2014-07-16

La memoro de Moskopolo kaj la forlasita lernejo de Buf

La "(a)rumana domo" de Korĉo (Korçë), Albanio

Dum ĉi tiu jarcento, kiu verŝajne mortigos la plimulton de la lingvoj de la mondo, lingvistoj ne nur registras kaj dokumentas la diraĵojn de la lastaj parolantoj, sed ankaŭ partoprenas ties nostalgion pri la mondo por ĉiam perdita.

Pri tio mi pensis sidante en la hejmo de maljuna viro, loĝanto de Strugo (Makedonio), kiu rakontis pri la historio de sia familio kaj de aliaj balkaniaj valaĥoj. "Valaĥo" estas la historia nomo de ĉiuj parolantoj de la rumana lingvo, norde de Danubo, kaj de ĝiaj proksimaj parencoj, sude de Danubo, sed nuntempe oni uzas la nomon precipe sude de Danubo, en la Balkana duoninsulo. La plej granda lingvo de la balkaniaj valaĥoj nomiĝas la arumana. La lingvoj de la valaĥoj devenas de la latino de la iamaj romaj konkerantoj kaj koloniantoj. Kvankam mi kompreneble sciis pri ĉio ĉi, estis tamen travivaĵo sidi tie meze de Balkanio en urbo makedona-albana kaj propraorele aŭdi, ke ekzemple "viando, karno" estas en ilia lingvo carne [karne] kaj "supre" estas supra. Kiel esperantisto, mi havis pli da komuna heredaĵo kun mia valaĥa gastiganto ol li sciis.

La familio de mia gastiganto devenis de Moskopolo. Por la valaĥoj, tiu nomo havas preskaŭ la saman eĥon kiel Jerusalemo por la judoj. Moskopolo, la nuna Voskopojë en Albanio, estis la kultura ĉefurbo de la valaĥoj, sed en 1788 ĝi estis komplete detruita de la ribela otomana provincestro Ali Paŝao de Tepelenë. La valaĥoj vivis kiel diaspora malplimulto en ĉiuj balkaniaj landoj – aŭ kiel duonnomadaj ŝafistoj en montaraj vilaĝoj, aŭ kiel praktikantoj de intelektulaj profesioj en urboj. Neniam ili aspiris propran ŝtaton, sed ofte aktive partoprenis en la naciaj movadoj de diversaj balkaniaj landoj celantaj sendependiĝon disde la Otomana Imperio. Nuntempe en Balkanio oni jam tre malofte aŭdas ilian latinidan lingvon, sed estas facile trovi diversnaciajn homojn, kiuj scias, ke ili havas parte valaĥajn pragepatrojn.


La malplena lernejo de Buf, Greka Makedonio

Similan renkontiĝon kun la mondo por ĉiam perdita mi havis kelkajn tagojn poste en Norda Grekio, en la greka parto de la historia regiono Makedonio, kie mi aŭtis kun miaj du amikoj el Republiko Makedonio. Tute hazarde ni haltis en la malgranda vilaĝo Akrítas, kie troviĝas belaj malnovaj domoj, nun malplenaj kaj kadukaj. Antaŭ la konstruaĵo en la supra foto ni haltigis la aŭton kaj komencis foti. Laŭ la malplena vilaĝa strato al ni paŝis maljunulo tenaca kaj maldika, varme vestita malgraŭ la sufoka somera tago. Kiam li proksimiĝis, ni vidis, ke li aspektas tiom aĝa, ke la tempo certe lin forgesis – sed tamen forprenis ĉiujn liajn dentojn escepte de unu, kiu pendis kiel granda blanka lanterno meze de la supra dentokarno. Evidente li, se iu, sciis, kio estas la granda konstruaĵo, antaŭ kiu ni staras.

Ni demandis, ĉu li parolas la makedonan, ĉar en tiuj vilaĝoj multaj mezaĝaj kaj maljunaj homoj ankoraŭ parolas la lingvon de siaj slavaj prapatroj. Li unue neis, sed kiam ni komencis inter ni paroli makedone, li tamen aliĝis al la diskuto tiulingve kaj klarigis, ke ni staras antaŭ la iama lernejo de la vilaĝo, kiu pli frue estis urbeto kun la slava nomo Buf. Komence de la 20a jarcento multaj bufanoj migris al Usono, jam antaŭ ol Buf fariĝis parto de Grekio en 1913. Multaj slavoj certe elmigris post la fino de la Intercivitana Milito de Grekio. Lastatempe la nord-grekiaj vilaĝoj plie malpleniĝis pro transloĝiĝoj en la pli grandajn urbojn.

– Sed nun mi jam parolis tro multe, sufiĉas – diris la maljunulo kaj tuj decideme ekpaŝis plu. Poste ni vidis nur lian dorson, kiu malaperis en iun malnovan dometon. Nun mi jam ne certas, kion li vere rakontis al ni kaj kion ni poste trovis en la reto serĉante pri la historio de Buf. En Vikipedio troviĝas eĉ bildo pri la ĵuskonstruita nova "Bulgara Lernejo" de Buf (1910).

Efektive, la nuna Norda Grekio ne estis tre greka antaŭ la Balkaniaj militoj de 1912–1913. La kamparaj vilaĝoj estis grandparte slavlingvaj, kaj la plej grandaj gentoj en la urbo Tesaloniko estis la judoj (kiuj parolis la judhispanan lingvon, nomatan ankaŭ ladino) kaj la turkoj. La grekigo kaj deslavigo de la Greka Makedonio estis longa procezo – parte perforta, precipe post la Intercivitana Milito de Grekio (1944–1949), en kiu multaj slavoj batalis en la flanko de la komunistoj. Nuntempe la makedonoj kaj aliaj slavoj en Norda Grekio parolas sian gepatran lingvon pli sentime ol antaŭ kelkaj jardekoj, sed mankas junaj parolantoj kiuj certigus ĝian pluvivon.

La malplena lernejo kaj la kadukaj domoj de Buf fariĝis por mi kvazaŭ simbolo de tiu slava loĝantaro, sur kies dialekto Cirilo kaj Metodio siatempe bazis la literaturan lingvon kreitan por duona Eŭropo sed kiu poste po-iome grekiĝis. Kompreneble, ankaŭ la greka estas grava kultura lingvo kun valorega plurjarmila tradicio; sed lingvistoj ĉiam preferas variecon al unuformeco!

Malplenaj domoj en Buf

Ĉi tiu estis mia lasta blogaĵo antaŭ la aŭgusta vojaĝo al Hokajdo, kie la ajnua estas jam pli-malpli morta, kaj Saĥaleno, kie ankoraŭ 50 ĝis 100 maljunulinoj parolas la nivĥan (giljakan). Ambaŭ lingvoj estas vere unikaj, senparencaj, veraj gemoj por lingvisto – sed ili iom post iom sinkas en la obtuzan krepuskon de la historio. Mi promesas verki plurajn blogaĵojn pri tiu ekspedicio, sed verŝajne mi povos ilin aperigi nur post mia reveno. Ĝis tiam!

2014-06-27

La ĉambra teatro de Avino L.


Mia dusemajna restado en Oĥrido, Republiko Makedonio, kaj en la ĉirkaŭaj regionoj en Albanio kaj Grekio proksimiĝas al la fino, kaj mi ordigas la kolektitan materialon en mia komputilo. La plej valoraj estas du filmetoj, kie aperas parolantoj de periferiaj slavaj dialektoj malaperantaj. En unu Avino L. (mi nomas ŝin "avino" laŭ la balkania maniero) rakontas pri sia surmonta vilaĝo en Albanio (en la bildo) per lingvaĵo, kiu plenas de interesaj detaloj; efektive, ŝia vilaĝo estas tre konata por ĉiuj esplorantoj de sudslavaj dialektoj depost kiam la franca slavisto André Mazon raportis pri ĝi inter la du mondmilitoj. En la alia filmeto, Avo O. rakontas pri sia surmonta vilaĝo en la Grekia parto de Makedonio kaj pri sia vivhistorio per lingvaĵo kiu, kvankam klare dialekta, montras influon de la makedona normlingvo. Avo O. estas efektive aktivulo de la loka slav-makedona organizaĵo kaj tial havas kontaktojn kun Republiko Makedonio. Avino L., male, ŝajnas ĝuste la ideala reprezentanto de aŭtenta kampara dialekto: maljuna virino, kiu vivis izolitan vivon en sia vilaĝo kaj konas ĉiujn lokajn historiojn, morojn kaj kutimojn.

Sed la ŝajno trompas! Kiam mi alvenas kun miaj tri makedonaj kaj albanaj kolegoj, Avino L. tuj komprenas, pri kio ni interesiĝas. Kiam mi petas permeson filmi, ŝi senprobleme konsentas kaj rekomencas sian rakonton denove, por ke ĉio estu komplete filmita. Ŝi emfazas la specialan karakteron de la loka lingvo, kiun ŝi nomas kajnas ("ĉe-ni"), kaj montras poste surmurajn fotojn pri tradiciaj vilaĝaj festoj. Post tio ŝi elprenas el tirkesto plurajn kajerojn, en kiuj ŝi skribis popolajn fabelojn (ĉiun unue en kajnas, poste en albana traduko) kaj popolajn kantojn. Kaj fine ni ĉiuj ricevas glaseton de la forta balkania fruktobrando rakija. Ni komencas kompreni, ke Avino L. faris ĉion ĉi jam plurfoje kaj estas tre konscia pri sia rolo kiel unu el la lastaj posedantoj de kajnas. "Ĉambra teatro", poste komentis mia makedona kolego. Avino L. ricevas malgrandan pagon, taktoplene donitan de mia kolego. En ordo: ŝi vere distris nin bone, ŝia dialekto estas supozeble sufiĉe aŭtenta, kaj la pensioj en Albanio estas certe malaltegaj.

Avino L. emfazas, ke kajnas estas nek makedona, nek bulgara. Mi kredas, ke ŝi tute sincere difinas sian lingvan identecon tiel. Tamen, tia difino ankaŭ ebligas al ŝi akcepti kaj makedonajn kaj bulgarajn esploristojn senprobleme. Antaŭ malpli ol monato ŝin vizitis bulgara televida skipo. Efektive, en la anglalingva Vikipedio indas rimarki la bizaran fakton, ke la artikoloj Macedonians of Albania kaj Bulgarians in Albania temas pri ekzakte samaj homgrupoj! Anstataŭ elekti inter la du nacioj, Avino L. scias distri ambaŭ.

Kiel slavisto mi mem devas akcepti, ke ne plu eblas ripeti la heroaĵojn de miaj grandaj antaŭuloj kaj raporti pri "aŭtentaj", "arĥaikaj" aŭ "izolitaj" kamparaj dialektoj. Avino L. verŝajne sufiĉe zorge konservis sian dialekton, pri kiuj tiel multaj eksterlandaj universitatanoj neklarigeble interesiĝas, sed iel ĝi ne plu vivas, kaj ŝi ne havas multajn samvilaĝanojn, kun kiuj uzi ĝin.

Avo O., male, parolas vere funkciantan lingvan varion, kiun li uzas ankaŭ aliloke, kaj lia ŝanceliĝo inter la lokaj kaj normlingvaj formoj estas ĝuste la nuntempa mezuro de aŭtenteco. Kaj li estas ankaŭ kuraĝa: dum la pli granda parto de lia vivo la makedona lingvo de Norda Grekio estis forte subpremata de la greka ŝtato, kaj ankaŭ nune la reprezentantoj de la faŝisma partio "Ora Tagiĝo" ne hezitas fizike ataki reprezentantojn de malplimultoj. Tamen li permesas al mi filmi, kvankam pli frue en Norda Grekio la slavlingvanoj ne permesis al vizitantaj esploristoj registri ion ajn (kaj se tamen jes, la polico povis konfiski la registraĵojn de la esploristoj ĉe la landlimo). Tial vi ne ekscias la veran nomon de la vilaĝo de Avo O. alte sur monto, kvankam verŝajne li ĉiuokaze estas konata kaj malamata de la lokaj grekaj naciistoj pro siaj pormakedonaj aktivecoj.

Entute, la moderna dialektologo ne plu povas nur frandi arĥaikajn kaj specialajn formojn kaj vortojn, sed devas ankaŭ alfronti la socian realon.

2014-06-08

Lingvo aŭ dialekto?

Venontan vendredon mi vojaĝos al Makedonio, kaj tial mi lastatempe klopodis refreŝigi miajn malnovajn sciojn pri la makedona lingvo. Mi esperas, ke reveninte fine de junio, mi jam iom flue parolos la lingvon, ĉar mi aliĝis al la meza kurso pri la makedona en la ĉiujara Seminario pri la makedonaj lingvo, literaturo kaj kulturo en la belega lagborda urbo Oĥrido. Tamen, nun miaj bulgaraj kolegoj dirus, ke mi havas nenion por lerni – ĉar mi jam parolas la bulgaran, kaj la makedona estas nur dialekto de la bulgara, mi jam sufiĉe scias ankaŭ la makedonan!

La granda plimulto de la bulgaraj lingvistoj neniam agnoskis la makedonan kiel apartan lingvon, male ol la granda plimulto de la slavistoj en aliaj landoj. Nu bone, iu povus diri – verŝajne la lingvistoj, se iuj, posedas difinojn de "lingvo" kaj "dialekto", kial ne simple apliki tiujn difinojn kaj science solvi la problemon?

Unue oni devas tamen diri, ke la lingvistoj plej ofte ne bezonas difini lingvon kaj dialekton. Se necese, ili povas paroli pri "idiomoj" aŭ "lingvaj varioj" sen precizigi, ĉu temas pri dialektoj aŭ apartaj lingvoj. Kompreneble la lingvistoj ankaŭ vidas kaj agnoskas la ekziston de la normaj, literaturaj lingvoj kiel sociaj faktoj, sed la plimulto de la homaj lingvoj ne havas norman skribatan varion, kaj iuj lingvoj havas du normvariojn, ekzemple la norvega.

Ekzistas nur unu iom vaste agnoskata provo difini la limojn de lingvoj: du lingvaj varioj apartenas al la sama lingvo, se iliaj parolantoj interkompreniĝas. Tiu ŝajne simpla difino estas tamen malfacile aplikebla en la praktiko. Se la parolantoj de du varioj iom komprenas unu la alian, aŭ komprenas unu la alian nur parolante pri certaj temoj, kie estas la limo inter "sama" kaj "malsama" lingvo? Kaj kion fari, se la komprenado estas unudirekta? Ekzemple la estonoj komprenas la finnan pli bone ol la finnoj la estonan – la kaŭzoj estas parte socihistoriaj, parte dependas de la strukturoj de la du parencaj lingvoj: ofte estono devas nur simple forpreni ion el la fino de finnaj vortoj por ricevi rekoneblan vorton, dum finno devus scii aldoni ion al la fino de estonaj vortoj, kio estas pli malfacila tasko.

Plian problemon prezentas la tiel nomataj kontinuoj de dialektoj. La bulgaroj pli-mapli bone interkompreniĝas kun siaj makedonaj najbaroj, ĉi tiuj interkompreniĝas pli-malpli bone kun la serboj, kaj tiel plu. Efektive, antaŭ la ekesto de la modernaj naci-ŝtatoj en la 19a jarcento, ekzistis perfekta slavlingva kontinuo ekde la bulgara bordo de la Nigra Maro ĝis la slovenaj Alpoj: ĉiuj ajn du najbaraj vilaĝoj perfekte interkompreniĝis. Sed slovena terkulturisto el la Alpoj, transportite al la Nigra Maro, ne interkompreniĝus kun la bulgaraj fiŝistoj tie. La bulgarojn kaj la slovenojn interligis seninterrompa ĉeno de dialektoj de la sama lingvo, sed ili tamen parolis malsamajn lingvojn! Rezultas nesolvebla paradokso.

Parenteze, simila problemo estas konata ankaŭ en biologio. En Norda Eŭropo, la arĝenta mevo (Larus argentatus) kaj la malhela mevo (Larus fuscus) estas klare malsamaj specioj, kiuj ne povas reproduktiĝi inter si (kuna reproduktiĝo estas analogaĵo de la interkompreniĝa kriterio en lingvistiko). Tamen, ilin kunigas seninterrompa ĉeno de mevaj populacioj, kiuj formas ringon ĉirkaŭ la Norda Poluso, kaj kie ĉiuj du najbaraj populacioj povas reproduktiĝi inter si. Sekve, la arĝenta mevo kaj la malhela mevo estas kaj ne estas unusola specio!

Eĉ se la lingvistoj havus objektivan funkciantan difinon por distingi inter dialekto kaj lingvo, la socia realo tamen decidus la aferon anstataŭ ili. La parolantoj de la sveda kaj la norvega interkompreniĝas relative bone – efektive, loĝanto de la sveda ĉefurbo Stokholmo povas kompreni loĝanton de la norvega ĉefurbo Oslo eĉ pli bone ol iujn ekstremajn svedajn dialektojn. Tamen, kial lingvisto faru al si la penon konvinki la svedojn kaj norvegojn, ke ili parolas saman lingvon? (Cetere, la distanco inter la makedona kaj bulgara estas laŭ mi proksimume tioma, kiel inter la norvega kaj sveda.) Aliflanke, la parolantoj de kelkaj dialektoj de la ĉina tute ne komprenas unu la alian (krom skribe), kaj por lingvistoj temas fakte pri apartaj lingvoj; sed kial malpermesi al parolanto de la kantona nomi sin parolanto de la ĉina, se tiu mem deziras tiel difini sian lingvon?

Eble la plej bonan priskribon de la problemo donis la usona lingvisto kaj specialisto pri la jida Uriel Weinreich: "a shprakh iz a dialekt mit an armey un flot", lingvo estas dialekto kun armeo kaj militŝiparo. La sociaj cirkonstancoj decidas pri la statuso de ĉiu lingva vario. Sed la afero dependas ne nur de la ŝtata politiko. Lingvisto devas antaŭ ĉio observi la opinion de la parolantoj mem de iu lingva vario kaj respekti ilian manieron difini sian varion. Ĉar la granda plimulto de la makedonoj mem opinias, ke ili parolas apartan lingvon, la afero estas decidita. Fortigas la aferon kompreneble ankaŭ la ekzisto de la normlingvo makedona.

Mi kutimas diri, ke en la disputo inter la bulgaraj kaj makedonaj lingvistoj, la bulgaroj malpravas pri la nuno kaj la makedonoj pri la historio. La bulgaroj argumentas, ke ĉar la bulgara kaj makedona antaŭ nelonge estis unusola lingvo (sed kiel do difini tion?), ili plu estas unusola lingvo, kvankam la makedonoj ne scias tion pro la artefarita kreo de la makedona normlingvo post la dua mondmilito (sed efektive la makedona normo havas iom pli longan antaŭhistorion). La makedonoj argumentas, ke ĉar la bulgara kaj makedona nune estas du apartaj lingvoj, ili estis apartaj jam en Mezepoko. Tial la makedonoj devas anakronisme projekcii la nunajn etnajn kaj lingvajn distingojn en la foran pasintecon. Por ambaŭ flankoj estas malfacile agnoski naciojn kiel ŝanĝiĝantajn, relative novajn sociajn konstruojn.

Domaĝe miaj bulgaraj kolegoj ne havas okazon vere lerni la makedonan lingvon. Ĉar ĝi oficiale ne ekzistas, neniu bulgara universitato instruas ĝin. La bulgaraj bibliotekoj klasas makedonajn librojn kiel bulgarajn, sekve estas malfacile trovi ilin. Se bulgaroj venas al la seminario de Oĥrido, ili ne aliĝas al la lingvaj kursoj, sed nur aŭskultas prelegojn pri historio, kelkfoje subridante. Bedaŭrinde ili scias pri la makedona, tiom proksima al ilia denaska lingvo, malpli ol mi.

2014-05-16

Prepariĝo por Fora Oriento

Mi konsentas, ke nomi Orientan Azion "Fora Oriento" estas malmoderna eŭropcentra kutimo, kiun oni prefere evitu. Sed nun, kiam ni ankoraŭ nur preparas nin por lingvistika ekspedicio al la du insuloj Hokajdo kaj Saĥaleno en nord-okcidenta Pacifiko, ili ŝajnas al mi ege foraj kaj ekzotaj. La horzona diferenco inter Helsinko kaj Saĥaleno estas ok horoj.

Ni estas kvar instruistoj-lingvistoj kaj dek du studentoj el Universitato de Helsinko, kaj ni ekvojaĝos al la Oriento la duan de aŭgusto kaj revenos la 25an. La studentoj estas elektitaj tiel, ke ĉiu el ili scias almenaŭ unu el la lingvoj rusa, japana, ĉina kaj korea. Nia celo tamen estos esplori ne tiom la majoritatajn lingvojn de la insuloj (la japanan en Hokajdo, la rusan en Saĥaleno), kiom la minoritatajn lingvojn – precipe en Saĥaleno, ĉar la ĉefa minoritata lingvo de Hokajdo, la ajnua, estas jam relative bone esplorita kaj krome nun preskaŭ komplete malaperinta.

La gvidanto de la eskpedicio estas Katja, kiu bonege konas Saĥalenon kaj estas unu el la tre malmultaj specialistoj pri la nivĥa (alinome giljaka) lingvo parolata tie. Kungvidas Juha, profesoro pri orient-aziaj studoj, kiu dum sia longa kariero esploris nekredeble grandan sortimenton de lingvoj ekde la Arkta Oceano ĝis Ĉinio kaj bone konas, interalie, la tunguzajn lingvojn, unu el kiuj, la ujlta (oroka), estas parolata en Saĥaleno. Kompreneble li konas ankaŭ la ajnuan, parolas japane k.a.

Janne, specialisto pri la finn-ugraj lingvoj, partoprenas pro sia longa sperto en terena laboro en diversaj partoj de Rusio. Fine, mi estas formale la kvara instruisto en la grupo, sed pli multe partoprenos por lerni mem: en la somero de 2015 mi intencas gvidi similan ekspedicion al Centra Balkanio, kaj mi deziras bone lerni terenajn metodojn antaŭ tio. Mi estos utila ĉefe ĉar mi scias la rusan, kvankam mi praktike neniam vizitis la landon. (Tio signifas, ke mi ŝanĝis trajnon en Moskvo en 1977, survoje de Sofio al Helsinko, kaj unu afabla esperantisto iom montris al mi la urbon dum kelkaj horoj.)

Hodiaŭ finiĝis dusemajna intensa kurso de la nivĥa, lerte gvidita de Katja. Mi diligente partoprenis kaj ankaŭ faris preskaŭ ĉiujn hejmtaskojn. Mi konfesas, ke tio estis kvazaŭ elprovo, kiun mi elektis por mi mem: ĉu mia cerbo ankoraŭ funkcias kiel tiu de gejunuloj? Kompreneble, komence estis malfacile: ĉar la nivĥa parencas kun neniu konata lingvo, ĝiaj vortoj similas al nenio, kaj memori ilin fariĝis pli facile nur iom post iom. Krome, ni lernis samtempe la du ĉefajn dialektojn, la amuran kaj la orient-saĥalenan, kio povis plie konfuzi. Sed la strukturo de la nivĥa estas tiel fascina, ke por lingvisto la kurso estis festeno kun frandaĵoj!

La elparolo de la nivĥa ne ŝajnas tre malfacila, sed troviĝas en ĝi tamen iuj malsimplaj konsonant-kombinoj, ankaŭ en kelkaj oftaj vortoj: en la orient-saĥalena dialekto, 'viro' estas ñiɣvŋ, plurale ñiɣvŋgun, kaj 'infano' estas eɣ. Krom la "normalaj" velaraj konsonantoj, kiel ekzemple k kaj x (prononcata ĥ), troviĝas ankoraŭ serio de pli malantaŭaj konsonantoj, prononcataj ĉe la uvulo (tie, kie la francoj ofte faras sian r); ekzemple 'hundo' estas qanŋ, kie q estas kvazaŭ k prononcata pli malantaŭe en la buŝo.

Kiel vi povas diveni, la numeraloj similas al nenio. Krome, la bazajn numeralojn (ñakř, mekř, ţakř… '1, 2, 3') oni povas uzi por kalkuli preskaŭ nenion, ĉar la precizaj formoj dependas de tio, kion oni kalkulas: homojn oni kalkulas ñenŋ, menŋ, ţakr..., multajn bestojn ñan, man, ţakr..., sed ekzistas ankaŭ specialaj numeraloj por kalkuli boatojn, aliaj por kalkuli sledojn, aliaj por kalkuli bastonojn por sekigi fiŝojn ktp. Entute la nivĥa havas 33 tiajn klasojn – aŭ havis, ĉar kiam la parolantaro rapide malgrandiĝis kaj la lingvo ne plu estas uzata de la junaj generacioj, multaj klasoj registritaj antaŭ la dua mondmilito estas nuntempe jam forgesitaj.

La nivĥa estas sinteza lingvo: la priskriboj de la substantivo estas kvazaŭ gluitaj al tiu por formi unusolan vorton, kaj la objekto de la verbo estas gluita al la antaŭo de la verbo. Anstataŭ diri mi legas grandan libron, oni diras proksimume mi grandanta-libro-legas. Mi skribis grandanta, ne granda, ĉar en la nivĥa tute mankas adjektivoj. Kion ni esprimas per la adjektivo granda, la nivĥoj esprimas per la verbo grandi (kio kompreneble ne estas tre ŝoka por nuntempa parolanto de Esperanto). Kaj ĉar granda mankas, oni devas fari el la verbo participon (kvazaŭ grandanta) por antaŭmeti ĝin al substantivo.

Kiam oni tiel kungluas vortojn, okazas konsonantaj ŝanĝiĝoj en la komenco de la ĉefa vorto (substantivo aŭ verbo). Ekzemple, ñi estas 'mi' kaj taf estas 'domo',  sed 'mia domo' estas ñi-raf, do "mi-domo", sed kun la ŝanĝo de t al r.

Nu, post dusemajna kurso oni kompreneble ankoraŭ ne parolas novan lingvon. Mi ne atendas, ke en Saĥaleno mi uzos, aŭ eĉ nur komprenos, tiajn frazojn kiel la amurdialekta if ñi ţ‘o-ŋəŋḑ-rārḑ 'ŝi/li rigardis, kiel mi kaptas fiŝojn' (laŭvorte "ŝi/li mi fiŝo-serĉas-rigardas") aŭ la orientsaĥalena ñi ţ‘i qlaid-mǝd-lazŋud 'mi lacas aŭskulti, kiel vi parolas' (laŭvorte "mi vi parolas-aŭskultas-lacas"). Sed almenaŭ mi scias la gravegan substantivon ţ‘o 'fiŝo' el la unua frazo; ĝi estas prononcata proksimume ĉjho. Ni lernis diri 'mi ne manĝas fiŝon', sed interkonsentis, ke tiun frazon ni ne povos uzi.

Surloke povos atendi ankaŭ surprizoj rilate la praktikan manieron uzi la lingvon (pragmatikon, kiel ni lingvistoj diras). Katja instruis al ni, kiel diri "ĝis la revido" (aŭ, laŭvorte, "bone vivu"), sed kiam ni demandis pri "saluton" – kion oni diras alvenante al iu – Katja nur klarigis, ke "ili nenion diras": tia saluto mankas.

Sed kiel vi vidas, por lingvisto la aventuro komenciĝas jam longe antaŭ ol ni atingos tiujn forajn insulojn! Kiam mi ekkomprenis, ke por traduki la vorton boror 'preninte' en iu teksto, oni devas serĉi en la vortaro ĉe la kapvorto ev'prenas' (jes, tio estas regula fleksia rilato en la nivĥa), mi fariĝis tiel fiera, ke mi kvazaŭ kreskis kvin centimetrojn!