2021-03-09

La 15a regulo forvelkas

 

Kiam oni priskribas la planlingvojn proponitajn dum la 19a kaj 20a jarcentoj, oni ofte atentigas pri du kontraŭaj tendencoj, inter kiuj ili diversmaniere kompromisas. Skemismo signifas, ke gravas la interna reguleco de la lingvo; naturismo signifas, ke la vortoj estu kiel eble plej bone rekoneblaj eĉ por homoj, kiuj ne aparte studis la koncernan planlingvon. Volapuko (publikigita en 1879) estas planlingvo, kie ĉefrolas la skemismo, dum ekzemple Interlingvao (1951) emfazas naturismon, kaj Esperanto (1887) estas ie inter ili.

Kiam Zamenhof kreis Esperanton, por li estis memevidente, ke li utiligos la vortprovizon, kiu jam estas komuna por la eŭropaj lingvoj – tio estas la naturisma flanko de nia lingvo kaj klare distancigas ĝin de la iom pli frua Volapuko. Sed por faciligi la lernadon de la vortprovizo, li ankaŭ decidis provizi Esperanton per regula kaj produktiva vortfarado, kiu estas trajto skemisma. Ĝuste la elpensadon de la regula vortfarado li poste priskribis preskaŭ kiel revelacion en sia lingvokrea laboro, kaj ĝi fariĝis unu el la ĉefaj karakterizaĵoj de Esperanto, kiun oni ofte mencias por reklami la lingvon.

La naturisma flanko de Esperanto kristaliĝis en la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko, laŭ kiu la vortoj, kiujn "la plimulto de la lingvoj" pruntas el la sama fonto, ne ŝanĝiĝas en Esperanto, sed tamen adaptiĝas al ties ortografiaj kaj vortfaraj reguloj. (Unu kuriozaĵo de la Fundamento estas, ke mi ne povas citi la regulon en ties oficiala Esperanta formo, ĉar male ol la cetera Fundamento, la dek-ses-regula gramatiko estas oficiala nur en la lingvoj franca, angla, germana, rusa kaj pola.) La regulo fakte ne diras, ke la "internaciaj" vortoj aŭtomate fariĝas parto de Esperanto, sed ĝi tamen indikas, ke ili estas bonvenaj.

En la nuna mondo la signifo de la 15a regulo por la evoluo de la Esperanta vortprovizo konstante malgrandiĝas. Unu el la kaŭzoj estas la forlaso de la eŭrop-centrismo kaj la adopto de tutmonda perspektivo: "la plimulto de la lingvoj" en la 15a regulo signifis klare nur la ĉefajn eŭropajn lingvojn, ne tiujn de Afriko kaj Azio – kvankam Esperanto pretendas tutmondan uzon. Dum la tempo de Zamenhof estis ankoraŭ kutime lasi ekzemple la araban, hindian, bengalan, ĉinan kaj japanan ekster la grupo de la kulturlingvoj, sed nun la esperantistoj komencas konscii, ke utiligante plu la 15an regulon ili nur pliigus la eŭrop-centrismon de Esperanto.

La plej grava kaŭzo por la forvelko de la 15a regulo estas tamen tio, ke la ĉefa fonto de la "internaciaj vortoj" en la nuna mondo fariĝis la angla. Fakte la 15a regulo tute laŭvorte devus esti aplikebla: "words which the greater number of languages have derived from the same source" (vi memoras, ke la angla teksto estas inter la oficialaj versioj de la Fundamenta Gramatiko) – "vortoj, kiujn la plimulto de la lingvoj devenigis el la sama fonto". Tamen la esperantistoj pli-malpli unuanime decidis, ke la angla ne taŭgas kiel tia fonto, kvankam Zamenhof senprobleme pruntis el la plej prestiĝa lingvo siatempa, la franca.

La rezulto estas, ke multaj lingvoj nun kunhavas la samajn internaciajn vortojn pruntitajn el la angla, sed Esperanto ilin ne uzas. Estas malfacile imagi pli internacian esprimon ol la angla okay, sed bona esperantisto diras nur bone, ne o kej. Anstataŭ fit kaj fitness ni havas nur trejnita, trejniteco, bona fizika stato. Ni ne povas uzi la anglan cool, sed devis elpensi la propran ekvivalenton mojosa. Eĉ la komputilaj file, Internet kaj web ne nomiĝas tiel en Esperanto. Nun ni eble suferas pro koronviruso, sed tamen kronviruso ja estas pli Esperanta laŭ multaj. La rezulto estas, ke Esperanto purisme evitas la ĉefan parton de tiu angladevena vortprovizo, kiu nuntempe kunligas grandan parton de la lingvoj de la mondo – tiusence Esperanto kvazaŭ intence rifuzas internaciiĝi.

Unu el la kaŭzoj por tiu rifuzo apliki la 15an regulon estas, ke multaj esperantistoj ŝatus simple ŝajnigi, ke la angla ne estas la superrega internacia lingvo en la nuna mondo. Sed eble pli grava kaŭzo estas, ke la 15a regulo siatempe estis konstruita sur la supozo, ke la grek-latina-latinida fonto de la internaciaj vortoj neniam ŝanĝiĝos. Estas malfacile redirekti la regulon por akcepti vortojn el tute alia fonto, nuntempe el la angla (aŭ iam estonte el la ĉina, kiu scias?).

Ne eblas konekti Esperanton al la angla cirkvito ankaŭ pro tio, ke multaj internaciaj vortoj havas en la angla alian signifon ol en Esperanto, kiu siatempe prenis ilin ĉefe laŭ la francaj signifoj. Ekzemploj multas: la angla eventual signifas ne eventuala, sed fina; cabin estas pli ofte kajutopasaĝerejo ol kabano; control signifas ne kontroli, sed regi, stiri; defy signifas ne defii, sed spiti; demonstration signifas ne demonstracio, sed manifestacio; farm signifas ne farmo, sed bieno; media signifas ne medio, sed (amas)komunikiloj; negotiate signifas ne negoci, sed intertrakti; pretend signifas ne pretendi sed ŝajnigi. Sufiĉe konfuze, ĉu ne? Pli bone turni la dorson al la angla, kiam oni parolas Esperanton. Sed tio signifas ankaŭ, ke la iama naturisma rekonebleco de tiuj vortoj restas nur historia, ĉar la francan aŭ Latinon oni lernas en la mondo multe malpli ol la anglan.

Mi ne celas diri, ke la pordo de la 15a regulo estas jam tute fermita. En diversaj sciencoj oni plu kreas terminojn sur la bazo greka-latina, kaj tiaj estas facile alpreneblaj en Esperanto. Ŝajnas ankaŭ, ke teleregataj aviadiletoj nomiĝos droneoj (el la angla drone, origine 'vir-abelo'), kvankam oni eksperimentis ankaŭ per spavo (mallongigo de "senpilota aviadilo"). Kaj en la komputa terminaro ni ricevis el la angla ekzemple la vorton defaŭlto, kvankam ankaŭ implicita valoro plu havas siajn uzantojn. Sed la ĝenerala etoso inter la esperantistoj estas, ke pruntojn el la angla oni devas rezisti, se nur iel eblas trovi Esperantan alternativon – kiel ja ofte eblas, ĝuste ĉar ni havas tiel bonan vortfaran sistemon. Internaciiĝo pere de anglaj vortoj ne estas ŝatata alternativo.

Ĉu do en Esperanto la skemismo komencis superregi la naturismon eĉ pli klare ol antaŭe? Jes, tiel oni povas diri. Sed mi ŝatus paroli ne nur pri fortiĝanta skemismo, sed pri nova strebo al aŭtonomeco de Esperanto. Iam ŝajnis, ke la landonoma tipo Francio tute forpuŝos la tipon Francujo, kaj ke la fonemo /ĥ/ komplete malaperos. Sed tiuj poiomaj ŝanĝiĝoj haltis lastatempe, eble eĉ returniĝis. Multaj esperantistoj pensas, ke ĉar ni ĉiuokaze ne plu intencas imiti aliajn lingvojn, kaj ĉar la estonta sukceso de Esperanto ĉiuokaze ne dependos de tiu aŭ alia lingva detalo, ni povas ankaŭ konservi la tradiciajn trajtojn de la lingvo. Tiu aŭtonomemo estas parenca al la forvelko de la 15a regulo.

Fina atentigo: mi almenaŭ klopodis en ĉi tiu teksto esti ne prijuĝanto sed nura priskribanto, kiel decas al lingvisto. Mi petas provi same fari en la eventualaj komentoj.



19 kommenttia:

  1. Tre interesa kaj klarvida analizo

    VastaaPoista
  2. S^ajnas ke nun ekzistas du aroj da vortoj e Esperanto: la konstruitaj kaj la internaciaj forprenitaj. Ambau estas bonvenaj kaj uzeblaj Oni ofte povas uzu unu por ekspliki alian ekzemple hospitalo estas malsanulejo

    VastaaPoista
  3. Estas preskaŭ blasfeme diri en Esperantujo, ke Esperanto pli imitu la anglan lingvon. Sed la vere imitinda afero estas ĝia (nuntempa) sendependeco, fido al siaj propraj rimedoj kaj liberiĝo de la kompulsio al grek-latinaj radikoj. La angla kapablas kree utiligi sian kernan vortostokon sed ankaŭ libere prunti el ajna alia lingvo, kiam tio estas oportuna. Iam tiu lasta alternativo estas la plej simpla kaj – fulmotondro! – eĉ la angla povu esti fontolingvo por Esperanto.

    Faka lingvaĵo jam de antaŭ longe ĉerpas sian novan vortostokon el ekster la greka kaj latina lingvoj. Tiuj lingvoj tre, sed ja ne plene, perdis sian valoron ekster la etimologia sfero. Ili havas signifon nur, se la klasikdevenaj vortoj jam tiom bone establiĝis en la angla, ke oni sentas ilin anglalingvaj kaj, sekve, servopretaj elementoj en kreado de novaj terminoj.

    Faka lingvaĵo, precipe en la plej aktualaj sciencoj (moderna fiziko, elektroniko, kosmo, komputado) nuntempe ĉerpas sian terminostokon el tute alia fonto. La biologiaj sciencoj, kies avangardo estas genetiko, ŝajnas iom pli bone teni sin je la klasikaj fontlingvoj, eble pro la longa nomenklatura tradicio.
    En Esperanto mi renkontis ankaŭ (tre fortajn) opiniojn, ke por "afereca", "scienca", "enciklopedia" teksto tute malkonvenas kaj estu eĉ malpermesitaj vortoj kiel "kormalsano" aŭ "okulkuracisto". Oni evitu tian stratbuban lingvaĵon, ekz. en Vikipedio, kaj nepre skribu "kardiopatio" kaj "oftalmologo". Mi havas la impreson, ke ankaŭ PIV vivtenas tian pensadon.

    La 15-a regulo iĝis proksimume sensignifa ankaŭ pro tio, ke diversaj "skoloj" interpretas ĝin tute malsimile. Iuj simple opinias, ke ĝi nur diras ion pri la ortografio de pruntvortoj, dum por la alia ekstremo ĝi simple konstatas, ke la "sogenannte Fremdwörter" jam per sia ekzisto akiris la rajton esti kalkulataj kiel Fundamente Esperantaj vortoj.

    VastaaPoista
    Vastaukset
    1. Dankon pro ĉiuj ĉi pensoj! Nur unu komento mia: La 15a regulo en si mem estas surprize nepreciza, sed oni devas interpreti ĝin en ĝia origina kunteksto, tio estas, la Unua Libro. Tie Z ja emfazas la skemismajn trajtojn de sia nova lingvo, sed ankaŭ skribas pri tio, ke li preferis vortojn "konatajn por la tuta edukita [aŭ eble: civilizita] mondo". Tial oni ne povas interpreti la regulon tiel, ke ĝi koncernas nur la formon de la "fremdvortoj" _se_ ili hazarde estas pruntitaj en Esperanton; ĝi diras ion pri la kerna vortprovizo de la nova lingvo.

      Poista
  4. De la 13-a ghis 20-a de Decembro 2008 mi auskulte observadis lau vort-uzado Esperanto-elsendojn de China Radio Internacia. Internaciajn vortojn (en la senco de Regulo 15) kaj novajn vortojn (en la senco de la Antauparolo, alineo 7) mi notis. Jen pli da informoj:
    https://medium.com/westphoenizier/vortoj-fremdaj-kaj-novaj-vortoj-che-china-radio-internacia-45db589c8d9e

    VastaaPoista
  5. Mi ĝojas legi lingvistikan analizon, kiel decas, por uzi vian vortigon. Tiel rare en la verda lingvo.

    VastaaPoista
    Vastaukset
    1. Dankon! Kaj mi devas peti pardonon pro tio, ke mi ne regule spektas viajn valorajn "Zamenhofajn meditojn" en Youtube. Mi estas tre forte orientita al skribita lingvo kaj facile transsaltas ĉiujn filmetojn en la reto...

      Poista
  6. Dek jarojn inter 1998 kaj 2007 tiu chi australiano laboris en Chinio kaj kvinfojojn esperantumis en Japanio kie inter esperantistoj lau miaj travivajhoj neniu vortigis Chinujon, Francujon, Japanujon. Sed, en Europo oni uzas kaj Chinio kaj Chinujo. Chu ghuste mi opinias ke tiu 'uj'-varianto estas en Europo pli populara?

    VastaaPoista
    Vastaukset
    1. Se la reviviĝo de la UJ-landonomoj vere okazas, verŝajne la tendenco ankoraŭ ne estis videbla en la jaro 2007. Kaj jes, ankaŭ mi suspektas, ke la novaj tendencoj naskiĝas inter la esperantistoj de la tiel nomata okcidenta mondo kaj nur poste disvastiĝas al Azio. Sed ja temas pri kampo neesplorita.

      Poista
    2. Estas kelkaj prestiĝaj parolantoj en Eŭropo, listigeblaj sur malgranda papereto, kiuj antaŭenmovas la revenon de -uj. Sed pro ilia influo mi jam renkontas novajn lernantojn, kiuj ideologie elektas la uj-formojn kaj insistas pri ili.

      Poista
    3. Mi ne parolus pri ”ideologia insistado”, se iu esperantisto uzas Fundamentajn formojn, eĉ se nuntempe pli maloftajn.

      Poista
  7. Jouko: 'Se la reviviĝo de la UJ-landonomoj vere okazas, verŝajne la tendenco ankoraŭ ne estis videbla en la jaro 2007' Mi ne scias kara (1) kiam ekis la debato pri 'io' kaj 'ujo' (2) en kiom da landoj au (3) kiu iniciatis la debaton. Temas nur pri mia opinio rezulte de travivajhoj en preskau chiuj Aziaj Kongresoj de Esperanto inter 1992 (Shanghai) kaj Da Nang 2019, ke la debato por orient-azianoj jam solvighis pro la kvalito kaj influo de 'El Popola Chinio' kaj China Radio Internacia. Chu viaopinie la inversa sinteno regas tra Europo? Mi divenas, sed tie en via mondoparto 'ujo' estas tre populara, chu ne?

    VastaaPoista
    Vastaukset
    1. Ne, UJ ne estas tre populara. Mi ne kuraĝas diri pli ol kion mi skribis: la iom-post-ioma malapero de UJ haltis (do, ĝi ne komplete malaperis) kaj laŭ iuj opinioj eĉ returniĝis (do, ĝi eble iom plimultiĝis lastatempe, restante tamen klare en la malplimulto).

      Poista
  8. Pardonon. Eta eraro mia. La famkonata Kvina (kaj fina) Pacifika Kongreso okazis en 1992 en Qingdao, Chinio. La Unua Azia Kongreso estis en 1996.

    VastaaPoista
  9. Tiu aŭtonoma solvo por kreado de novaj vortoj anstataŭ pruntado el la angla memorigas min pri la rezisto uzi vortojn el la tegmenta lingvo (laŭ Muljačić) en kuntekstoj de digloso aŭ lingva konflikto. Ekzemple, dum en la portugalia oni akceptis hispanismojn kiajn "antojo" 'kaprico' kaj "novilho" 'bovido', por la (norma, klera) galega oni rifuzis ilin kaj anstataŭe pledas por la propraj formoj, respektive "antolho" ("antollo" laŭ la aliaj skribnormoj) kaj "novelo".

    Bona eseo, multan dankon.

    VastaaPoista
  10. Ĉu ne rolas ankaŭ la breĉo inter skribo k prononco de anglaj vortoj? Ekzemple, 'teamo' ŝajnas unuavide (ĝis oni alkutimiĝas) monstraĵo, sed 'timo' (laŭ la prononco) estas jam prenita en alia signifo; la angla 'file' estas pruntebla nek en formo fidela al la skribo ('filo'?), nek en formo konforma al la prononco ('fajli' jam estas uzata en alia senco); ktp.

    VastaaPoista
  11. Jes, certe tio estas parto de la klarigo. Esperanto dekomence estas agordita por pruntoj el fontoj grek-latinaj kaj latinidaj.

    VastaaPoista
  12. se la vorto jam estus la normala en la malaja, japana, svahila, rusa, estus normale, speciale se io ĉeve venas/estas elpensita el usono, kaj eĉ bona se la vortero mallongas kaj ne jam ekzistas...

    tie la problemo estas, ke aĵojn elpensas faras usono, do ne vortoj mem, sed poveco de usono: oni ŝanĝu realon, ne ĝian ŝajnon

    »“la plimulto de la lingvoj” en la 15-a regulo signifis klare nur la ĉefajn eŭropajn lingvojn, ne tiujn de Afriko kaj Azio – kvankam Esperanto pretendas tutmondan uzon.«
    mi dubas, kaj ne vidas, kiel tio klarus:
    »Dum la tempo de Zamenhof estis ankoraŭ kutime lasi ekzemple la araban, hindian, bengalan, ĉinan kaj japanan ekster la grupo de la kulturlingvoj,«
    mi dubas, ke eĉ en tiu tempo, kurdo, ujguro, koreo aŭ dravido pensus tiel

    »Tamen la esperantistoj pli-malpli unuanime decidis, ke la angla ne taŭgas kiel tia fonto, kvankam Zamenhof senprobleme pruntis el la plej prestiĝa lingvo siatempa, la franca.«
    dume oni pruntas droneo, ĉar drono jam estas esperanta prunto el la angla, de zamenhof mem

    ĉio ĉi supre donas bonajn ekzemplojn, de kial ĝi malpravas:

    - angle vorto fit ne signigas ajnon pri trejnon, sed taŭgon, sed:
    - internacie, ĝi nun signigas maldikecon
    - do ĝi jam ekzistas kaj en esperanto, kaj en plejmultaj lingvoj
    - malsamo estas, ke ĝi kunligas maldikecon kun socia korpotaŭgeco: ne temas pri prunto de vorto/aĵo, sed de pensado, kaj simple esperantistoj, pli kleraj ol aliaj, ne emas tiom facile manipulati

    - kaj fajlo kaj vebo, ne nur estas malfacile rekoneblaj kaj prunteblaj internacie, sed dankal poma kaj gugla poŝtelefona malklerismo, homoj ne plu eĉ scias, kio ili estas! homoj diras interreto (jam kunmete rekonebla) anstataŭ vebo, kaj ne vidas gravon de dosiereco kompare al ajna datumeco (ĉu eĉ estas?)

    - korona ne nur strikte pli longas ol krono, sed male ol antaŭsupozaj ĝeneraligoj de la verko, estas latina vorto, dum krono estas ĝia angla mallongigita kaj pruntita formo!

    - kabino ja eblas esperante (jam ekzistas france, fakte venas de tie), sed eventual, kontrol, defy, farm, ktp. ne estas internacie pruntendaj; pri demonstracio mns, sed mediao jam ekzistas, nur malpli facilas ol kunmetoj el same angla komunik, ktp.

    mallonge: angla pruntigas nur pro povo, sed tiom teruras, ke malfaciligas pruntigi; tro da vortoj, per malpli ol iliaj 22 vokaloj, samsonas, ne tiom da aferoj novas, kaj tro ofte la novaj emas nur novi kaj poste malaperigi pro ili mem!

    VastaaPoista
  13. »Sed tio signifas ankaŭ, ke la iama naturisma rekonebleco de tiuj vortoj restas nur historia, ĉar la francan aŭ Latinon oni lernas en la mondo multe malpli ol la anglan.«

    endas aldoni, ke la franca ja plu estas en la mondo lingvo la plej *eklernita*: sed la angla daŭ restas nur la plej *finlernita* 😂😂😂

    tio estas, ĉar multe pli favilas ekparoli la anglan fuŝe, ol la franca malformale (ĉar francanoj estas multe pli maltoleremaj, havas multe pli da lingvoniveloj, ktp.)

    cetere, pli malpli 75% de la vortoj de la angla plu devenas de la franca, aŭ rekoneblas de francoj... tio certe estas uzebla kaj uzata de esperanto: anglano multe pli bone ekkomprenas esperanton ol germana unulingvano (kvankam ankaŭ ili havas amasojn da vortoj el la franca, kvankam ne plimulton)

    VastaaPoista