Paŭlo el Tarso, kiun multaj rigardas kiel la fondinton de la organizita kristanismo, havis problemon iam ĉirkaŭ la mezo de la unua jarcento de nia erao. Ĝis tiam la kristanoj kredis, ke Jesuo el Nazareto, ekzekutita sed mirakle reviviĝinta, baldaŭ revenos el la ĉielo en gloro kaj fondos sian regnon inter siaj sekvantoj. Sed nenio tia okazis, kaj oni komencis demandi, kia estos la sorto de tiuj kristanoj, kiuj mortas jam antaŭ la reveno de Jesuo, ankaŭ nomata Kristo. En siaj malfruaj verkoj Paŭlo komencis klarigi, ke en iu senco la Dio jam "liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo" (Epistolo al la koloseanoj). Poste aliaj kristanaj teologoj kreis pliajn eskatologiajn teoriojn – eskatologio signifas "doktrino pri la fina sorto de la homoj kaj de la mondo" (PIV).
En ĉi tiu teksto mi tamen ne intencas paroli pri religioj, sed pri ideaj movadoj en situacio, kie la bazaj dogmoj bezonas revizion – kaj precipe pri la eskatologio de la Esperanto-movado. Ni prikantas ĝin en ĉiu kongresa inaŭguro: "Nia diligenta kolegaro / en laboro paca ne laciĝos / ĝis la bela sonĝo de l' homaro / por eterna ben' efektiviĝos." La tradicia fina celo de la Esperanto-movado estas la ĝenerala tutmonda uzo de Esperanto kaj la frateco inter ĉiuj popoloj, al kiu la uzo de Esperanto helpas. Nuntempe oni nomas tiun eskatologian celon "finvenkismo", sed en la komencaj tempoj de la movado oni ne bezonis tian terminon, ĉar oni aliajn celojn ne havis. (Tamen, la laborista Esperanto-movado rigardis la laboristojn, ne la tutan homaron, kiel la unuavican profitonton de Esperanto.)
Kiel mi skribis en pli frua blogaĵo, Zamenhof estis konvinkita, ke neniu nacia lingvo akiros agnoskon kiel la ĉefa internacia lingvo kaj tial la tempo mem laboros por Esperanto. Nun la angla lingvo tamen konkeris ĝuste tian pozicion. Kvankam la avantaĝoj de Esperanto, facileco kaj neŭtraleco, principe plu validas, fariĝas pli kaj pli malverŝajne, ke la homaro volus anstataŭi la anglan per Esperanto kaj perdi la amason de la tekstoj kaj de la homoj lernintaj la anglan, kiuj jam ekzistas. Eĉ se la homaro elektis iom malĝustan vojon, reiri al la vojkruciĝo ne plu valorus la penon. Ĉio ĉi kreis eskatologian krizon por la Esperanto-movado: kien la movado volas moviĝi?
Kiel priskribas Jukka Pietiläinen en sia kontribuo al la festrlibro de Humphrey Tonkin (La arto labori kune, 2010), ekde la 1960-aj jaroj la prilingva ideologio de la Esperanto-movado komencis ŝanĝiĝi. Anstataŭ "la monda lingvo-problemo" oni komencis paroli pri "lingvaj problemoj" kaj "lingvaj rajtoj", defendi la egalajn ekzistorajton de ĉiuj lingvoj, kaj kontraŭi la anglan ne tiom por anstataŭigi ĝin per Esperanto, sed por kritiki la lingvan imperiismon ligitan al ĝi. Tiu ŝanĝiĝo, laŭ Pietiläinen, "ankaŭ proksimigis Esperanton [Esperanto-movadon, mi dirus – JL] al la ekstera mondo, kie la problemo de lingva diskriminacio kaj malapero de lingvoj ricevis multe pli da atento ol nur antaŭ kelkaj jardekoj". Ĉar ni nunaj esperantistoj aliĝis al la movado nur dum kaj post ĉi tiu ideologia ŝanĝo, ni eble ne vidas, kiel granda la ŝanĝo estis: Zamenhof ja ne vidis valoron en la lingva diverseco, sed skribis male: "Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kaj unu ĉiuhoma lingvo" (Esenco kaj estonteco..., 1898). Rimarku, ke el ĉi tiu starpunkto de Zamenhof estus "eterna ben'", se la tuta homaro parolus ekzemple nur la anglan – li nur ne kredis, ke tio estos reala alternativo.
Tiu ideologia ŝanĝo kreis situacion, en kiu multaj ordinaraj esperantistoj, precipe novaj, entuziasme plu parolis pri Esperanto kiel la estonta mondolingvo, dum la movadaj gvidantoj, kvankam ne rekte rezignante tiun celon, laboris ĉefe por aligi la Esperanto-movadon al aliaj movadoj por lingvaj rajtoj kaj aliaj homaj rajtoj, kaj al la internacie kunlaborado en la kadro de la organizaĵoj de la UN-familio. Oni sciis kritiki precipe la anglan, sed la nova identiĝo kun aliaj internaciaj organizaĵoj ankaŭ iom malhelpis la defendadon de la malgrandaj lingvoj. Tiujn ja mortigas precipe la ĉefaj oficialaj lingvoj de ĉiu lando – la angla minacas ilin nur en la landoj anglalingvaj. Laŭ la Bulonja Deklaracio, la baza dokumento de la movado, Esperanto "povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo", sed la pli posta Esperanto-movado havis nur "interŝtatan" koncepton pri internacieco kaj ne provis enmiksiĝi en la internan politikon de multlingvaj landoj.
La eskatologian krizon kaŭzitan de la tutmonda angla alfrontis pli eksplicite la Manifesto de Raŭmo (1980), kies subskribintoj deklaris, ke "la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj". Ili emfazis, ke "la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita lingva minoritato" (kion oni ofte citas sen la vorto "kvazaŭ", iom misgvide). La subskribintoj de la Manifesto faris do similan turnon kiel Paŭlo el Tarso: iusence ni estas jam liberigitaj! Parto de la subskribintoj de la Manifesto fondis poste la tiel nomatan Esperantan Civiton, kiu estas nur speco de rolkostumado, sed "raŭmismo" restis la ĝenerala nomo de ĉiuj tendencoj serĉantaj la sencon de Esperanto en tiuj kulturo kaj komunumo, kiuj jam ekzistas, dum "finvenkismo" serĉas tiun sencon en la estonta pli ĝenerala uzo de Esperanto. Kaj kompreneble ekzistas diversaj kombinoj de la du.
Unu ekzemplo de nuntempa finvenkismo estas la artikolo "Esperanto: lingvo nur principe ĝena por kapitalistoj kaj imperiistoj" de la eminenta eseperantisto Renato Corsetti en la festlibro de Ulrich Lins (En la mondon venis nova lingvo, 2018). Laŭ li, "inter la pli junaj esperantistoj, antaŭ la indiferenteco de la mondo al niaj ideoj, la reago estis, ke ni ne celas disvastigi Esperanton kiel duan lingvon por ĉiuj sed nur zorgi pri nia propra ĝardeneto." Li mencias la Manifeston de Raŭmo, kies celojn li kontraŭas: "Kun tia Esperanto, kiu rezignis pri siaj idealaj celoj, ni ne volas havi ion komunan. [...] La certigo de lingvaj homaj rajtoj estas la pravigo de la Esperanto-movado." Rimarku, ke la "lingvaj homaj rajtoj", kiujn Corsetti en sia fina frazo mencias kiel la esencan pravigon de Esperanto, ne estas la tradicia ideologio de la movado, sed eniris ĝin nur ekde la 1960-aj jaroj, kiel mi ĉi-sube skribis referencante al Pietiläinen. Rimarku ankaŭ, ke Corsetti asocias la raŭmismon kun "la pli junaj esperantistoj" – tamen mi kaj aliaj subskribintoj de la Manifesto jam preterpasis nian sesdekan, iuj el ni eĉ nian sepdekan naskiĝtagon. Iusence la granda disdivido en la movado, indikita de Corsetti, temas do nur pri la disdivido inter la junaj esperantistoj de la 1960-aj kaj 1980-aj jaroj.
Ĉar la angla fariĝis la lingvo, kiu Esperanto volis esti, ĝi tamen restas dorno en la karno de multaj esperantistoj. Eĉ la Manifesto de Raŭmo, kiu pretendis ne zorgi pro la angla, tamen sentis la devon subtaksi ĝin ("la angla rolas nur kiel help-lingvo ... eĉ malpli grave ol iam la franca" – eĉ en 1980 tio certe ne plu estis vera!). Oni ne pruntas internaciajn vortojn el la angla, kvankam la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko ŝajnus tion rekomendi. La esperantistoj ofte montras kvazaŭ anglofobion – ankaŭ mi neniam skribas angle en mia Facebook, kvankam mi jam uzis tie multajn aliajn lingvojn. Ĉion ĉi la mondo neniel rimarkas, nek tio influas la pozicion de la angla. Eble temas nur pri rezulto de nia propra longa eskatologia krizo kaj estus tempo transvivi ĝin? Finfine, oni eĉ ne bezonas esti movadano por esti Esperant-lingvano, kaj neniu lingvo en si mem havas celon.
Ei kommentteja:
Lähetä kommentti