Kiel konate, la finnoj kaj la
hungaroj parolas parencajn, finn-ugrajn lingvojn. Antaŭ multaj jarmiloj, ili
kune migris okcidenten. La hungaroj sciis pli bone legi la mapon, turniĝis
sudokcidenten kaj fine ekloĝis ĉe la bordoj de Danubo, kie kreskas bonaj
vinberoj. La kompatindaj finnoj ne fidis ilin, sed migris al la nordo, malluma
kaj malvarma, kaj konstruis tie la unuan saŭnon por iom mildigi la mornon kaj
sian malsukceson (la telefonoj de Nokia venis nur poste). La pli saĝaj hungaraj
kuzoj restis sude. (Relative sude. Laŭ la italoj, ĉio trans la Alpoj estas “Norda
Eŭropo”, ĉu ne?)
Kvankam neniu kredas la
historion ĝuste en ĉi tia formo, la ideo pri la parenceco de la finn-ugraj, aŭ
pli vaste uralaj, popoloj (http://www.helsinki.fi/~jslindst/uralaj.html)
havas firman pozicion. Siatempe estis grave por la finnoj, kies lingvon neniu
najbara popolo komprenas, ekscii, ke ili tamen ne estas solecaj stranguloj en
Eŭropo, sed parencas kun dudeko da aliaj popoloj, inkluzive de la admirataj
hungaroj. Kaj se tio ne sufiĉis, oni parencigis la uralan lingvofamilion kun la
altajaj lingvoj, ekde la turka ĝis la korea kaj eĉ la japana, kaj parolis pri
la “ural-altaja familio”. Rezulte de ĉio ĉi, ni ricevis eĉ la bulgarojn kiel
parencojn! Ĉar la unuan bulgaran ŝtaton fondis tjurka popolo, la sveda slavisto
Alfred Jensen konstatis antaŭ cent jaroj en Sofio propraokule, ke en la
bulgaroj “la finna persistemo kuniĝas kun la slava temperamento” (Kors och halfmåne, 1911).
Nu, la ural-altaja
lingvofamilio vere ne ekzistas, kaj eĉ la altaja familio mem montriĝis
nepruvebla hipotezo. Sed la finnoj kaj la hungaroj, ili ja estas kuzoj kaj
preskaŭ komprenas unu la alian, ĉu ne?
Bedaŭrinde pasis kelkaj
jarmiloj post tiu fatala kverelo ĉe la malfaldita mapo de Eŭropo. La finna kaj
la hungara estas tiom malproksimaj unu de la alia kiel la angla kaj la persa.
La lingvistoj povas pruvi ilian parencecon, sed praktika interkompreniĝo ne
eblas. Kiam miaj Vizaĝlibraj konatoj hungaraj afiŝas en sia gepatra lingvo, mi
komprenas absolute nenion. Ĝis nun bedaŭrinde neniu el ili uzis la solan
hungaran frazon, kiun mi scias: nincs új
a nap alatt (nenio novas sub la suno). Kompreneble, kiam oni scias la
signifon, oni povas diveni, ke új = la
finna uusi ‘nova’, kaj alatt = la finna alla ‘sub’, sed se oni ne scius… Kaj la finna nappi estas butono.
Sed la hungarojn bedaŭrinde
malkuzigas ankoraŭ pli multe la fakto, ke lingva parenceco ne signifas biologian parencecon, nek kulturan proksimecon. La
genoj de homoj libere miksiĝas, kaj ofte la edz(in)kandidatoj el la najbara
popolo aspektas pli allogaj ol la teduloj de la propra vilaĝo. Ankaŭ kultureroj
libere migras de unu popolo al alia, tiel ke ĉiu kulturo estas miksaĵo de aliaj
kulturoj. Lingvoj, male, malfacile miksiĝas; “mikslingvoj”, kiuj efektive
devenas de du apartaj, neparencaj lingvoj, estas certe malpli ol unu centono inter
la lingvoj de la mondo, kaj eĉ pri la plej konataj mikslingvoj (la miĉifa, la
kupra aleuta, la maa) vi verŝajne neniam aŭdis.
Per lingvistikaj metodoj eblas
desegni netajn genealogiajn arbojn de lingvoj, almenaŭ kiam ilia komuna pralingvo ne
aĝas pli ol kvinmilon da jaroj. Pri la biologia aŭ kultura deveno de la popoloj
ne eblas tion fari – tial estas tre-tre tente interpreti la lingvan parencecon
kiel la genealogion de la popoloj, kaj tiel oni faris en la 19a jarcento.
Kompreneble estas verŝajne, ke ni finnoj kaj la hungaroj havas iujn komunajn genojn, kaj iuj el ili
povas eĉ deveni de la parolintoj de la finn-ugra pralingvo, sed temas pri ege
malgranda ono de niaj genaroj, kiu ne faras nin iel aparte similaj inter la
popoloj de Europo.
En la popola maniero koncepti la
rilatojn inter la popoloj, la lingva koncepto bedaŭrinde ankoraŭ superregas. Oni ne
komprenas la gradon de la miksiteco de la plimulto de la popoloj en la mondo. Ekzemple,
dum la lastatempa bedaŭrinda malpaco inter multaj rusoj kaj ukrainoj, iuj
ukrainoj deklaris, ke ili estas “puraj slavoj”, dum la rusojn, laŭ ili,
degenerigis ties miksiteco kun finn-ugraj popoloj: “Putin ja aspektas tipa
finn-ugro!” Estas senduba fakto, ke la nuntempaj rusoj havas ankaŭ finn-ugrajn
prapatrojn. Sed ankaŭ inter la prapatroj de la nunaj ukrainoj troviĝas multaj
ne-slave parolantaj popoloj. Tute male, iuj slovenoj fiere deklaras, ke ili
(feliĉe?) ne estas slavoj, sed nur “venedoj, kiuj alproprigis slavan lingvon”.
Sed ĝuste tion la vorto “slavo” signifas: iun, kiu denaske parolas slave. Slavo povas esti
blonda aŭ nigrahara – eĉ nigrahaŭta!
Estas interese, ke kvankam la
slavaj lingvoj disiĝis relative ĵuse, antaŭ milo da jaroj, iliaj parolantoj ne
plu parencas genetike aŭ kulture. Ĉiu slava popolo pli similas al siaj
najbaroj, ankaŭ neslavaj, ol al ia slava prototipo. En ĉi-jara scienca artikolo
pri “la genetika atlaso de la historio de la homa miksiĝo”, aperinta en Science (Hellenthal k.a.), klare
videblas, ke la slavaj bulgaroj similas al la rumanoj, kvankam tiuj parolas
lingvon latinidan, kaj la slavaj poloj similas al la litovoj, kvankam la litova
estas balta lingvo. La hungaroj ja havas 4,4 procentojn da “aziaj” genoj, kio
estas iom multe en Centra Eŭropo, sed tiu “azieco” ne signifas “uralan” aŭ “finn-ugran”, kiuj estas nur lingvaj
konceptoj.
Kompreneble, lingva parenceco rakontas
ion pri la historio. Ke oni parolas
parencajn lingvojn en Finnlando kaj Hungarujo ja postulas historian klarigon,
same kiel postulas historian klarigon tio, ke la pesto iam migris de Azio al
Eŭropo, kaj multaj danĝeraj malsanoj poste de Eŭropo al Ameriko. Sed neniu
ekhavis la ideon konstrui nacian romantikon sur komunaj infektoj.
Krome, unu el miaj praavoj ja estis
svedlingva, do tial mi ĉiuokaze parencas kun ĉiuj bravaj vikingoj, ne kun tiuj
strangaj hungaroj, kiuj manĝas gulaŝon kaj nomas ĝin pörkölt.
Ei kommentteja:
Lähetä kommentti