La gramatikoj de Esperanto kutime mencias du frazrolojn de adjektivoj (A-vortoj). Ili povas esti epitetoj (rektaj priskriboj) de substantivoj (O-vortoj) kaj kelkaj pronomoj, ekzemple alta domo, ĉio priparolita; kaj predikativoj (perverbaj priskriboj de subjekto aŭ objekto), ekzemple la domo estas alta, mi farbis la murojn bluaj.
Sed kion diri pri la adjektivo juna en ĉi tiu frazo:
Tre juna li jam lernis la francan kaj germanan. (Privat: Vivo de Zamenhof)1
Evidente ĝi ne estas epiteto, ĉar la persona pronomo li ne akceptas tian. Krome, kun substantivo ni dirus tre juna la knabo jam lernis la francan kaj germanan; "la tre juna knabo..." ne estus precize samsenca. Multaj dirus, ke juna estas predikativo. Sed konsideru ĉi tiun frazon:
Tre juna li jam estis saĝa.
Ĉi tie la adjektivo saĝa ja estas predikativo, do juna devas esti io alia. Sence ĝi respondas al subfrazo "kiam li estis tre juna" aŭ participa esprimo "estante tre juna", sekve ĝi estas adjekto, pli precize tia, kiajn la Plena Analiza Gramatiko nomas "stataj adjektoj": "la stataj adjektoj karakterizas, helpe de la predikato, la staton de la subjekto aŭ tiun de la objekto" (§197; sed PAG tamen ne scias klare distingi inter stataj adjektoj kaj predikativoj, pri kio mi skribos pli sube). Rimarku, ke la adjekto kaj la predikativo ne estas logike interŝanĝeblaj: la frazo asertas, ke dum sia juneco li estis saĝa, ne ke dum sia saĝeco li estis juna.
Se ni esprimus similan staton per substantivo, ni verŝajne aldonus kiel:
Kiel tre juna knabo li jam lernis la francan kaj germanan.
Tre juna knabo, li jam lernis la francan kaj germanan, estus certe ebla (rimarku la komon!), kvankam iom malpli flua, kaj la parton "tre juna knabo" oni povus konsideri ankaŭ apozicio.2 Sed pro iu kaŭzo oni malofte uzas kiel kun nura adjektivo:
?? Kiel tre juna li jam lernis la francan kaj germanan.
Sed oni certe povas konsideri ambaŭ ĉi tiujn frazojn ĝustaj:
La unua alvenis la eta Ludoviko.
Kiel la unua alvenis la eta Ludoviko.
La demando, kiam oni uzas kiel kun nura adjektivo en ĉi tia stata senco (distinge de la tipo "kiel juna li estis?") meritas plian studadon, sed mi revenas nun al adjektaj adjektivoj sen aparta markilo.
Konsideru nun la pasivan frazon:
Juna ŝi estis jam konsiderata talenta lingvisto.
Kia estu la responda aktiva frazo?
Juna oni jam konsideris ŝin talenta lingvisto.
Junan oni jam konsideris ŝin talenta lingvisto.
La predikativo talenta lingvisto devas kompreneble esti nominativa laŭ la gramatiko de Esperanto (dum ekzemple en Latino ĝi estus akuzativa). Sed kio pri juna(n) – ĝi ja ne povas esti predikativo, ĉar talenta lingvisto estas tia, do ĝi estas adjekto, indikanta la staton de la objekto. Ĉu ĝi estu nominativa aŭ akuzativa? La problemo kompreneble aperas ankaŭ en frazoj sen predikativo:
Ovojn mi manĝas nur frititaj.
Ovojn mi manĝas nur frititajn.
Montriĝas, ke ambaŭ solvoj estas uzataj de bonaj aŭtoroj kaj tradukistoj:
Parker telefonis [...] Oni ĵus trovis Roger Ackroyd murdita (Christie: La murdo de Roger Ackroyd, tr. Becklin, p. 53)
Oni trovis Ospacin mortan! (Valano: Ĉu li venis trakosme?, p, 23)
Rimarku, ke ĝuste kun la verbo trovi la nominativo estas principe dusenca: ĉi tie, kun adjekta murdita, la senco estas "oni ekvidis Roger Ackroyd, kiam li kuŝis murdita"; en alia kunteksto trovi povus signifi "konstati ies staton" (se ekzemple kuracisto esplorus la kadavron kaj medicine konstatus, ke temis pri murdo) kaj tiam murdita estus predikativo (kiel ekzemple en mi trovis lin simpatia). La akuzativa mortan en la dua frazo estas unusence adjekta.
Jen kelkaj nominativaj ekzemploj:
ni trovis lin kaŭranta ĉe la fenestro, kandel-en-mane (Doyle: La ĉashundo de la Baskerviloj, tr. Auld, p. 97) | mistero sensolva estas pli mistera. Mi min demandas, ĉu mi ne preferas ĝin nesolvita (Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe, p. 107) | tamen Dafniso ne sciis gajigi sian animon, post kiam Ĥloan nuda li vidis (Longos: Dafniso kaj Ĥloa, tr. Berveling, Beletra Almanako 49, p. 67) | kontesti la solaristikon tia, kia ĝi estis (Lem: Solaris, tr. Wierzbowski, p. 220)
Kaj jen kelkaj akuzativaj ekzemploj:
kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn (Malnova Testamento, Sentencoj 1:12) | ni lin trovis malvivan (Schiller: La Rabistoj, tr. Zamenhof, citita laŭ la Tekstaro) | ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko (Andersen, Fabeloj 1, tr. Zamenhof, citita laŭ la Tekstaro) | se iel vi kompatas, ponardu min la unuan (Montagut: Poemo de Utnoa, 6:933) | kvarjaran flegis min / la nigra servistino, Maggie (de Kock: Dankon al du, en Testamente, p. 316) | li bonvendiris / min venintan por la lasta foj’ (Ragnarsson, Printempo, en Esploroj, p. 20) | ŝi aspektis ekzakte tiel, kiel en la momento, kiam mi vidis ŝin vivan por la lasta fojo (Lem: Solaris, tr. Wierzbowski, p. 68) | oni enhospitaligis lin preskaŭ agoniantan (postparolo samlibre, p. 272) | ŝi vidis panjon sidantan malantaŭ la tablego (Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, p. 7 – sed eble analizebla kiel epiteto?)
Rimarku, ke ni trovas ambaŭ solvojn eĉ de la plumo de sama persono (Valano, Wierzbowski).
La uzo de nominativo estas ofta, ĉar tia adjekta adjektivo supraĵe similas al predikativo, kaj estas ankaŭ analizata kiel tia ekzemple en PAG (vidu ĉi-sube). Krome, en iu kazoj la semantika diferenco inter adjekto kaj predikativo estas subtila, ekzemple kun la verbo vidi: esprimo kiel mi vidis lin dancanta povas signifi "mi vidis lin kiam li dancis" (adjekta dancanta) aŭ "mi vidis, ke li dancas" (predikativa dancanta). Same, la frazo de Valano ĉu mi ne preferas ĝin nesolvita povas analiziĝi aŭ adjekte ("mi preferas ĝin, kiam ĝi estas nesolvita") kaj predikative ("mi preferas, ke ĝi estu nesolvita").
Aliflanke, la uzo de akuzativo povas esti influata de ties uzo en la epiteto de la objekto. Ofte ĝi estas uzata kiam la objekto estas persona pronomo – ĝi estas kvazaŭ surogata epiteto, ĉar persona pronomo ne povas alpreni veran epiteton. Krome, la akuzativo eksplicite montras, ke la adjektivo ne rilatas al la subjekto: Montagut ne povis skribi "ponardu min la unua", nek de Kock "kvarjara flegis min la nigra servistino".
Entute do: adjekta adjektivo priskribanta la rektan objekton povas en Esperanto esti nominativa, sed ankaŭ akuzativa, precipe se klareco tion postulas.
Plena Analiza Gramatiko de Kalocsay kaj Waringhien (4a eldono 1980) tuŝas la demandon almenaŭ en la paragrafoj 174 kaj 197 – sed analizas adjektajn adjektivojn kiel predikativojn. En la paragrafo 174 oni skribas pri "la uzo de tia predikativo por montri la staton de la objekto en la momento de la predikata ago", sed miksas diversajn uzojn: en la sama listo de ekzemploj troviĝas ili ne plu povas teni la okulojn nefermitaj kaj oni devas manĝi tiun ŝinkon varma: nur la unua estas vera predikativo ("teni la okulojn tiel, ke ili restas nefermitaj"), la dua estas adjekto ("manĝi tiun ŝinkon, kiam ĝi estas varma"). La tenado restigas la okulojn nefermitaj, sed la manĝado de restigas la ŝinkon varma.
Unu kontraŭargumenton al tiu predikativa analizo mi prezentis jam en la komenco de ĉi tiu blogaĵo: adjekta adjektivo povas troviĝi en frazo, kiu jam havas unu senduban predikativon. Alia kontraŭargumento estas, ke predikativo estas frazparto, kiu aperas en la valento de nur kelkaj verboj, sed la analizo de PAG forviŝas tian distingon. Alivorte, laŭ ĝia analizo, subjektorilatan predikativon povus havi ne nur tiaj verboj kiel esti, iĝi, ŝajni kaj aspekti, sed ankaŭ ekzemple promeni kaj bruli; kaj objektorilatan ne nur rigardi, konsideri, igi aŭ teni, sed ankaŭ ekzemple manĝi.
Analizante adjektan adjektivon kiel predikativon, PAG kompreneble rekonas nur nominativon en tia uzo. Konsterna estas la ekzempla frazo kiel infero ni englutos ilin vivaj, kiu estas markita kiel Zamenhofa: certe temas pri la supre citita frazo el la Malnova Testamento, en kiu aperas Ŝeol anstataŭ infero – kaj vivajn anstataŭ vivaj! Oni preskaŭ komencas suspekti intencan falsadon, aŭ almenaŭ malzorgemon.
En la paragrafo 197 PAG tamen konstatas "analogecon inter predikativoj kaj stat-adjektoj". En etlitere presita rimarko oni mencias la eblon paroli pri "adjekto predikativa". Kalocsay kaj Waringhien do venis sufiĉe proksimen al la koncepto pri adjektiva adjekto, kvankam ili fiksiĝis al sia tro vasta koncepto pri predikativo.
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren mencias (en la sekcio 25.1.1) inter perverbaj priskriboj de la subjekto (tio estas, subjektaj predikativoj) tiajn frazojn kiel li dancas nuda sur la strando. PMEG tamen klare distingas inter "priskribaj verboj", kiel esti, iĝi, ŝajni, kaj la uzoj, en kiu ne-priskriba, aga verbo kiel ĝuste danci aperas kun perverba priskribo. "Tiaj frazoj estas laŭsence kunmetaĵo de du frazoj. Unu el tiuj frazoj enhavas la verbon esti: [...] Li dancas nuda sur la strando. = Li dancas sur la strando. + Li estas nuda, kiam li dancas." Eble oni do rajtas konkludi, ke ĉe iuj verboj tia subjekta predikativo estas parto de la verba valento, ĉe aliaj kvazaŭ deekstera aldonaĵo.
PMEG esploras la aferojn pli detale en la sekcio 25.1.2, "Perverba priskribo de objekto", ĉar tie ĝi konsideras ankaŭ akuzativajn ekzemplojn, kiuj ne povas esti normalaj predikativoj: "Iafoje ĉi tia A-finaĵa priskribo de objekto sence respondas al kiam-frazo, kaj montras staton, kiu ne dependas de la ĉefverba ago. En tiaj okazoj oni povas opinii, ke temas ne pri vera perverba priskribo, sed pri iaspeca komplemento. Tiam oni povas ja uzi N-finaĵon. Tia aldono de N povas iafoje doni nuancan diferencon [...]"
Rimarku, ke "komplemento" estas la termino de PMEG por la tradicia "adjekto". PMEG do ĉi tie trafas la analizon miaopinie ĝustan, kvankam en iom kaŝita loko – kaj nur ĉe la analizo de la objekta predikativo, kvankam la saman analizon eblus prezenti ĉe la pritrakto de subjekta predikativo. Krome oni povus jam komence de la gramatiko, cetere tiom kompleta, mencii komplementon kiel unu el la eblaj frazroloj de adjektivo.
PMEG analizas ekzemple ĉi tiujn frazojn:
Li pentras ŝin nuda.
Li pentras ŝin nudan.
La unua frazo signifas, ke li pentras bildon, en kiu ŝi aperas nuda; la dua frazo signifas, ke ŝi pozas nuda dum la pentrado. Eble principe ankaŭ la unua frazo povus signifi tion, sed la akuzativo esprimas la aferon pli klare.
Pri la uzo de akuzativo PMEG samloke konsilas: "La uzo de N-finaĵo en tiaj ĉi okazoj neniam estas deviga. Neuzo de N
estas verŝajne pli ofta nuntempe, sed kiam aldono de N donas plian
klarecon, oni ne hezitu esprimi sin tiel. Sed kiam la ligo al la
ĉefverbo estas forta, kaj la A-vorto ne respondas al kiam-frazo, sed al ke-frazo [do kiam temas pri vera predikativo – JL], tiam oni nepre ne uzu N-finaĵon." – Mi proksimume samopinias, sed kompreneble ekzemple en la versoj de de Kock kaj Montagut pritraktitaj supre la uzo de la nominativo devigus reskribi plurajn versojn, do tiusence la akuzativo ne estas nur ia kroma lukso en ili.
La aferon fine konfirmas la Detala gramatiko de Esperanto de la sama aŭtoro. En ĉi tiu libro li uzas la saman terminologion ("adjekto") kiel mi: "Iafoje ĉi tia A-finaĵa priskribo de objekto sence respondas al kiam-frazo kaj montras staton, kiu ne dependas de la predikata ago. En tiaj okazoj oni povas opinii, ke temas ne pri vera predikativo, sed pri iaspeca adjekto. Tiam oni povas ja uzi N-finaĵon. Tia aldono de N povas iafoje doni nuancan diferencon" (p. 49). Sed ankaŭ ĉi tiuj konstatoj, en si mem ĝustaj, estas ankoraŭ singardaj: "povas opinii", "iaspeca adjekto"; kaj la adjektiva adjekto denove prezentiĝas nur ĉe la objekta predikativo, kvankam ĝi same multe distingeblas de la subjekta predikativo, kiel mi montris komence de ĉi tiu blogaĵo. Kaj la adjekta funkcio tute ne estas menciata inter la diversaj sintaksaj uzoj de adjektivoj (p. 19–20).
Konklude:
- Adjektivo povas esti uzata en Esperanta frazo kiel adjekto sen aparta markilo; oni eĉ plej ofte evitas la markilon kiel, uzeblan kun substantivo similfunkcia.
- Tian adjekton oni povas distingi disde predikativo, kvankam ekzistas kelkaj ĉelimaj frazotipoj analizeblaj ambaŭmaniere.
- Se adjekta adjektivo rilatas al la objekto de la frazo, ĝi povas esti aŭ nominativa aŭ (precipe se klareco aŭ koncizeco tion postulas) akuzativa.
1 Mi citas laŭ la Tekstaro; en la eldono, kiun mi disponas (UEA 2007), iom surprize, mankas la artikolo la.
2 Kp. la respondon de la Lingva Konsultejo de la Akademio (17 Majo 2020) pri la frazo "Ĉefdelegito de UEA en Usono ekde 1987, li ĉeestis multajn Universalajn Kongresojn".
Pri la frazo "Kiel tre juna li jam lernis la francan kaj germanan" en Vivo de Zamenhof de Privat vi piednotas, ke vi citas ĝin laŭ la Tekstaro kaj ke en la eldono de 2007 "iom surprize mankas la artikolo la". La artikolo ne elfalis el tiu eldono, sed ĝi mankas ankaŭ en pli la fruaj. Privat ne uzis ĝin por nomi lingvojn nek en multaj aliaj lokoj, kie ĝi ja devus esti uzata. Ekzemple la tujposta frazo tekstas "Ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan." Entute lia Esperanto estas ofte tre stranga.
VastaaPoista