto.

Aliteracioj estas pli facilaj por tradukanto ol rimoj tiurilate, ke ili ne sekvas difinitan skemon: ili aperas kiam eblas, kaj oni ne bezonas meti ilin en la samajn lokojn kiel en la originalo. Krome, ĉar en Kalevala oni ofte ripetas la saman penson dufoje, oni povas unue traduki ĉefe la enhavon, poste elekti proksimumajn sinonimojn kiuj bone aliteracias. Sed povas esti, ke en iuj lokoj Leppäkoski sentis specialan devon aliteraciigi. Liaj manuskriptoj montras, ke li ne tuj elpensis la definitivan, riĉe aliteracian komencon de la Esperanta Kalevala. Kaj li ankaŭ zorge aliteraciigis ekzemple en la priskribo de la rapida skiado de Lemminkäinen, loko kiu estas multe citata en la finna originalo ĝuste pro sia trafa formo (dektria kanto):

                            tuli suihki suksiloista,
                            savu sauvojen nenistä

En la traduko de Leppäkoski:

                            fajro fulmis el la skioj, flamo flagris el bastonoj

En la intervjuo de la Pola Radio, Leppäkoski diras, ke li uzis aliteraciojn en pli lirikaj partoj de Kalevala, sed “preskaŭ forlasis” ilin en pli konkretaj lokoj. Li do donis prioritaton al la transdonado de la pli-malpli preciza enhavo de la originalo, eĉ se aliteracioj tiam ne troviĝas. Tial la enkonduka kanto de la Esperanta Kalevala kvazaŭ promesas pli da aliteracioj ol proponas iuj el la sekvaj kantoj, pli apogataj sur la enhavo.

Humphrey Tonkin (2020: 85) priskribas la du tradukojn de la ŝekspira Hamlet: tiu de Zamenhof celis ne nur redoni la tekston en Esperanto, sed alproprigi la tekston al la Esperanta literaturo; tiu de L. N. M. Newell emfazis fidelecon al la originalo. Reto Rossetti opiniis, ke oni devus traduki imagante, kiel Ŝekspiro skribus, se li skribus en Esperanto; por Newell, tio estis absurdaĵo, laŭ li oni devas fidele redoni tion, kion Ŝekspiro efektive diris. Kvankam Leppäkoski ja trovis tre multajn belsonajn Esperantajn aliteraciojn, li tamen unuavice celis tradukon fidelan, kelkloke eĉ klarigan. Mi mem, tradukante “Tuuri” de Eino Leino, agis alimaniere kaj provis imagi, kiel Leino skribus en Esperanto: se en la originalo multaj finnaj vortoj evidente staras en siaj versoj ĉefe por aliteracio, nenio malhelpas iuloke elekti en Esperanto iome alisignifajn vortojn ol en la originalo por krei aliteraciojn, se oni konservas la esencon de la enhavo. Sed estas kompreneble pli facile imagi “kiel Eino Leino skribus en Esperanto”, ĉar temas pri individua poeto, ol imagi, “kia estus Kalevala se temus pri Esperanta folkloro” – mi komprenas, kial Leppäkoski agis kiel Newell kaj ne volis tro tuŝi la originalon.

Antaŭ multaj jaroj unu eksterlanda esperantisto, laŭdante la tradukon de Kalevala, citis al mi admire la esprimon raŭpoj rampis sur la randoj – sed precize tian mi ne trovis! En la deksesa kanto troviĝas rano frajis en la mezo, raŭpoj rampis laŭ la flankoj, en la dudeksesa vermo krablas en la kruĉo, larvo lamas en l’ angulo, en la dudeksepa vermoj svarmas laŭ la randoj kaj lacertoj ĉirkaŭlamas (en ĉiuj kazoj temas pri abomeninda biertrinkujo proponata al la heroo). La harmonie perfekta raŭpoj rampis sur la randoj verŝajne naskiĝis en la menso de tiu samideano (aŭ eble en mia memoro tiom da jarojn post tiu renkonto?) – pruvante, ke la Kalevala-tipa aliteracio povas tute enhejmiĝi en Esperanto.

Kelkfoje aliteracion povas anstataŭigi alispeca harmonio, plej grave en la traduko de la ripetiĝanta verso vaka vanha Väinämöinen ‘fidinda maljuna V.’, kiun Leppäkoski sukcese tradukas per interna rimo: aĝa, saĝa Väinämöinen. Kaj kiel kuriozaĵon oni trovas almenaŭ en la dekdua kanto eĉ unu veran rimon, hazardan aŭ intencan:

                            Tamen la patrin’ avertis sian filon aventuran
                            kaj konsilis la edzino sian edzon kore duran

Fine, por ankoraŭ konkrete ilustri diversajn traduk-alirojn, mi prezentas tri Esperantajn versiojn de la plej fama ampoemo el Kanteletar, kiun tradukis kaj Kalocsay kaj Leppäkoski, kaj kiun ankaŭ mi iam tradukis, ankoraŭ ne konante la versiojn de miaj grandaj antaŭuloj. Oni vidas, ke Kalocsay ne uzas aliteracion, sed aldonis al la traduko rimojn, kiujn la originalo kompreneble ne konis. La “lupan sangon” de la originalo li tradukas per veneno, kvankam ekzemple lupsango estus same trisilaba kaj la vorto ne estas rima – sed mi ne scias, kiulingvan originalon li uzis. En la traduko de Leppäkoski la unufoja transpaŝo (…eĉ se lupon / sangolipe li similus) estas rimedo ne konata de la folklora poezio, sed, kiel menciita supre, ĝi ja estis uzata de Eino Leino. La tradukoj de Leppäkoski kaj mi ambaŭ uzas aliteraciojn sen rimoj, sed Leppäkoski iomete pli volas konservi la enhavon de la originalo, dum mi estas iomete pli preta oferi la precizan enhavon por ricevi bonajn aliteraciojn.

                            Kalocsay (1931), parto

                            La amat’ se venus foje,
                            Ho, se pasus li alvoje, […]
                            Mi la manon preme prenus,
                            Eĉ serpenton se ĝi tenus,
                            Kisojn al la buŝ’ mi ŝutus,
                            Eĉ venenon se ĝi gutus,
                            Mi sur liajn ŝultrojn falus,
                            Eĉ se l’ Morto tie palus,
                            Kuŝus mi ĉe lia flanko,
                            Eĉ se el ĝi fluus sango.

                            Leppäkoski (1967)

                            Se la koramik’ aperus,
                            voje venus la amato,
                            mi ekprenus lin je mano
                            eĉ se ĝi serpenton tenus,
                            lin mi kisus, eĉ se lupon 
                            sangolipe li similus,
                            poste al la kol’ mi saltus,
                            eĉ se tie mort’ atendus, 
                            plue mi ĉe li kuŝiĝus,
                            eĉ se sang’ apude ondus. 

                            Lindstedt (ne publikigita)

                            Se revenus la revato,
                            montrus sin la sopirato,
                            mi karesus manon karan
                            eĉ serpenton proponantan,
                            la karul’ ricevus kison
                            eĉ sur lipojn lupe sangajn,
                            al la kolo mi min kroĉus,
                            eĉ se morto min minacus,
                            apud la karul’ mi kuŝus,
                            eĉ se sango flanke fluus.

 

Literaturo uzita

Baudelaire, Charles (1957). La Floroj de l’ Malbono. (Tradukis K. Kalocsay kaj G. Waringhien.) La Laguna: J. Régulo.

Berveling, Gerrit (1998). Antologio Latina, vol. 1. Chapecó-SC: Fonto.

Buller, Osmo (2022). UK en 1922 – kulmino de la juna movado. Libera Folio 2022-10-16. https://www.liberafolio.org/2022/10/16/uk-en-1922-kulmino-de-la-juna-movado/ (legita 2022-12-15).

Erkko, J. H. (1946). Spegulo homarana. (Tradukis Vilho Setälä.) Helsinki: Esperanto-Instituto de Finnlando.

Kalevala (1964). Esperantigis Joh. Edv. Leppäkoski. Helsinki: Fondumo Esperanto.

Kalevala (1985). Tradukis Joh. Edv. Leppäkoski el la originalo kolektita de Elias Lönnrot. Helsinki: Esperanto-Asocio de Finnlando.

Kallio, Petri (2021). Kalevalanmitta ja muinaiskarjala. Virittäjä 3/2021, pĝ. 442–447.

Kalocsay, Kálmán [1922] (1984). Kongresa runo. Pĝ. 143–146 en Esperanta Antologio, red. W. Auld. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.

Kalocsay, Kálmán (1931). Eterna bukedo. Poemoj el dek du lingvoj. Budapest: Literatura Mondo. Legebla ankaŭ ĉe https://egalite.hu/kalocsay/eterna.htm (legita 2022-12-15).

Kalocsay, Kálmán & Waringhien, Gaston (1957): Enkonduko, en Baudelaire 1957.

Kalocsay, Kálmán & Waringhien, Gaston & Bernard, Roger & Ruggiero, Nicola (2021). Parnasa gvidlibro. 4‑a eldono. Pisa: Edistudio.

Klemola, Irja (1965). Johan Edvard Leppäkoski 1964. Kalevala maailmalla. https://kalevalamaailmalla.kalevalaseura.fi/j-e-leppakoski/ (legita 2022-12-15).

Kreutzwald, Fr. R. (1975). Kalevipoeg. Estona popola eposo (fragmentoj). Tradukis Hilda Dresen. Tallinn: Eldonejo “Eesti Raamat”.

Leino, Eino (1946). Poemoj de Eino Leino. (Tradukis Vilho Setälä.) Malgranda revuo 1/1946, p. 10–17. http://www.tekstoj.nl/mr/MR461.pdf (legita 2022-12-15).

Leino, Eino (2022). Tuuri. El la finna tradukis Jouko Lindstedt. Beletra Almanako 44, p. 80–85.

Leppäkoski, Joh. Edv. (1967). Se la koramik’ aperus…, en Setälä (1967: 143).

Leppäkoski, Joh. Edv. (intervjuo). Terttu Tyynelä intervjuas J. E. Leppäkoski por Pola Radio “iam en la 1970-aj jaroj”. https://soundcloud.com/kalle-kniivil/leppakoski (aŭskultita 2022-12-15).

Leppäkoski, Joh. Edv. Manuskripta postlasaĵo konservata ĉe Esperanto-Asocio de Finnlando.

Martinson, Harry (1979). Aniaro. Tradukis William Auld kaj Bertil Nilsson. Malmö: Eldona Societo Esperanto.

PIV 2020. Plena Ilustrita Votaro. http://vortaro.net/ (legita 2022-12-15).

Setälä, Vilho (1950). Burĝonoj. Infanoj en poezio kaj fotografio. Helsinki: Eldono Vilho Setälä.

Setälä, Vilho (1967). Fortoj de l’ vivo. Helsinki: Fondumo Esperanto.

Tonkin, Humphrey (2020). Memoru ĉi praulojn: Eseoj pri Esperanto-literaturo. Novjorko: Mondial.


Ei kommentteja:

Lähetä kommentti