Venontan vendredon mi
vojaĝos al Makedonio, kaj tial mi lastatempe klopodis refreŝigi miajn
malnovajn sciojn pri la makedona lingvo. Mi esperas, ke reveninte fine
de junio, mi jam iom flue parolos la lingvon, ĉar mi aliĝis al la
meza kurso pri la makedona en la ĉiujara Seminario pri la makedonaj
lingvo, literaturo kaj kulturo en la belega lagborda urbo Oĥrido. Tamen, nun miaj
bulgaraj kolegoj dirus, ke mi havas nenion por lerni – ĉar mi jam
parolas la bulgaran, kaj la makedona estas nur dialekto de la bulgara, mi
jam sufiĉe scias ankaŭ la makedonan!
La granda
plimulto de la bulgaraj lingvistoj neniam agnoskis la makedonan kiel
apartan lingvon, male ol la granda plimulto de la slavistoj en aliaj
landoj. Nu bone, iu povus diri – verŝajne la lingvistoj, se iuj, posedas
difinojn de "lingvo" kaj "dialekto", kial ne simple apliki tiujn difinojn kaj science solvi
la problemon?
Unue oni devas tamen diri,
ke la lingvistoj plej ofte ne bezonas difini lingvon kaj dialekton. Se
necese, ili povas paroli pri "idiomoj" aŭ "lingvaj varioj" sen precizigi, ĉu temas pri dialektoj aŭ apartaj lingvoj.
Kompreneble la lingvistoj ankaŭ vidas kaj agnoskas la ekziston de la normaj,
literaturaj lingvoj kiel sociaj faktoj, sed la plimulto de la homaj
lingvoj ne havas norman skribatan varion, kaj iuj lingvoj havas du normvariojn,
ekzemple la norvega.
Ekzistas nur unu iom vaste
agnoskata provo difini la limojn de lingvoj: du lingvaj varioj apartenas al la
sama lingvo, se iliaj parolantoj interkompreniĝas. Tiu ŝajne simpla
difino estas tamen malfacile aplikebla en la praktiko. Se la parolantoj
de du varioj iom komprenas unu la alian, aŭ komprenas unu la alian nur
parolante pri certaj temoj, kie estas la limo inter "sama" kaj "malsama"
lingvo? Kaj kion fari, se la komprenado estas unudirekta? Ekzemple la
estonoj komprenas la finnan pli bone ol la finnoj la estonan – la kaŭzoj
estas parte socihistoriaj, parte dependas de la strukturoj de la du
parencaj lingvoj: ofte estono devas nur simple forpreni ion el la fino
de finnaj vortoj por ricevi rekoneblan vorton, dum finno devus scii
aldoni ion al la fino de estonaj vortoj, kio estas pli malfacila tasko.
Plian
problemon prezentas la tiel nomataj kontinuoj de dialektoj. La bulgaroj
pli-mapli bone interkompreniĝas kun siaj makedonaj najbaroj, ĉi tiuj
interkompreniĝas pli-malpli bone kun la serboj, kaj tiel plu. Efektive,
antaŭ la ekesto de la modernaj naci-ŝtatoj en la 19a jarcento, ekzistis
perfekta slavlingva kontinuo ekde la bulgara bordo de la Nigra Maro
ĝis la slovenaj Alpoj: ĉiuj ajn du najbaraj vilaĝoj perfekte
interkompreniĝis. Sed slovena terkulturisto el la Alpoj, transportite al
la Nigra Maro, ne interkompreniĝus kun la bulgaraj fiŝistoj tie. La
bulgarojn kaj la slovenojn interligis seninterrompa ĉeno de dialektoj de
la sama lingvo, sed ili tamen parolis malsamajn lingvojn! Rezultas
nesolvebla paradokso.
Parenteze,
simila problemo estas konata ankaŭ en biologio. En Norda Eŭropo, la
arĝenta mevo (Larus argentatus) kaj la malhela mevo (Larus fuscus) estas
klare malsamaj specioj, kiuj ne povas reproduktiĝi inter si
(kuna reproduktiĝo estas analogaĵo de la interkompreniĝa kriterio en
lingvistiko). Tamen, ilin kunigas seninterrompa ĉeno de mevaj
populacioj, kiuj formas ringon ĉirkaŭ la Norda Poluso, kaj kie ĉiuj du
najbaraj populacioj povas reproduktiĝi inter si. Sekve, la arĝenta mevo
kaj la malhela mevo estas kaj ne estas unusola specio!
Eĉ se la lingvistoj havus objektivan funkciantan difinon por distingi inter dialekto kaj lingvo, la socia realo tamen decidus la aferon anstataŭ ili. La parolantoj de la sveda kaj la norvega interkompreniĝas relative bone – efektive, loĝanto de la sveda ĉefurbo Stokholmo povas kompreni loĝanton de la norvega ĉefurbo Oslo eĉ pli bone ol iujn ekstremajn svedajn dialektojn. Tamen, kial lingvisto faru al si la penon konvinki la svedojn kaj norvegojn, ke ili parolas saman lingvon? (Cetere, la distanco inter la makedona kaj bulgara estas laŭ mi proksimume tioma, kiel inter la norvega kaj sveda.) Aliflanke, la parolantoj de kelkaj dialektoj de la ĉina tute ne komprenas unu la alian (krom skribe), kaj por lingvistoj temas fakte pri apartaj lingvoj; sed kial malpermesi al parolanto de la kantona nomi sin parolanto de la ĉina, se tiu mem deziras tiel difini sian lingvon?
Eĉ se la lingvistoj havus objektivan funkciantan difinon por distingi inter dialekto kaj lingvo, la socia realo tamen decidus la aferon anstataŭ ili. La parolantoj de la sveda kaj la norvega interkompreniĝas relative bone – efektive, loĝanto de la sveda ĉefurbo Stokholmo povas kompreni loĝanton de la norvega ĉefurbo Oslo eĉ pli bone ol iujn ekstremajn svedajn dialektojn. Tamen, kial lingvisto faru al si la penon konvinki la svedojn kaj norvegojn, ke ili parolas saman lingvon? (Cetere, la distanco inter la makedona kaj bulgara estas laŭ mi proksimume tioma, kiel inter la norvega kaj sveda.) Aliflanke, la parolantoj de kelkaj dialektoj de la ĉina tute ne komprenas unu la alian (krom skribe), kaj por lingvistoj temas fakte pri apartaj lingvoj; sed kial malpermesi al parolanto de la kantona nomi sin parolanto de la ĉina, se tiu mem deziras tiel difini sian lingvon?
Eble la plej bonan priskribon de la problemo donis la usona lingvisto kaj
specialisto pri la jida Uriel Weinreich: "a shprakh iz a dialekt mit an
armey un flot", lingvo estas dialekto kun armeo kaj militŝiparo. La
sociaj cirkonstancoj decidas pri la statuso de ĉiu lingva vario. Sed la
afero dependas ne nur de la ŝtata politiko. Lingvisto devas antaŭ
ĉio observi la opinion de la parolantoj mem de iu lingva vario kaj
respekti ilian manieron difini sian varion. Ĉar la granda plimulto de la
makedonoj mem opinias, ke ili parolas apartan lingvon, la afero estas
decidita. Fortigas la aferon kompreneble ankaŭ la ekzisto de la normlingvo makedona.
Mi
kutimas diri, ke en la disputo inter la bulgaraj kaj makedonaj
lingvistoj, la bulgaroj malpravas pri la nuno kaj la makedonoj pri la
historio. La bulgaroj argumentas, ke ĉar la bulgara kaj makedona antaŭ nelonge
estis unusola lingvo (sed kiel do difini tion?), ili plu estas unusola
lingvo, kvankam la makedonoj ne scias tion pro la artefarita kreo de la
makedona normlingvo post la dua mondmilito (sed efektive la makedona
normo havas iom pli longan antaŭhistorion). La makedonoj argumentas, ke
ĉar la bulgara kaj makedona nune estas du apartaj lingvoj, ili estis
apartaj jam en Mezepoko. Tial la makedonoj devas anakronisme projekcii la
nunajn etnajn kaj lingvajn distingojn en la foran pasintecon. Por ambaŭ
flankoj estas malfacile agnoski naciojn kiel ŝanĝiĝantajn, relative
novajn sociajn konstruojn.
Domaĝe miaj bulgaraj kolegoj ne havas okazon vere lerni la makedonan
lingvon. Ĉar ĝi oficiale ne ekzistas, neniu bulgara universitato
instruas ĝin. La bulgaraj bibliotekoj klasas makedonajn librojn kiel
bulgarajn, sekve estas malfacile trovi ilin. Se bulgaroj venas al la
seminario de Oĥrido, ili ne aliĝas al la lingvaj kursoj, sed nur
aŭskultas prelegojn pri historio, kelkfoje subridante. Bedaŭrinde ili
scias pri la makedona, tiom proksima al ilia denaska lingvo, malpli ol
mi.
Tre interesa artikolo. Vi bone klarigis la aferon, ĉar vere estas tre malfacile distingi dialekton el lingvo.
VastaaPoistaEn Brazilo multaj diras, ke ni jam ne parolas la portugalan, sed la brazilan; la plejmulto el la brazilaj lingvistoj diras tion, sed miaopinie la kialo estas malpli lingvistika ol ideologia.
Male la brazilaj gramatikistoj – ĉefe lingvopureculoj – instruas, ke spite de la prononcaj, sintaksaj kaj leksikaj diferencoj, la lingvo estas la sama por brazilanoj kaj portugaloj. Fakte la malsama prononco iom malhelpas la interkomprenon, sed skribe tio ne okazas, malgraŭ iom da vortoj malsamaj.
La statuso de la brazila portugala estu tio, kion la brazilanoj volas. Ĉio en ordo, se neniuj lingvistoj pretendas scii ĝian "veran" statuson nur rigardante la strukturon de la lingvo. La portugala estas ekzemplo de tiel nomata plurcentra lingvo, kie ekzistas pli ol unu geografia centro difinanta sian normlingvon. Ankaŭ la angla kompreneble estas tia. Iam ekzistis lingvistoj, kiuj deziris deklari la usonan varion kiel apartan "amerikan lingvon" (se mi ne mismemoras, la fama vortaristo Webster estis inter ili?), sed la afero ne progresis. Ankaŭ la serbokroata estis plurcentra lingvo, sed nune la serboj, montenegranoj, bosnianoj kaj kroatoj preferas diri (almenaŭ oficiale), ke ili parolas apartajn lingvojn.
VastaaPoistaLingvistoj ofte subtaksas la gravecon de literatura lingvo. La itala, ekzemple, dum jarcentoj havis nek armeon nek floton: ekzistis multaj armeetoj kaj flotetoj. Kiam Austrio aneksis Venecilandon, en 1815, ghia floto nomighis "austre-venecia" kaj la fama admiralo Tegethof lernis la venecian (dialekton) por interkomprenighi kun siaj maristoj: kun ili li batalis kaj venkis super la itala (!) floto en Lissa, 1866.
PoistaSed chiuj italaj kleruloj akiris komunan lingvon legante la klasikulojn, tiel ke, ekzemple en poezio, pli-malpli chiuj poetoj verkis petrarkeske au pasis tra Petrarko.
Mi persone estas pli kaj pli konvinkita ke dialektoj ighas lingvoj danke al sia literaturo, respektive resurektas (kiel la okcitana) danke al literaturo.