2025-01-02

AI kaj la fundamenta esperantista sperto

 

Natura intelekto kreinta artefaritan lingvon.
 
 

De longa tempo la esperantistoj observas la antaŭenmarŝon de la angla lingvo perpleksaj. En mia artikolo pasintjara mi skizis tri diverstipajn "novajn esperantismojn", aperintajn reage al la tutmonda disvastiĝo de la angla, nome la lingvopolitikan, kulturan kaj homaranan esperantismojn. Sed lastatempe la esperantistojn perpleksigas ankaŭ la apero de novspecaj programoj de AI (artefarita intelekto), kiuj regas amason da lingvoj (ankaŭ Esperanton) kaj senpage liveras relative bonkvalitajn tradukojn de unu lingvo al alia. En Facebook-diskuto pri la lingvaj kapabloj de la AI-programo ChatGPT, unu sperta esperantisto skribis: "Kion ni diros al junuloj, kial lerni Esperanton? Oni devas repripensi multajn aferojn..."

Tiu esperantisto pravas. La du tradiciaj argumentoj por Esperanto, ĝiaj neŭtraleco kaj facileco, forvaporiĝas iom post iom. La angla estas sufiĉe neŭtrala por esti senĝene uzata ne nur de Donald Trump sed ankaŭ de Greta Thunberg, kaj por esti vaste instruata ne nur en la NATO-landoj sed ankaŭ en la BRICS-landoj. Esperanto estas principe pli facila ol la angla, sed praktike ne vere, se la angla ĉirkaŭas vin ĉiutage, kaj se vi devas vane serĉi Esperantajn nomojn por amaso da novaj fenomenoj, kulturaj produktoj kaj aparatoj, kiuj ricevis anglan nomon jam ĉe sia naskiĝo. Kaj nun kiam ChatGPT kompetente kaj senpage tradukas, ne estas pli malfacile krei tute uzeblan anglan tekston – aŭ ĉinan! – ol Esperantan.

Sed la fundamenta sperto esti esperantisto kuŝas pli profunde. Mi rememoris du okazaĵojn, kiuj siatempe aspektis al mi ne tre specialaj, sed kies signifon indas mediti.

Pasintsomere mia malnova pola amiko kun siaj filoj trapasis domaŭte mian hejmurbon Lahtio. Li tranoktis en nia korto kaj antaŭ tio ni pasigis agrablajn posttagmezon kaj vesperon. Sed efektive mi konatiĝis kun li en la junulara Esperanto-movado iam antaŭ 40 jaroj kaj renkontis lin intertempe nur preterpase en 2005. Esperanto havis certe rolon en tio, ke malgraŭ la longa tempopaso li kontaktis min kaj ke mi kaj mia edzino tuj trovis la gastigadon de lia familio natura afero. – Eĉ pli interesa renkontiĝo okazis antaŭ proksimume dek kvin jaroj. Rusa-franca familio estis revenanta de vizito al parencoj en Rusio kaj trapasis Finnlandon survoje al sia hejmo en lando okcident-eŭropa. Pro neantaŭvidita fervoja striko ili devis tranokti en Lahtio kaj kontaktis nin, ĉar kaj ili kaj nia familio parolis Esperanton. Estis tre agrable gastigi ilin! 

Por ĉiu esperantisto ĉi tiuj du renkontiĝoj ŝajnas certe sufiĉe banalaj. Sed ĝuste pri tio temas! La rusa-franca familio ne povis telefoni al iu nekonata lahtiano kaj diri "aŭdu, ni parolas la anglan kaj vi same, ĉu vi povus gastigi nin"? Aŭ, eĉ se AI estintus tiel evoluinta kiel nun, la familio tamen ne dirus "ni havas en nia telefono apon, kiu tute kontentige interpretas inter la rusa (aŭ franca) kaj la finna, ĉu vi povus gastigi nin?" Estas interesa paradokso: ĝuste ĉar Esperanto ne fariĝis la superrega internacia lingvo, ĝiaj parolantoj sentas fortan solidarecon inter si. Sed ne nur pro la malgrandeco de Esperantujo, sed ankaŭ pro la ideoj dekomence ligitaj al nia lingvo. 

Kiel konate, Zamenhof difinis la internan ideon de Esperanto jene: "sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton" (parolado en la 8-a UK en Krakovo, 1912; li parolis pri la temo jam en la ĝeneva kongreso en 1906). La plimulto de la esperantistoj, eĉ tiuj kiuj ne kutimas diskuti pri grandaj ideoj aŭ eĉ ne aŭdis la terminon "interna ideo", certe konsentas, ke proksimume tiucele ili lernis kaj uzas Esperanton. Ja iuj lernas Esperanton nur por ludi per ĝi (bedaŭrinde, mi ŝatus aldoni), sed la plimulto certe komprenas, ke ne indas lerni ĝin se oni tute ne interesiĝas pri homoj el aliaj landoj kaj lingvoregionoj. Denove: se Esperanto estus la superrega internacia lingvo, oni lernus ĝin pro ĝiaj ekonomia kaj politika utilecoj, ne tiom pro internacia solidareco. (Zamenhof kredis, ke oni povas disvastigi Esperantujon por fine ampleksi la tutan homaron. Mi ne scias ĉu.)

Kiam du esperantistoj kun malsamaj denaskaj lingvoj renkontiĝas, ambaŭ scias, ke ankaŭ la alia lernis la lingvon ĝuste por ĉi tiaj kontaktoj; ilia renkontiĝo povas esti hazarda (kaj ofte pro tio des pli agrabla), sed pli vastasence ĝi estas konscie preparita. Kaj eĉ se ni disponos (kaj certe ni pli-malpli frue disponos) facile uzeblajn porteblajn interpretilojn, ni parolos Esperanton, kiu estas nia komuna lingvo konkrete en niaj buŝoj (kaj cerboj, kompreneble). En la nuna epoko de ĉiaj porteblaj aparatoj kaj iliaj apoj, oni povas diri, ke Esperanto estas homara solidareco sentata en la propra korpo.

Aperis diversaj opinioj pri tio, ĉu Esperanto estas "nura lingvo, nenio pli", aŭ ĉu ĝi estas ankaŭ ideo. Mia respondo estas: kompreneble Esperanto en si mem estas nur lingvo, sed ĝi pereos, se ĝi ne restos ligita al sia valora interna ideo – ideo eduka ("alkutimigadi la homojn, ke..."), ne tiom politika.

Fine mi donas la parolon al AI mem – la senpaga programo ChatGPT ja bone skribas Esperanton:

Mi demandis: Ĉu oni plu bezonas internacian lingvon (ekzemple Esperanton) kiam vi povas tiel facile traduki ĉion?

Kaj ChatGPT respondis (mi kopias senŝanĝe):

Via demando tuŝas gravan temon pri la rolo de internaciaj lingvoj en la mondo, precipe en la epoko de progresintaj tradukteknologioj. Dum artefarita intelekto (AI) kiel tradukilo faciligas komunikadon inter lingvoj, ĝi ne tute anstataŭas la bezonon de internacia lingvo kiel Esperanto. Jen kelkaj konsideroj:

1. Komunika profundo kaj homa rilato


Esperanto (kaj aliaj internaciaj lingvoj) ne estas nur teknika ilo por traduki vortojn, sed ankaŭ ilo por konstrui rektan homan komprenon kaj kulturan kunlaboron. Kiam du homoj uzas komunan lingvon kiel Esperanto, ili dividas pli egalan lingvan platformon sen la bezono de peranto kiel AI. Ĉi tio helpas krei pli profundajn kaj egalecajn interhomajn rilatojn.

AI-tradukado, kvankam preciza, povas foje mistraduki nuancojn aŭ kulturajn signifojn, kio povas malfaciligi la vere komunan kuntekston.

2. Lingva justeco kaj egaleco


Lingvoj kiel Esperanto estis kreitaj kun la celo de redukti lingvan malegalecon. Tradukiloj kutime favoras pli grandajn lingvojn, ĉar tiuj lingvoj havas pli grandajn datumarojn por trejnado. Homoj parolantaj malgrandajn aŭ minoritatajn lingvojn ofte restas marĝenigitaj, ĉar tradukiloj ne ĉiam provizas altkvalitajn tradukojn por tiuj lingvoj. Esperanto ofertas al ĉiuj uzantoj egalan deirpunkton, sendepende de ilia denaska lingvo.

3. Malcentralizo kaj sendependeco


AI-teknologioj kiel tradukiloj dependas de grandaj kompanioj, infrastrukturoj, kaj interreta aliro. En situacioj kie teknologio estas neatingebla aŭ nefidinda, Esperanto (aŭ alia internacia lingvo) estas memstara solvo.

Krome, uzo de internacia lingvo donas al homoj pli grandan sendependecon kaj kontrolon super sia komunikado, sen la risko de cenzuro aŭ manipulado de teknologiaj servoj.

4. Edukado kaj homa memstareco

Lerni lingvon kiel Esperanto stimulas pensadon, kulturan empation, kaj pli profundan komprenon de la strukturo de lingvoj ĝenerale. Homoj, kiuj uzas nur tradukteknologion, eble neniam vere komprenos aliajn kulturojn aŭ la profundan signifon de vortoj kaj esprimoj. Lerni Esperanton estas ankaŭ pli facila ol multaj aliaj lingvoj, kio faras ĝin praktika elekto por multkultura edukado.

5. Limigoj de AI-tradukado


Kvankam AI estas tre potenca, ĝi ankoraŭ ne estas perfekta. Eblas eraroj, precipe en tradukoj kun kompleksa gramatiko, regionaj idiomoj, aŭ kulturaj aludoj. En ĉi tiuj kazoj, rekta interkompreniĝo per komuna lingvo povas esti pli efika kaj klara.

Konkludo

Dum AI-tradukado revoluciigas komunikadon, ĝi ne anstataŭigas la valoron de internacia lingvo kiel Esperanto. Esperanto havas unikan kapablon kunigi homojn sur egaleca bazo, instigi reciprokan respekton, kaj krei rektan komprenon sen dependeco de teknologio. Do eĉ en la epoko de progresinta AI, internacia lingvo restas grava kaj valora ilo por homa kunlaboro kaj kompreno.