2014-05-16

Prepariĝo por Fora Oriento

Mi konsentas, ke nomi Orientan Azion "Fora Oriento" estas malmoderna eŭropcentra kutimo, kiun oni prefere evitu. Sed nun, kiam ni ankoraŭ nur preparas nin por lingvistika ekspedicio al la du insuloj Hokajdo kaj Saĥaleno en nord-okcidenta Pacifiko, ili ŝajnas al mi ege foraj kaj ekzotaj. La horzona diferenco inter Helsinko kaj Saĥaleno estas ok horoj.

Ni estas kvar instruistoj-lingvistoj kaj dek du studentoj el Universitato de Helsinko, kaj ni ekvojaĝos al la Oriento la duan de aŭgusto kaj revenos la 25an. La studentoj estas elektitaj tiel, ke ĉiu el ili scias almenaŭ unu el la lingvoj rusa, japana, ĉina kaj korea. Nia celo tamen estos esplori ne tiom la majoritatajn lingvojn de la insuloj (la japanan en Hokajdo, la rusan en Saĥaleno), kiom la minoritatajn lingvojn – precipe en Saĥaleno, ĉar la ĉefa minoritata lingvo de Hokajdo, la ajnua, estas jam relative bone esplorita kaj krome nun preskaŭ komplete malaperinta.

La gvidanto de la eskpedicio estas Katja, kiu bonege konas Saĥalenon kaj estas unu el la tre malmultaj specialistoj pri la nivĥa (alinome giljaka) lingvo parolata tie. Kungvidas Juha, profesoro pri orient-aziaj studoj, kiu dum sia longa kariero esploris nekredeble grandan sortimenton de lingvoj ekde la Arkta Oceano ĝis Ĉinio kaj bone konas, interalie, la tunguzajn lingvojn, unu el kiuj, la ujlta (oroka), estas parolata en Saĥaleno. Kompreneble li konas ankaŭ la ajnuan, parolas japane k.a.

Janne, specialisto pri la finn-ugraj lingvoj, partoprenas pro sia longa sperto en terena laboro en diversaj partoj de Rusio. Fine, mi estas formale la kvara instruisto en la grupo, sed pli multe partoprenos por lerni mem: en la somero de 2015 mi intencas gvidi similan ekspedicion al Centra Balkanio, kaj mi deziras bone lerni terenajn metodojn antaŭ tio. Mi estos utila ĉefe ĉar mi scias la rusan, kvankam mi praktike neniam vizitis la landon. (Tio signifas, ke mi ŝanĝis trajnon en Moskvo en 1977, survoje de Sofio al Helsinko, kaj unu afabla esperantisto iom montris al mi la urbon dum kelkaj horoj.)

Hodiaŭ finiĝis dusemajna intensa kurso de la nivĥa, lerte gvidita de Katja. Mi diligente partoprenis kaj ankaŭ faris preskaŭ ĉiujn hejmtaskojn. Mi konfesas, ke tio estis kvazaŭ elprovo, kiun mi elektis por mi mem: ĉu mia cerbo ankoraŭ funkcias kiel tiu de gejunuloj? Kompreneble, komence estis malfacile: ĉar la nivĥa parencas kun neniu konata lingvo, ĝiaj vortoj similas al nenio, kaj memori ilin fariĝis pli facile nur iom post iom. Krome, ni lernis samtempe la du ĉefajn dialektojn, la amuran kaj la orient-saĥalenan, kio povis plie konfuzi. Sed la strukturo de la nivĥa estas tiel fascina, ke por lingvisto la kurso estis festeno kun frandaĵoj!

La elparolo de la nivĥa ne ŝajnas tre malfacila, sed troviĝas en ĝi tamen iuj malsimplaj konsonant-kombinoj, ankaŭ en kelkaj oftaj vortoj: en la orient-saĥalena dialekto, 'viro' estas ñiɣvŋ, plurale ñiɣvŋgun, kaj 'infano' estas eɣ. Krom la "normalaj" velaraj konsonantoj, kiel ekzemple k kaj x (prononcata ĥ), troviĝas ankoraŭ serio de pli malantaŭaj konsonantoj, prononcataj ĉe la uvulo (tie, kie la francoj ofte faras sian r); ekzemple 'hundo' estas qanŋ, kie q estas kvazaŭ k prononcata pli malantaŭe en la buŝo.

Kiel vi povas diveni, la numeraloj similas al nenio. Krome, la bazajn numeralojn (ñakř, mekř, ţakř… '1, 2, 3') oni povas uzi por kalkuli preskaŭ nenion, ĉar la precizaj formoj dependas de tio, kion oni kalkulas: homojn oni kalkulas ñenŋ, menŋ, ţakr..., multajn bestojn ñan, man, ţakr..., sed ekzistas ankaŭ specialaj numeraloj por kalkuli boatojn, aliaj por kalkuli sledojn, aliaj por kalkuli bastonojn por sekigi fiŝojn ktp. Entute la nivĥa havas 33 tiajn klasojn – aŭ havis, ĉar kiam la parolantaro rapide malgrandiĝis kaj la lingvo ne plu estas uzata de la junaj generacioj, multaj klasoj registritaj antaŭ la dua mondmilito estas nuntempe jam forgesitaj.

La nivĥa estas sinteza lingvo: la priskriboj de la substantivo estas kvazaŭ gluitaj al tiu por formi unusolan vorton, kaj la objekto de la verbo estas gluita al la antaŭo de la verbo. Anstataŭ diri mi legas grandan libron, oni diras proksimume mi grandanta-libro-legas. Mi skribis grandanta, ne granda, ĉar en la nivĥa tute mankas adjektivoj. Kion ni esprimas per la adjektivo granda, la nivĥoj esprimas per la verbo grandi (kio kompreneble ne estas tre ŝoka por nuntempa parolanto de Esperanto). Kaj ĉar granda mankas, oni devas fari el la verbo participon (kvazaŭ grandanta) por antaŭmeti ĝin al substantivo.

Kiam oni tiel kungluas vortojn, okazas konsonantaj ŝanĝiĝoj en la komenco de la ĉefa vorto (substantivo aŭ verbo). Ekzemple, ñi estas 'mi' kaj taf estas 'domo',  sed 'mia domo' estas ñi-raf, do "mi-domo", sed kun la ŝanĝo de t al r.

Nu, post dusemajna kurso oni kompreneble ankoraŭ ne parolas novan lingvon. Mi ne atendas, ke en Saĥaleno mi uzos, aŭ eĉ nur komprenos, tiajn frazojn kiel la amurdialekta if ñi ţ‘o-ŋəŋḑ-rārḑ 'ŝi/li rigardis, kiel mi kaptas fiŝojn' (laŭvorte "ŝi/li mi fiŝo-serĉas-rigardas") aŭ la orientsaĥalena ñi ţ‘i qlaid-mǝd-lazŋud 'mi lacas aŭskulti, kiel vi parolas' (laŭvorte "mi vi parolas-aŭskultas-lacas"). Sed almenaŭ mi scias la gravegan substantivon ţ‘o 'fiŝo' el la unua frazo; ĝi estas prononcata proksimume ĉjho. Ni lernis diri 'mi ne manĝas fiŝon', sed interkonsentis, ke tiun frazon ni ne povos uzi.

Surloke povos atendi ankaŭ surprizoj rilate la praktikan manieron uzi la lingvon (pragmatikon, kiel ni lingvistoj diras). Katja instruis al ni, kiel diri "ĝis la revido" (aŭ, laŭvorte, "bone vivu"), sed kiam ni demandis pri "saluton" – kion oni diras alvenante al iu – Katja nur klarigis, ke "ili nenion diras": tia saluto mankas.

Sed kiel vi vidas, por lingvisto la aventuro komenciĝas jam longe antaŭ ol ni atingos tiujn forajn insulojn! Kiam mi ekkomprenis, ke por traduki la vorton boror 'preninte' en iu teksto, oni devas serĉi en la vortaro ĉe la kapvorto ev'prenas' (jes, tio estas regula fleksia rilato en la nivĥa), mi fariĝis tiel fiera, ke mi kvazaŭ kreskis kvin centimetrojn!

2014-05-01

Simpla kaj facila?

Se oni montras gramatikon aŭ lernolibron de Esperanto al iu ordinara ne-esperantisto, ne estas malfacile konvinki tiun, ke Esperanto vere aspektas pli simpla ol tiuj fremdlingvoj, kiujn la ne-esperantisto konas el la lernejo, kaj ke ĝi tial certe estus ankaŭ pli facile lernebla. Sed se vi provas fari la samon al lingvisto, tiu eble kuntiras la brovojn kaj restas nekonvinkita. Tamen la lingvisto, kiel specialisto, ja devus vidi la faktojn pli bone ol la ordinarulo. Kio okazas – kial la lingvisto ŝajnas vidi malpli bone?

Se vi insistas, la lingvisto klarigas, ke facileco estas relativa afero kaj dependas de tio, kiu lernas la lingvon: ĉu infano aŭ plenkreskulo, ĉu iu kies denaska lingvo similas al la lingvo lernata aŭ iu kies denaska lingvo estas tute malsimila. Vi povas koncedi, ke la vojo de eŭropano al Esperanto povas vere esti pli mallonga ol tiu de ĉino aŭ japano, sed tamen: Esperanto ja havas simplan strukturon kaj estas tial ankaŭ por ĉino pli facila ol, ekzemple, la angla (verŝajne vi uzus ĝuste tiun ekzemplon). Sed se vi estas malbonŝanca, la lingvisto eĉ ne kredas, ke unu lingvo povas esti pli simpla ol alia! Kiel tio eblas?

Dum la deknaŭa jarcento, kiam la plimulto de la lingvistoj esploris la lingvojn hind-eŭropajn (kaj precipe ties historion), ili opiniis, ke tiuj lingvoj (eble kune kun la ŝemidaj, ekzemple la araba kaj hebrea), estas aparte malsimplaj kaj tial ankaŭ riĉaj, esprimpovaj kaj evoluintaj. La popoloj malpli civilizitaj parolis pli simplajn lingvojn, per kiuj ne eblis esprimi ĉiujn subtilaĵojn de la homa penso. Nur malmultaj lingvistoj faris al si la penon vere lerni kaj esplori tiujn "primitivajn" lingvojn – multaj el kiuj montriĝis esti tre malsimplaj, plenaj je subtilaj gramatikaj distingoj kiujn neniu hind-eŭropa lingvo posedis. Cetere, unu el la sciencistoj, kiuj ja konis la malsimplecon de la "primitivulaj" lingvoj estis Karlo Darvino, kiu skribis pri "la perfekte regula kaj mirinde malsimpla strukturo de la lingvoj de multaj barbaraj nacioj" (La Deveno de la Homo, ĉap. 3). Darvino ankaŭ pli-mapli ĝuste klarigis la kaŭzon: ĉiuj lingvoj ekzistis sufiĉe longe por amasigi al si multajn gramatikaĵojn, eĉ se novaj tiaj aperas relative malrapide.

Kiam la lingvistoj dum la dudeka jarcento iĝis tiel saĝaj kiel Darvino (nu, almenaŭ ĉi-rilate) kaj ekesploris ekzemple la indiĝenajn lingvojn de Ameriko, ili ekhontis pro siaj antaŭuloj kaj deklaris, ke ĉiuj lingvoj estas sufiĉe esprimpovaj por la bezonoj de siaj denaskaj parolantoj, kaj ke ĉiuj lingvoj estas ankaŭ egale malsimplaj: ekzistas neniaj primitivaj lingvoj. Tio fariĝis duonoficiala dogmo de la moderna lingvistiko.

Sed la dogmon parte kontraŭis iuj evidentaj faktoj. (Per tio oni ja rekonas dogmon.) Se la angla verbo havas maksimume kvin fleksiajn formojn, dum de ĉiu finna verbo oni povas havi 12.000 formojn, certe oni ne povas rigardi la du lingvojn egale malsimplaj – kvankam ni kredas, ke anglalingvano tamen povas esprimi per sia lingvo ĉion kion finno per la sia? Ho, diris la lingvistoj, ja la angla verbo estas pli simpla ol la finna, sed kiel tutaĵoj la du lingvoj estas egale malsimplaj. Lingvo, kiu iĝas simpla unuloke, kompensas tion per malsimpleco aliloke. Sed neniu povis vere klarigi, kiele tia kompensa meĥanismo povus funkcii, aŭ kial ĝi entute devus ekzisti – krom por savi la dogmon. La lingvistoj agis laŭ la devizo "se la teorio kaj la realo ne kongruas, ve al la realo!".

Nune ekzistas tamen pli kaj pli da lingvistoj, kiuj kuraĝas paroli pri lingvoj pli kaj malpli simplaj, emfazante, ke simpleco ne signifas primitivecon aŭ mankon de esprimpovo. Ekzemple, parto de la lingvistoj diras, ke aparte simplaj estas la kreolaj lingvoj, do lingvoj al kiuj pli frue dum ilia historio mankis denaskaj parolantoj, ĉar ili naskiĝis ekzemple inter diversdevenaj afrikaj sklavoj (ankaŭ la difino en NPIV estas nemalbona). Aliaj plu vidas en tiu aserto kaŝitan rasismon, sed feliĉe unu el la korifeoj de tiu "simpleca" skolo, John McWhorter, estas mem nigrahaŭta. Troviĝas ankaŭ lingvistoj tezantaj, ke certaj specoj de interlingvaj kontaktoj tendencas simpligi lingvojn; unu el la plej famaj estas Peter Trudgill, konata socilingvisto – kiu kuraĝis prezenti sian tezon nur post longa kariero kaj firma pozicio en la scienca mondo, kaj ankaŭ tiam nur kiel hipotezon.

La komuna trajto de tiuj lastatempaj teorioj estas, ke ili emfazas la rolon de la plenkreskulaj lingvolernantoj en la simpligo de iuj lingvoj. Se lingvo estas transdonata normale de unu generacio de parolantoj al la sekva, infana generacio, ĝi povas iom post iom amasigi ĉiajn malsimplajn gramatikaĵojn kaj strangajn parolsonojn. Sed se en iu periodo de sia historio la lingvo estas uzata de relative multaj parolantoj, kiuj lernis ĝin nur kiel plenkreskuloj, ĝi tendencas forfaligi parton de tiuj malsimplaĵoj. La kreolaj lingvoj estas ekstrema kazo, ĉar iam ili havis nul denaskajn parolantojn. Sed ankaŭ la relative simpla gramatiko de la angla lingvo estas klarigata per la rolo de alilingvanoj dum ĝia pli frua historio en Britio: iam oni atentigis pri la rolo de la france parolantaj normanoj (post 1066), sed nuntempe oni pli emfazas la pli fruan influon de la invadaj skandinavoj, kiuj parolis la pranordian (norenan) lingvon, kaj ankaŭ tiun de la diversaj keltaj popoloj, kiuj iom post iom iĝis angleparolantoj.

Nu, kion do diri pri Esperanto? Se iu lingvisto, ne scianta pri la historio de Esperanto, konatiĝus kun ties gramatiko, ŝi-li povus unue konkludi, ke temas pri lingvo simpligita de kontakto kun aliaj lingvoj – eble pri iu kreola lingvo latinida? Tamen al mi ŝajnas, ke baldaŭ la lingvisto komencus dubi. La deviga markilo -n de la rekta objekto estus neatendita trajto en tia lingvo (krom eble en pronomoj). Stranga estus ankaŭ la deviga distingo inter verboj transitivaj kaj netransitivaj, do tio, ke oni ne povas diri La kunveno finis. (Se tia distingo ekzistus en la lingvo, oni atendus trovi en ĝi almenaŭ eksplicitan markilon de la transitiveco ĉe la verbo, kvazaŭ La prezidanto finigis la kunveno, La prezidanto finis ĝin la kunveno.) Kaj la lingvisto eble ankaŭ demandus sin, ĉu tiu lingvo vere estis iam uzata en komunumo de ĉiutagaj parolantoj, kvankam ĝi enhavas pronomojn mi, vi, ni kun sondistingoj malfacile aŭdeblaj en neidealaj cirkonstancoj: oni atendus, ke ili nature estus kompletigitaj per iuj markiloj, ekzemple mi-mem, ni-ĉiuj, vi-tie, aŭ similaĵoj.

Sed jes, miaopinie ankaŭ lingvisto devas koncedi, ke Zamenhof sukcesis krei lingvon ne malsimplan – parte danke al tio, ke li konis la strukturon de la angla lingvo, kiel li mem skribis. Sed Zamenhof ankaŭ enplektis en la lingvon kelkajn malsimplaĵojn. Poste li plurfoje provis forigi parton de ili en diversaj reformprojektoj siaj, sed la esperantistaro ĉiam malakceptis tiujn. La akuzativo tuj fariĝis tro kara por ni, kvankam ni ĵuras per simpleco.

2014-04-04

Ĉu la hungaroj estas miaj gekuzoj?



Kiel konate, la finnoj kaj la hungaroj parolas parencajn, finn-ugrajn lingvojn. Antaŭ multaj jarmiloj, ili kune migris okcidenten. La hungaroj sciis pli bone legi la mapon, turniĝis sudokcidenten kaj fine ekloĝis ĉe la bordoj de Danubo, kie kreskas bonaj vinberoj. La kompatindaj finnoj ne fidis ilin, sed migris al la nordo, malluma kaj malvarma, kaj konstruis tie la unuan saŭnon por iom mildigi la mornon kaj sian malsukceson (la telefonoj de Nokia venis nur poste). La pli saĝaj hungaraj kuzoj restis sude. (Relative sude. Laŭ la italoj, ĉio trans la Alpoj estas “Norda Eŭropo”,  ĉu ne?)

Kvankam neniu kredas la historion ĝuste en ĉi tia formo, la ideo pri la parenceco de la finn-ugraj, aŭ pli vaste uralaj, popoloj (http://www.helsinki.fi/~jslindst/uralaj.html) havas firman pozicion. Siatempe estis grave por la finnoj, kies lingvon neniu najbara popolo komprenas, ekscii, ke ili tamen ne estas solecaj stranguloj en Eŭropo, sed parencas kun dudeko da aliaj popoloj, inkluzive de la admirataj hungaroj. Kaj se tio ne sufiĉis, oni parencigis la uralan lingvofamilion kun la altajaj lingvoj, ekde la turka ĝis la korea kaj eĉ la japana, kaj parolis pri la “ural-altaja familio”. Rezulte de ĉio ĉi, ni ricevis eĉ la bulgarojn kiel parencojn! Ĉar la unuan bulgaran ŝtaton fondis tjurka popolo, la sveda slavisto Alfred Jensen konstatis antaŭ cent jaroj en Sofio propraokule, ke en la bulgaroj “la finna persistemo kuniĝas kun la slava temperamento” (Kors och halfmåne, 1911).

Nu, la ural-altaja lingvofamilio vere ne ekzistas, kaj eĉ la altaja familio mem montriĝis nepruvebla hipotezo. Sed la finnoj kaj la hungaroj, ili ja estas kuzoj kaj preskaŭ komprenas unu la alian, ĉu ne?

Bedaŭrinde pasis kelkaj jarmiloj post tiu fatala kverelo ĉe la malfaldita mapo de Eŭropo. La finna kaj la hungara estas tiom malproksimaj unu de la alia kiel la angla kaj la persa. La lingvistoj povas pruvi ilian parencecon, sed praktika interkompreniĝo ne eblas. Kiam miaj Vizaĝlibraj konatoj hungaraj afiŝas en sia gepatra lingvo, mi komprenas absolute nenion. Ĝis nun bedaŭrinde neniu el ili uzis la solan hungaran frazon, kiun mi scias: nincs új a nap alatt (nenio novas sub la suno). Kompreneble, kiam oni scias la signifon, oni povas diveni, ke új = la finna uusi ‘nova’, kaj alatt = la finna alla ‘sub’, sed se oni ne scius… Kaj la finna nappi estas butono.

Sed la hungarojn bedaŭrinde malkuzigas ankoraŭ pli multe la fakto, ke lingva parenceco ne signifas biologian parencecon, nek kulturan proksimecon. La genoj de homoj libere miksiĝas, kaj ofte la edz(in)kandidatoj el la najbara popolo aspektas pli allogaj ol la teduloj de la propra vilaĝo. Ankaŭ kultureroj libere migras de unu popolo al alia, tiel ke ĉiu kulturo estas miksaĵo de aliaj kulturoj. Lingvoj, male, malfacile miksiĝas; “mikslingvoj”, kiuj efektive devenas de du apartaj, neparencaj lingvoj, estas certe malpli ol unu centono inter la lingvoj de la mondo, kaj eĉ pri la plej konataj mikslingvoj (la miĉifa, la kupra aleuta, la maa) vi verŝajne neniam aŭdis.

Per lingvistikaj metodoj eblas desegni netajn genealogiajn arbojn de lingvoj, almenaŭ kiam ilia komuna pralingvo ne aĝas pli ol kvinmilon da jaroj. Pri la biologia aŭ kultura deveno de la popoloj ne eblas tion fari – tial estas tre-tre tente interpreti la lingvan parencecon kiel la genealogion de la popoloj, kaj tiel oni faris en la 19a jarcento. Kompreneble estas verŝajne, ke ni finnoj kaj la hungaroj havas iujn komunajn genojn, kaj iuj el ili povas eĉ deveni de la parolintoj de la finn-ugra pralingvo, sed temas pri ege malgranda ono de niaj genaroj, kiu ne faras nin iel aparte similaj inter la popoloj de Europo.

En la popola maniero koncepti la rilatojn inter la popoloj, la lingva koncepto bedaŭrinde ankoraŭ superregas. Oni ne komprenas la gradon de la miksiteco de la plimulto de la popoloj en la mondo. Ekzemple, dum la lastatempa bedaŭrinda malpaco inter multaj rusoj kaj ukrainoj, iuj ukrainoj deklaris, ke ili estas “puraj slavoj”, dum la rusojn, laŭ ili, degenerigis ties miksiteco kun finn-ugraj popoloj: “Putin ja aspektas tipa finn-ugro!” Estas senduba fakto, ke la nuntempaj rusoj havas ankaŭ finn-ugrajn prapatrojn. Sed ankaŭ inter la prapatroj de la nunaj ukrainoj troviĝas multaj ne-slave parolantaj popoloj. Tute male, iuj slovenoj fiere deklaras, ke ili (feliĉe?) ne estas slavoj, sed nur “venedoj, kiuj alproprigis slavan lingvon”. Sed ĝuste tion la vorto “slavo” signifas: iun, kiu denaske parolas slave. Slavo povas esti blonda aŭ nigrahara – eĉ nigrahaŭta!

Estas interese, ke kvankam la slavaj lingvoj disiĝis relative ĵuse, antaŭ milo da jaroj, iliaj parolantoj ne plu parencas genetike aŭ kulture. Ĉiu slava popolo pli similas al siaj najbaroj, ankaŭ neslavaj, ol al ia slava prototipo. En ĉi-jara scienca artikolo pri “la genetika atlaso de la historio de la homa miksiĝo”, aperinta en Science (Hellenthal k.a.), klare videblas, ke la slavaj bulgaroj similas al la rumanoj, kvankam tiuj parolas lingvon latinidan, kaj la slavaj poloj similas al la litovoj, kvankam la litova estas balta lingvo. La hungaroj ja havas 4,4 procentojn da “aziaj” genoj, kio estas iom multe en Centra Eŭropo, sed tiu “azieco” ne signifas “uralan” aŭ “finn-ugran”, kiuj estas nur lingvaj konceptoj.

Kompreneble, lingva parenceco rakontas ion pri la historio. Ke oni parolas parencajn lingvojn en Finnlando kaj Hungarujo ja postulas historian klarigon, same kiel postulas historian klarigon tio, ke la pesto iam migris de Azio al Eŭropo, kaj multaj danĝeraj malsanoj poste de Eŭropo al Ameriko. Sed neniu ekhavis la ideon konstrui nacian romantikon sur komunaj infektoj.

Krome, unu el miaj praavoj ja estis svedlingva, do tial mi ĉiuokaze parencas kun ĉiuj bravaj vikingoj, ne kun tiuj strangaj hungaroj, kiuj manĝas gulaŝon kaj nomas ĝin pörkölt.