2014-05-01

Simpla kaj facila?

Se oni montras gramatikon aŭ lernolibron de Esperanto al iu ordinara ne-esperantisto, ne estas malfacile konvinki tiun, ke Esperanto vere aspektas pli simpla ol tiuj fremdlingvoj, kiujn la ne-esperantisto konas el la lernejo, kaj ke ĝi tial certe estus ankaŭ pli facile lernebla. Sed se vi provas fari la samon al lingvisto, tiu eble kuntiras la brovojn kaj restas nekonvinkita. Tamen la lingvisto, kiel specialisto, ja devus vidi la faktojn pli bone ol la ordinarulo. Kio okazas – kial la lingvisto ŝajnas vidi malpli bone?

Se vi insistas, la lingvisto klarigas, ke facileco estas relativa afero kaj dependas de tio, kiu lernas la lingvon: ĉu infano aŭ plenkreskulo, ĉu iu kies denaska lingvo similas al la lingvo lernata aŭ iu kies denaska lingvo estas tute malsimila. Vi povas koncedi, ke la vojo de eŭropano al Esperanto povas vere esti pli mallonga ol tiu de ĉino aŭ japano, sed tamen: Esperanto ja havas simplan strukturon kaj estas tial ankaŭ por ĉino pli facila ol, ekzemple, la angla (verŝajne vi uzus ĝuste tiun ekzemplon). Sed se vi estas malbonŝanca, la lingvisto eĉ ne kredas, ke unu lingvo povas esti pli simpla ol alia! Kiel tio eblas?

Dum la deknaŭa jarcento, kiam la plimulto de la lingvistoj esploris la lingvojn hind-eŭropajn (kaj precipe ties historion), ili opiniis, ke tiuj lingvoj (eble kune kun la ŝemidaj, ekzemple la araba kaj hebrea), estas aparte malsimplaj kaj tial ankaŭ riĉaj, esprimpovaj kaj evoluintaj. La popoloj malpli civilizitaj parolis pli simplajn lingvojn, per kiuj ne eblis esprimi ĉiujn subtilaĵojn de la homa penso. Nur malmultaj lingvistoj faris al si la penon vere lerni kaj esplori tiujn "primitivajn" lingvojn – multaj el kiuj montriĝis esti tre malsimplaj, plenaj je subtilaj gramatikaj distingoj kiujn neniu hind-eŭropa lingvo posedis. Cetere, unu el la sciencistoj, kiuj ja konis la malsimplecon de la "primitivulaj" lingvoj estis Karlo Darvino, kiu skribis pri "la perfekte regula kaj mirinde malsimpla strukturo de la lingvoj de multaj barbaraj nacioj" (La Deveno de la Homo, ĉap. 3). Darvino ankaŭ pli-mapli ĝuste klarigis la kaŭzon: ĉiuj lingvoj ekzistis sufiĉe longe por amasigi al si multajn gramatikaĵojn, eĉ se novaj tiaj aperas relative malrapide.

Kiam la lingvistoj dum la dudeka jarcento iĝis tiel saĝaj kiel Darvino (nu, almenaŭ ĉi-rilate) kaj ekesploris ekzemple la indiĝenajn lingvojn de Ameriko, ili ekhontis pro siaj antaŭuloj kaj deklaris, ke ĉiuj lingvoj estas sufiĉe esprimpovaj por la bezonoj de siaj denaskaj parolantoj, kaj ke ĉiuj lingvoj estas ankaŭ egale malsimplaj: ekzistas neniaj primitivaj lingvoj. Tio fariĝis duonoficiala dogmo de la moderna lingvistiko.

Sed la dogmon parte kontraŭis iuj evidentaj faktoj. (Per tio oni ja rekonas dogmon.) Se la angla verbo havas maksimume kvin fleksiajn formojn, dum de ĉiu finna verbo oni povas havi 12.000 formojn, certe oni ne povas rigardi la du lingvojn egale malsimplaj – kvankam ni kredas, ke anglalingvano tamen povas esprimi per sia lingvo ĉion kion finno per la sia? Ho, diris la lingvistoj, ja la angla verbo estas pli simpla ol la finna, sed kiel tutaĵoj la du lingvoj estas egale malsimplaj. Lingvo, kiu iĝas simpla unuloke, kompensas tion per malsimpleco aliloke. Sed neniu povis vere klarigi, kiele tia kompensa meĥanismo povus funkcii, aŭ kial ĝi entute devus ekzisti – krom por savi la dogmon. La lingvistoj agis laŭ la devizo "se la teorio kaj la realo ne kongruas, ve al la realo!".

Nune ekzistas tamen pli kaj pli da lingvistoj, kiuj kuraĝas paroli pri lingvoj pli kaj malpli simplaj, emfazante, ke simpleco ne signifas primitivecon aŭ mankon de esprimpovo. Ekzemple, parto de la lingvistoj diras, ke aparte simplaj estas la kreolaj lingvoj, do lingvoj al kiuj pli frue dum ilia historio mankis denaskaj parolantoj, ĉar ili naskiĝis ekzemple inter diversdevenaj afrikaj sklavoj (ankaŭ la difino en NPIV estas nemalbona). Aliaj plu vidas en tiu aserto kaŝitan rasismon, sed feliĉe unu el la korifeoj de tiu "simpleca" skolo, John McWhorter, estas mem nigrahaŭta. Troviĝas ankaŭ lingvistoj tezantaj, ke certaj specoj de interlingvaj kontaktoj tendencas simpligi lingvojn; unu el la plej famaj estas Peter Trudgill, konata socilingvisto – kiu kuraĝis prezenti sian tezon nur post longa kariero kaj firma pozicio en la scienca mondo, kaj ankaŭ tiam nur kiel hipotezon.

La komuna trajto de tiuj lastatempaj teorioj estas, ke ili emfazas la rolon de la plenkreskulaj lingvolernantoj en la simpligo de iuj lingvoj. Se lingvo estas transdonata normale de unu generacio de parolantoj al la sekva, infana generacio, ĝi povas iom post iom amasigi ĉiajn malsimplajn gramatikaĵojn kaj strangajn parolsonojn. Sed se en iu periodo de sia historio la lingvo estas uzata de relative multaj parolantoj, kiuj lernis ĝin nur kiel plenkreskuloj, ĝi tendencas forfaligi parton de tiuj malsimplaĵoj. La kreolaj lingvoj estas ekstrema kazo, ĉar iam ili havis nul denaskajn parolantojn. Sed ankaŭ la relative simpla gramatiko de la angla lingvo estas klarigata per la rolo de alilingvanoj dum ĝia pli frua historio en Britio: iam oni atentigis pri la rolo de la france parolantaj normanoj (post 1066), sed nuntempe oni pli emfazas la pli fruan influon de la invadaj skandinavoj, kiuj parolis la pranordian (norenan) lingvon, kaj ankaŭ tiun de la diversaj keltaj popoloj, kiuj iom post iom iĝis angleparolantoj.

Nu, kion do diri pri Esperanto? Se iu lingvisto, ne scianta pri la historio de Esperanto, konatiĝus kun ties gramatiko, ŝi-li povus unue konkludi, ke temas pri lingvo simpligita de kontakto kun aliaj lingvoj – eble pri iu kreola lingvo latinida? Tamen al mi ŝajnas, ke baldaŭ la lingvisto komencus dubi. La deviga markilo -n de la rekta objekto estus neatendita trajto en tia lingvo (krom eble en pronomoj). Stranga estus ankaŭ la deviga distingo inter verboj transitivaj kaj netransitivaj, do tio, ke oni ne povas diri La kunveno finis. (Se tia distingo ekzistus en la lingvo, oni atendus trovi en ĝi almenaŭ eksplicitan markilon de la transitiveco ĉe la verbo, kvazaŭ La prezidanto finigis la kunveno, La prezidanto finis ĝin la kunveno.) Kaj la lingvisto eble ankaŭ demandus sin, ĉu tiu lingvo vere estis iam uzata en komunumo de ĉiutagaj parolantoj, kvankam ĝi enhavas pronomojn mi, vi, ni kun sondistingoj malfacile aŭdeblaj en neidealaj cirkonstancoj: oni atendus, ke ili nature estus kompletigitaj per iuj markiloj, ekzemple mi-mem, ni-ĉiuj, vi-tie, aŭ similaĵoj.

Sed jes, miaopinie ankaŭ lingvisto devas koncedi, ke Zamenhof sukcesis krei lingvon ne malsimplan – parte danke al tio, ke li konis la strukturon de la angla lingvo, kiel li mem skribis. Sed Zamenhof ankaŭ enplektis en la lingvon kelkajn malsimplaĵojn. Poste li plurfoje provis forigi parton de ili en diversaj reformprojektoj siaj, sed la esperantistaro ĉiam malakceptis tiujn. La akuzativo tuj fariĝis tro kara por ni, kvankam ni ĵuras per simpleco.

6 kommenttia:

  1. La artikolo estas interesa kaj bone konstruita, ghis la fina parto, tro simpleca... Sed eble tio auguras duan artikolon.
    Giorgio Silfer

    VastaaPoista
  2. Dankon! Eĉ "simplecon" mi prenas kiel laŭdon, ĉar la blogo ja celas esti popularscienca. La diskuto inter la legantoj de "Libera Folio" (kiu kun mia permeso reaperigis ĝuste tiun ĉi blogaĵon) montras, ke eĉ nun multo povas esti miskomprenata de nefakuloj, do mi devus ankoraŭ pli atenti simplecon.

    VastaaPoista
  3. La epiteto "simpleca" celis ian vort(a)ludon kun la paro "simpla/malsimpla".

    Lingvo shajnas simpla/facila kongrue kun la maniero priskribi ghin. Kiam aperis la Unua Libro, Zamenhof prezentis sian lingvon kiel oni faris por la latina kaj chiu lingvo ech vivanta, tiam: lau la metodo gramatika-analiza estis evidenta la simpleco/facileco de lingvo kiu havas unu konjugacion anstatau tri au kvar, du kazojn anstatau ses au sep, vortofinajhojn kun fiksa kategoria signifo, preskau centprocente fonetikan alfabeton ktp. Ech la kaligrafia uzo tiutempa (kun la eleganta angla skribo, hodiau nomata Italic) efikis per sia estetiko al la elekto de J por la pluraloj... Nuntempe tiu evidenteco iel perdighis. Ne hazarde, mi trovas la Ekzercaron de la Fundamento pli oportuna lernilo ol lastatempajn verkojn, almenau ghis certa grado... (interalie, en 1893 ankorau ne gheneralighis la didaktika uzo de tabeloj, malgrau la kemia novajho -- tiel ke la Fundamento ne konas "tabel"-vortojn).
    Giorgio Silfer

    VastaaPoista
  4. Miaopinie estus pli ĝuste kaj fruktodone rigardi Esperanton kiel kompromison inter simpleco, klareco, fleksebleco kaj belsoneco. Ne ĉiam eblas ĉiujn ĉi principojn obei samtempe. Ekzemple, la N-finaĵo kontraŭas la principon de absoluta simpleco, sed privilegias klarecon kaj flekseblecon.
    Francisco S. Wechsler

    VastaaPoista
  5. Tio estas la kutima esperantista argumento. Sed verŝajne la samon oni povas diri pri ĉiuj lingvoj – ĉiu kompromisas siamaniere inter tiuj ecoj. Krome, oni havas almenaŭ iajn mezurilojn por simpleco, sed neniajn por klareco, fleksebleco aŭ belsoneco! Kiel lingvisto mi vere ne pretas taksi iun lingvon malklara aŭ malbelsona.

    VastaaPoista
  6. Ŝajne sur http://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2014/cu-esperanto-estas-simpla-kaj-facila/ oni ne plu povas komenti. Mi ŝatus atentigi pri kelkaj fontoj, kiujn mi trovis. Por mi ne sufiĉas nur legi la belan tekston, sed ankaŭ aliajn aŭtorojn pri tio.

    Antaŭ tio mi aldonu, ke ŝajne estas diferenco inter la ideo de lingva komplekseco kaj de lingva lernfacileco. Lingvoj laŭ (iuj) lingvistoj povas esti same kompleksaj, sed tamen, ekz. por homoj el aliaj lingvoj, malsame rapide lerneblaj. "Even if all languages are equally complex, that doesn’t mean all languages are equally difficult to learn. An English speaker might find French easier to learn than Russian (...)" https://www.johndcook.com/blog/2009/05/11/all-languages-equally-complex/

    La demando ja estas por ni, kio pri Esperanto. Ŝajne eblas akcepti, ke Esperanto kaj la angla estas same "kompleksaj", sed Esperanto por germanoj pli facila, ĉar ekz. fenestro similas al Fenster, taso al Tasse k.s. (Mi ne zorge pripensis la argumenton, estu nur ekzemplo.) Do eble ne indas argumenti kontraŭ la dogmo de sama komplekseco de ĉiuj lingvoj - sufiĉas eble simple diri, ke eble jes Esperanto same kompleksas kiel la franca kaj la angla (ni ne diskutu pri tio), tamen germanoj pli rapide sukcesas formi ĝustajn frazojn en Esperanto. Tion ja montras la sperto kaj la lernejaj eksperimentoj.

    Jen la hipotezo troviĝas en la angla Vikipedio, https://en.wikipedia.org/wiki/Language_complexity#Equal_complexity_hypothesis
    (Indus traduki al Esperanto, ĉar tio gravas por ni.)

    Jen artikolo pri la temo: Christopher Hallpike. So all languages aren't equally complex after all. 2018, https://www.academia.edu/36569346/So_all_languages_arent_equally_complex_after_all Multaj referencoj.

    Diskuto ĉe Reddit, ne plu komentebla, https://www.reddit.com/r/linguistics/comments/prx36/when_linguists_state_all_languages_are_equally/

    VastaaPoista