2023-03-23

La forgesitaj unuaj esperantistoj en Finnlando

La blazono de la finna nobela familio Nordenswan
(Nordensvan, 'norda cigno').
Kiel rilatas al Esperanto? Legu ĉi-sube!
 

Pri la unuaj esperantistoj en Finnlando restas malmultaj informoj – kiam oni eldonis la Enciklopedion de Esperanto (1933), iliaj nomoj estis jam forgesitaj. Helpe de la fruaj Adresaroj de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto" kaj aliaj fontoj eblas tamen identigi kvin personojn, kiuj esperantistiĝis antaŭ la jaro 1892. Kvankam ĝis nun ne estis trovitaj informoj pri tio, ke ili havis rektan kontakton kun la pli postaj finnaj aktivuloj, du el ili postlasis beletrajn tekstojn de krestomatia nivelo.

La forgesita komenco


La plej unuaj jaroj de Esperanto en Finnlando, fine de la 19-a jarcento, estas kvazaŭ kovritaj de nebulo. En la Enciklopedio de Esperanto (1933/1934), Lauri Ilmari Lappi skribas sub la kapvorto "Finnlando" jene:
 
Estas neeble plu eltrovi, kiu estis la unua e-isto en Finnlando. E. atingis la landon jam en 1888. La plej malnova inter la nun vivantaj fideluloj, prof. G. J. Ramstedt, konatiĝis kun E. en 1891. La unua e-ista klubo ekagis jam en 1893 inter studentoj de la Politeknika Altlernejo en Helsinki, sed ĝi ekdormis post du jaroj. En 1895, kiam "Esperantisto" pro la perdo de siaj rusaj abonantoj ĉesis aperi, el la tuta eksterruslanda abonantaro (170) en la malgranda Finnlando troviĝis 12.

Ankaŭ Esperanto en Perspektivo (1974, p. 459) ripetas la informon pri la frua esperantistiĝo de Ramstedt, sed en mia blogaĵo pri li mi montris, ke la informo tre verŝajne estas malĝusta kaj li konatiĝis kun la lingvo nur en 1895. Pri la fino de la 19-a jarcento la verko scias preskaŭ nenion: "Esperanto enpenetris Finnlandon tra Svedio, la unuaj kluboj fondiĝis fine de la pasinta jarcento". Ankaŭ la Vikipedia artikolo pri la historio de la finna movado devas kontentiĝi kun la informoj en la Enciklopedio: "Laŭ Enciklopedio de Esperanto (EdE) de 1934, Esperanto atingis Finnlandon en 1888, sed oni ne klarigas kiel."

Inter la jaro 1890 kaj 1909 aperis en multaj kajeroj la tiel nomata "Zamenhofa Adresaro", Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto", kaj la kajeroj estas ciferecigitaj por Vikifontaro. En la unua kajero, kun listo de personoj, kiuj anoncis sin al Zamenhof ĝis 30 septembro 1889, ne troviĝas finnoj, sed en la dua listigo, kun novaj esperantistoj ĝis 13 januaro 1892, estas kvin nomoj el Finnlando. Tiuj kvin estas do la plej fruaj esperantistoj en Finnlando, kiujn ni konas laŭnome, kaj ĉiu el ili konatiĝis kun la lingvo plej malfrue en la jaro 1891. Ilia numerado en la listo sekvas nur alfabetan ordon kaj ne indikas, en kiu ordo ili registriĝis ĉe Zamenhof.

Fridolf Vladimir Gustafsson (?) (1853–1924)

 
Esperantisto numero 1152 estas "Gustafsson, F. W. Helsingfors. Finlando." (Helsingfors estas la sveda nomo de Helsinko.) Pri esperantisto kun tia nomo troveblas nenio alia informo en fontoj, kiujn mi konsultis, sed verŝajne ne estas tro aŭdace supozi, ke malantaŭ "F. W." kaŝiĝas la antaŭnomoj de Fridolf Vladimir Gustafsson, latinisto kiu fariĝis profesoro pri "Roma literaturo" (kio signifas Latinon kaj latinan literaturon) en 1892 (kaj jam la antaŭan jaron provizora profesoro) en la Universitato de Helsinko. En iuj fontoj "Vladimir" estas mallongigita "W.", kaj variado inter "V" kaj "W" estis kutima en nomoj tiutempaj. Oni povas pensi, ke latinisto facile interesiĝis pri la nova lingvo de Zamenhof; aliflanke, ofte latinistoj kaj aliaj profesoroj pri lingvoj ne tre aprezas Esperanton. Se temis pri profesoro Gustafsson, ŝajnas ke li ne longe interesiĝis pri Esperanto nek lasis ian postsignon en la finna movado. Ĉiuokaze, li – aŭ do iu alia Gustafsson – estis la sola esperantisto en ĉi tiu frua listo, kiu loĝis en Helsinko, la ĉefurbo de la tiama Grandprinclando Finnlando, regata de la rusa caro.
 

Edward Hall (1857–1930)

Numero 1155 estas "Hall, Edward, kontorestro. Joensŭŭ [tiel!], Finlando". Joensuu estas urbo en Orienta Finnlando. La stranga skribmaniero kun "ŭŭ", se ĝuste ciferecigita, povas esti provo indiki, ke "uu" en la origina nomo estas ne du apartaj vokaloj sed nur unusola longa vokalo. Bedaŭrinde la Viena Esperanto-muzeo ankoraŭ ne skanis ĝuste ĉi tiun adresaron kaj mi do ne povis kontroli la originalon.

Pri Edward Hall aperas sufiĉe multe da informoj en la genealogia paĝaro Geni. Li naskiĝis en Finnlando al britaj gepatroj. La familio transloĝiĝis al Britujo ĉirkaŭ la jaro 1870, sed revenis al Finnlando fine de tiu jardeko. Almenaŭ kiam li edziĝis en Joensuu en la jaro 1885, Edward estis ankoraŭ registrita kiel "Englannin alamainen" (subulo, t.e. civitano, de Anglujo), sed laŭ siatempa nekrologo li estis "täydellisesti maahamme kotiutunut" (perfekte enhejmiĝis en nia lando). Dum sia tuta vivo li laboris en gvidaj postenoj de diversaj komercaj kaj industriaj entreprenoj; oni povas diveni, ke lia scipovo de la angla lingvo estis valora en eksterlanda komerco.

Direktoro Edward Hall (1857–1930).
Aŭtoro: Richard Hall (1910).
La artkolektoj de la urbo Pori / Vikipedio.

Mankas iu ajn informo pri Esperantaj aktivecoj de Edward Hall dum pli postaj jaroj, sed li lasis unu spuron en la internacia Esperanto-kulturo tradukante (sub la nomo Eduard Hall) la rakonton "La porcio de glaciaĵo" de la norvega verkisto Lars Dilling. Ĝi aperis felietone en la revuo "Esperantisto" aŭtune de la 1892-a jaro (septembro, p. 134–137; oktobro, p. 150–156; novembro 165–168; decembro p. 186–188). Poste lia traduko eniris eĉ en la Fundamentan Krestomation (1903), kaj tial la nomo de Hall restas en la historio de nia lingvo, eĉ se li verŝajne mem forlasis ĝin.

"La porcio de glaciaĵo" eble ŝajnas al nuntempa leganto iom naive romantika novelo, sed ne estas senvalora. La traduko de Hall enhavas, en la okuloj de nuntempa leganto, kelkajn lingvajn neglataĵojn, parton de kiuj Zamenhof korektis en la versio de la Fundamenta Krestomatio. Sed se oni konsideras, ke la traduko estis farita en 1891 aŭ komence de la sekva jaro, kiam la lingvo ekzistis nur de kvar jaroj kaj ne troviĝis multaj ekzemploj de beletra stilo, la lingvaĵo estas kontentige bona.

William Raoul (Rudolf) Hall (Hall-Tredinnick) (1831–1900)

Sub la  numero 1156 estas registrita "Hall, W. R. Vasa-Nikolaistad. Finlando." Temas pri la patro de Edward Hall, William Raoul (Rudolf) Hall, brita civitano, kiu tiutempe (kaj ĝis la fino de sia vivo) loĝis en la okcident-finnlanda urbo Vaasa.  Ni ne povas scii tion, ĉu la filo interesigis la patron pri Esperanto aŭ inverse, nek tion, kiel la patro okupiĝis pri Esperanto.

Ĉi-loke konantoj de la finna historio de Esperanto eble memoras pri Hilma Hall (1854–1922), aktiva esperantistino kaj la tradukinto de tri teatraĵoj de Aleksis Kivi. Ŝia fraŭlina nomo estis Hake, kaj laŭ informoj en Geni kaj Geneanet, ŝia edzo estis Gustaf Rudolf Hall, naskita en Jönköping, Svedio. La simileco de la familiaj nomoj estas do nura koincido.

Karl Henrik Lundholm (1864–1922) 

[reviziita 2025-08-25] 

Sub la numero 1279 troviĝas dua nomo el Joensuu, kun la sama stranga skribmaniero kiel ĉe Edward Hall: "Lundholm, K. H. Joensŭŭ. Finlando". Plej verŝajne temas pri komercisto Karl Henrik Lundholm, kies nekrologo aperis en la loka gazeto Karjalainen la 21-an de marto 1922. Mia traduko el la finna:

Mortinta. La pasintan dimanĉmatenon ĉi tie [= en Joensuu] sinkis en mortdormon, venkita de longa kormalsano, la kasisto de la preseja akcia societo Maakunta, komercisto Karl Henrik Lundholm. Li naskiĝis en Joensuu en 1864. Laborinte unue kiel komizo en la butiko de komercisto Puhakka, Lundholm dungiĝis ĉe Gustaf Cederberg kaj Kompanio, laborante tie dum 18 jaroj, unue en Joensuu kaj poste kiel respondeculo de la segejo de Enonkoski. Laborinte kelkan tempon en Uuras kiel kasisto de [la firmao?] Harjunniemi, komercisto Lundholm transloĝiĝis al Joensuu, kie li havis ŝuvendejon dum jardekoj. Apud sia komerca laboro komercisto Lundholm agis dum la lastaj 3 jaroj kiel kasisto de la preseja akcia societo Maakunta. Je sia karaktero la forpasinto estis sincera kaj ŝercema. Funebras lin plej proksime la edzino (fraŭline Pehkonen) kaj 2 infanoj. 

Estas pli-malpli certe, ke Karl Lundholm kaj Edward Hall konis unu la alian, kiam ili sendis siajn informojn al la Adresaro de Zamenhof – la urbo ja estis malgranda, kaj la stranga skribmaniero "Joensŭŭ" atestas pri interkonsiliĝo. En 1892 Edward Hall kun sia familio transloĝiĝis al Pori, sudokcidenta Finnlando, kaj Karl Lundholm restis la sola esperantisto en la urbo. Ni ne scias, ĉu li iel plu okupiĝis pri la lingvo. Esperanto estis tiutempe ne malofte menciata en la lokaj gazetoj de Joensuu, sed la nomo de Lundholm ne aperas en tiuj tekstoj; la gazetoj verŝajne ĉerpis el fontoj publikigitaj aliloke.

Cetere, el la kvinopo priskribata en ĉi tiu blogaĵo, Lundholm estas la sola, kiu plej verŝajne estis finnlingva – la patro kaj filo Hall estis ja denaske anglalingvanoj (kvankam Edward verŝajne lernis bone kaj la finnan kaj la svedan), kaj profesoro Gustafsson ĉi-supre kaj la nobelo Magnus Nordensvan ĉi-sube estis el svedlingvaj familioj.

Carl (Karl) Magnus Nordensvan (Nordenswan) (1850–1903)

La lasta sed vere ne lastsignifa el la kvin unuaj esperantistoj estas registrita sub la numero 1334: "Nordensvan, M., telegrafestro. Kuopio, Finnlando". Temas pri kortega konsilisto Carl Magnus Nordensvan el la orient-finnlanda urbo Kuopio. Ĉar li estis membro de nobela familio, informoj pri li facile troveblas en Geni. La mortanonco, kiun lia vidvino publikigis (svede en cetere tute finnlingva loka gazeto) en 1903, tekstas jene (mia traduko):

Estas anoncate, ke mia edzo telegrafestro, kortega konsilisto kaj kavaliro Carl Magnus Nordensvan, naskita la 12-an decembro 1850, forpasis post longa suferado en Kuopio la 28-an de julio je 8h30 antaŭtagmeze, plej proksime funebrata de mi, kvar infanoj, bofilo, maljuna patrino kaj parencoj. – Mathilda Nordensvan, fraŭline Åberg.

Telegrafestro, kortega konsilisto
Carl Magnus Nordensvan (1850–1903).
Foto: Geni / S. Merk. Johan Nordenswan.

Estas mirinde, ke eĉ pri Magnus Nordensvan ne plu restis memoro inter la finnaj esperantistoj, kiam ili skribis pri sia frua historio komence de la 1930-aj jaroj, kvankam li estis certe la plej eminenta inter la fruaj adeptoj de Esperanto – ne nur pro sia relative alta socia pozicio, sed ankaŭ pro tio, ke li verkis tri originalajn Esperantajn novelojn, kiuj estis publikigitaj en la kolekto Esperantaj Prozaĵoj, redaktita de L. de Beaufront por la prestiĝa pariza serio "Kolekto Esperanta, aprobita de Do Zamenhof" (unua eldono 1902, tria eldono 1907). Kiam la organizita movado en Finnlando vere komenciĝis dum la unuaj jaroj de la nova jarcento, kun Nino Runeberg (1874–1934) kiel elstara gvidanto, ĝi koncentriĝis en Helsinko kaj la unuaj esperantistoj en provincaj urbetoj ne plu estis memorataj.

En Esperanto en Perspektivo, "K. M. Nordensvan" estas fakte menciita trifoje: kiel premiito de iu el la fruaj belartaj konkursoj (p. 52) kaj kiel frua prozisto (p. 137 kaj 138). Sur tiu tria paĝo troviĝas eĉ karakterizo de liaj tri noveloj:

Esperantaj Prozaĵoj enhavas tri novelojn de la Finno Karl Magnus Nordensvan (1850–1903), kortega konsilanto. La verkisto uzas artifikajn temojn, kaj verkas realisme, kun granda harmonio inter lingvo, rakontostrukturo kaj disvolviĝo. Iom romantika, la aŭtoro tamen efikas kredeble, kaj neniam falas en sentimentalecon.

Tamen, en la sama verko la ĉapitro pri la historio de Esperanto en Finnlando – kompreneble skribita de alia persono – eĉ ne mencias Nordensvan. Neniu estas profeto en sia urbeto!

La tri noveloj eldonitaj en Esperantaj Prozaĵoj unue aperis en la revuo L'Espérantiste ĉirkaŭ la ŝanĝo de jarcento; kvankam ne pasis multaj jaroj depost la tradukaĵo de Edward Hall, la noveloj de Nordensvan prezentas pli maturan literaturan lingvaĵon. La unua novelo, "Alpa rozo", estas mallonga rakonto pri seninfana profesoro, ekskursanta en Svisujo; "ciganino" lasas ĉe li infaneton, kiun li kaj lia edzino devas ekprizorgi. – La dua novelo, "La kristnaska bulko", estas pli longa rakonto pri patro kaj filo, kiuj fremdiĝis unu de la alia sed repaciĝas okaze de Kristnaska festo. Cetere, la nomo de la filo ("Ville Rojni") montras, ke la aŭtoro priskribas familion finnlingvan. – La tria novelo, "Inter tomboj", estas la plej longa el la tri. Estas rakonto pri instruistino el la hejma provinco de Nordensvan, kiu vojaĝas al "Helsingforso" (Helsinko) por viziti la tombon de sia fianĉo subite mortinta antaŭ unu jaro, kaj fine trovas tie novan feliĉan amon. Nu, la tri noveloj eble estas iom pli sentimentalaj ol la teksto en Esperanto en Perspektivo komprenigas, sed oni povas diri, ke Nordensvan bone sukcesas konservi la koherecon en rakontoj diverslongaj.

"Alpa rozo" reaperis en la kolekto 33 rakontoj (1964), redaktita de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La novelo "La kristnaska bulko" estas unu el la nur 18 originalaj rakontoj, kiujn William Auld elektis por sia Nova Esperanta Krestomatio (1991). La noveloj de Nordensvan do restas la plej gravaj memoraĵoj el la matena krepusko de la finna Esperanto-movado.

2023-01-10

Infano el Porkkala

 

Sur la fama mapo Carta Marina de la jaro 1539, la armeo de la Sveda Regno rajdas kontraŭ tiu de la Moskva Regno. La farinto de la mapo Olaus Magnus (1490–1557), historiisto kaj katolika pastro, eble deziris ilustri ne tiom la konstantajn batalojn inter la du regnoj kiom pr[o]elium glaciale, surglacian batalon, kiu estis granda mirindaĵo en Italio, kie Olaus publikigis sian mapon. Malantaŭ la kanonoj de la svedoj oni vidas lokon nomatan Porkaraud – tio estas iom difektita formo de la sveda Porkala udd 'duoninsulo Porkala'. Por rakonti pri mia persona rilato al tiu Moskva Regno kiu fariĝis Rusio, Sovet-Unio kaj denove Rusio, mi devas komenci la rakonton ĝuste de tiu duoninsulo, kies finna nomo estas Porkkala.

Tamen mi devas unue skribi mallongan prologon. En la jaro 1939, kiam miaj gepatroj ankoraŭ estis infanoj, Sovet-Unio atakis Finnlandon sen ia ajn pravigo. Pro tiu atako Sovet-Unio estis eksigita el la Ligo de la Nacioj, sed Finnlando ricevis nenian signifan helpon de ekstere; pro la ĵusa pakto inter Sovet-Unio kaj Germanio, eĉ Germanio ne helpis al Finnlando. Post tiu tiel nomata Vintra Milito kaj mallonga paco venis alia, pli longa milito inter Finnlando kaj Sovet-Unio, parto de la Dua Mondmilito; en ĝi Finnlando defendis sian sendependecon kontraŭ Sovet-Unio (la sorto de niaj sudaj najbaroj montris, kia estus la alternativo), sed ja ankaŭ aliancis kun la Nazia Germanio kaj nerekte servis al ties interesoj. Paco venis fine en 1944: Finnlando devis cedi al Sovet-Unio grandajn partojn de Karelio kaj pagi grandajn reparaciojn, sed male ol en ĉiuj aliaj okcidentaj najbaroj de Sovet-Unio, en Finnlandon ne venis okupanta armeo nek okazis ŝtatrenverso aranĝita de Sovet-Unio.

Mi naskiĝis en 1955 en tiu postmilita Finnlando, kies politikon gvidis unu klara celo: konstrui normalajn rilatojn kun la orienta najbaro kaj tiel eviti venontajn militojn. Miaj gepatroj, kvankam spertintaj la timigajn militajn tempojn, ĉiam parolis pri Sovet-Unio aŭ pozitive aŭ almenaŭ pragmate: ni ne povus elteni novan militon, tial ne ekzistas alternativo por bonaj rilatoj. Kompreneble la bonaj rilatoj havis ian prezon: Sovet-Unio volis influi ankaŭ la internan politikon de Finnlando kaj la finnaj politikistoj devis silenti pri la malbonaj flankoj de la soveta sistemo; en Okcidenta Eŭropo tia dependeco de Sovet-Unio komencis nomiĝi "finnlandiĝo". Sed Finnlando rajtis tamen konservi kapitalismon kaj multpartian demokration, male ol ĉiuj landoj de Orienta Eŭropo. Finnaj firmaoj povis ankaŭ komerci kun Sovet-Unio sub favoraj kondiĉoj, ĉar la finnaj produktoj ofte estis pli bonkvalitaj ol tiuj el la socialismaj landoj kaj en la sovet-unia merkato mankis konkurenco.

Kiam mi naskiĝis, la duoninsulo Porkkala estis sovet-unia armea bazo, nur 30 kilometrojn for de mia hejmurbo Helsinko, la ĉefurbo de la lando. Ĉiuj loĝantoj de la duoninsulo, ĉefe svedlinganoj, devis forlasi siajn hejmojn en dek tagoj aŭtune 1944, kiam Sovet-Unio trudis al Finnlando lukontrakton pri Porkkala, sed ilia nombro estis malgranda kompare kun ĉiuj finnoj, kiuj devis tiujare forlasi la perditan parton de Karelio. La grava fervojo inter Helsinko kaj Turku pasis tra la teritorio de Porkkala; la trajnoj rajtis plu veturi, sed iliaj fenestroj devis esti kovritaj kaj kompreneble ili ne rajtis halti. Se iuj finnoj transiris la limon de la teritorio – kaj precipe surmare tio povis okazi senintence – ili estis malliberigitaj, kaj iuj estis senditaj al Siberio por pluraj jaroj.

Laŭ la lukontrakto, Sovet-Unio estis okuponta la duoninsulon Porkkala dum kvindek jaroj ĝis 1994 (ne antaŭvidante ke ĝi mem ĉesos ekzisti antaŭ tio...), sed jam en la jaro 1956 oni solene redonis la teritorion al Finnlando. Tio bele simbolis la novajn bonajn rilatojn inter la du landoj – sed ankaŭ strategie Porkkala ne plu estis tiel grava por Sovet-Unio, ĉar ĝi ĉiuokaze okupis la tutan Estonion sude de la Finna Golfo, kaj en la defendo kontraŭ militŝipoj, misiloj anstataŭis surbordan artilerion. La iamaj loĝantoj de Porkkala rajtis reiri al siaj hejmoj (grandparte detruitaj), sed ankaŭ iuj loĝantoj de Helsinko komencis aĉeti tie parcelojn kaj konstrui domojn. Ankaŭ miaj gepatroj faris tiel, kaj nia familio transloĝiĝis en la teritorion de la iama militbazo en 1962, la saman jaron kiam mi komencis lernejon.

La nova ĉirkaŭaĵo estis tre malsimila al nia antaŭa en norda kvartalo de Helsinko. La najbaroj estis malmultaj, kaj dum la unuaj jaroj ili ĉiuj estis svedlingvanoj. Mi kaj mia frateto povis ludi en grandaj arbaroj. En tiuj arbaroj troviĝis diversaj fosoj, fosaĵoj kaj tranĉeoj, kaj en ili kuŝis volvaĵoj de pikdrato. Troviĝis ankaŭ fundamentoj de iamaj domoj kun diskreskintaj ĝardenoj. Malantaŭ la lernejo troviĝis vera bunkro, nur parte kolapsinta, kiun la plej kuraĝaj infanoj eniris spite al malpermesoj. Ĉion ĉi mi rigardis kiel normalan parton de mia ĉirkaŭaĵo. La plenkreskuloj parolis pri rusoj, kiuj iam estis ĉi tie kaj konstruis la militajn instalaĵojn. Mi verŝajne ne komprenis, ke la domoj iam starintaj sur la enarbaraj fundamentoj malaperis ĝuste dum ilia tempo ĉi tie.

La komercaj rilatoj inter Finnlando kaj Sovet-Unio iom suferis pro la manko de finnoj sciantaj la rusan, kaj en pli kaj pli da mezgradaj lernejoj oni komencis proponi la rusan kiel elekteblan lernofakon. Ankaŭ mi komencis 16-jara lerni la rusan kun granda intereso, do mi parolas la rusan de kvindeko da jaroj. Poste mi ekstudis aliajn slavajn lingvojn en universitato, aldone al ĝenerala lingvistiko. Efektive, dum la 70-aj jaroj la rusa estis furora fako en la finnaj universitatoj. Parto de la studentoj vere admiris la sovet-unian politikan sistemon – tio estis parto de la politika radikaliĝo de la okcident-eŭropa junularo ekde la fino de la sesdekaj jaroj (legu la premiitan romanon Sesdek ok de Sten Johansson!) – sed multaj studis la rusan simple por ricevi bonajn laborlokojn en komercaj entreprenoj kaj, kiel mi, rilatis al Sovet-Unio pragmate, sen aparta admiro aŭ aparta kritikemo.

Gravan rolon en Finnlando havis la duonoficiala asocio por amikeco inter Finnlando kaj Sovet-Unio. Ĝi fondis lokan klubon ankaŭ en nia hejma municipo, sed la klubo nomis sin ne laŭ la nomo de la municipo sed laŭ la duoninsulo Porkkala, ĉar tiu nomo estis pli konata por rusianoj kaj ĉar la redono de la teritorio al Finnlando en 1956 estis bela simbolo de kunlaboro. Kiel junulo mi iom partoprenis la agadon de la amikeca klubo; mi supozas ke mi la unuan fojon parolis ruse kun sovet-uniaj junuloj, kiuj venis al amikeca vizito kaj volis sekrete ŝanĝi monon (veturante eksterlanden el Sovet-Unio, oni povis ricevi nur tre malgrandajn sumojn de ŝanĝebla okcidenta valuto).

Poste mi dum kelka tempo agis ankaŭ en la estraro de la amikeca klubo de Porkkala, kaj mi memoras diskuton pri tio, ĉu oni postulu ke la verkoj de Aleksandr Solĵenicin, sovet-unia disidento kaj Nobel-premiita verkisto, estu forigitaj el la municipa biblioteko. La finnaj eldonejoj ne kuraĝis publikigi liajn librojn, kio estis unu malbela ekzemplo de la "finnlandiĝo"; la unua volumo de la finna traduko de lia ĉefverko La Gulaga Arĥipelago estis publikigita en Svedio, sed oni rajtis libere disvastigi ĝin en Finnlando. En la estraro de la amikeca klubo multaj tamen komprenis, ke iujn limojn de libereco oni devas defendi, kaj laŭ mia memoro oni ne sendis postulon al la municipa biblioteko. Post tiom da jaroj min tamen mirigas, ke la diskuto pri tiu eventuala postulo tiam ŝajnis tute normala afero.

La grandaj ŝanĝoj en Orienta Eŭropo kaj la disfalo de Sovet-Unio en 1991 plenigis la finnojn per grandaj esperoj. Nun, finfine, ni ekhavos trans nia 1300-kilometra orienta landlimo normalan eŭropan ŝtaton kun kiu oni povos havi amikecon naturan, ne oficiale altruditan. Nia pacienco estos rekompencita! Efektive, Finnlando ankaŭ iom suferis, kiam la eksportaj firmaoj perdis sian protektatan pozicion en la merkato de Rusio, sed certe malmultaj pro tio deziris revenon de Sovet-Unio.

Mi faris mian universitan karieron ekde la 1980-aj jaroj ĝis 2020 kiel slavisto, sed anstataŭ la rusa lingvo mi specialiĝis pri la bulgara kaj pri la balkanaj landoj. Rusion mi preskaŭ ne vizitis, sed povis tamen en 2014 partopreni ekspedicion de helsinkaj lingvistoj kaj studentoj al la insulo Saĥaleno ĉe Pacifiko. Tio estis neforgesebla travivaĵo, pri kiu mi rakontis ankaŭ en ĉi tiu blogo en la 12-parta "Orienta Taglibro" (rigardu ekde aŭgusto 2014 ĝis marto 2015).

En 2014 komencis tamen jam evidentiĝi, ke niaj esperoj pri la orienta najbaro de Finnlando estis trompaj. Rusio, unu el la ŝtatoj, kiuj promesis garantii la eksterajn limojn de Ukrainio, invadis Krimeon kaj komencis militon en Orienta Ukrainio. Tre longe, tro longe oni en Finnlando kaj Okcidenta Eŭropo rifuzis vidi, al kia diktaturo kaj militemo Rusio glitas, ĝis la agreso kontraŭ la tuta Ukrainio en 2022 fine malfermis la okulojn. La finnoj kompreneble memoris pri tiu same nejusta atako en 1939, kiun mi menciis komence de ĉi tiu teksto. Granda plimulto de la finnoj komencis postuli aliĝon al NATO, kaj post mallonga hezito la politikistoj de ĉiuj grandaj partioj sekvis. En sia novjara parolado de 2023 la prezidento de Finnlando priskribis Rusion en maniero, kiu eblis neniam antaŭe post la Dua Mondmilito. Li vidis nian orientan landlimon ankaŭ kiel limon inter du malsamaj mondrigardoj. La turisma kaj komerca trafiko trans tiu limo estas nun nur malgranda ono de tiu antaŭ nur kelkaj jaroj.

Mi scias, ke historio neniam haltas kaj estas neniam antaŭvidebla. Iam aperos ankaŭ alispeca Rusio, espereble pli bona. Sed mi verŝajne ne vidos ĝin nek vizitos Rusion iam ajn denove. Preskaŭ nenio restas el tiu mia rilato kun Rusio, kiu komenciĝis en la duoninsulo Porkkala. Kvankam la ordinaraj rusianoj ne komencis ĉi tiun militon, granda parto de ili aprobas ĝin, kaj eĉ se ili ne rekte kulpas pro ĝi, ili ne povas eviti respondecon. Se ili ne pritraktos sian respondecon same efike kiel la germana popolo faris post naziismo kaj ne pagos reparaciojn al Ukrainio, Rusio neniam havos honorindan estontecon.

Mi volis kredi je bono, sed trafis nur elreviĝon kaj seniluziiĝon. Anstataŭ "la rusianoj estas plejparte bonaj homoj" mi nune kredas, ke "ekzistas ankaŭ bonaj rusianoj". Sed ankaŭ tiun kredon mi devas klopodi defendi. Kiam rusiaj misiloj trafas ukrainajn urbojn por detrui ilian elektran, hejtan kaj akvan sistemojn; kiam ukrainaj civiluloj estas torturataj, seksperfortataj kaj mortigataj, mia defendo ŝanceliĝas. En la plej malbonaj momentoj mi nur malamas ĉiujn rusianojn, sed ĝis nun sukcesis eltiri min el tiu ŝlima marĉo.

Tia estis la historio de mia trompiĝo.

2022-07-05

Ĉu ekzistas lingvoj pli malnovaj ol aliaj?

(Iom redaktita versio de mia prelego en la Internacia Kongresa Universitato en Vilno, 2005.)

1. Lingvoj antikvaj kaj arkaikaj

Ne malofte oni povas legi aŭ aŭdi, ke iu lingvo estas nomata “malnova” aŭ “maljuna”. Ordinare estas ankaŭ subkomprenate, ke lingvo malnova estas ankaŭ iel pli valora, aŭ almenaŭ pli interesa, ol aliaj lingvoj, supozeble pli junaj. En ĉi tiu prelego mi deziras pritrakti la demandon, ĉu oni entute povas atribui al diversaj lingvoj diversajn aĝojn, aŭ ĉu, male, ĉiuj lingvoj aŭ preskaŭ ĉiuj lingvoj estas egale aĝaj.  

Kiel ekzemplojn de malnovaj lingvoj, multaj mencius ekzemple Sanskriton, Latinon kaj la malnovgrekan (helenan) lingvon. Ili certe ĉiuj estas antikvaj en la senco, ke konserviĝis tre malnovaj, plurmiljaraj tekstoj skribitaj en tiuj lingvoj. Iuj tekstoj skribitaj en la sumera kaj la malnov-egipta aĝas pli ol kvar mil jarojn! Evidente estas tute ĝuste rigardi certajn skribolingvajn tradiciojn pli aĝaj ol aliaj, des pli, ke la plimulto de la ses mil parolataj lingvoj de la mondo ankoraŭ nun ne havas iun ajn skribatan varion. Sed se oni konsideras la lingvojn mem, ne nur iliajn skribajn reprezentaĵojn, ne eblas nomi la sumeran, Sanskriton aŭ Latinon pli aĝaj ol aliaj lingvoj: kiam oni komencis skribi ilin, ekzistis verŝajne ne malpli, sed pli da lingvoj en la mondo ol nuntempe, kaj iuj el tiuj lingvoj, kvankam plu neskribataj, transvivis ĝis nia epoko. 

Kiam oni nomas malnova la ĉefan lingvon de nia ĉi-jara kongreslando [2005], la litovan, oni celas ion tute alian. La plej malnovaj tekstoj skribitaj en la litova estas nur de la 16-a jarcento; tamen en la esploroj pri la historio de la hindeŭropa lingvofamilio la litova havas meritplenan lokon apud ekzemple Sanskrito, Latino aŭ la malnovgreka. Ĉiuj hindeŭropaj lingvoj devenas de unu komuna pralingvo, la pra-hindeŭropa, pri kiu ni ne disponas rektajn atestaĵojn, sed kiun oni povas rekonstrui surbaze de ĝiaj lingvoj-idoj konataj al ni. Montriĝis, ke la nuntempa litova estas egale valora en la rekonstruado de tiu pralingvo kiel la tre malnovaj tekstoj de Sanskrito kaj aliaj antikvaj lingvoj. Tio okazas, ĉar la strukturo de la litova estas arkaika, pli proksima al tiu de la pra-hindeŭropa ol estas la strukturo de iu ajn nuntempa lingvo hindeŭropa. Alivorte, la litova ŝanĝiĝis tre malrapide. Pro sia konservemo, ĝi povas esti konsiderata tiel nomata lingvo-fridujo en la hindeŭropa familio, same kiel rolas la finna en alia lingvofamilio, la urala. 

La lingvoscienco ankoraŭ ne povas komplete klarigi, kial iuj lingvoj ŝanĝiĝas pli malrapide ol aliaj. Ŝajnas, ke arkaikaj estas ofte la lingvoj de relative malgrandaj, homogenaj kaj izolataj lingvokomunumoj. Sed arkaika strukturo estas alia afero ol granda aĝo. Ankaŭ homon ni ne nomus maljuna pro tio, ke ties aspekto ŝanĝiĝis nur malmulte post la jun-aĝo; tute male, tian homon ni nomus juneca! Tial ankaŭ la arkaikeco de la litova neniel signifas, ke la litova estas pli malnova ol aliaj lingvoj; ĝi nur ŝanĝiĝis pli malrapide. 

La lingvo ofte nomata “la plej malnova en Eŭropo” estas la eŭska, minoritata lingvo parolata en Hispanujo kaj Francujo. Ĝiaj parolantoj ja opinias, verŝajne prave, ke iliaj lingvaj prapatroj loĝis en Okcidenta Eŭropo jam longe antaŭ ol la parolantoj de la hindeŭropaj lingvoj alvenis tien. La eŭska lingvo ne havas konatajn parencojn inter la lingvoj de la mondo, kaj la eŭskoj mem estas genetike aparta grupo inter la gentoj de Eŭropo. Sed kompreneble ni ne povas scii, kiaj lingvoj estis parolataj en Eŭropo jam antaŭ la pra-eŭska, kaj, aliflanke, kiam oni komencis paroli la eŭskan en Eŭropo, oni jam parolis ian formon de la pra-hind-eŭropa ie aliloke, eble en la nuna Ukrainio. Do, la eŭska estas nur tiu de la nuntempaj eŭropaj lingvoj, al kiu ni povas atribui la plej longan seninterrompan historion en Okcidenta Eŭropo; sed ĝi ne estas en si mem pli aĝa, ol aliaj lingvoj nun eŭropaj.

Endas ankaŭ memorigi, ke la historio de iu lingvo estas alia afero ol la historio de ties parolantoj. Rilate la eŭskojn, tiuj du historioj ŝajnas grandparte koincidi: ilia genetika heredaĵo estas klare aparta de aliaj eŭropanoj, kaj ilia lingvo estas senparenca. Sed same apartaj genetike estas la sameoj (laponoj), kvankam la sameaj lingvoj apartenas al la urala familio. Do, lingve povus ŝajni, ke la sameoj devenas de la sama prapopolo kiel ekzemple la finnoj kaj estonoj, dum genetiko montras, ke ilia deveno estas tute alia. La evidenta klarigo estas, ke iam dum sia prahistorio la sameoj alilingviĝis, perdis sian nekonatan originan lingvon kaj komencis paroli urale. Estas simila procezo, pere de kiu ekzemple la keltaj gaŭloj iĝis parolantoj de la latinida franca lingvo.

2. Ĉiuj lingvoj estas egale malnovaj

Sed nun ni alfrontu nian ĉefan demandon: ĉu eblas diri, ke iu lingvo estas ne pli frue skribita, ne pli arkaika, sed simple – pli grandaĝa ol aliaj? Por ke ni povu paroli pri la aĝo de lingvoj, ni devus scii, kiam ĉiu el ili naskiĝis aŭ komenciĝis.

Se ni prenas unuopan parolanton de la lingvo X, en la plej multaj kazoj tiu parolanto heredis la lingvon X de siaj gepatroj, kaj parolas do la saman lingvon kiel ili. La gepatroj siavice heredis la lingvon de siaj respektivaj gepatroj, kaj parolas la saman lingvon kiel tiuj. Tio estas la normala intergeneracia transdono de lingvo. La intergeneracia transdono povas rompiĝi nur pro alilingviĝo, kiel en la kazo de la gaŭloj, menciita pli frue; se la alilingviĝo fine ampleksas ĉiujn parolantojn, la lingvo formortas. Sed la lingvoj nun vivantaj atingis nian epokon ĝuste danke al nerompita intergeneracia transdono.

Se ni komencas sekvi iun ajn lingvon retro, malantaŭen en la historio, ni trovas seninterrompan ĉenon de intergeneraciaj transdonoj, ĝis la lingvo malaperas trans nian vidpovon en la obskuran profundon de la prahistorio. Per la metodoj de la historia lingvoscienco ni povas rekonstrui la historion de la lingvoj dum pluraj miloj da jaroj, sed la homoj certe parolis diversajn lingvojn almenaŭ dum dekmiloj da jaroj, verŝajne dum centmiloj da jaroj. Tiel foran prahistorion ni neniel povas penetri. Sekve ni ne povas scii, ĉu la homa lingvo naskiĝis nur unufoje ie en Afriko, aŭ ĉu plurfoje; ni ne povas scii, ĉu ĉiuj lingvoj nun parolataj estas origine parencaj aŭ ne. Surbaze de la disvastigiteco de certaj lingvaj trajtoj en la nuna mondo eblas konjekti, ke kiam la lasta glaciepoko komencis finiĝi antaŭ proksimume 13 mil jaroj, kaj niaj prapatroj fine povis ekloĝi en ĉiuj kontinentoj, en la mondo jam ekzistis almenaŭ tiel granda lingva diverseco kiel nun, kaj verŝajne eĉ pli granda. La multe pli foran originon (aŭ originojn) de la homa lingvo ni neniel povas atingi per sciencaj metodoj.

Nun mi antaŭvidas kontraŭargumenton, kiu ŝajnas evidenta: mi ja parolis ne pri la nuntempaj lingvoj, kiel la franca aŭ la litova, sed pri iliaj pralingvoj, kiel la prahindeŭropa, kaj pri ties ankoraŭ pli foraj pra-pralingvoj. Sed ni ja lernis, ke ekzemple la franca lingvo vere naskiĝis, kiel ido de Latino, en ne tiom fora prahistorio, sed en relative ĵusa historia epoko. Lingvistoj povas havi malsamajn opiniojn pri tio, ĉu Latino iĝis la franca jam en la 9-a jarcento, ĉu nur en la 11-a, sed ĉiuokaze ŝajnas, ke ni povas paroli pri la aĝo de la franca lingvo, kiu do estus inter 1000 kaj 1200 jaroj.

Sed tiel estas nur laŭŝajne. Kvankam la latina lingvo de la iama romia Gaŭlio eknomiĝis la franca lingvo, tio estis nur ŝanĝo de la nomo. La lingvon pluportis intergeneracia transdono, kaj nenie en tiu procezo ni vidas interrompon: la lingvo de la infanoj ĉiam estis pli-malpli sama ol tiu de la gepatroj, kvankam kompreneble neniam precize la sama. Se ni povus tempe vojaĝi al iu el koncernaj jarcentoj kaj dirus al la homoj: “Atentu, ĝuste antaŭ viaj okuloj mortas Latino kaj naskiĝas la franca”, ili prave rigardus nin kiel frenezulojn. Ili povus koncedi, ke la junuloj ne plu parolas tiel zorgeme kiel la maljunuloj, ĉar pri tio la homoj ĉie kaj ĉiam konsentas, sed ke ili tute perdis sian lingvon kaj akiris novan – tio ŝajnus al ili stranga ideo. Efektive, Latino neniam mortis, ĝi nur ŝanĝiĝis, kiel ĉiuj lingvoj ŝanĝiĝas, ĝis ĝi fariĝis pluraj apartaj lingvoj. Sed la aĝo de ĉiuj el tiuj latinidaj lingvoj, la portugala, la hispana, la franca, la itala, la rumana kaj aliaj, egalas al la aĝo de Latino, kaj pere de ĝi, al la aĝo de ĉiuj hind-eŭropaj lingvoj.

Oni povas pli bone kompreni ĉi tion, se oni komparas la historion de Latino kun tiu de la greka lingvo. Neniu dubas, ke la greka lingvo havas multmiljaran historion, ekde la malnovgreka (helena) ĝis la moderna greka, kaj tiu historio plu daŭras. Tamen multaj opinias, ke Latino mortis, naskinte unue ekzemple la francan kaj la italan. Sed la du kazoj efektive ne estas tiom malsimilaj. Ke la nomo de la lingvo ŝanĝiĝis en la kazo de Latino, sed ne en tiu de la greka, evidente ne povas esti grava argumento. Ke la latina literatura lingvo estis anstataŭigita per aliaj literaturaj lingvoj, koncernas nur la lingvon skribatan, ne la vivantajn lingvojn parolatajn – kaj, krome, ankaŭ la antikva greka lingvo ne plu estas uzata literature.

Kio do pri la argumento, ke la greka restis unu lingvo, dum Latino disbranĉiĝis, iĝis pluraj apartaj lingvoj? Ĉu la aĝo de la latinidaj lingvoj povus esti kalkulita ekde tiu disbranĉiĝo? Tamen ne! Ni povus facile imagi, ke Latino siatempe restus parolata nur en Italio, kaj ĝia sola ido estus la itala lingvo – kiu tiuokaze tamen aspektus pli-malpli same kiel la itala kiun ni konas. Estus absurde diri, ke en tiu kazo la itala estus esence la sama lingvo kiel Latino, sed nun kiam Latino en aliaj landoj havas aliajn idojn, la itala havas certan aĝon. Aliflanke, la malnovgreka eble ja naskis aliajn idojn ol tiu greka, kiun ni konas, sed pro historia hazardo ili formortis. Estus absurde diri, ke se oni subite trovus pli da informoj pri unu tia mortinta fratino de la moderna greka lingvo, la aĝo de ĉi tiu tuj devus esti konsiderata multe malpli granda ol ni nun kredas.

3. Lingvoj piĝinaj kaj kreolaj

Ni do vidis, ke pro la procezo de intergeneracia transdonado, ĉiuj lingvoj de la mondo estas egale aĝaj. Tamen, eble oni devas diri: preskaŭ ĉiuj. Ekzistas centoj da lingvoj, kun milionoj da parolantoj, kiuj tamen povus esti konsiderataj kiel esceptoj, ĉar ilia konata historio konsistas ne nur el seninterrompa ĉeno de intergeneraciaj transdonoj. Fakte ni scias, ke ili naskiĝis ĝuste pro interrompo en tiu transdonado. Temas pri la lingvoj piĝinaj kaj kreolaj.

Ĉi tie mi devas difini la du nociojn, ĉar en PIV la koncernaj difinoj ne plene konformas al la nuna stato de ĉi tiu branĉo de lingvoscienco.

Piĝinoj estas lingvoj sen denaskaj parolantoj, ekestintaj por limigitaj komunikaj bezonoj de interlingva komunikado, ekzemple por komercado. Unu historia ekzemplo estas la rusnorvega (russenorsk), per kiu norvegaj fiŝistoj kaj rusaj komercistoj interkomunikiĝis ĉe la Arkta Oceano en la 19-a jarcento. Ĝi havis simplan gramatikon kaj limigitan vortprovizon, konsistantan ne nur el vortoj norvegaj kaj rusaj, sed ankaŭ el nederlandaj kaj anglaj. Oni ofte komencis la konservacion per la esprimo moja po tvoja ‘mi [parolu] en via [lingvo]’, kie la prepozicio po devenas, pro feliĉa koincido, kaj de la norvega kaj la rusa. Eble kaj la norvegoj kaj la rusoj siaflanke kredis, ke ili parolas la lingvon de la alia nacio, sed efektive ili havis propran interlingvon, kiu estis nek norvega nek rusa.

Kreolaj lingvoj estas lingvoj, al kiuj iam mankis denaskaj parolantoj, do kiuj naskiĝis simile al piĝinoj, sed kiuj nun posedas normalan komunumon de denaskaj parolantoj. Ili ofte ekestis en la cirkonstancoj de la eŭropa koloniado de aliaj kontinentoj, precipe ĉar la eŭropaj koloniistoj forrabis afrikanojn kiel sklavojn kaj utiligis ilin en aliaj mondopartoj. Sekve la vortprovizo de la kreolaj lingvoj ofte grandparte devenas de tiu aŭ alia kolonia lingvo eŭropa, sed ilia gramatiko estas multe simpligita kompare kun la lingvo vortar-dona. Tipaj kreol-lingvoj estas ekzemple la haitia en Haitio, la jamajka en Jamajko, Sranantongo kaj la saramaka en Surinamo, Papiamento en Nederlandaj Antiloj kaj Tokpisino en Papuo-Nov-Gvineo. Ju pli multaj generacioj uzas kreolan lingvon, des pli malsimpla ĝi fariĝas pro naturaj ŝanĝiĝoj, sekve la pli aĝaj kreol-lingvoj ne estas laŭstrukture distingeblaj disde la tiel nomataj normalaj lingvoj; principe do eblas, ke en la mondo ekzistas pli da malnovaj kreolaj lingvoj ol ni scias.

Malgraŭ sia nomo (< angla talk pidgin), Tokpisino ne plu estas piĝino, sed fariĝis kreola lingvo kun kompleta gramatiko, vasta vortprovizo kaj denaskaj parolantoj.

La piĝinaj kaj kreolaj lingvoj estas la solaj ne-planlingvoj en la mondo, al kiuj ni principe povus atribui naskiĝ-jarcenton kaj aĝon. Indas tamen atentigi, ke ankaŭ ili ne naskiĝis el nenio. Ilia vortprovizo devenas de aliaj lingvoj. Kiel ekzemplon mi citas papiamentan infankanton, kiu estas konata eĉ en Finnlando, kvankam preskaŭ neniu scias nomi ĝian lingvon:

    Sinku dede mi tin na mi man: un dos tres kwater sinku.

    ’Kvin fingrojn mi havas en mia mano: unu du tri kvar kvin.’

Neniu dubus la latinidan devenon de la vortoj de ĉi tiu lingvo, sed la gramatiko ne estas tiu de la latinidaj lingvoj – ĝi estas eĉ pli simpla ol tiu de Esperanto. Aliflanke, ĉiu kreola lingvo tamen havas tute difinitan gramatikon, klarajn regulojn kiel formi la frazojn. De kie tiuj gramatikoj devenas? La kreolistoj serĉis ties originon en tri direktoj. Ion, sed ne multon, oni povis trovi en la dialektaj kaj parollingva gramatikoj de la lingvoj, kiuj donis la vortprovizon. Pli multe oni povis trovi en la lingvoj, ofte afrikaj, kiujn parolis la prapatroj de la nunaj kreolparolantoj. Sed ŝajnas, ke la pli granda parto devenas de tio, kio estas komuna al ĉiuj lingvoj de la mondo: iusence la kreola gramatiko montras la nudan kernon de la homa lingvo, la esencon de nia denaska lingvokapablo. Tamen ĉiu kreola lingvo kompreneble entenas ankaŭ klaran influon de certaj aliaj lingvoj, kaj neniu kreol-lingvo estas ia “absoluta interlingvo”.

Ni do ne trovis la plej malnovan lingvon de la mondo, sed ja kelkajn plej novajn – lingvojn piĝinajn kaj kreolajn. Tamen, ankaŭ ilia noveco aŭ juneco montriĝas nur relativa: ili ne aperis el nenio. Oni povas konsideri ilin ankaŭ kiel ekzemplojn de eksterordinare rapida kaj abrupta ŝanĝiĝo de lingvo, ne nepre kiel verajn novnaskitojn.

4. Ĉu Esperanto estas 118-jara? [en 2005]

Kion ni fine diru pri Esperanto, kiu naskiĝis ne malproksime de ĉi tie [Vilno], en la 1887-a jaro? Ĉu Esperanto estas precize 118-jara? Oni povas respondi jese, ĉar tiu lingvosistemo, kiun ni nuntempe konas kiel Esperanton, ne ekzistis en la mondo antaŭ ol la juna Zamenhof ĝuste tiujare publikigis sian “lingvon internacian”. Iuj lingvistoj eble dirus, ke Esperanto estas eĉ pli juna, ke vera lingvo ĝi fariĝis nur komence de la pasinta jarcento, kiam ĝi akiris siajn unuajn denaskajn parolantojn. Kaj kompreneble ekzistas ankaŭ lingvistoj, laŭ kiuj Esperanto neniam fariĝis aŭ eĉ ne povas fariĝi vera lingvo, sed ilian opinion ni ĉi tie ne bezonas konsideri.

La interesa demando estas, kiel Zamenhof entute scipovis krei kompletan homan lingvon. Kompreneble la vortprovizo multe kreskis post lia tempo, kaj okazis kelkaj malgrandaj ŝanĝiĝoj en la gramatiko, sed esence la lingvo estas la sama ekde la tiel nomata Unua Libro de la 1887-a jaro. Ĉiu homa lingvo estas ege malsimpla sistemo de reguloj, kaj neniu lingvisto ankoraŭ malkovris ĉiujn regulojn, kiuj gvidas la formadon de la frazoj eĉ nur en iu el la plej studataj lingvoj de la mondo, sen paroli pri la miloj da apenaŭ esploritaj. En ĉiu lingvo troviĝas ankoraŭ multo esplorenda kaj malkovrota por la lingvistoj. Kiel do eblas, ke Zamenhof sola sukcesis krei sistemon, kiu povas esti akirita kiel denaska lingvo, kaj kiu do sendube estas kompleta homa lingvo?

Ĉar la gramatiko de Esperanto estas tiom simpla – tio estas la unua respondo, kiu sin proponas. Kaj estas vere, ke Esperanto havas rimarkinde simplan strukturon, kvankam eble iom pli malsimplan ol tiu de certaj kreolaj lingvoj. Sed ne kredu, ke Esperanton difinas la 16 reguloj de la Fundamenta Gramatiko! Esperanto jam ekde la komenco havis multe pli da reguloj ol tiuj dek ses, kaj eĉ Zamenhof mem neniam eksplicite prezentis ilin. Por doni nur unu evidentan ekzemplon: la 16 reguloj diras nenion pri la vort-ordo de la frazo. Esperanto bona estas ne ĝi ke, rimarkas tuj ni tamen, Gramatiko Fundamenta la de regulojn la malobeas ne frazo tiu ĉi. (Ĉi tiu frazo ne malobeas la regulojn de la Fundamenta Gramatiko, tamen ni tuj rimarkas, ke ĝi ne estas bona Esperanto.)

Ne nur en la vort-ordo, sed ankaŭ en aliaj partoj de la gramatiko, estas facile elpensi strukturojn, kiujn neniu el la 16 reguloj malpermesas, sed kiuj tamen neniam estis akceptebla Esperanto. Neniu ekuzis tiujn principe eblajn sed efektive malĝustajn strukturojn, ĉar la tekstoj de Zamenhof kaj baldaŭ ankaŭ de aliaj unuaj verkistoj montris, kiaj estas la ĝustaj. Pro tio la Fundamento, aprobita en la unua Universala Kongreso antaŭ [pli ol] cent jaroj, enhavis ne nur vortaron kaj mallongan gramatikon, sed ankaŭ la tiel nomatan Ekzercaron, ampleksan kolekton de ekzemplaj frazoj. Tio estas eble la plej genia parto de la Fundamento, ĉar ĝi implicite enhavas ĉiujn regulojn, kiujn neniu tiutempe kapablis skribi kiel apartajn eksplicitajn regulojn.

Do, Zamenhof kaj aliaj uzantoj de la lingvo enmetis en Esperanton grandan kvanton da implicitaj reguloj, kiujn ili ne kapablis nek bezonis eksplicite skribi, sed kiuj faris Esperanton kompleta lingvo. De kie venis tiuj reguloj? Parte kompreneble el la modelo de tiuj eŭropaj lingvoj, kiujn Zamenhof konis. Ni ne scias, ĉu Zamenhof iam konsideris la eblon havi la difinan artikolon post la substantivo, kiel en la sveda, bulgara aŭ rumana; kiam li skribis en la unua regulo, ke ekzistas nur unu difina artikolo senvaria, li supozeble eĉ ne sentis bezonon aldoni, ke ĝia pozicio en la frazo estas la sama kiel en la prestiĝaj okcidentaj lingvoj. Sed tre multajn regulojn Esperanto certe akiris sen ia ajn konscia interveno de Zamenhof: ĉar li estis normala homo, kaj la lingvoj de ni homoj posedas la samajn kernajn ecojn kie ajn ili estas parolataj, tiuj ecoj kvazaŭ ŝtele eniris ankaŭ Esperanton – precipe ĉar Zamenhof ekde la komenco de sia lingvokreado ankaŭ diligente eksperimentis skribi verajn tekstojn en sia lingvo, kaj eĉ paroli ĝin.

Ni do vidas, ke la demando pri la aĝo de Esperanto estas iom simila al tiu pri la aĝo de la lingvoj kreolaj. Jes, temas pri junaj lingvoj kaj eblas senc-have paroli pri ilia aĝo, male ol en la kazo de ekzemple la franca aŭ la litova. Sed ili ne naskiĝis el nenio: ili naskiĝis el la materialo de aliaj lingvoj, kaj el la fakto, ke la homo denaske havas la kapablon lerni kaj uzi nur certajn specojn de lingvo.