2014-09-11

Orienta taglibro (4)

8 aŭgusto 2014, en Nogliki

Mi estas en iom neoficiala hotelo en Nogliki, Centra Saĥaleno (propre estas ne hotelo sed domo kun novaj apartamentoj, kiujn oni ne sukcesis vendi) kaj rigardas la pejzaĝon ĉi-suban. Iu loĝanto de longa ligna plurfamilia domo nefarbita, kiaj abundas en la urbeto, ŝtopis la fendojn de sia propra loĝejo per blua baŝo. En la alta herbejo kuŝas aŭtovrakoj; ankaŭ tiaj troviĝas plurnombre ĉiuflanke de nia hotelo. Sed kiel vi vidas fone, en la urbo estis konstruitaj ankaŭ kelkaj novaj domoj gajkoloraj.

Hieraŭ ni estis ankoraŭ en Juĵno-Saĥalinsk kaj partoprenis sciencan konferenceton en la regiona muzeo. Referis la instruistoj el nia grupo kaj ankaŭ reprezentantoj de la regiona muzeo kaj tiuj de la japana muzeo de Nordaj Popoloj en Abashiri, kaj krome du lingvistoj alvenintaj el iu japana universitato – ŝi rusdevena, li usondevena. Ĉi du poste aliĝis al nia grupo vojaĝonta pli norden, sekve ni estas jam dek sep.

Tra sekureckontrolo de la stacidomo ni vespere iris al la nokta trajno. Laŭ la rusa kutimo, ĉiu vagono havis propran vagonoficiston, kiu zorge rigardis la identigilojn de la pasaĝeroj antaŭ ol enlasi ilin en la trajnon. Malgraŭ la zorga kontrola sistemo, la rusa fervojkompanio tamen ne sukcesas dividi la pasaĝerojn de la litvagonoj laŭsekse, sed en sama kupeo povas esti kaj viroj kaj virinoj.

Eĉ per nura okulo estis tuj videble, ke la ŝpuro de la fervojo estis ne tiu rusa (kiu egalas al la finna sed estas iom pli larĝa ol la normala eŭropa) sed mallarĝa, japana: efektive ni veturis laŭ la iama ĉefa fervoja linio de Karafuto, kaj la fervojo finiĝis en Nogliki, ĉar pli norden la japanoj siatempe ĝin ne konstruis.

La litvagonoj de la pli kosta klaso (la "mola klaso" en la rusa) estis tre komfortaj, kaj vespere oni povis mendi teon kaj manĝaĵon en la kupeon. Baldaŭ vesperiĝis: la longaj noktoj memorigas al ni finnoj, ke malgraŭ la sufiĉe nordeca kaj konat-aspekta naturo ni troviĝas ĉi tie multe pli sude ol en Finnlando. Pro la mallumo oni ne povis observi la naturon ekstere, sed en niaj kupeoj okazis interesaj konversacioj pri Rusio, Azio kaj lingvoj... Juha estis la veterano de veturado, ĉar li vojaĝis 14 fojojn laŭ la fama siberia fervojo kaj kalkulis, ke li pasigis proksimume duonan jaron de sia vivo en rusaj trajnoj.

En la komforta nokta trajno: teglasoj kaj la fama ĉapelo de Juha.

Kiam mi matene elrigardis el trajna fenestro,  mi vidis marĉan kaj arbaran pejzaĝon, kiu tre similis al iuj lokoj en centra-orienta Finnlando tamen kun la okulfrapa diferenco, ke anstataŭ piceoj videblis ĉefe larikoj. La arbaroj ŝajnis esti en plene natura stato, neutiligataj; en ĉiu marĉo videblis multaj larikoj, mortintaj stare.

La matena alveno al Nogliki estis aŭstera. En la trajno oni ne proponis matenmanĝon, ankaŭ ne en la stacidomo de Nogliki. Antaŭmenditaj taksioj transportis nin al la hotelo kiu do montriĝis esti ne vera hotelo kaj baldaŭ ni jam devis ekveturi per aŭtobuso al la vilaĝo Val, kiun eblis viziti nur ĉi tiun tagon. El la loka vendejo ni sukcesis tamen kunpreni bonegajn pasteĉojn kaj aliajn manĝetojn; sed ni devis elturniĝi sen kafo.

Senkafa mateno ĉe la stacidomo de Nogliki. Sed ni estas bravaj!
La unuaj impresoj pri Nogliki (kun dek mil loĝantoj laŭ Vikipedio) estis mornaj, kun multaj domoj en malbona stato kaj kun aŭtovrakoj kaj alia rubo kuŝantaj dise. La nomo de la urbeto sonas bele ruse, sed ĝi devenas de la nivĥa noʁla i 'odoraĉa rivero'; la nomo tamen aludas ne al moderna rubo, sed verŝajne al la nafto, kiu ĉi tie povas nature malpurigi riverojn.

La 70-kilometra vojo al Val estis plejparte en malbona stato, kun profundaj kavoj. La vilaĝa kulturdomo en Val estis tamen moderna, pura konstruaĵo, kie estis agrable labori. (Por sciantoj de la rusa lingvo povas esti interese, ke 'en Val' oni diras ne v Vále, sed na Valú.)

Bonvenigas nin "Municipa buĝeta kultura institucio de kluba tipo, la vilaĝa kulturdomo de la vilaĝo Val".

Val interesis nin ĉefe pro tio, ke en la vilaĝo loĝas, krom rusoj kaj nivĥoj, ankaŭ ujltoj. La ujlta lingvo (alinome la oroka) apartenas al la tunguza familio (kiun oni en Rusio nomas tunguza-manĉura familio). Malsame ol la nivĥoj, kiuj tradicie fiŝkaptis kaj ĉasis grandajn marmamulojn, la ujltoj estis kaj parte ankoraŭ estas bredistoj de boacoj. En Saĥaleno la boacoj estas tiom pli grandaj ol en Finnlando kaj Skandinavio, ke eblas rajdi sur ili.

En Val ni laboris en kvin grupoj samtempe. Janne kaj Juha demandas pri toponimoj (nomoj de lokoj, riveroj ktp.)
La ujltoj kunvenintaj en la kulturdomo estis ĉiuj ujltinoj, tre afablaj kaj kunlaboremaj. Ni estis jam antaŭavertitaj, ke laboro kun lingvaj malplimultoj en Rusio estas kutime laboro kun maljunulinoj. En Rusio la viroj mortas mezume klare pli frue ol la virinoj, ĉefe pro malsanoj kaj akcidentoj alkohol-rilataj, kaj inter iuj grupoj de indiĝenoj la diferenco verŝajne estas eĉ pli granda ol inter la rusoj. Janne diris jam en Finnlando, ke kiel ĉirkaŭ-sesdek-jaruloj, Juha kaj mi estos respektindaj maljunuloj en ĉi-tieaj vilaĝoj.

La rivero Val.
Post la lingvistika laboro ni vizitis ankoraŭ la malnovan parton de la vilaĝo ("baldaŭ detruotan", oni diris al ni) ĉe la rivero Val. Estis bela loko, sed kuloj atakis ankaŭ en la suno, male ol en Finnlando.

Nia aŭtobuso sur strato de Malnova Val.

Post reveturo al Nogliki ni ricevis vespermanĝon en iom stranga loko, noktoklubo kun la nomo Zavod ('uzino, fabriko'), ornamita per diversaj simboloj de la sovetia tempo. Evidente la posedanto de la noktoklubo posedas ankaŭ la kvazaŭhotelon, kie ni restadas. Finfine eblis ricevi kafon! La hotela kranakvo, matene haltigita, estis nun ricevebla, tiel ke eblis forduŝi la malpuron de du tagoj, kaj lavi kelkajn vestaĵojn kun la (iom optimisma) espero, ke ili iam iel sekiĝos.

Morgaŭ ni havos rendevuon en la urba biblioteko kun niaj unuaj veraj parolantoj de la nivĥa!

2014-09-06

Orienta taglibro (3)

6 aŭgusto 2014, en Juĵno-Saĥalinsk

Hodiaŭ estis denove interesa tago sed aperis ankaŭ kelkaj melankoliaj momentoj, kiam ni alfrontis erojn de la perdita pasinteco...

Ĉar proksimume duono de nia grupo estas japanistoj aŭ almenaŭ studas la japanan, estis nature, ke ni petis vidi la restaĵojn de la iama urba ŝintoa sanktejo de Toyohara. Oni kondukis nin al ties loko, sed troviĝis nur la fundamento. La sanktejo estis detruita baldaŭ post la Sovetia rekonkero de la urbo. Tamen, ia melankolio paco ankoraŭ ŝvebis super la arbara deklivo ĉirkaŭ la sanktejo. Eble iu dirus, ke ia kamio ankoraŭ ĉeestis? Ĉeestis almenaŭ aro da nigraj kornikoj, kies grakoj estas multe pli raŭkaj kaj sombraj ol tiuj de iliaj eŭropaj kuzoj, grizaj kornikoj. Dum nia vizito ili ade grakis, kvazaŭ drama ĥoro akuzanta la historion. La travivaĵo preskaŭ postulis verki hajkon, sed bedaŭrinde tia ankoraŭ ne aperis por ĉi tiu taglibro.




La sankteja arbaro montriĝis bona loko por la du studentinoj, kiuj intencas ĉi-ekspecidie kolekti materialon ne nur lingvan, sed ankaŭ botanikan. Ili kunhavas herbopremilojn kaj intencas ĝojigi la natursciencan muzeon de nia universitato per novaj specimenoj.

Poste, en la regiona muzeo, ni renkontis la unuajn reprezentantojn de la saĥalenaj malplimultoj, unu nivĥinon kaj unu nanajinon, kiujn la muzeaj oficistoj konis pro iliaj artaj aktivecoj. Ili estis simpatiaj kaj parolemaj, sed ne bone scipovis la lingvojn de siaj popoloj, kion ili sincere bedaŭris. Estis por mi interese renkonti la nanajinon, ĉar unu el miaj plej ŝatataj filmaj herooj, Dersu Uzala en la filmo de Akira Kurosawa, estis nanajo. Efektive, mi rerigardis la filmon hejme ĝuste antaŭ la ekveturo.

Jen ĉi-sube Katja kun studentoj intervjuas la nivĥinon pri vortoj signifantaj parencojn. (La nivĥa lingvo ekzemple ne havas vortojn por 'frato' aŭ 'fratino', sed anstataŭe la tri vortojn 'pli aĝa frato', 'pli aĝa fratino' kaj 'frateto/fratineto'.) En ĉi tiu blogo mi tamen observos la principon, ke se mi montras la foton de iu persono, mi ne priskribas ties respondojn al niaj demandoj. Al ĉiu lingva informanto ni promesos, ke iliaj respondoj ne estos publikigitaj kun iliaj personaj datenoj.


Kun Janne kaj kelkaj studentoj mi intervjuis du aliajn, enurbe loĝantajn nivĥinojn, el kiuj la pli aĝa estis ĉirkaŭ 40-jara kaj la pli juna ĉirkaŭ 20-jara (kompreneble ni demandis pri la precizaj aĝoj, sed denove mi havas la devon iom anonimigi ilin). La pli aĝa laboras en petrola kompanio, kiel tiom multaj ĉi tie. Ŝi ankoraŭ parolis la nivĥan kiel infaneto, sed en la lernejo ĉesis pro la mokoj de aliaj infanoj. Ŝi tamen ne kulpigas la socion sed male opinias, ke la malplimultoj estas multmaniere subtenataj de la loka adminstracio.

La 20-jara junulino estas studentino de iu universitato en la eŭropa parto de lando, nun vizitanta sian hejmurbon. Ŝi reprezentas jam la duan generacion neparolantan la nivĥan. Tamen ŝi diris, ke ŝia avino scipovas la lingvon kaj eĉ verkas artikolojn por la nivĥa gazeto Nivx dif ("nivĥa vorto"). Ŝi ankoraŭ konas kelkajn nivĥajn kredaĵojn pri la naturo, kaj rigardas sin nek kiel ruson nek kiel kristanon. Mi supozas, ke ŝi similas ekzemple al iu moderna indianino en Usono – ankaŭ laŭaspekte: se oni farus "Pocahontas" ĉi tie, ŝi estus bonega kiel la ĉefrolulino. Nu, ni ja ne estas tre malproksime de la Beringa markolo, kiu glaciepoke estis terponto peranta la unuajn praloĝantojn al Ameriko!

Estas evidente, ke la nivĥa lingvo ne trovis manieron transvivi en la urba medio. Tiel ja okazis al amaso da malgrandaj lingvoj. Sed la nivĥinoj diris, ke pli norde de la insulo troviĝas parolantoj  – precipe en la vilaĝo Nekrasovka, kie Nivx dif aperas kaj kiu estos la plej norda etapo de nia vojaĝo. Mi komencas jam atendi la morgaŭan ekveturon per nokta trajno norden, kvankam nia unua celo estos la pli suda urbo Nogliki, kie la fervojo finiĝas.

Vespere iuj el nia grupo, tamen ne mi, partoprenis aŭtobusan ekskurson por rigardi ĉe la maro grandegan gasfabrikon, kiu produktas kvin procentojn de la likvigita tergaso en la mondo. Pro la mallumo kaj nebulo ili tamen ne multon vidis, sed ĉefe fotis unu la aliajn kaj neklarajn grandajn lumojn briletantajn de la maro. La tago do finiĝis kun iom svaga tuŝo de la saĥalena realo.

2014-09-05

Orienta taglibro (2)

5 aŭgusto 2014, en Juĵno-Saĥalinsk

Nia unua tago en la ĉefurbo de Saĥaleno komenciĝis en la regiona muzeo. Tio estis la ĝusta loko por komenci lernadon pri la insulo, kvankam ni jam multon sciis danke al la lekcioj de Juha kaj Katja en Helsinko. Krome, la muzeo estas nia oficiala invitinto kaj gastiganto, kiu multe helpis al ni ekhavi kontaktojn kun diversaj reprezentantoj de lokaj malplimultoj.

La ĉefa konstruaĵo de la muzeo estas klare alistila ol la iom griza sovetia arĥitekturo de la urbo. Ĝi estis origine administra konstruaĵo farita de la japanoj, al kies regno la suda duono de la insulo (ĝis la 50a latitudo) apartenis ekde 1905 ĝis 1945 kiel la gubernio de Karafuto. Juĵno-Saĥalinsk tiam nomiĝis Toyohara. La Karafuta gubernio havis pli da loĝantoj ol nune havas la tuta Saĥaleno.


La konstanta ekspozicio de la muzeo havis du vizaĝojn, spegulantajn la koloniisman manieron skribi historion. La unuaj sekcioj prezentas la kulturon de la praloĝantoj la nivĥoj, la ajnuoj, la ujltoj. En la ĉi-suba bildo estas akvoimuna nivĥa vesto, farita el fiŝhaŭtoj.


Tiuj indiĝenoj verŝajne ne loĝis en Saĥaleno de tre longa tempo – la ajnuoj venis de sude, de Hokajdo, kien ilin siavice puŝis la ekspansio de la japanoj, kaj la nivĥoj kaj ujltoj devenis de la kontinento. Sed ĉiuokaze, la insulo estis loĝata antaŭ la alveno de la eŭropanoj. Tamen, laŭ la logiko de la muzea ekspozicio, Saĥaleno devis poste esti "trovita", "esplorata" kaj ankaŭ okupita. Aparte honorata estas la rusa esploristo Gennadij Nevelskoj, kiu en 1849 pruvis, ke Saĥaleno estas insulo, ne duoninsulo, kiel la eŭropanoj ĝis tiam kredis. Tamen, la japanoj sciis tion almenaŭ depost 1808, kiam Mamiya Rinzō travelis la markolon inter Saĥaleno kaj la kontinento. Kaj kompreneble tion sciis la praloĝantoj de la insulo. Kiel rakontas Ĉeĥov, jam en 1787 iuj nivĥoj provis rakonti pri la markolo al la franca ekspediciisto Jean François de La Pérouse, sed malsukcesis pro lingvaj problemoj.

La rusa okupado de la insulo estas prezentata en la muzeo, kompreneble, kiel natura kaj senproblema procezo. Entute la rusa ekspansio en Azion estas komparebla kun la disvastiĝo de Usono en teritoriojn de la amerikaj praloĝantoj, kaj en Rusio la praloĝantoj kaj iliaj kulturoj ne estis tiom energie neniigitaj kiel en Usono. Se oni ŝatas tre longajn perspektivojn, ambaŭ procezojn oni povas rigardi kiel la lastajn etapojn en la granda ekspansio de terkulturistoj en regionojn okupatajn de ĉasistoj-kolektistoj – kaj tio komenciĝis jam antaŭ dekmilo da jaroj.

Ankaŭ la periodo de komunismo estas prezentata en la muzeo kiel senproblema. Sed tion oni povas diveni en urbo, kie grandega statuo de Lenin ankoraŭ staras meze de la urbo kaj la stratoj estas nomitaj laŭ Lenin, Karl Marks kaj komunismo. Oni ne povus eĉ diveni laŭ la ekspozicio, ke Stalin estis egale granda murdisto kiel Hitler. Ankaŭ la repreno de suda Saĥaleno fare de Sovetio prezentiĝas kiel ĝia "liberigo", kvankam en Karafuto loĝis ĉefe japanoj, koreoj kaj ajnuoj; preskaŭ ĉiuj japanoj kaj ajnuoj devis poste rifuĝi en Japanio. (Estas vere, ke ĝis 1905 la tuta insulo apartenis Rusio, sed ili uzis ĝin ĉefe nur kiel punkolonion.) Ĉar Japanio ja invadis multajn regionojn en Azio, estas facile prezenti ankaŭ la epokon de Karafuto kiel ion fremdan.

Mi supozas, ke la rilato de la rusoj al la komunisma periodo estas multe pli problema ol en aliaj landoj eks-socialismaj. En tiuj ĉi, oni ĉiam povas diri, ke la rusoj altrudis la komunismon al ili, kaj tiel oni povas forklarigi ĉion kiel ion eksteran. En Rusio tia eblo ne ekzistas, tial oni devas klopodi integri la periodon en la ĝeneralan pozitivan bildon de la propra historio. Ĉie en la mondo, la muzeoj prezentas la propralandan historion kiel ion naturan kaj senalternativan. La ĉi-tiean ekspozicion finas prezentado de la petrol-tergasa industrio kiel la nova fonto de riĉeco por Saĥaleno. Oni ne demandas sin, kiel ĝi efikos sur la unikan naturon, kiun aliaj sekcioj de la ekspozicio fiere montras.

Eble la plej interesaj ekspoziciaĵoj troviĝas tamen en la ĝardeno ĉirkaŭ la muzeo: japana sanktejeto, nun malplena sed iam dediĉita al la imperiestra kulto, kaj vintra kaj somera loĝejoj de nivĥoj.


  


Survoje reen al la hotelo ni volis enrigardi la stacidomon de la urbo, sed tio ne eblis: eĉ la atendejon oni ne povas eniri sen kontrolo de la biletoj kaj kunportataj sakoj. La imperio havas siajn problemojn, kvankam la timata terorismo verŝajne ne fontas de ĉi tie sed de la fora Kaŭkazio.

Morgaŭ nin atendas la unuaj intervjuoj kun la reprezentantoj de la praloĝantoj, kvankam ĉi tie en Juĵno-Saĥalinsk iliaj lingvoj verŝajne ne tre bone konserviĝis.

2014-08-30

Orienta taglibro (1)



4 aŭgusto 2014, en Juĵno-Saĥalinsk

Post tri tagoj da laciga veturado, nia grupo de kvar instruistoj-lingvistoj kaj dek unu studentoj de Universitato de Helsinko nun fine troviĝas en Juĵno-Saĥalinsk, la ĉefurbo de la granda insulo Saĥaleno, en la Fora Oriento de Rusio. La grupon gvidas Katja, mondfama specialisto pri la nivĥa lingvo, la sola inter ni kiu vizitis la insulon pli frue. Kungvidas Juha, eĉ pli fama profesoro pri orient-aziaj studoj. Helpas krome Janne, profesoro pri la finn-ugraj lingvoj – kaj mi, kvankam mia rolo estas ĉefe lerni de tiuj pli spertaj kolegoj terenan lingvistikon, por pli bone plani la venontjaran terenan ekspedicion al Centra Balkanio. La dek unu studentoj studas diversajn lingvojn kaj ĝeneralan lingvistikon, sed ili estas elektitaj tiel, ke ĉiu el ili sciu almenaŭ unu el la lingvoj rusa, japana, ĉina kaj korea.

Kvankam la veturado ĉi tien estis longa kaj laciga, ĝi estis bagatelo kompare kun tiu de la fama rusa verkisto Anton Ĉeĥov, kiu vizitis la insulon en 1890 kaj skribis pri ĝi la raportan libron “La insulo Saĥaleno”. Li bezonis 82 tagojn por veni tra Siberio ĉi tien! Tiutempe sur la insulo troviĝis, krom la praloĝantoj (nivĥoj, ajnuoj, ujltoj), nur rusaj punkolonioj. La komenco de la eŭropana konkerado de Saĥaleno do similas al tiu de Aŭstralio: la unuaj koloniistoj estis malliberuloj kaj iliaj gardistoj, kiuj ofte malbenis sian sorton egale multe kiel la gardatoj.

Nia veturado ne vere estis tritaga konsidere la horojn uzitajn, sed la horzona diferenco perdigis al ni tempon tiel ke ekfluginte de Helsinko posttagmeze de la 2a de aŭgusto, la grupo alvenis al Tokio nur matene de la 3a. Poste per enlanda flugo la grupo veturis al Sapporo, la ĉefurbo de la norda japana insulo Hokajdo. 

Efektive, mi havis iom alispecan bileton kaj ŝanĝis aviadilon ne en Tokio sed en Osako. En la land-enira kontrolo de Osako mi indikis kiel mian unuan tranoktejon hotelon en Wakkanai, urbo en la tute alia fino de la lando; la flughavenaj kontrolistoj kaj doganistoj ne povis tion tuj kompreni, sed volis ŝanĝi tion, kion mi skribis – parte ankaŭ pro lingvaj problemoj. Atendante en Osako la flugon al Sapporo mi povis konstati, ke la angla plu estas malfacila por la japanoj, kvankam ili ĉiuj lernas ĝin en la lernejo. Eĉ la frazeto “one medium Coke”, kvankam rekte el la menuo de la restoracieto, elvokis nur mirajn rigardojn, kiel ajn mi ĝin prononcu. Poste mi devis fingromontri por savi la teruritan komizinon.

Post kiam ĉiuj grupanoj bonorde atingis la flughavenon de Sapporo, ni veturis al la centra stacidomo de la urbo por aranĝi niajn trajnbiletojn, ankaŭ por la tagoj kiujn ni intencas pasigi en Hokajdo fine de nia vojaĝo, post Saĥaleno. Helpis nin kiel lokano la afabla Hidetoshi Shiraishi, specialisto pri la nivĥa en Universitato Gakuin de Sapporo. Fine ne malpli ol kvar ĉarmaj fervojaj oficistinoj estis zorge preparantaj plurveturajn biletojn por ni. En Japanio, kiu plenas de diversaj elektronikaĵoj, oni ankoraŭ faras permane kaj surpapere surprize multajn aferojn. Oni ankaŭ klopodas dungi ĉiujn homojn por iu utila laboro. Mi neniam komprenis, kiel tiu japana versio de kapitalismo vere funkcias – kiel la japanaj vendejoj plenas de komizoj, dum alilande oni pliigas la profitojn ĉefe minimumigante la dungitaron. 

Ŝvitaj pro la sufoka somer-aero de Japanio, ni fine eksidis en trajno al Wakkanai. Ekstere krepuskis kaj poste mallumiĝis. Neniaj lumoj estis videblaj inter la stacioj: la insulo Hokajdo estas mapli dense loĝata ol la cetera Japanio. Janne, kiu estis la unuan fojon en Japanio, jam ekŝatis la japanan skribosistemon, precipe la kanĵiojn (signojn ĉindevenajn), kaj demandadis pri ili Juha-n kaj la studentojn-japanistojn. Mi baldaŭ lernis estimi kaj la rapidan intelekton de Janne (kiu tuj komencis sisteme lerni la plej oftajn kanĵiojn) kaj la abundegan sciaron de Juha. Mi kontentis esti lernanto kaj disĉiplo, kiu ne respondecas pri tre multaj aferoj dum ĉi tiu ekspedicio. Sed, aliflanke, mi ankaŭ esperas ke mi estos iel utila!


En Wakkanai, la plej norda urbo de Japanio, ni tranoktis en ĉarma familia hotelo japanstila – dormante sur tatamo surplanke, sidante surplanke ankaŭ ĉe la matenmanĝa tablo, kiun oni zorge antaŭaranĝis aparte por la instruistoj, aparte por la studentoj (sed ni tiun dividion ne strikte obeis).


Sama stilo pludaŭris en la ŝipo inter Wakkanai kaj Korsakov, ĉar la ŝipo (Eins Soya) estas japana: seĝoj por la pasaĝeroj troviĝas nur ekstere sur la ferdeko, ene en la ŝipo oni sidas aŭ kuŝas sur malaltaj platformoj, kiujn oni suriras senŝue.


Post kvin kaj duona horoj ni alvenis al Korsakov – sed jam proksimiĝis la vespero de la tria tago de nia vojaĝo, ĉar la saĥalena tempo estas je du horoj pli posta ol tiu de Japanio, kvankam la longitudoj proksimume samas. La kultura diferenco estis eĉ pli granda: la haveno de Korsakov estis malpura, kun malbone prizorgitaj konstruaĵoj, kaj la land-enira kontrolo malrapida kaj malbonhumora. De Korsakov aŭtobuso, antaŭmendita por ni de la regiona muzeo de Saĥaleno, transportis nin al Juĵno-Saĥalinsk (“la sud-saĥalena”, kun 200.000 loĝantoj), la ĉefurbo de administra regiono, al kiu apartenas krom la insulo Saĥaleno mem (950 kilometrojn de sudo ĝis nordo) ankaŭ la Kurila insularo pli oriente en Pacifiko.

Ni ankoraŭ ne multon vidis el Juĵno-Saĥalinsk, krom grandegan statuon de Lenin meze de la urbo. Ĉiuj lacas post la longa vojaĝo, kaj precipe tiuj, kiuj antaŭe ne vizitis Rusujon, estas iom suspektemaj. Unu studento opinias, ke la ruĝaj makuletoj sur lia matraco estas postsignoj de litcimoj, sed hotela laboristino opinias, ke temas nur pri “makuloj”, sendifine, ne pri cimaj makuloj.

Mi mem povis tuj ekzerci min en la rusa (kiun mi nun la unuan fojon en mia vivo uzas ene de Rusio), ĉar la seruro de mia ĉambro paneis kaj estis neniel malŝlosebla. Afabla viro venis kun laboriloj por malmunti la seruron. “Ĉinaj seruroj”, li klarigis. Post kiam la seruro estis for, sed li ankoraŭ ne malmuntis la serurlangon, li montris: “Nun ne fermu la pordon, alie ni restos ĉi tie ene de la ĉambro, jen kiel!” Li fermis la pordon, kaj efektive li pravis – li devis ankoraŭ kvin minutojn ŝvite labori pri la pordo por eligi nin ambaŭ el la ĉambro. Post kelka tempo paneis la manilo de la neceseja pordo (ankaŭ ĝi aspektis “ĉina”), neniu povis eniri, kaj mi denove bezonis helpon de la hotela personaro. Kaj varman akvon ni havos nur du horojn matene kaj du horojn vespere, sur insulo kiu produktas abunde da petrolo kaj tergaso por la monda merkato. Mia unua konatiĝo kun Rusio estas preskaŭ netolereble stereotipa.

Sed morgaŭ komenciĝos nia vera laboro!

2014-07-16

La memoro de Moskopolo kaj la forlasita lernejo de Buf

La "(a)rumana domo" de Korĉo (Korçë), Albanio

Dum ĉi tiu jarcento, kiu verŝajne mortigos la plimulton de la lingvoj de la mondo, lingvistoj ne nur registras kaj dokumentas la diraĵojn de la lastaj parolantoj, sed ankaŭ partoprenas ties nostalgion pri la mondo por ĉiam perdita.

Pri tio mi pensis sidante en la hejmo de maljuna viro, loĝanto de Strugo (Makedonio), kiu rakontis pri la historio de sia familio kaj de aliaj balkaniaj valaĥoj. "Valaĥo" estas la historia nomo de ĉiuj parolantoj de la rumana lingvo, norde de Danubo, kaj de ĝiaj proksimaj parencoj, sude de Danubo, sed nuntempe oni uzas la nomon precipe sude de Danubo, en la Balkana duoninsulo. La plej granda lingvo de la balkaniaj valaĥoj nomiĝas la arumana. La lingvoj de la valaĥoj devenas de la latino de la iamaj romaj konkerantoj kaj koloniantoj. Kvankam mi kompreneble sciis pri ĉio ĉi, estis tamen travivaĵo sidi tie meze de Balkanio en urbo makedona-albana kaj propraorele aŭdi, ke ekzemple "viando, karno" estas en ilia lingvo carne [karne] kaj "supre" estas supra. Kiel esperantisto, mi havis pli da komuna heredaĵo kun mia valaĥa gastiganto ol li sciis.

La familio de mia gastiganto devenis de Moskopolo. Por la valaĥoj, tiu nomo havas preskaŭ la saman eĥon kiel Jerusalemo por la judoj. Moskopolo, la nuna Voskopojë en Albanio, estis la kultura ĉefurbo de la valaĥoj, sed en 1788 ĝi estis komplete detruita de la ribela otomana provincestro Ali Paŝao de Tepelenë. La valaĥoj vivis kiel diaspora malplimulto en ĉiuj balkaniaj landoj – aŭ kiel duonnomadaj ŝafistoj en montaraj vilaĝoj, aŭ kiel praktikantoj de intelektulaj profesioj en urboj. Neniam ili aspiris propran ŝtaton, sed ofte aktive partoprenis en la naciaj movadoj de diversaj balkaniaj landoj celantaj sendependiĝon disde la Otomana Imperio. Nuntempe en Balkanio oni jam tre malofte aŭdas ilian latinidan lingvon, sed estas facile trovi diversnaciajn homojn, kiuj scias, ke ili havas parte valaĥajn pragepatrojn.


La malplena lernejo de Buf, Greka Makedonio

Similan renkontiĝon kun la mondo por ĉiam perdita mi havis kelkajn tagojn poste en Norda Grekio, en la greka parto de la historia regiono Makedonio, kie mi aŭtis kun miaj du amikoj el Republiko Makedonio. Tute hazarde ni haltis en la malgranda vilaĝo Akrítas, kie troviĝas belaj malnovaj domoj, nun malplenaj kaj kadukaj. Antaŭ la konstruaĵo en la supra foto ni haltigis la aŭton kaj komencis foti. Laŭ la malplena vilaĝa strato al ni paŝis maljunulo tenaca kaj maldika, varme vestita malgraŭ la sufoka somera tago. Kiam li proksimiĝis, ni vidis, ke li aspektas tiom aĝa, ke la tempo certe lin forgesis – sed tamen forprenis ĉiujn liajn dentojn escepte de unu, kiu pendis kiel granda blanka lanterno meze de la supra dentokarno. Evidente li, se iu, sciis, kio estas la granda konstruaĵo, antaŭ kiu ni staras.

Ni demandis, ĉu li parolas la makedonan, ĉar en tiuj vilaĝoj multaj mezaĝaj kaj maljunaj homoj ankoraŭ parolas la lingvon de siaj slavaj prapatroj. Li unue neis, sed kiam ni komencis inter ni paroli makedone, li tamen aliĝis al la diskuto tiulingve kaj klarigis, ke ni staras antaŭ la iama lernejo de la vilaĝo, kiu pli frue estis urbeto kun la slava nomo Buf. Komence de la 20a jarcento multaj bufanoj migris al Usono, jam antaŭ ol Buf fariĝis parto de Grekio en 1913. Multaj slavoj certe elmigris post la fino de la Intercivitana Milito de Grekio. Lastatempe la nord-grekiaj vilaĝoj plie malpleniĝis pro transloĝiĝoj en la pli grandajn urbojn.

– Sed nun mi jam parolis tro multe, sufiĉas – diris la maljunulo kaj tuj decideme ekpaŝis plu. Poste ni vidis nur lian dorson, kiu malaperis en iun malnovan dometon. Nun mi jam ne certas, kion li vere rakontis al ni kaj kion ni poste trovis en la reto serĉante pri la historio de Buf. En Vikipedio troviĝas eĉ bildo pri la ĵuskonstruita nova "Bulgara Lernejo" de Buf (1910).

Efektive, la nuna Norda Grekio ne estis tre greka antaŭ la Balkaniaj militoj de 1912–1913. La kamparaj vilaĝoj estis grandparte slavlingvaj, kaj la plej grandaj gentoj en la urbo Tesaloniko estis la judoj (kiuj parolis la judhispanan lingvon, nomatan ankaŭ ladino) kaj la turkoj. La grekigo kaj deslavigo de la Greka Makedonio estis longa procezo – parte perforta, precipe post la Intercivitana Milito de Grekio (1944–1949), en kiu multaj slavoj batalis en la flanko de la komunistoj. Nuntempe la makedonoj kaj aliaj slavoj en Norda Grekio parolas sian gepatran lingvon pli sentime ol antaŭ kelkaj jardekoj, sed mankas junaj parolantoj kiuj certigus ĝian pluvivon.

La malplena lernejo kaj la kadukaj domoj de Buf fariĝis por mi kvazaŭ simbolo de tiu slava loĝantaro, sur kies dialekto Cirilo kaj Metodio siatempe bazis la literaturan lingvon kreitan por duona Eŭropo sed kiu poste po-iome grekiĝis. Kompreneble, ankaŭ la greka estas grava kultura lingvo kun valorega plurjarmila tradicio; sed lingvistoj ĉiam preferas variecon al unuformeco!

Malplenaj domoj en Buf

Ĉi tiu estis mia lasta blogaĵo antaŭ la aŭgusta vojaĝo al Hokajdo, kie la ajnua estas jam pli-malpli morta, kaj Saĥaleno, kie ankoraŭ 50 ĝis 100 maljunulinoj parolas la nivĥan (giljakan). Ambaŭ lingvoj estas vere unikaj, senparencaj, veraj gemoj por lingvisto – sed ili iom post iom sinkas en la obtuzan krepuskon de la historio. Mi promesas verki plurajn blogaĵojn pri tiu ekspedicio, sed verŝajne mi povos ilin aperigi nur post mia reveno. Ĝis tiam!

2014-06-27

La ĉambra teatro de Avino L.


Mia dusemajna restado en Oĥrido, Republiko Makedonio, kaj en la ĉirkaŭaj regionoj en Albanio kaj Grekio proksimiĝas al la fino, kaj mi ordigas la kolektitan materialon en mia komputilo. La plej valoraj estas du filmetoj, kie aperas parolantoj de periferiaj slavaj dialektoj malaperantaj. En unu Avino L. (mi nomas ŝin "avino" laŭ la balkania maniero) rakontas pri sia surmonta vilaĝo en Albanio (en la bildo) per lingvaĵo, kiu plenas de interesaj detaloj; efektive, ŝia vilaĝo estas tre konata por ĉiuj esplorantoj de sudslavaj dialektoj depost kiam la franca slavisto André Mazon raportis pri ĝi inter la du mondmilitoj. En la alia filmeto, Avo O. rakontas pri sia surmonta vilaĝo en la Grekia parto de Makedonio kaj pri sia vivhistorio per lingvaĵo kiu, kvankam klare dialekta, montras influon de la makedona normlingvo. Avo O. estas efektive aktivulo de la loka slav-makedona organizaĵo kaj tial havas kontaktojn kun Republiko Makedonio. Avino L., male, ŝajnas ĝuste la ideala reprezentanto de aŭtenta kampara dialekto: maljuna virino, kiu vivis izolitan vivon en sia vilaĝo kaj konas ĉiujn lokajn historiojn, morojn kaj kutimojn.

Sed la ŝajno trompas! Kiam mi alvenas kun miaj tri makedonaj kaj albanaj kolegoj, Avino L. tuj komprenas, pri kio ni interesiĝas. Kiam mi petas permeson filmi, ŝi senprobleme konsentas kaj rekomencas sian rakonton denove, por ke ĉio estu komplete filmita. Ŝi emfazas la specialan karakteron de la loka lingvo, kiun ŝi nomas kajnas ("ĉe-ni"), kaj montras poste surmurajn fotojn pri tradiciaj vilaĝaj festoj. Post tio ŝi elprenas el tirkesto plurajn kajerojn, en kiuj ŝi skribis popolajn fabelojn (ĉiun unue en kajnas, poste en albana traduko) kaj popolajn kantojn. Kaj fine ni ĉiuj ricevas glaseton de la forta balkania fruktobrando rakija. Ni komencas kompreni, ke Avino L. faris ĉion ĉi jam plurfoje kaj estas tre konscia pri sia rolo kiel unu el la lastaj posedantoj de kajnas. "Ĉambra teatro", poste komentis mia makedona kolego. Avino L. ricevas malgrandan pagon, taktoplene donitan de mia kolego. En ordo: ŝi vere distris nin bone, ŝia dialekto estas supozeble sufiĉe aŭtenta, kaj la pensioj en Albanio estas certe malaltegaj.

Avino L. emfazas, ke kajnas estas nek makedona, nek bulgara. Mi kredas, ke ŝi tute sincere difinas sian lingvan identecon tiel. Tamen, tia difino ankaŭ ebligas al ŝi akcepti kaj makedonajn kaj bulgarajn esploristojn senprobleme. Antaŭ malpli ol monato ŝin vizitis bulgara televida skipo. Efektive, en la anglalingva Vikipedio indas rimarki la bizaran fakton, ke la artikoloj Macedonians of Albania kaj Bulgarians in Albania temas pri ekzakte samaj homgrupoj! Anstataŭ elekti inter la du nacioj, Avino L. scias distri ambaŭ.

Kiel slavisto mi mem devas akcepti, ke ne plu eblas ripeti la heroaĵojn de miaj grandaj antaŭuloj kaj raporti pri "aŭtentaj", "arĥaikaj" aŭ "izolitaj" kamparaj dialektoj. Avino L. verŝajne sufiĉe zorge konservis sian dialekton, pri kiuj tiel multaj eksterlandaj universitatanoj neklarigeble interesiĝas, sed iel ĝi ne plu vivas, kaj ŝi ne havas multajn samvilaĝanojn, kun kiuj uzi ĝin.

Avo O., male, parolas vere funkciantan lingvan varion, kiun li uzas ankaŭ aliloke, kaj lia ŝanceliĝo inter la lokaj kaj normlingvaj formoj estas ĝuste la nuntempa mezuro de aŭtenteco. Kaj li estas ankaŭ kuraĝa: dum la pli granda parto de lia vivo la makedona lingvo de Norda Grekio estis forte subpremata de la greka ŝtato, kaj ankaŭ nune la reprezentantoj de la faŝisma partio "Ora Tagiĝo" ne hezitas fizike ataki reprezentantojn de malplimultoj. Tamen li permesas al mi filmi, kvankam pli frue en Norda Grekio la slavlingvanoj ne permesis al vizitantaj esploristoj registri ion ajn (kaj se tamen jes, la polico povis konfiski la registraĵojn de la esploristoj ĉe la landlimo). Tial vi ne ekscias la veran nomon de la vilaĝo de Avo O. alte sur monto, kvankam verŝajne li ĉiuokaze estas konata kaj malamata de la lokaj grekaj naciistoj pro siaj pormakedonaj aktivecoj.

Entute, la moderna dialektologo ne plu povas nur frandi arĥaikajn kaj specialajn formojn kaj vortojn, sed devas ankaŭ alfronti la socian realon.

2014-06-08

Lingvo aŭ dialekto?

Venontan vendredon mi vojaĝos al Makedonio, kaj tial mi lastatempe klopodis refreŝigi miajn malnovajn sciojn pri la makedona lingvo. Mi esperas, ke reveninte fine de junio, mi jam iom flue parolos la lingvon, ĉar mi aliĝis al la meza kurso pri la makedona en la ĉiujara Seminario pri la makedonaj lingvo, literaturo kaj kulturo en la belega lagborda urbo Oĥrido. Tamen, nun miaj bulgaraj kolegoj dirus, ke mi havas nenion por lerni – ĉar mi jam parolas la bulgaran, kaj la makedona estas nur dialekto de la bulgara, mi jam sufiĉe scias ankaŭ la makedonan!

La granda plimulto de la bulgaraj lingvistoj neniam agnoskis la makedonan kiel apartan lingvon, male ol la granda plimulto de la slavistoj en aliaj landoj. Nu bone, iu povus diri – verŝajne la lingvistoj, se iuj, posedas difinojn de "lingvo" kaj "dialekto", kial ne simple apliki tiujn difinojn kaj science solvi la problemon?

Unue oni devas tamen diri, ke la lingvistoj plej ofte ne bezonas difini lingvon kaj dialekton. Se necese, ili povas paroli pri "idiomoj" aŭ "lingvaj varioj" sen precizigi, ĉu temas pri dialektoj aŭ apartaj lingvoj. Kompreneble la lingvistoj ankaŭ vidas kaj agnoskas la ekziston de la normaj, literaturaj lingvoj kiel sociaj faktoj, sed la plimulto de la homaj lingvoj ne havas norman skribatan varion, kaj iuj lingvoj havas du normvariojn, ekzemple la norvega.

Ekzistas nur unu iom vaste agnoskata provo difini la limojn de lingvoj: du lingvaj varioj apartenas al la sama lingvo, se iliaj parolantoj interkompreniĝas. Tiu ŝajne simpla difino estas tamen malfacile aplikebla en la praktiko. Se la parolantoj de du varioj iom komprenas unu la alian, aŭ komprenas unu la alian nur parolante pri certaj temoj, kie estas la limo inter "sama" kaj "malsama" lingvo? Kaj kion fari, se la komprenado estas unudirekta? Ekzemple la estonoj komprenas la finnan pli bone ol la finnoj la estonan – la kaŭzoj estas parte socihistoriaj, parte dependas de la strukturoj de la du parencaj lingvoj: ofte estono devas nur simple forpreni ion el la fino de finnaj vortoj por ricevi rekoneblan vorton, dum finno devus scii aldoni ion al la fino de estonaj vortoj, kio estas pli malfacila tasko.

Plian problemon prezentas la tiel nomataj kontinuoj de dialektoj. La bulgaroj pli-mapli bone interkompreniĝas kun siaj makedonaj najbaroj, ĉi tiuj interkompreniĝas pli-malpli bone kun la serboj, kaj tiel plu. Efektive, antaŭ la ekesto de la modernaj naci-ŝtatoj en la 19a jarcento, ekzistis perfekta slavlingva kontinuo ekde la bulgara bordo de la Nigra Maro ĝis la slovenaj Alpoj: ĉiuj ajn du najbaraj vilaĝoj perfekte interkompreniĝis. Sed slovena terkulturisto el la Alpoj, transportite al la Nigra Maro, ne interkompreniĝus kun la bulgaraj fiŝistoj tie. La bulgarojn kaj la slovenojn interligis seninterrompa ĉeno de dialektoj de la sama lingvo, sed ili tamen parolis malsamajn lingvojn! Rezultas nesolvebla paradokso.

Parenteze, simila problemo estas konata ankaŭ en biologio. En Norda Eŭropo, la arĝenta mevo (Larus argentatus) kaj la malhela mevo (Larus fuscus) estas klare malsamaj specioj, kiuj ne povas reproduktiĝi inter si (kuna reproduktiĝo estas analogaĵo de la interkompreniĝa kriterio en lingvistiko). Tamen, ilin kunigas seninterrompa ĉeno de mevaj populacioj, kiuj formas ringon ĉirkaŭ la Norda Poluso, kaj kie ĉiuj du najbaraj populacioj povas reproduktiĝi inter si. Sekve, la arĝenta mevo kaj la malhela mevo estas kaj ne estas unusola specio!

Eĉ se la lingvistoj havus objektivan funkciantan difinon por distingi inter dialekto kaj lingvo, la socia realo tamen decidus la aferon anstataŭ ili. La parolantoj de la sveda kaj la norvega interkompreniĝas relative bone – efektive, loĝanto de la sveda ĉefurbo Stokholmo povas kompreni loĝanton de la norvega ĉefurbo Oslo eĉ pli bone ol iujn ekstremajn svedajn dialektojn. Tamen, kial lingvisto faru al si la penon konvinki la svedojn kaj norvegojn, ke ili parolas saman lingvon? (Cetere, la distanco inter la makedona kaj bulgara estas laŭ mi proksimume tioma, kiel inter la norvega kaj sveda.) Aliflanke, la parolantoj de kelkaj dialektoj de la ĉina tute ne komprenas unu la alian (krom skribe), kaj por lingvistoj temas fakte pri apartaj lingvoj; sed kial malpermesi al parolanto de la kantona nomi sin parolanto de la ĉina, se tiu mem deziras tiel difini sian lingvon?

Eble la plej bonan priskribon de la problemo donis la usona lingvisto kaj specialisto pri la jida Uriel Weinreich: "a shprakh iz a dialekt mit an armey un flot", lingvo estas dialekto kun armeo kaj militŝiparo. La sociaj cirkonstancoj decidas pri la statuso de ĉiu lingva vario. Sed la afero dependas ne nur de la ŝtata politiko. Lingvisto devas antaŭ ĉio observi la opinion de la parolantoj mem de iu lingva vario kaj respekti ilian manieron difini sian varion. Ĉar la granda plimulto de la makedonoj mem opinias, ke ili parolas apartan lingvon, la afero estas decidita. Fortigas la aferon kompreneble ankaŭ la ekzisto de la normlingvo makedona.

Mi kutimas diri, ke en la disputo inter la bulgaraj kaj makedonaj lingvistoj, la bulgaroj malpravas pri la nuno kaj la makedonoj pri la historio. La bulgaroj argumentas, ke ĉar la bulgara kaj makedona antaŭ nelonge estis unusola lingvo (sed kiel do difini tion?), ili plu estas unusola lingvo, kvankam la makedonoj ne scias tion pro la artefarita kreo de la makedona normlingvo post la dua mondmilito (sed efektive la makedona normo havas iom pli longan antaŭhistorion). La makedonoj argumentas, ke ĉar la bulgara kaj makedona nune estas du apartaj lingvoj, ili estis apartaj jam en Mezepoko. Tial la makedonoj devas anakronisme projekcii la nunajn etnajn kaj lingvajn distingojn en la foran pasintecon. Por ambaŭ flankoj estas malfacile agnoski naciojn kiel ŝanĝiĝantajn, relative novajn sociajn konstruojn.

Domaĝe miaj bulgaraj kolegoj ne havas okazon vere lerni la makedonan lingvon. Ĉar ĝi oficiale ne ekzistas, neniu bulgara universitato instruas ĝin. La bulgaraj bibliotekoj klasas makedonajn librojn kiel bulgarajn, sekve estas malfacile trovi ilin. Se bulgaroj venas al la seminario de Oĥrido, ili ne aliĝas al la lingvaj kursoj, sed nur aŭskultas prelegojn pri historio, kelkfoje subridante. Bedaŭrinde ili scias pri la makedona, tiom proksima al ilia denaska lingvo, malpli ol mi.