2014-10-21

Kaŝita regulo de la Esperanta gramatiko

La Esperanta traduko de la fantasta klasikaĵo La Mastro de l' Ringoj fare de William Auld estas ĝuiga legaĵo. Iom mirigas, ke ĉiuj deklivoj estas apikaj sed neniam krutaj, sed ĝenerale la teksto admirinde fluas:
Rapide la ĉasantoj nun sin turnis kaj laŭiris la novan padon. Kvazaŭ freŝaj post tutnokta ripozo ili saltis de ŝtono al ŝtono. Fine ili atingis la supron de l' griza monteto, kaj subita vento trablovis iliajn harojn kaj movigis iliajn mantelojn: frida aŭrora vento.
Bele... sed halt! Eble iuj el vi (verŝajne la malplimulto) rimarkis kvazaŭ eraron: movigis. La verbo movi  ja estas transitiva: la manteloj moviĝis, sed la vento movis la mantelojn. Kiel instruas la gramatikoj, movigi signifas 'igi iun alian movi ion'. Kial movigi tamen tiom nerimarkeble sidas ĉi tie?

La sekva citaĵo estas el La vidvino kja la profesoro de Ronald Cecil Gates – aŭtoro ne de la sama kalibro kiel Auld, sed distra kaj ĝenerale kun bona lingvaĵo:
Ili restis silentaj, dum la ŝoforo startigis la motoron, singarde manovris la buson en la straton, kaj ĝin ekruligis norden.
Ĉu la transitiva manovri estas problemo por vi? Nu, jam Zamenhof uzis ĝin ankaŭ transitive. Ĝenerale, la transitiveco de la verboj estas unu el la grandaj malfacilaĵoj en Esperanto: la verboj plej ofte estas strikte transitivaj aŭ netransitivaj, sed oni devas aparte lerni tion por ĉiu radiko; kaj kelkaj radikoj estas iom kapricaj (pensu pri fumi paniki).

Mi tamen celas nun alian verbon, nome ekruligi. Vidu, ruli estas transitiva: la aŭtobuso ruliĝas, sed la ŝoforo rulas la aŭtobuson... sed tio ne tute funkcias, ĉu? La ŝoforo povus ruli la malfiksitan radon al la vojrando, sed la tutan aŭtobuson?

Efektive, jam Zamenhof sentis similan problemon ĉe ruli, ĉar laŭ NPIV (La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto) li skribis: al la veturigistoj mi donados po rublo, por ke ili ruligu min kiel kortegan kurieron. NPIV difinas ruligi per "fari, ke iu ruliĝu sur radoj", kaj evidente Zamenhof ĝuste tion celis. Ankaŭ la ekzemplo de Gates estas klarigebla per "fari ke io ruliĝu sur radoj". Do, ruligi en ĉi tiuj ekzemploj signifas 'igi ruliĝi', kio ne egalas al la simpla ruli, ĉar en ruli iu konkrete turnas iun objekton ĉirkaŭ ties akso por movi ĝin, sed ekzistas ankaŭ aliaj manieroj igi iun aŭ ion ruliĝi. Tamen, laŭ ĉiuj reguloj de la Esperanta vortfarado, ruligi devus signifi nur 'igi iun alian ruli ion', do ekzemple ordonante al la soldatoj, la oficiro ruligis la ŝtonon for.

Mi cerbumas pri ĉi tiaj ekzemploj jam de kelkaj jaroj, kaj iam mi fakte demandis miajn filinojn, ĉu oni movas monton movigas monton. Mi ne deziras tro emfazi la kapablojn de denaskaj parolantoj, sed miaj filinoj almenaŭ neniam legis iun ajn gramatikan libron aŭ vortfaran studon pri Esperanto. Ili nur mallonge pensis kaj respondis: Giganto movas monton, sed sorĉisto movigas ĝin. Jen denove la sama fenomeno! Giganto ja konkrete tenas la monton, movas kaj ŝovas ĝin, sed sorĉisto igas ĝin moviĝi!

Post ĉio ĉi mi aŭdacas aserti, ke en Esperanto estas kaŝita regulo, kiun neniu gramatiko mencias: kiam oni aldonas ig al la transitiva verbo V, farante de Vi novan verbon Vigi, tiu nova verbo signifas ne nur 'igi iun Vi ion', sed ankaŭ 'igi ion Viĝi', 'igi ion Vi sin'. Diversaj uzantoj de la lingvo, ekde Zamenhof, trovis, retrovis kaj aplikis tiun regulon, tute senkonscie.

Oni povas aldoni unu interesan observon. Danke al la libera kunmeteblo de Esperantaj morfemoj, oni devus povi diri moviĝigi kaj ruliĝigi. Tion ja celas la ekzemploj ĉi-supraj: la vento moviĝigis la mantelojn, la ŝoforo ruliĝigis la aŭtobuson norden, la sorĉisto moviĝigis la monton. Tamen, tiaj formoj estas ege nekutimaj. Io ŝajnas bloki -iĝ-ig- (kaj supozeble ankaŭ -ig-iĝ-, sed tio estas alia historio). Mi ne havas bonan klarigon por tio.

Se en Esperanto vere ekzistas tia kaŝita regulo, tio estas malbona novaĵo por ĉiuj gramatikistoj kaj instruistoj, kiuj klopodas lernigi al komencantoj (kaj kelkfoje ankaŭ al progresintoj), ke ili ne diru fiksigi, ĉagrenigikonfuzigi, kiam ili evidente celas diri nur fiksi, ĉagreni konfuzi. Unu el la plej kutimaj eraroj estas diri konfuziga anstataŭ konfuza... sed se ni do rajtas diri, ke konfuzigi signifas igi konfuziĝi, ĉu konfuziga plu estas eraro? Kaj ĉu ni entute povas kapti la distingon inter konfuzi kaj igi konfuziĝi, ĉar la radiko ne havas tiel konkretan signifon kiel moviruli? Mi ne havas respondon. Estas bone, ke mi ne bezonas instrui kurson pri Esperanta vortfarado.

Por multaj lingvistoj la ideo mem, ke en Esperanto povus esti kaŝitaj, nemalkovritaj reguloj, estas neebla, ĉar nia lingvo ja estas "artefarita". Kiel povus okazi spontaneaj, nekonsciaj aferoj en ĝi? Sed evidente tiaj okazas. Eĉ se vi preferas diri, ke tia "iĝiga ig" (kiel mi ŝatus ĝin nomi) estas eraro, ĝi ekzistas, ankaŭ ĉe spertaj parolantoj. Por prunti esprimon de István Ertl, Esperanto estas ne artefarita, sed – partefarita.

3 kommenttia:

  1. Mi ricevis jenan komenton:

    mi skribis komenton al via blogo, sed ĉar la fasado estas finna, mi malsukcesis. Do mi skribas mian opinion ĉi tie.

    La temo cetere estas treege interesa, ĝi tuj kaptis min.

    Mia komento:

    Oni povas opinii: William Auld estas fama kaj elstara tradukisto, kaj tial li pravas. Same pri R. C. Gates: Konata aŭtoro, do oni ne kritiku lin.

    Mi ne serĉas kaŝitan regulon kaj simple diras: Tio estas malbona Esperanto, fakte ni ne bezonas plian regulon, ĉar oni povas esprimi la aferon sen artifikaĵoj. La aŭtoroj simple kopias sian (gepatran) lingvosenton en E-ton.

    Do: igi ruliĝi; igi ekruliĝi, igi moviĝi
    aŭ oni elektas alian tradukon:

    * ... subita vento trablovis iliajn harojn kaj FLIRTIGIS / EKTIRIS iliajn mantelojn: frida aŭrora vento ...
    * Ili restis silentaj, dum la ŝoforo startigis la motoron, singarde manovris la buson en la straton, kaj ĝin VETURIGIS / MOVIS norden.
    * "Giganto movas la monton" havas alian sencon ol "sorĉisto movigas la monton" (en la dua frazo la monto moviĝas mem - kio fakte estas ebla nur sub la kondiĉo, ke oni personigas la monton): Kp.: La policisto ordonis al la homoj, ke ili formoviĝu. = La policisto formovigis la homojn.

    Morfemoj en Esperanto NE estas libere kunmeteblaj.

    (Kaj parenteze: NPIV ne estas fidinda gramatika libro. PIV kutime estis, sed NPIV ne plu.)

    MIA KONCIZA REAPONDO:

    1. Ĉiam oni povas diri, ke esprimoj, kiujn la normaj reguloj de Eo ne klarigas, estas simple "malbona Esperanto". Tiam oni eĉ principe neniam povas trovi ion novan postulantan klarigon. Sed mi skribis mian blogaĵon kiel lingvisto priskriba, ne preskriba, demandante: kio vere troviĝas ĉe fluaj uzantoj de la lingvo?

    2. En "la policisto formovigis la homojn" vi tamen mem akceptas ĝuste la saman konstruon, ĉar laŭ normaj gramatikoj ĝi povus signifi nur "la policisto igis iun alian personon formovi la homojn", kaj oni devus diri "la policisto formovis la homojn"!

    3. Pri la gramatikaj analizoj en NPIV oni povas malkonsenti, sed se ĝi indikas iun ekzemplon kiel Zamenhofan, mi fidas ĝin.

    VastaaPoista
  2. Ĉio ĉi memorigas min pri "komputilaj programoj", kiuj "ekruliĝas". Kion faras ĉe tio la uzanto? Ĉu li "rulas" ilin? Ne, li vere ekruligas (do eklanĉas) la programojn. Samsame kiel viajn aŭtobusojn.

    Do, kiel vi laŭ mi tre ĝuste analizas, temas en vero pri "igi ruliĝi".

    Verdire la tuta iga-iĝa afero estas en Esperanto bedaŭrinda kaj ege malhelpa ĥaosaĵo.

    Simila problemo iam ekestis ĉirkaŭ "musa klakado". Mi antaŭ pluraj jaroj enkondukis pro mia propra lingvosento - kiom ajn tiu objective valoru - la verbon "alklaki". Tiel mi klopodis eviti "klakigi". Fakte nenio ajn vere klakas, aŭ almenaŭ, plej ofte tute ne klakas. Se io ajn, la mekanika butono de la muso mem tre mallaŭte klaketas.

    VastaaPoista
    Vastaukset
    1. Efektive mi deziris montri, ke ne temas pri ĥaoso - ke eĉ parto de la ŝajnaj malregulaĵoj estas regataj de regulo. La ig/iĝ-sistemo de Esperanto ja estas malsimpla, sed malsimpla sistemo estas la malo de ĥaoso (pensu pri malalta kaj alta entropioj).

      Poista