2023-03-23

La forgesitaj unuaj esperantistoj en Finnlando

La blazono de la finna nobela familio Nordenswan
(Nordensvan, 'norda cigno').
Kiel rilatas al Esperanto? Legu ĉi-sube!
 

Pri la unuaj esperantistoj en Finnlando restas malmultaj informoj – kiam oni eldonis la Enciklopedion de Esperanto (1933), iliaj nomoj estis jam forgesitaj. Helpe de la fruaj Adresaroj de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto" kaj aliaj fontoj eblas tamen identigi kvin personojn, kiuj esperantistiĝis antaŭ la jaro 1892. Kvankam ĝis nun ne estis trovitaj informoj pri tio, ke ili havis rektan kontakton kun la pli postaj finnaj aktivuloj, du el ili postlasis beletrajn tekstojn de krestomatia nivelo.

La forgesita komenco


La plej unuaj jaroj de Esperanto en Finnlando, fine de la 19-a jarcento, estas kvazaŭ kovritaj de nebulo. En la Enciklopedio de Esperanto (1933/1934), Lauri Ilmari Lappi skribas sub la kapvorto "Finnlando" jene:
 
Estas neeble plu eltrovi, kiu estis la unua e-isto en Finnlando. E. atingis la landon jam en 1888. La plej malnova inter la nun vivantaj fideluloj, prof. G. J. Ramstedt, konatiĝis kun E. en 1891. La unua e-ista klubo ekagis jam en 1893 inter studentoj de la Politeknika Altlernejo en Helsinki, sed ĝi ekdormis post du jaroj. En 1895, kiam "Esperantisto" pro la perdo de siaj rusaj abonantoj ĉesis aperi, el la tuta eksterruslanda abonantaro (170) en la malgranda Finnlando troviĝis 12.

Ankaŭ Esperanto en Perspektivo (1974, p. 459) ripetas la informon pri la frua esperantistiĝo de Ramstedt, sed en mia blogaĵo pri li mi montris, ke la informo tre verŝajne estas malĝusta kaj li konatiĝis kun la lingvo nur en 1895. Pri la fino de la 19-a jarcento la verko scias preskaŭ nenion: "Esperanto enpenetris Finnlandon tra Svedio, la unuaj kluboj fondiĝis fine de la pasinta jarcento". Ankaŭ la Vikipedia artikolo pri la historio de la finna movado devas kontentiĝi kun la informoj en la Enciklopedio: "Laŭ Enciklopedio de Esperanto (EdE) de 1934, Esperanto atingis Finnlandon en 1888, sed oni ne klarigas kiel."

Inter la jaro 1890 kaj 1909 aperis en multaj kajeroj la tiel nomata "Zamenhofa Adresaro", Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto", kaj la kajeroj estas ciferecigitaj por Vikifontaro. En la unua kajero, kun listo de personoj kiu anoncis sin al Zamenhof ĝis 30 septembro 1889, ne troviĝas finnoj, sed en la dua listigo, kun novaj esperantistoj ĝis 13 januaro 1892, estas kvin nomoj el Finnlando. Tiuj kvin estas do la plej fruaj esperantistoj en Finnlando, kiujn ni konas laŭnome, kaj ĉiu el ili konatiĝis kun la lingvo plej malfrue en la jaro 1891. Ilia numerado en la listo sekvas nur alfabetan ordon kaj ne indikas, en kiu ordo ili registriĝis ĉe Zamenhof.

Fridolf Vladimir Gustafsson (?) (1853–1924)

 
Esperantisto numero 1152 estas "Gustafsson, F. W. Helsingfors. Finlando." (Helsingfors estas la sveda nomo de Helsinko.) Pri esperantisto kun tia nomo troveblas nenio alia informo en fontoj, kiujn mi konsultis, sed verŝajne ne estas tro aŭdace supozi, ke malantaŭ "F. W." kaŝiĝas la antaŭnomoj de Fridolf Vladimir Gustafsson, latinisto kiu fariĝis profesoro pri "Roma literaturo" (kio signifas Latinon kaj latinan literaturon) en 1892 (kaj jam la antaŭan jaron provizora profesoro) en la Universitato de Helsinko. En iuj fontoj "Vladimir" estas mallongigita "W.", kaj variado inter "V" kaj "W" estis kutima en nomoj tiutempaj. Oni povas pensi, ke latinisto facile interesiĝis pri la nova lingvo de Zamenhof; aliflanke, ofte latinistoj kaj aliaj profesoroj pri lingvoj ne tre aprezas Esperanton. Se temis pri profesoro Gustafsson, ŝajnas ke li ne longe interesiĝis pri Esperanto nek lasis ian postsignon en la finna movado. Ĉiuokaze, li – aŭ do iu alia Gustafsson – estis la sola esperantisto en ĉi tiu frua listo, kiu loĝis en Helsinko, la ĉefurbo de la tiama Grandduklando Finnlando, regata de la rusa caro.
 

Edward Hall (1857–1930)

Numero 1155 estas "Hall, Edward, kontorestro. Joensŭŭ [tiel!], Finlando". Joensuu estas urbo en Orienta Finnlando. La stranga skribmaniero kun "ŭŭ", se ĝuste ciferecigita, povas esti provo indiki, ke "uu" en la origina nomo estas ne du apartaj vokaloj sed nur unusola longa vokalo. Bedaŭrinde la Viena Esperanto-muzeo ankoraŭ ne skanis ĝuste ĉi tiun adresaron kaj mi do ne povis kontroli la originalon.

Pri Edward Hall aperas sufiĉe multe da informoj en la genealogia paĝaro Geni. Li naskiĝis en Finnlando al britaj gepatroj. La familio transloĝiĝis al Britujo ĉirkaŭ la jaro 1870, sed revenis al Finnlando fine de tiu jardeko. Almenaŭ kiam li edziĝis en Joensuu en la jaro 1885, Edward estis ankoraŭ registrita kiel "Englannin alamainen" (subulo, t.e. civitano, de Anglujo), sed laŭ siatempa nekrologo li estis "täydellisesti maahamme kotiutunut" (perfekte enhejmiĝis en nia lando). Dum sia tuta vivo li laboris en gvidaj postenoj de diversaj komercaj kaj industriaj entreprenoj; oni povas diveni, ke lia scipovo de la angla lingvo estis valora en eksterlanda komerco.

Direktoro Edward Hall (1857–1930).
Aŭtoro: Richard Hall (1910).
La artkolektoj de la urbo Pori / Vikipedio.

Mankas iu ajn informo pri Esperantaj aktivecoj de Edward Hall dum pli postaj jaroj, sed li lasis unu spuron en la internacia Esperanto-kulturo tradukante (sub la nomo Eduard Hall) la rakonton "La porcio de glaciaĵo" de la norvega verkisto Lars Dilling. Ĝi aperis felietone en la revuo "Esperantisto" aŭtune de la 1892-a jaro (septembro, p. 134–137; oktobro, p. 150–156; novembro 165–168; decembro p. 186–188). Poste lia traduko eniris eĉ en la Fundamentan Krestomation (1903), kaj tial la nomo de Hall restas en la historio de nia lingvo, eĉ se li verŝajne mem forlasis ĝin.

"La porcio de glaciaĵo" eble ŝajnas al nuntempa leganto iom naive romantika novelo, sed ne estas senvalora. La traduko de Hall enhavas, en la okuloj de nuntempa leganto, kelkajn lingvajn neglataĵojn, parton de kiuj Zamenhof korektis en la versio de la Fundamenta Krestomatio. Sed se oni konsideras, ke la traduko estis farita en 1891 aŭ komence de la sekva jaro, kiam la lingvo ekzistis nur de kvar jaroj kaj ne troviĝis multaj ekzemploj de beletra stilo, la lingvaĵo estas kontentige bona.

William Raoul (Rudolf) Hall (Hall-Tredinnick) (1831–1900)

Sub la  numero 1156 estas registrita "Hall, W. R. Vasa-Nikolaistad. Finlando." Temas pri la patro de Edward Hall, William Raoul (Rudolf) Hall, brita civitano, kiu tiutempe (kaj ĝis la fino de sia vivo) loĝis en la okcident-finnlanda urbo Vaasa.  Ni ne povas scii tion, ĉu la filo interesigis la patron pri Esperanto aŭ inverse, nek tion, kiel la patro okupiĝis pri Esperanto.

Ĉi-loke konantoj de la finna historio de Esperanto eble memoras pri Hilma Hall (1854–1922), aktiva esperantistino kaj la tradukinto de tri teatraĵoj de Aleksis Kivi. Ŝia fraŭlina nomo estis Hake, kaj laŭ informoj en Geni kaj Geneanet, ŝia edzo estis Gustaf Rudolf Hall, naskita en Jönköping, Svedio. La simileco de la familiaj nomoj estas do nura koincido.

Karl Henrik Kallenpoika Lundholm (1864–1922)

Sub la numero 1279 troviĝas dua nomo el Joensuu, kun la sama stranga skribmaniero kiel ĉe Edward Hall: "Lundholm, K. H. Joensŭŭ. Finlando". En Joensuu loĝis tia persono (li estas trovebla ankaŭ en Geni) sed estas malfacile trovi pli da informoj pri li. Laŭ la historio de la urbo Joensuu (Joensuun kaupungin historia I, 1985, p. 449, 625), meze de la 1880-aj jaroj restoraciisto Karl Lundholm kunrespondecis pri helpo al la mizeruloj de la urbo, sed nia Karl estis verŝajne tro juna por tia rolo. Kompreneble la restoraciisto povus esti la samnoma patro de la esperantisto, sed laŭ Geni la patro estis konstruisto-majstro, kaj la urba historio (p. 422) mencias masoniston Karl Lundholm en la 1880-aj jaroj – ne eblas scii, ĉu en la urbo troviĝis du aŭ tri viroj kun tiu nomo.

Sed estas pli-malpli certe, ke nia Karl Lundholm kaj Edward Hall konis unu la alian, kiam ili sendis siajn informojn al la Adresaro de Zamenhof – la urbo ja estis malgranda, kaj la stranga skribmaniero "Joensŭŭ" atestas pri interkonsiliĝo. Krome, se la familio Lundholm vere iam posedis restoracion, ili certe bone konis alian lokan restoraciistinon Anna Almberg (1860–1940, p, 476, 477 en la urba historio), kiun Edward Hall edzinigis en 1885, donante sian familian nomon ankaŭ al ŝiaj du jamaj gefiloj, naskitaj ekster geedzeco. En 1892 Edward Hall kun sia familio transloĝiĝis al Pori, sudokcidenta Finnlando, kaj Karl Lundholm restis la sola esperantisto en la urbo – pli multe ni ne scias. Cetere, el la kvinopo priskribata en ĉi tiu blogaĵo, li estas la sola, kiu eble estis finnlingva – la patro kaj filo Hall estis ja denaske anglalingvanoj (kvankam Edward verŝajne lernis bone kaj la finnan kaj la svedan), kaj profesoro Gustafsson ĉi-supre kaj nobelo Magnus Nordensvan ĉi-sube estis el svedlingvaj familioj.

Carl (Karl) Magnus Nordensvan (Nordenswan) (1850–1903)

La lasta sed vere ne lastsignifa el la kvin unuaj esperantistoj estas registrita sub la numero 1334: "Nordensvan, M., telegrafestro. Kuopio, Finnlando". Temas pri kortega konsilisto Carl Magnus Nordensvan el la orient-finnlanda urbo Kuopio. Ĉar li estis membro de nobela familio, informoj pri li facile troveblas en Geni. La mortanonco, kiun lia vidvino publikigis (svede en cetere tute finnlingva loka gazeto) en 1903, tekstas jene (mia traduko):

Estas anoncate, ke mia edzo telegrafestro, kortega konsilisto kaj kavaliro Carl Magnus Nordensvan, naskita la 12-an decembro 1850, forpasis post longa suferado en Kuopio la 28-an de julio je 8h30 antaŭtagmeze, plej proksime funebrata de mi, kvar infanoj, bofilo, maljuna patrino kaj parencoj. – Mathilda Nordensvan, fraŭline Åberg.

Telegrafestro, kortega konsilisto
Carl Magnus Nordensvan (1850–1903).
Foto: Geni / S. Merk. Johan Nordenswan.

Estas mirinde, ke eĉ pri Magnus Nordensvan ne plu restis memoro inter la finnaj esperantistoj, kiam ili skribis pri sia frua historio komence de la 1930-aj jaroj, kvankam li estis certe la plej eminenta inter la fruaj adeptoj de Esperanto – ne nur pro sia relative alta socia pozicio, sed ankaŭ pro tio, ke li verkis tri originalajn Esperantajn novelojn, kiuj estis publikigitaj en la kolekto Esperantaj Prozaĵoj, redaktita de L. de Beaufront por la prestiĝa pariza serio "Kolekto Esperanta, aprobita de Do Zamenhof" (unua eldono 1902, tria eldono 1907). Kiam la organizita movado en Finnlando vere komenciĝis dum la unuaj jaroj de la nova jarcento, kun Nino Runeberg (1874–1934) kiel elstara gvidanto, ĝi koncentriĝis en Helsinko kaj la unuaj esperantistoj en provincaj urbetoj ne plu estis memorataj.

En Esperanto en Perspektivo, "K. M. Nordensvan" estas fakte menciita trifoje: kiel premiito de iu el la fruaj belartaj konkursoj (p. 52) kaj kiel frua prozisto (p. 137 kaj 138). Sur tiu tria paĝo troviĝas eĉ karakterizo de liaj tri noveloj:

Esperantaj Prozaĵoj enhavas tri novelojn de la Finno Karl Magnus Nordensvan (1850–1903), kortega konsilanto. La verkisto uzas artifikajn temojn, kaj verkas realisme, kun granda harmonio inter lingvo, rakontostrukturo kaj disvolviĝo. Iom romantika, la aŭtoro tamen efikas kredeble, kaj neniam falas en sentimentalecon.

Tamen, en la sama verko la ĉapitro pri la historio de Esperanto en Finnlando – kompreneble skribita de alia persono – eĉ ne mencias Nordensvan. Neniu estas profeto en sia urbeto!

La tri noveloj eldonitaj en Esperantaj Prozaĵoj unue aperis en la revuo L'Espérantiste ĉirkaŭ la ŝanĝo de jarcento; kvankam ne pasis multaj jaroj depost la tradukaĵo de Edward Hall, la noveloj de Nordensvan prezentas pli maturan literaturan lingvaĵon. La unua novelo, "Alpa rozo", estas mallonga rakonto pri seninfana profesoro, ekskursanta en Svisujo; "ciganino" lasas ĉe li infaneton, kiun li kaj lia edzino devas ekprizorgi. – La dua novelo, "La kristnaska bulko", estas pli longa rakonto pri patro kaj filo, kiuj fremdiĝis unu de la alia sed repaciĝas okaze de Kristnaska festo. Cetere, la nomo de la filo ("Ville Rojni") montras, ke la aŭtoro priskribas familion finnlingvan. – La tria novelo, "Inter tomboj", estas la plej longa el la tri. Estas rakonto pri instruistino el la hejma provinco de Nordensvan, kiu vojaĝas al "Helsingforso" (Helsinko) por viziti la tombon de sia fianĉo subite mortinta antaŭ unu jaro, kaj fine trovas tie novan feliĉan amon. Nu, la tri noveloj eble estas iom pli sentimentalaj ol la teksto en Esperanto en Perspektivo diras, sed oni povas diri, ke Nordensvan bone sukcesas konservi la koherecon en rakontoj diverslongaj.

"Alpa rozo" reaperis en la kolekto 33 rakontoj (1964), redaktita de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La novelo "La kristnaska bulko" estas unu el la nur 18 originalaj rakontoj, kiujn William Auld elektis por sia Nova Esperanta Krestomatio (1991). La noveloj de Nordensvan do restas la plej gravaj memoraĵoj el la matena krepusko de la finna Esperanto-movado.