2014-02-14

La ravaj mortintoj

(1145 jarojn post la morto de Sankta Cirilo)

Ĉiun duan printempan semestron mi instruas kurson pri la malnova slavono, la unua slava skribolingvo, kiun Cirilo kaj Metodio kreis en la 9a jarcento. Iam la kurso estis deviga dum la unua universitata studjaro de la novaj slavistoj – kiuj verdire ne multon komprenis pri ĝi. Nun ĝi estas por multaj nur unu peniga kaj neinteresa paŝo antaŭ la magistriĝo, kaj oni preskaŭ aŭdas la kolektivan suspiron kiam mi prezentas ankoraŭ unu gramatikan komplikaĵon, lernendan por ke la enhavo de la mezepokaj tekstoj komencu malkaŝiĝi.

Sed mi ĉiam rekonas en la grupo tiun studenton, kiun la malsimplaj gramatikaĵoj ravas, kiu enmense komparadas la vortojn kun tiuj en la nunaj slavaj kaj aliaj hind-eŭropaj lingvoj, kiun ĉarmas la stilo de la mezepokaj verkistoj. Ŝi aŭ li – relative ofte estas li, kvankam la grupon konsistigas plejparte studentinoj – komencas baldaŭ senti sin hejme en la mondo de la morta lingvo. Ĉar tiu studento ne povis studi en la lernejo latinon, kiel iuj de la geava generacio (sen paroli pri la helena lingvo!), tiu subita raviĝo pri la malnova teksta mondo povas preskaŭ egali al enamiĝo.

Ankaŭ mi povas atesti, ke temas pri fortaj sentoj (kvankam ne tiom, ke mia edzino bezonus ĵaluzi). Antaŭ kelkaj jaroj mi sidis en la malvarma biblioteko de la Patriarĥejo de Aleksandrio, Egiptio, kaj feliĉa foliumis novtrovitan makedonan manuskripton, kiun mi rajtis vidi kiel la unua inter la slavistoj. Kvankam ĝi ne aĝis pli ol ducent jarojn, nekredeble forta estis la sento pri ponto tra la tempo, pri persona ligo kun la du personoj kies manskribon, korektojn kaj hezitojn oni povis observi sur la paĝoj. Per komparo kun aliaj manuskriptoj en aliaj bibliotekoj mi povis certiĝi pri la nomo de la "dua mano" ("mano" estas ĉiu aparta manskribo en manuskripto kaj ankaŭ la responda persono), sed la identecon de la "unua mano" ni verŝajne neniam ekscios tamen, per stranga maniero ankaŭ li fariĝis por mi kvazaŭ persona konato.

Pri la du skribintoj kaj ilia historia situacio mi verkis apartan ĉapitron por la libro pri la novtrovita manuskripto, kaj unu recenzanto poste nomis tiun ĉapitron "speciale bela filologia studo". Temis pri inspiro!

Kiel kompreni la raviĝon pri komunikiĝo kun mortintoj, per morta lingvo? Pri la malfermiĝo de pordo en la tempo, kiel la pordo tra kiu Alico devis trapasi en Mirlandon? Ĉu per tio, ke la komunika situacio kvazaŭ haltigas la tempon: la malnova teksto atendis vin de jarcentoj, ĝi ne urĝas vin, vi povas trankvile sidi kaj atendi ĝis la kaŝita enhavo komencas disvolviĝi antaŭ viaj okuloj? Vi tuŝetas la pasintecon, kvankam ĝi ne plu ekzistas.

En sia novelo "La sonĝo de la filologo" (Filologens dröm) la sveda verkisto Björn Larsson rakontas pri universitata instruisto, specialisto pri la malnova franca. Al li estas trudata antaŭtempa emeritiĝo, ĉar neniu plu interesiĝas pri liaj lekcioj. Feliĉe li ŝparis iom da mono kaj povas kiel pensiulo daŭrigi siajn esplorojn en bibliotekoj de Eŭropo. Unu tagon li trovas nekonatan manuskripton kaj komprenas, ke en ĝi estas rakontate pli klare kaj detale ol en ĉiuj konataj manuskriptoj, kio estas Gralo, centra sed nenie bone priskribata objekto en la manova franca literaturo. Sed post longa ŝanceliĝo li fine decidas ne turni la paĝon – ne legi ĝis la ŝlosila loko de la teksto, kie la mistero de Gralo estos komplete rivelita. La pasinteco eble estas pli bela, kiam restas iom da misteroj?

Alia svedo, Ola Wikander, skribis libron "En la societo de mortaj lingvoj" (aŭ eble "En kompanio kun mortaj lingvoj", svede: I döda språks sällskap). Li rakontas al la ĝenerala publiko interesaĵojn pri la lingvoj sumera, akada, hebrea, kopta, hitita (kaj aliaj hitit-regnaj lingvoj), sanskrita, malnova persa, oska, etruska, gota kaj anglosaksa. Slavono ne estas en la listo, nek la latina kaj helena, verŝajne tro bone konataj – kaj latino ja ne estas morta lingvo, ĉar ĝi neniam ĉesis esti parolata, kvankam ĝi disdialektiĝis kaj ŝanĝis sian nomon. Wikander trovas diversajn motivojn okupiĝi pri mortaj lingvoj. Li skribas, interalie: "Nur renkontante homojn de pli fruaj epokoj pere de iliaj propraj vortoj, ni havas eĉ ioman ŝancon kompreni ilin kaj iliajn pensojn."

Mi instruas la malnovan slavonon de preskaŭ tri jardekoj. Dum tiu tempo, unusola studento mia ekinteresiĝis pri slavono tiom, ke li fine doktoriĝis pri ĝi kaj verkis la unuan finnan lernolibron pri ĝi. Li estas nun parlamentano ekstreme naciisma, kondamnita de la Supera Kortumo de Finnlando al monpuno pro instigo kontraŭ malplimultoj. Senkomprene mi rigardas liajn publikajn elpaŝojn, suspirante: ĉi tiu homo tamen iam tradukis slavonen la tekston sur la Unu Ringo de Meztero, estis ravita de foraj lingvoj kaj epokoj... Iuj misteroj de mortaj lingvoj estas tristaj!

2 kommenttia:

  1. Se ''latino ja ne estas morta lingvo, ĉar ĝi neniam ĉesis esti parolata, kvankam ĝi disdialektiĝis kaj ŝanĝis sian nomon", do ankaŭ la helena ne estas morta (ĝi neniam ĉesis esti parolata, ne vere disdialektiĝis kaj ne ŝanĝis sian nomon!), kaj eĉ pri la slavona oni povas diri la samon, ĉu ne? Ĝi neniam ĉesis esti parolata en Bulgario k Makedonio, nur evoluis kaj ŝanĝis sian nomon!

    VastaaPoista
  2. La diferenco estas parte terminologia. Apud la skribataj latina kaj helena lingvoj, ekzistis la parolataj varioj (la "vulgara Latino" kaj ĉiuj helenaj dialektoj). Sed la nomon "Slavono" oni uzas nur pri skribolingvo, kiu enprenis trajtojn el diversaj slavaj dialektoj, ekde Makedonio ĝis Moravio, poste ankaŭ de la orientaj slavoj -- kaj kiu enhavis iujn sintaksajn strukturojn, kiuj verŝajne kopiis la grekajn kaj ne havis subtenon de iuj ajn parolataj dialektoj. Kompreneble, se oni nomus la malnovan Slavonon malnova bulgara, kiel iuj (precipe la bulgaroj) faras, tiam oni povus distingi la skriban kaj parolatan variojn, tute kiel vi diras. Sed estus poste strange diri, ke "en Moskvo de la 17a jarcento estis uzata malnovbulgara lingvo en sia rusa vario". Do, ĉar Slavono estis nur skribata, literatura lingvo, ĝi ne povas (sub ĉi tiu difino) havi parolatajn idojn.

    VastaaPoista