2015-07-01

La Grekio de slavisto

Dum ĉi tiuj tagoj, kiam la ŝipo Grekio senespere navigas inter Scilo kaj Ĥaribdo, mi rimarkas, ke mia kariero kiel slavisto estas multmaniere kunplektita kun ĝi.

Kiel juna studento pri ĝenerala lingvistiko kaj slavistiko, mia unua vojaĝo eksterlanden en 1976 estis al Universala Kongreso de Esperanto en Ateno. (Jes, tiutempe ne estis tiom strange, ke iu studis lingvojn en universitato sed ankoraŭ neniam estis eksterlande.) Por esti preciza, nia kongresa karavano haltis survoje en Varsovio, kaj la pola estis la unua fremda lingvo, kiun mi efektive parolis ekster Finnlando. Sed la neforgesebla Ateno kaj la kongreso estis la veraj celoj de tiu vojaĝo.

Mia dua eksterlanda vojaĝo estis kvarmonata studado en Universitato de Sofio, kaj la bulgara fariĝis mia precipa lingvo en slavistiko. Mi frue eksciis, ke parolantoj de slavaj dialektoj troviĝas ankaŭ sude de Bulgario, en Norda Grekio, kaj antaŭe ili estis pli multaj ol nune. La slavistoj ja scias, kion la bizanca imperiestro diris al la sanktaj Cirilo kaj Metodio, kiuj devenis de la nord-greka urbo Tesaloniko – laŭ la sanktula biografio de Metodio: "Vi du estas tesalonikanoj, kaj ĉiuj tesalonikanoj parolas pure slave."

Sed kiam mi studis slavistikon, la plej novaj kolektoj de dialektaj tekstoj el Norda Grekio estis el la tridekaj jaroj, se kolektitaj surloke kaj ne inter slavoj, kiuj elmigris el Grekio en aliajn landojn. Pli sciaj kolegoj avertis, ke ne plu eblas fari terenan laboron surloke: la polico sekvus kaj malhelpus vin, kaj poste ĉe la landlimo via materialo ĉiuokaze estus konfiskita. Grekio havis subpreman minoritatan politikon, precipe kontraŭ la makedonaj slavoj, kiujn multaj rigardis kiel kulpulojn de la intercivitana milito de la lando (1946–1949).

Kastoriá, slave Kostur, ĉe samnoma lago en nordokcidenta Grekio, havas ankoraŭ (slav)makedonlingvan minoritaton, kvankam tio neniel videblas ekzemple en la publikaj surskriboj. Ie-tie videblas tamen cirilaj literoj, ĉar multaj peltovendejoj reklamas siajn produktojn al ruslingvaj turistoj. Peltoj estas la tradicia produkto de la regiono, kaj eblas, ke la nomo de la urbo ne devenas de la Latina castrum 'kastelo, fortikaĵo', kiel oni unuavice pensus, sed efektive signifas lokon kun kastoroj! (Mia foto el la studenta ekspedicio ĉi-jara.)

Aŭdi la makedonajn slavajn dialektojn parolatajn en Grekio restis do tiutempe nur revo. Sed ili sekvis min ĉien. En la fakultata biblioteko, tuj antaŭ mia plej ŝatata sidloko, estis breto sur kiu kaptis mian atenton ĉiam la sama franclingva libro de la du famaj slavistoj André Mazon kaj André Vaillant de la 1938-a jaro – libro kun la iom enigma titolo L’Évangéliaire de Kulakia. Un parler slave du Bas-Vardar (La Evangelia Libro de Kulakia. Slava dialekto el Malsupra Vardario). Mi neniam vere legis la libron kiel studento, sed tamen foliumis ĝin. La rivero Vardar (greke Aksiós) fluas en la Egean Maron en Norda Grekio. La slava evangelio estis skribita per grekaj literoj en Kulakia, proksime al Tesaloniko, en la 19a jarcento.

La dialektajn slavajn rakontojn, kiujn la pola slavisto Mieczysław Małecki dum la 30-aj jaroj kolektis ĉirkaŭ Tesaloniko, mi pli poste uzis, kiel juna instruisto pri slavistiko, en seminariaj ekzercoj kun studentoj. (Tiutempe la studentoj ne protestis, se ili devis legi tekstojn en iom nekonataj lingvovarioj. Kio poste okazis?) Unufoje mi donis al la studentoj kiel taskon por la sekva fojo legi popolrakonton rakontitan al Małecki de iu knabino, sed mi ne mem rigardis ĝin anticipe. Montriĝis, ke temis pri sufiĉe karnavaleca rakonto pri knabo, kiu sciis furzi tiel lerte, ke li kapablis eĉ flugigi longe for korkon enŝovitan en lian postaĵon. La sekvan fojon en la seminario mi devis do serioze prikomenti tiutemajn vortojn kaj iliajn formojn.

Post kiam mi konatiĝis kun mia estonta edzino Melina, ni revis, ke nia iam kunigos mian slavistikon kaj ŝian scion de la greka (sed ŝi ne estas grekdevena, malgraŭ la nomo!) kaj kune vojaĝos al la slavaj vilaĝoj de Norda Grekio por esplori ilin. Post la naskiĝo de nia unua infano la plano iom malaktualiĝis, sed tamen, kiam niaj filinoj Larissa kaj Sofia ankoraŭ estis tute malgrandaj (Sakari ankoraŭ ne naskiĝis), ni loĝis printempe de la 1999-a jaro unu monaton en Tesaloniko. Ni efektive renkontis unu lokan parolanton de la slav-makedona, la maljunan ĝardeniston de la luiganto de nia domo. Al slavaj vilaĝoj ni tamen ne decidiĝis veturi kun malgrandaj infanoj, des pli, ke mi havis neniajn anticipajn kontaktojn tie. Nia unuavica celo estis tamen konatiĝi pli bone kun Grekio kaj la grekaj esploristoj de Balkanio.

Kiel profesoro pri slava filologio, mi invitis al vizito en Universitato de Helsinko la grekan antropologinon Anastasia Karakasidou, kiu esploris la subpremadon de la slava minoritato en la grekia Makedonio kaj estis pro tio persekutata de grekaj naciistoj. Ŝia studo pri la temo aperis en 1997 ĉe la eldonejo Chicago University Press – sed antaŭ tio, la prestiĝa Cambridge University Press lastmomente decidis ne aperigi la libron, timante grekajn reagojn. Tio restas makulo en la blazonŝildo de la Kembriĝa eldonejo.

Sed Grekio proksimiĝis al mi pere de pliaj strangaj koincidoj. Fine de la jaro 2003, finnaj filologoj laborantaj en la biblioteko de la Grek-Ortodoksa Patriarkejo de Aleksandrio, Egiptio, trovis dulingvan manuskripton, kiu enhavis evangeliajn tekstojn en la vulgara greka kaj vulgara makedona lingvoj, ambaŭ skribitaj per grekaj literoj. La manuskripto devenis de suda Makedonio, el iuj slavaj vilaĝoj kiuj nun estas parto de Norda Grekio, kaj ĝi aĝis proksimume ducent jarojn; ĝi estis do iom pli malnova ol tiu Kulakia Evangelio, kies titolon mi ĉiam rigardis dum miaj studentaj jaroj. Mi havis la honoron gvidi esplorprojekton, kiu pretigis prikomentitan eldonon de nia nove trovita Konikova Evangelio. Ĝi aperis en 2008, do precize 70 jarojn post la Kulakia Evangelio de Mazon kaj Vaillant.
Konikova Evangelio, skribita ie en la nuna Norda Grekio, en la vulgara greka ja vulgara makedona lingvoj, antaŭ ducent jaroj; konservata en la biblioteko de la Grek-Ortodoksa Patriarkejo de Aleksandrio, Egiptio.
La esplorado de la manuskripto de la Konikova Evangelio fariĝis kvazaŭ detektiva romano, interalie pro tio, ke dum jardekoj en slavistikaj verkoj cirkulis falsa informo pri simila presita libro – kiun tamen neniu slavisto vidis, ĉiu nur referencis al pli fruaj studoj. (Tiun preskaŭ kvinjaran esploradon mi priskribis ĉi tie, se vi legas la anglan.) Sed unu el la gravaj rezultoj de tiu esplorado estis, ke mi starigis kontaktojn kun makedonaj kolegoj, precipe kun profesoro Ljudmil Spasov el la Universitato de Sanktaj Cirilo kaj Metodio en Skopjo. Kun li mi faris la unuajn mallongajn vizitojn al la slavaj vilaĝoj de Norda Grekio kaj ankaŭ ligis la unuajn kontaktojn kun Vinoĵito ('Ĉielarko'), la plej grava organizaĵo de la slavaj makedonoj en Grekio.

Fine, dum la du unuaj semajnoj de junio ĉi-jare, mi gvidis kune kun kelkaj aliaj instruistoj studentan lingvistikan ekspedicion al Centra Balkanio, al la regiono ĉirkaŭ la lagoj Ohrid kaj Prespa en Makedonio, Albanio kaj Grekio. (Mi povis utiligi la spertojn de la pasintjara ekspedicio al Saĥaleno kaj Hokajdo, pri kiu mi amplekse raportis en ĉi tiu blogo.) Ni havis bonegan grupon kun ses instruistoj kaj dek unu studentoj – kaj kun ok diversaj denaskaj lingvoj, por ilustri la internaciecon de nia grupo. Ni kolektis abundan materialon ankaŭ inter la slavaj makedonoj de Norda Grekio, precipe en la urboj Kastoriá (slave Kostur) kaj Flórina (slave Lerin).

La studenta ekspedicio al Centra Balkanio, fotita en Sveti Naum (en Makedonio ĉe la Ohrida lago, proksime al la albana landlimo). La instruistoj kaj studentoj en nia 17-membra grupo havis 8 diversajn denaskajn lingvojn! (Se vin interesas, estis la lingvoj finna, sveda, rusa, pola, serba, japana, rumana kaj taja.) Mi estas la ulo kun ĉapelo. Foto: Maksim Makarcev.
Kaj nun, en la 2015-a jaro, kiam ni intervjuis la makedonojn, mi povis senti, ke mia longa vojo al la slavoj de Grekio fine atingis sian celon. Pasis ĉirkaŭ 40 jaroj de post kiam mi rimarkis la fascinan Un parler slave du Bas-Vardar sur biblioteka breto. Ankaŭ Grekio ŝanĝiĝis: kvankam ĉiuj publikaj ŝildoj kaj surskriboj en ĉi tiuj urboj estas en la greka, ne estas malfacile trovi parolantojn de la makedona, kaj tiuj pretas paroli sian lingvon malkaŝe en malgrandaj restoracioj kaj hotelaj vestibloj, ne ĝenante sin pro niaj diktafonoj kaj kameraoj. Kaj ne estis por mi malagrable rimarki, ke iuj junaj kolegoj havas pli grandan talenton por tia terena laboro ol mi. Kio por mi estis plenumiĝo de iama studenta revo, la atingo de celo, eble por ili estis la komenco de longa esplora kariero.

Rimarkigo: La slavajn dialektojn de Norda Grekio mi nomis dialektoj de la makedona lingvo, ĉar en la regionoj, kiujn mi plej bone konas, ili klare similas ĝuste la dialektojn en Republiko de Makedonio, kaj ankaŭ ĉar la plimulto de la parolantoj, kiujn mi renkontis (inkluzive de la maljuna ĝardenisto en Tesaloniko en 1999), nomas sian lingvon makedona. Mi scias, ke iuj parolantoj, precipe en aliaj regionoj de Norda Grekio, uzas aliajn nomojn pri sia lingvo, ekzemple "la slava", "la loka", "la nia", kaj pli oriente (en la grekia Trakio) la dialektoj similas pli al la bulgara ol al la makedona. Pri la difinado de lingvoj kaj dialektoj, legu mian iaman blogaĵon "Lingvo aŭ dialekto?".

2015-05-01

Kial Zamenhof ne povis antaŭvidi la mondan anglan
(kaj ĉu ĝi entute ĝenus lin?)

En ĉi tiu jarcento ni, parolantoj de Esperanto, finfine komencas disponi altnivelajn sciencajn studojn pri la historio de Esperanto kaj de la Esperanto-movado – ne nur tiajn apologiojn, kiel Vivo de Zamenhof de Privat aŭ Esperanto en Perspektivo. La pli novaj kritikaj studoj rigardas la ekeston de niaj movado kaj lingva komunumo en pli vasta historia kunteksto kaj kuraĝas konfesi, ke eĉ Zamenhof eraris pri iuj aferoj, kaj ke la celoj de la movado ne ĉiam restis senŝanĝaj. Aparte laŭdindaj tiurilate estas du historiaj verkoj de Aleksander Korĵenkov: Historio de Esperanto kaj Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. Leginda estas ankaŭ la eseo "Plurlingvismo kaj Esperanto: Ideologia ŝanĝiĝo en la Esperanto-movado" de Jukka Pietiläinen, aperinta en La arto labori kune, la festlibro por Humphrey Tonkin.

La Esperanto-movado troviĝas de kelkaj jardekoj en tute nova historia situacio pro tio, ke la angla rapide disvastiĝas kiel tutmonda interlingvo, en maniero unika en la homa historio. Multaj esperantistoj havas fortan opinion pri tiu fenomeno, kaj kutime eksteruloj ankaŭ atendas, ke ni iel poziciigu Esperanton rilate tiun fakton. Nia historio donas al ni tamen malmultajn rimedojn por tio, ĉar Zamenhof tute ne povis antaŭvidi la superregan mondan anglan. Kial ne?

La respondo troviĝas plej klare en la Zamenhofa traktaĵo Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia (1900), kies teksto estas facile trovebla ankaŭ plurloke en la reto. Oni povas rigardi ĝin kiel la plej gravan tekston de la frua Esperanto-movado, iusence eĉ pli gravan ol la Bulonja Deklaracio. Ofte cititaj estas la konkludoj de Zamenhof en sia traktaĵo:
  1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;
  2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;
  3. La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi;
  4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta;
  5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; ĝi aŭ estos lasita por ĉiam en ĝia nuna formo, aŭ en ĝi estos poste faritaj iaj ŝanĝoj.
La disvastiĝo de la angla jam pruvis, ke Zamenhof pravis en siaj tri unuaj konkludoj. Evidente la problemo kuŝas en la kvara aserto (kaj la kvina, kiu rekte dependas de ĝi). Indas analizi la rezonadon de Zamenhof ĉi-loke: kie estis lia blinda punkto? La ŝlosila argumentado legeblas en ĉi tiu peco:
[...] ni prezentu al ni [='imagu'], ke kolektiĝis kongreso el reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco kaj precizeco. El ĉio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonaĵoj de la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvo arta. Ni supozu tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfeliĉe konsistos plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de ĉio nova kaj ke al ili venos en la kapon la ideo pli bone elekti ian en ĉiuj rilatoj maloportunan lingvon naturan, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, kio tiam estos. Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado: ĉar estas afero tute komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia, baldaŭ ricevos tian grandegan superforton super ĉiuj aliaj popoloj, ke ĝi ilin simple dispremos kaj englutos.
Tiu "dispremos kaj englutos" sonas troige – neniu lando konkerus la mondon danke al nura elekto de lingvo. Sed la analizo de Zamenhof ŝajnas tamen pli-mapli ĝusta: en lia tempo, oni ne povis imagi interŝtatan kongreson, kiu elektos la francan kiel la solan internacian lingvon, kaj same nuntempe ni ne povus imagi, ke ekzemple Unuiĝintaj Nacioj farus tian ekskluzivan decidon favore al la angla. Sed Zamenhof ne komprenis, ke oni ne bezonos tian kongreson. La angla disvastiĝis kiel interlingvo pere de sociaj kaj ekonomiaj procezoj, pri kiuj neniu faris decidon. (Certe la anglalingvaj landoj subtenis tiujn procezojn, sed ili ne regis tiujn.) La realo montriĝis pli multforma, ol Zamenhof antaŭvidis.

Ofte la homoj pensas, ke ekzistas nur du ĉefaj specoj de objektoj: unuflanke, naturaj objektoj, kiel ekzemple plantoj, bestoj, ŝtonoj, montoj, lagoj kaj riveroj; kaj aliflanke, artaj (aŭ artefaritaj) objektoj, kiel ekzemple laboriloj, pentraĵoj, konstruaĵoj, kaj diversaj aparatoj kaj maŝinoj. Al la dua speco apartenas ankaŭ diversaj "sociaj objektoj" konscie kreitaj, ekzemple tekstoj, leĝoj aŭ la monunuo eŭro. Sed ekzistas ankaŭ objektoj de tria speco, ekzemple la homaj lingvoj, inflacio, padoj en arbaro, aŭ la strukturo de urbego senplane kreskinta. Kial ili estas de "tria speco"? Ĉar ili estas en interesa maniero inter la "naturo" kaj "arto": ili ne ekzistus plene nature, sen homa agado; sed kvankam ili ekestis danke al homa agado, neniu homo konscie decidis krei ilin. Neniu homo iranta en arbaro intencas krei padon, sed post kiam pluraj homoj elektis la saman ir-strekon, ekestas pado; kaj ju pli videbla la pado fariĝas, des pli certe ankaŭ la sekvaj irantoj sekvas ĝin kaj vole-nevole fortigas ĝin.

En lingvistiko la nocion de la "triaspecaj objektoj" aplikis ekzemple la germano Rudi Keller en sia verko Sprachwandel ('Ŝanĝiĝo de lingvo'): neniu iam decidis, ke Latino ekhavu ses kazojn, aŭ ke tiuj kazoj poste plene malaperu en la plimulto de la latinidaj lingvoj. Lingvoj ŝanĝiĝas pro homa agado, sed sen homa decido. La scienco, kie tiaj fenomenoj jam de longe estas esplorataj, estas ekonomiko: oni povas klarigi la ekeston de inflacio per la agoj kaj elektoj de unuopaj homoj, ĉiu el kiuj celas ion tute alian, ol krei inflacion. Kelkfoje oni parolas pri la "nevidebla mano" de la ekonomio, kiu efikas kvazaŭ per si mem.

Bedaŭrinde la ekonomiko kaj rilataj sociaj teorioj estas blinda punkto de multaj humanisme edukitaj homoj, verŝajne ankaŭ de Zamenhof. Li kredis, ke la sociaj aferoj ekestas ĉefe pro konsciaj decidoj de aŭtoritataj homoj, kiuj emas agi racie. Se oni montros kaj remontros al ili la avantaĝojn de "lingvo arta", la rezulto povos fine esti nur pozitiva. Zamenhof estis elstara heredanto de la Klerismo, sed li ne vidis ties limigojn.

Kompreneble la vidpovon de Zamenhof ankaŭ limigis la epoko, dum kiu li vivis. La eŭropa politika sceno estis superregata de kelkaj grandaj regnoj, kiuj konstante rivalis, kaj kiuj subigis grandajn partojn de la ceteraj kontinentoj kiel koloniojn. Li ne povis antaŭvidi la estontan potencon de Ĉinio, Japanio aŭ Barato, alie li eble konstruus sian planlingvon iom alimaniere. Unu eksa kolonio ekstereŭropa, Usono, estis admirata de Zamenhof; sed li certe ne konis la eldiron de sia fama samtempulo, la germana kanceliero Otto von Bismarck, laŭ kiu la plej grava politika fakto de la moderna tempo estas, ke Norda Ameriko parolas la anglan. (La aŭtento de la citaĵo ne estas certa, sed ne estas malfacile kredi, ke multaj politikistoj jam vidis la komunan lingvan forton de Usono kaj la Brita Imperio.) Zamenhof ne povis antaŭvidi, ke ne nur milita kaj politika potencoj, sed ankaŭ ekonomia kaj kultura potencoj povas disvastigi iun internacian lingvon eĉ inter homoj, kiuj ne aprobas la politikon de la landoj tiulingvaj. Li ne povis, kaj ankaŭ neniu alia tiutempe kapablis, antaŭvidi la fenomenojn de populara junulara kulturo kaj Interreto.

Se Zamenhof mirakle reaperus en nia tempo, li vidus, ke la plimulto de tio, kion li skribis en Esenco kaj estonteco, plu validas, sed kelkaj aferoj, ne antaŭviditaj de li, tamen turnis la evoluon favore al unu nacia lingvo, kiu plu kaj plu disvastiĝas danke al sia disvastigiteco, kiel pado en arbaro fortiĝas pro ĉiam novaj laŭirantoj. Por ni esperantistoj ne estus malfacile montri al li, ke la angla tamen ne estas tiom racia kaj demokrata solvo kiel Esperanto... sed ĉu li vere refariĝus aktiva movadano? (Efektive, ankaŭ dum sia vera vivo, Zamenhof dum longaj periodoj ne estis aktiva disvastiganto de la lingvo; pri tio okupiĝis la francaj samideanoj, kiuj eĉ ne plene komprenis la idearon de sia Majstro.)

Mi scias, ke mi nun glitis al pura fikcio, sed – mi ne kuraĝas certi, ke Zamenhof aliĝus al la loka klubo kaj komencus agi por Esperanto. La ĉefa celo de lia agado ĉiam estis paco inter la homoj, kaj tiucele li kreis ne nur neŭtralan lingvon, sed ankaŭ neŭtralan religion, homaranismon. Kiel montras Korĵenkov en sia Homarano, post la jaro 1900 Zamenhof dediĉis ĉiam pli da energio al homaranismo, kvankam la plimulto de la esperantistoj tion ne aprobis, kaj la ligo inter la homaranismo kaj Esperanto fariĝis ĉiam pli malforta. En la lasta versio de homaranismo de la 1913a jaro, Esperanto eĉ ne estas menciata; homarano devontigas sin nur "posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj". La angla ne estas ideale "neŭtrale-homa", sed mi imagas, ke en la nuna tempo, Zamenhof tamen akceptus ĝin kiel solvon provizore tolereblan; ja ĝuste la angla estis la lingvo, kiu siatempe donis al li la ideon forpreni el la gramatiko de arta lingvo troajn malsimplaĵojn. Anstataŭ lingvaj aferoj, Zamenhof komencus labori por pli bona interkompreno inter kristanoj, islamanoj kaj judoj, precipe en la Proksima Oriento.

Ĉu mi do alvenis al la konkludo, ke vera adepto de Zamenhof devas forlasi Esperanton kaj lerni la anglan? Tute ne. Unue, Esperanto ĝis nun ne malhelpis al iu lerni la anglan; la esperantistoj jam nun parolas la anglan almenaŭ tiom bone, kiom iliaj samnacianoj kun similaj edukoj kaj profesioj, se ne pli bone. Kaj, due: ne forgesu la fenomenojn de la tria speco! Esperanto jam fariĝis io alia ol Zamenhof kaj la unuaj esperantistoj planis kaj antaŭvidis. Ĝi ne plu estas projekto, kiu atendas la aprobon de interregna kongreso. Ĝi havas kulturon, kies unuavica celo ne estas akceptigi la lingvon ĉe UN aŭ la Eŭropa Parlamento. En Infana rasoPoemo de Utnoa abundas signifoj, kiujn nur ni, parolantoj de Esperanto, povas plene kompreni kaj aprezi. Esperanto estas la lingvo inter mi kaj mia filino, kiu ĝuste nun laboras ĉe la apuda komputilo. La tutmonda angla estas evidenta realaĵo; Esperanto estas maniero lasi la realon surprizi. 

2015-03-21

Orienta taglibro (12)

20 ĝis 24 aŭgusto 2014, Abashiri kaj Sapporo

La lastajn kvin tagojn de nia ekspedicio ni pasigis en Hokajdo, la plej norda el la ĉefinsuloj de Japanio. Nia celo estis konatiĝi kun la lingvo kaj kulturo de la ajnuoj, kiuj iam estis la ĉefa popolo en Norda Japanio, eble en la tuta lando, sed nun grandparte malaperis kaj preskaŭ plene perdis sian lingvon. En la urbo Abashiri, kiu estis nia unua celo, troviĝas Muzeo de Nordaj Popoloj. Tiu kolektis valoran materialon ne nur pri la ajnuoj, sed ankaŭ pri ĉiuj popoloj de la altaj latitudoj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko – inkluzive la sameojn de Skandinavio kaj Finnlando.

Rita masko eskima bonvenigas al la Muzeo de Nordaj Popoloj en Abashiri.

La regionoj de la nordaj popoloj. Estas bone foje rigardi nian globon de ĉi tiu direkto!

Post la dua mondmilito, kiam la suda parto de Saĥaleno transformiĝis el la japana provinco Karafuto en sovetian teritorion, multaj nivĥoj kaj ujltoj estis evakuitaj al Hokajdo kune kun la japanoj. Danke al tio, Robert Austerlitz, pri kiu mi skribis en la sesa parto de ĉi tiu taglibra serio, povis ĝuste ĉi tie en Hokajdo esplori la nivĥan lingvon inter ties denaskaj parolantoj, kvankam li kompreneble utiligis ankaŭ la bonegajn rusajn studojn pri la lingvo. Sed parolantojn de la nivĥa kaj la ujlta oni ne plu trovas en Hokajdo. Ĉe la muzeo funkcias ujlta manlabora klubo, sed nuntempe ĝiaj aktivuloj, kiujn ni intervjuis, estas japaninoj.

Abashiri estas konata ankaŭ pro sia malliberejo. Ni vizitis kaj la nunan malliberejon – nu, nur ĝian suvenir-vendejon, sed apud ĝi malliberuloj, zorge gardataj, sarkis florbedojn – kaj la malnovan malliberejon, kiu estas nune muzeo, kurioze morna kaj pitoreska samtempe.

Pli grava por ni lingvistoj estis la muzeo konstruita ĉe la Abaŝiria Konko-Amaso, grava arĥeologia trovejo de la tiel nomata Oĥocka kulturo, kiu antaŭ mil jaroj etendiĝis de Hokajdo al la Kurilaj insuloj, Saĥaleno, la Amura riverbaseno kaj la Kamĉatka duoninsulo. La oĥocka popolo (aŭ popoloj) loĝis en Hokajdo jam antaŭ la alveno de la ajnuoj, kaj verŝajne ĝuste de ili la ajnuoj transprenis la urso-kulton, tiom gravan en la tradicia ajnua kulturo. Estus alloge supozi, ke la oĥockanoj estis pragepatroj de la nunaj  nivĥoj, sed ne troviĝas indikoj pri tio. Ekzemple, la nivĥoj tradicie kremaciis siajn mortintojn, dum la oĥockanoj enterigis ilin en tombojn kun fleksitaj membroj kaj kun la kapo enmetita en poton, kiu restis parte videbla surtere. Kaj, plej grave, ĝis nun neniu trovis en Hokajdo malnovajn loknomojn, kiuj estus klare nivĥaj.

Popoloj, kiujn ni nun konsideras "praloĝantoj" de iuj landoj kaj regionoj, en pluraj kazoj ne estis iliaj plej unuaj loĝantoj. Antaŭ iom pli ol mil jaroj, la ajnuoj ankoraŭ ne loĝis en Hokajdo, sed sur la pli sudaj japanaj insuloj. Kaj la nivĥoj verŝajne ankoraŭ ne loĝis en Saĥaleno tiutempe. (Komparu la situacion en Finnlando, kie ni kutimis rigardi la sameojn kiel la ĉiamajn praloĝantojn de Laponio – sed antaŭ du mil jaroj ili loĝis en Suda Finnlando, kaj en Laponio oni parolis nekonatan lingvon, kiu ne parencis al la samea.)

La  homoj de la tiel nomata Oĥocka kulturo antaŭ pli ol mil jaroj entombigis siajn mortintojn en speciala maniero: la kapo de la kadavro estis enmetita en poton, kiu restis parte videbla surtere.

Vesperon de la 21a de aŭgusto ni trajnis de Abashiri al Sapporo, la ĉefurbo de Hokajdo, kaj ekloĝis en komforta hotelo nomata Fino (vere!).

En Sapporo ni povis konatiĝi kun la esplorado pri la ajnua lingvo en Universitato de Hokajdo kaj kun unu ajnua kulturcentro. La japana ŝtato, kiu iam subpremis la ajnuojn diversmaniere, nuntempe subtenas ilian kulturon. Tamen, la lingvo estas mortanta – troviĝas nur kelkaj fluaj parolantoj, kaj kiel Juha diris, "ĉio, kion ili iam diris, estas jam zorge notita, restas nenio por fari".

La medicina fakultato de Universitato de Hokajdo en Sapporo ankoraŭ posedas ajnuajn ostojn, iam kolektitajn por esploraj celoj. La ajnuoj postulis ke ili estu dece entombigitaj, sed la universitato ankoraŭ ne konsentis. La deponejo de la ostoj en la universitata areo ne estas indikita per ia surskribo, sed en ĝia korto iuj ajnuoj starigis tradiciajn ajnuajn ritobastonojn por honori siajn pragepatrojn.

Tradiciaj manlaboroj estas instruataj en la ajnua kultura centro en Sapporo.

Post miaj mallongaj spertoj inter la nivĥoj, kaj nun en la iama lando de la ajnuoj, mi supozas, ke por savi malgrandan lingvon el formorto, necesas kvar aferoj: monrimedoj, ekzemple por publikigi librojn kaj eduki instruistojn; institucia subteno, ekzemple instruado en lernejoj; lokaj aktivuloj, kiuj entuziasmas pri la lingvo kaj dediĉas al ĝi tempon; kaj hejmoj, kie oni transdonas la lingvon al la infanoj kiel denaskan. La ajnua mortas, kaj verŝajne ankaŭ la nivĥa post kelkdek jaroj mortos, ĉar mankas tiu lasta, grava ĉenero. Paroli al siaj infanoj en lingvo, kiun oni ne mem regas denaske, postulas tian disciplinon kaj lingvan konscion, ke plej ofte tio praktike maleblas. Ni gepatroj de Esperantaj denaskuloj tion komprenas. Kaj, bedaŭrinde, la gramatikoj de la nivĥa kaj la ajnua estas tiaj, ke ni ne kapablus tiajn lingvojn transdoni sammaniere kiel Esperanton.

Katja kaj Juha en librovendejo, kies specialiĝo estas nordaj popoloj. Juha estis bone konata por la libristo, kaj kiel aŭtoro de libroj kaj kiel longatempa kliento.


La lastaj tonoj de nia vojaĝo estis do iom melankolioj, malgraŭ la tre interesaj travivaĵoj, ekzemple miniatura librovendejo en Sapporo, specialiĝinta pri la nordaj popoloj, kaj la vilaĝo Nibutani, la loko de granda subĉiela muzeo de la ajnuoj, kie oni ankaŭ prezentas ajnuajn dancojn, kantojn kaj religiajn ritojn.

Ajnua domo en la muzea vilaĝo de Nibutani.

Do, kiel demandas Riikka, nia instruistino pri la japana: kion la parolantoj de malgranda lingvo profitas de tio, ke lingvisto povas noti plian meriton en sia karier-resumo? Kiel utilas, ke la universitato (kiu ne pagas karbonkompensojn) flugigis nin ĝis la alia fino de Eŭrazio? Kaj mi aldonas: kiel entute eblas paroli pri utilo kaj malutilo, se la parolantoj mem de la malgranda lingvo ne volas revivigi ĝin: se la maljunuloj intencas preni la lingvon kun si en la tombojn, kaj la junaj gepatroj ne trovas tempon, lerton kaj manierojn transdoni al nova generacio lingvon, kiun ili mem ne plu regas aktive?

Kiam la grupo disiĝis en la konstruaĵojn de la ajnua muzea vilaĝo en Nibutani, mi vagis sola for el la muzea areo al la apuda herbejo, kie estis kolektitaj grandaj ŝtonoj, du kaj tri metrojn altaj, de diversaj formoj kaj koloroj. Neniu ŝildo montris la celon aŭ funkcion de la loko, sed la ŝtonoj estis dismetitaj tiel, ke ili formis varian, sed tamen harmonian tuton. Ia ĝardeno de ŝtonoj, mi konkludis. La ŝtonoj glimis post la ĵusa pluvo. Mi sentis pacon kaj trankvilon.

Proksimume ĉi tia estas mia respondo: Ĉiu lingvo apartenas al siaj parolantoj, kaj se ni esploras ĝin, ni havas la moralan devon almenaŭ iel helpi la parolantojn konservi sian lingvon, se ili tion deziras. Sed ili ankaŭ povas elekti lasi sian lingvon morti, kaj tiam ni povas nur esperi, ke tio okazas ne pro rekta subpremo de la lingva majoritato (sed bedaŭrinde nerekta subpremo, kvankam nevidebla, preskaŭ ĉiam ekzistas). Se la parolantoj volas, ke ilia lingvo mortu digne kun ili, ankaŭ tiam la lingvo apartenas al ili, ĝis la fino. Sed ni lingvistoj devas tamen konservi por ĉiam la eĥon de iliaj voĉoj, ĉar la scio, ankaŭ la scio pri ĉiuj lingvoj de la mondo, ne estas ies posedaĵo.

Ĉu ĉiu ŝtono en tiu ĝardeno estis lingvo, kiu nun fariĝis nura memoro?




2015-02-14

Orienta taglibro (11)

18 kaj 19 aŭgusto 2014, Oĥa Nogliki Juĵno-Saĥalinsk Korsakov Wakkanai Asahikawa

Ni estas nun en hotelo en la urbo Asahikawa ('matensuna rivero') en Hokajdo, Japanio, post dutaga vojaĝado – proksimume 1400 kilometrojn per aŭtobuso, trajno, ŝipo kaj denove trajno. Mi kredas, ke dum la longa veturo suden ekde Oĥa, en norda Saĥaleno, ĝis ĉi tie en Japanio, la plimulto el ni sentis ke ni revenas hejmen. Proksimume duono de la grupo parolas la japanan kaj konas Japanion pli bone ol Rusion, sed mi kredas, ke ankaŭ pluraj el ni ceteraj sentis kvazaŭ hejmeniĝon. Almenaŭ mi, kaj tion indas analizi: Japanio ja estas klare "azia" lando, dum en Rusio, ankaŭ en ĝiaj aziaj partoj, regas "eŭropa" kulturo. Kiel klarigi la strangan hejmecan efikon de tiu azieco?

Sed unue pri nia veturado. De Oĥa al Nogliki nin transportis la aŭtobuso jam konata, laŭ la sama vojo, kie plurloke polvonuboj levitaj de preterveturaj kamionoj preskaŭ komplete malhelpis vidadon. Ni haltis unufoje por manĝeti kaj streĉi niajn membrojn.

Gimnastiko dum veturpaŭzo.
En Nogliki ni havis okazon viziti la kafejon-restoracion "Olimpik", kiun ni dum la pli frua restado en la urbo ekŝatis pro la bona manĝaĵo kaj la efika sendrata reto. Poste ni veturis al la stacidomo por eniri la zorge kontrolatan noktan trajnon, ekveturontan suden al Jujzno-Saĥalinsk. La trajnbiletojn kaj horarojn estis iom malfacile kompreni, ĉar en la Rusiaj Fervojoj, ĉiuj tempoj de ekveturoj kaj alvenoj estas indikataj laŭ la Moskva horzono, kies diferenco kun tiu Saĥalena estas sep horoj.

La litvagonoj estis jam konataj por ni. La sola incidento estis, ke du viroj en uniformo enrigardis nian litkupeon kaj ordonis formeti la alkoholaĵojn, kion ni ja obeis dum 30 sekundoj.

Provianto portrajna.

Iiusence, dormante en trajno oni plej bone sentas kion signifas vojaĝi. La klakado de la reloj mezuras la distancon senerare, ekstere estas mallume sed oni scias, ke tie arbaroj, marĉoj kaj vilaĝetoj procesias mute en senfina filmo.

Matene ni povis el la trajnaj fenestroj admiri nian plej belan sunleviĝon en Saĥaleno. Pli proze, la vagona oficistino memorigis, ke ni ĉiuj iru al la necesejo sufiĉe frue. Ĉar la trajnaj necesejoj ellasas sian biologian enhavon rekte sur la trakon (kiel okazis en ĉiuj trajnoj ankaŭ en Finnlando dum mia junaĝo), ili estis ŝlositaj jam frue antaŭ la alveno al Juĵno-Saĥalinsk.

Nia lasta sunleviĝo en Saĥaleno.

La frua mateno ĉe la stacidomo de Juĵno-Saĥalinsk estis same sombra kaj tremetige malvarma kiel ĉe ĉiuj fervojaj stacioj en la mondo. Feliĉe baldaŭ venis la aŭtobuso, kiu veturigis nin al la havenurbo Korsakov. Ankoraŭ striktaj pasporta kaj dogana kontroloj, kaj fine ni eniris en la konatan por ni ŝipon Eins Soya, kie antaŭmenditaj lunĉopaketoj atendis nin akurate. Baldaŭ ni jam veturis direkte al Japanio.

Adiaŭ, Saĥaleno!


Kaj jen okazis la stranga fenomeno, kiun mi aludis. Ni venis el Rusio, kie la urboj eĉ en la orienta Saĥaleno aspektas tute eŭropece, dum Eins Soya estis plena de ekzotaj japanaj detaloj, kompreneble inkluzive japanajn surskribojn kaj iliajn anglajn tradukojn en egale ekzota lingvaĵo. En Saĥaleno oni sidas sur seĝoj; en Eins Soya, la pasaĝeroj sidas surplanke, aŭ sur malaltaj platformoj, demetinte la ŝuojn. En Saĥaleno, la manĝaĵoj estis sufiĉe similaj al niaj finnaj; ĉi tie oni manĝas rizon kaj diversajn fiŝaĵojn kaj legomojn, kies nomon mi ne povas eĉ diveneti, kaj trinkas malvarman verdan teon. Kaj tamen multaj el ni sentis, ke ni venis kvazaŭ al nia propra kulturo, ke nun finiĝis la laborado kaj ni rehejmeniĝas.

Lacaj ekspediciantoj sur ŝipo japanstila.
Sed mi ne estas la unua, kiu sugestis ian fundan similecon inter la finnoj kaj la japanoj. Ambaŭ ŝatas ordan socion, kie aferoj okazas kiel promesite, akurate kaj antaŭvideble; kaj kie oni ne montras publike siajn sentojn tro evidente; kaj kie oni ne bezonas konstante babili nur pro tio, ke ĉeestas aliaj homoj. Kaj pli triviale: estas ankaŭ agrable, ke la publikaj necesoj estas puraj kaj ne odoraĉas.

Al kiu zono mi apartenas?
Ĉio ĉi montras, ke "eŭropa" kaj "azia" estas nur etikedoj, kiuj eble nomas iujn reale ekzistantajn kulturajn trajtojn, sed ne indikas la esencon de iu lando kaj kulturo. Krome, kiel eĉ povus ekzisti ia komuna "azieco"? Azio ja estas grandega kontinento kun enorma loĝantaro, kaj Eŭropo estas nur ĝia okcidenta duoninsulo!

Mia konscienco iom riproĉis min surŝipe pro tio, ke mi tiel facile komencis denove ordigi landojn kaj kulturojn laŭ boneco kaj malboneco. Kvazaŭ por emfazi mian maljustan verdikton, post la alveno al la japana havenurbo Wakkanai, la ŝipanoj ellasis la pasaĝerojn en tri grupoj: unue ĉiujn japanajn civitanojn; poste la civitanojn de Eŭropa Unio; kaj fine la civitanojn de Rusio. La humiligitaj rusoj atendis pacience. Ili estis vizitontaj pli riĉan landon, verŝajne por aĉeti ion, kio ne troveblas en ilia propra lando – ĉu por propra uzo, ĉu por pluvendi en Rusio kun profito. Klare la dogana kontrolo en Korsakov celis ĉefe regi la transliman etkomercon.

En Wakkanai ni manĝis en la senseĝa parto de restoracieto, sidante surplanke ĉe malalta tablo... la sola malbona afero en Japanio estas, ke miaj kruroj komencas facile rigidiĝi. Poste ni ekveturis per komfortaj kaj akurataj japanaj trajnoj kun ekstreme ĝentilaj trajnoficistoj. Ĉe unu trajŝanĝo ni rapide adiaŭis Janne-n, kiu pluveturis al Sapporo por jam reflugi al Helsinko, kaj bonvenigis en la grupon Riikka-n, finnan universitatan instruistinon pri la japana, kiu antaŭpreparis la Hokajdan parton de nia ekspedicio.

El Asahikawa. Ordinaraj japanaj urboj ne estas aparte belaj por eŭropa okulo: la domoj estas kestecaj, kaj ĉiuj kabloj pendas en la aero.
La centro de Asahikawa konsistis el grandegaj, iom futurismaj domoj, kies konturojn moligis la vespera pluveto. Iom pli flanke, ankaŭ ĉe nia hotelo, la domoj estas pli ordinaraj, kestecaj, senornamaj, preskaŭ malbelaj, kiel ŝajne ĉie en la pli granda parto de la japanaj urboj. Nia hotelo estas pura, modesta, komforta, kun sendrata reto... ĉu mi finfine estas sufiĉe oriente por senti min okcidente?

2015-01-17

Orienta taglibro (10)

16 kaj 17 aŭgusto 2014, Oĥa kaj Nekrasovka (Pomr vo)

Hieraŭ kaj hodiaŭ estis niaj lastaj tagoj de terena laboro inter nivĥoj. Hieraŭ tamen nur kvin el ni povis veturi aŭte al la vilaĝo Nekrasovka / Pomr vo, kiun ni ĉiuj jam tre ekŝatis, kaj ni ceteraj devis resti en la urbo por intervjui la nivĥojn loĝantajn ĉi tie.

Ni estis kondukitaj al la kunvenejo de la loka kultura organizaĵo de "malgrandaj popoloj", kiu situis en ordinara apartamento. Ekstere la domo estis en nebona stato, la ŝtuparejo svenige odoraĉis je kat-urino, kaj niaj gastigantoj estis tre pardonpetaj. La kunvenejo estis tamen bone prizorgita, kaj ni havis tie interesajn diskutojn kaj intervjuis bonajn lingvajn konsultatojn. La sola malĝojiga afero estis, ke la kultura organizaĵo evidente neniel kunlaboras kun la kultura centro "Kəxkəx" en Nekrasovka. Kial tiel ofte okazas, ke aktivistoj de malgrandaj gentoj disigas siajn fortojn? (Nu, la samon oni kompreneble povus demandi pri la esperantistoj.)

Mi intervjuis nivĥon Aleksandr Provka, dek jarojn pli aĝan ol mi, kiu devenas de la Ŝmita duoninsulo – la sama loko, kie ni aventuris la antaŭan tagon. La lingvon de sia popolo li ne plu scipovis; efektive, neniu plu parolas la ŝmitan dialekton de la nivĥa (aŭ tiel ni ankoraŭ hieraŭ kredis), sed estis interese aŭdi lin rakonti pri la grandaj sociaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj en Saĥaleno. Dum la sovetia tempo funkciis grandaj fiŝfabrikoj kaj fiŝkaptado estis grava profesio. Nun ĉiuj fiŝkaptas nur por la bezonoj de sia propra familio, kaj estas eĉ malfacile aĉeti freŝan fiŝon ie ajn sur la insulo. Se ni havus pli da tempo li tre volonte irus fiŝkapti kun mi... Mi pensis pri mia patro, kiu iam sensukcese provis instrui min meti vermon-logaĵon sur hokon kaj ŝati fiŝkaptadon per vergo. Espereble la simpatia Aleksandr trovos kamaradon pli similan al si kaj iros fiŝkapti kun tiu!

Mi kaj konsultato Aleksandr Andrejeviĉ Provka en la kultura centro de malgrandaj popoloj en Oĥa. Li estas nivĥo kaj devenas de la Ŝmita duoninsulo.

Vespere ni kolektiĝis en la hotela restoracio "Faraon" kaj interŝanĝis spertojn. La grupo vizitinta Nekrasovka-n estis sukcesa kaj interalie intervjuis iun koreinon loĝantan tie. Multaj koreoj venis al la insulo dum la japana Karafuto-tempo (vidu la duan kaj trian partojn de mia taglibro) kaj restis tie ankaŭ dum la sovetia tempo.

La sola malagrablaĵo hieraŭ vespere estis, ke "Faraon" dungis kantistinon. Kiam ŝi komencis sian kantadon forte amplifitan en la malgranda kela restoracio, ne eblis daŭrigi konversacion. Ni demandis la restoraciajn laboristojn ĉu la kantistino povus prezenti pli mallaŭte – konsidere ke ni estis la solaj klientoj – sed tio ne eblis: "estas ŝia laboro kanti, kaj ŝi kantos". Verŝajne la celo estis allogi per la kantado pliajn klientojn tra la malfermita ekstera pordo, sed ni devis rifuĝi en aliaj partoj de la hotelo.

Hodiaŭ matene ni ĉiuj povis veturi al nia ŝatata vilaĝo Nekrasovka / Pomr vo, kaj ni trovis tion bonega maniero fini nian laboron en Saĥaleno. Ni faris bonajn intervjuojn en la sidejo de "Kəxkəx" – ne nur kun nivĥoj, sed ekzemple kun unu viro miaaĝa, kiu estis duone evenka kaj duone ujlta. Kvankam li nek unu nek la alian lingvon parolis flue, li povis doni multajn interesajn toponimojn (loknomojn) al Janne. Cetere, ankaŭ lia persona historio estis de la tipo jam konata por ni: antaŭ la pension-lernejo li parolis ambaŭ siajn gepatrajn lingvojn, post la lernejo jam ne...

La tagmanĝa tablo en "Kəxkəx" surhavis multajn fiŝaĵojn, kiel estas kutime ĉe la nivĥoj. Ni frue lernis la simplan vorton ma, kiu signifas sekigitan fiŝon.

Sur la tagmanĝa tablo en Nekrasovka

La lastan posttagmezon en Pomr vo ni pasigis sur la strando de la malnova vilaĝo.

Al la strando de Nekrasovka / Pomr vo

Malgraŭ la malalta tajdo, ni iel-tiel sukcesis bani nin en Pacifiko. Akompanis nin al la strando nia amiko Ajs ('oro'), hundo kiu sekvis nin ĉien. Eĉ kiam ni veturis inter la nova kaj malnova vilaĝoj, li fidele postkuris nian aŭton.

Nia amiko Ajs promenas sur la strando, dum finnaj studentoj (fon-fone) klopodas bani sin en Pacifiko dum malalta tajdo.

Estis agrabla kaj memorinda tago por ni ĉiuj, sed precipe por Katja. Hazarde ni eksciis, ke unu el la nivĥinoj en la vilaĝo parolas ne nur la lokan amuran dialekton de la nivĥa, sed ankaŭ la nordan ŝmitan dialekton, ĉar ŝi devenas de la Ŝmita duoninsulo. Katja ricevis de ŝi valoran materialon pri tiu dialekto, kiun neniu pli frue priskribis!

La alia heroaĵo de Katja hodiaŭ estis, ke en "Faraon" ŝi sukcesis konvinki la restoracion doni liberan vesperon al la kantistino, kaj ni povis do trankvile vespermanĝi kaj festi la finon de nia terena laboro en Saĥaleno. Ni ankoraŭ pasigos kelkajn tagojn en la japana insulo Hokajdo, sed ĉar la ajnua lingvo jam preskaŭ formortis, nia laboro tie estos alispeca.

Ankaŭ mi komencas finfine senti min iom sperta terena lingvisto, kvankam kompreneble la aliaj instruistoj estas pli spertaj kaj faris multe pli grandan laboron ol mi. Mi jam rutine pakis ĉiumatene en mian pli malgrandan dorsosakon ĉion, kio povos utili dum la tago, sen bezoni multe pripensi.

Se vi hazarde fariĝos terena lingvisto en matura aĝo, kiel mi, jen tipa enhavo de mia dorsosako dum la ĵusaj tagoj: du paroj da okulvitroj (nu, mi ja estas jam en matura aĝo); nigraj okulvitroj; deinfekta likvaĵo por manoj; kontraŭmoskita likvaĵo; medikamento kontraŭ veturmalsano; kombilo; akvobotelo; ombrelo; krajonoj; kajeroj; vortaroj; sonregistrilo; poŝtelefono kiu servas ankaŭ kiel kamerao (la studentoj kunportas ankaŭ verajn kameraojn); poŝtelefona ŝargilo; USB-memorilo; portebla komputilo kaj ties ŝargilo (oni verŝajne ne bezonos la komputilon dum la tago, sed en Rusio oni ankaŭ ne kuraĝas lasi ĝin en la hotelo); subskribotaj ruslingvaj dokumentoj, per kiuj la konsultatoj donas al ni permeson uzi lingvan materialon; ruslingvaj dankleteroj disdonotaj al la konsultatoj; socilingvistika demandaro en pluraj ekzempleroj; pasporto; ĉiuj biletoj (trajnaj, ŝipaj, aviadilaj) kiujn mi ankoraŭ bezonos; laŭtaga programo de nia ekspedicio; zorge kaŝita dika fasko da japanaj enoj; malpli zorge kaŝita fasko da rusaj rubloj; mapoj; donacetoj por la konsultatoj (ekzemple finna vodko, alumetujoj, tranĉiloj); bankostumo; bantuko; kaj certe ankoraŭ io, kion mi forgesis!

Morgaŭ matene ni definitive forlasos Oĥa-n kaj la nivĥojn. Estas malfacile kredi, ke postmorgaŭ vespere ni jam estos en Asahikawa, Japanio, en komplete alia lingva kaj kultura medio, kvankam ni ne veturos aviadile.

2014-12-22

Orienta taglibro (9)

15 aŭgusto 2014, la Ŝmita Duoninsulo kaj Oĥa

Lingvistikaj ekspedicioj ne estas tre konataj por la ordinaraj homoj, sed ĉiuj memoras el la lerneja historio la grandajn eŭropajn ŝip-ekspediciojn, per kiuj oni malkovris Amerikon kaj aliajn fremdajn kontinentojn. Eŭropanojn pelis al ekspedicioj rakontoj pri riĉaĵoj troveblaj, sed ankaŭ ambicio, la nura deziro esti la unua en nova nekonata loko – vidi ion, kion neniu vidis pli frue. Sed la ideo "malkovri" landojn kaj kontinentojn, kie aliaj homoj jam vivis de miloj kaj miloj da jaroj, estis kompreneble terure eŭrop-centra. Veraj malkovristoj estis nur tiuj eŭropanoj, kiuj penetris la internon de Antarktio kaj grimpis sur la plej altajn montojn de la mondo.

Hodiaŭ, kiam la studentoj de nia Saĥalena ekspedicio ricevis liberan tagon, nin instruistojn trafis kvazaŭ malkovrista ambicio. Laŭ propono de Juha, ni decidis celi la plej nordan punkton de Saĥaleno, la Elizabetan Kabon de la Ŝmita Duoninsulo, ĉirkaŭ 90 kilometrojn norde de Oĥa. Grandaj lingvaj malkovroj ne estis atendeblaj, ĉar laŭ nia scio eĉ nivĥoj ne plu loĝas konstante en la duoninsulo. Sed estus solene stari tie, rigardi norden al la Oĥocka maro kaj pensi, ke tie fore trans la horizonto estas la granda orienta kurbiĝo de la orient-Siberia marbordo. Temis pri nenio pli racia.

Al la nordo estis veturontaj Juha, Janne, mi kaj unu el la studentoj, Andrew, koreisto-japanisto, kiu estas ankaŭ la oficiala fotisto de nia ekspedicio. Matene Juha kaj Janne tamen unue vizitis la regionan administrejon en la centro de Oĥa kune kun Katja por trakti pri ebloj iam fondi lingvonestojn por nivĥaj infanoj. Poste ili diris, ke la oficistino akceptinta ilin rilatis principe pozitive al la ideo, kondiĉe ke la finnoj trovu financadon por tia agado.

Andrew kaj mi sidis en la urba parko atendante ilin kaj rigardante mapon de Saĥaleno. En la nordo de la Ŝmita Duoninsulo estis simbolo de vilaĝo, sed kun la indiko "neloĝata". Ne estis klare, ĉu iris iaj ajn vojoj ĝis tie – en Rusio ja ekzistas multaj vilaĝoj, eĉ konstante loĝataj, kiuj estas atingeblaj nur per aviadilo aŭ boato. Laŭ mia takso estus jam bona rezulto atingi la 54an latitudon, kaj la Elizabeta Kabo estus ankoraŭ 25 latitudajn minutojn pli norde. Kiel veraj malkovristoj de la pasintaj tempoj, mi jam komencis pensi pri longitudoj kaj latitudoj!

Juha, helpe de Katja kiu tamen ne estis veturonta kun ni, konsentis pri veturo norden kun loka ŝoforo, kiu posedis japandevenan aŭton preparitan por malbonaj vojoj: vera ĵipo ĝi ne estis, sed ĝi estis ŝanĝita tiel, ke la ĉasio pendis pli alte for de la tero ol kiam la aŭto elruliĝis el la fabriko. La ŝoforo kunprenis sian junan edzinon; ŝi poste kolektis fungojn kaj berojn en ĉiu loko, kie ni haltis.

Unue, sufiĉe normala sabla vojo kondukis norden laŭ terkolo, kie en la plej mallarĝa loko nur ses kilometroj da tero apartigas la okcidentan kaj orientan bordojn de la insulo. Post la terkolo la insulo dislarĝiĝas kiel la Ŝmita Duoninsulo, sed nia ŝoforo sciis, ke la vojo surveturebla baldaŭ finiĝos. Ene de la duoninsulo eblus iri norden nur piede, kaj ankaŭ tiel nur teorie, ĉar praktike ĉiuj lokanoj tro timis ursojn por fari tiel. Tial ni turniĝis al kurba vojo, propre nur kavohava vojstreko, kiu serpentume kondukis nin al la okcidenta marbordo.

La marbordo estis nia sola eblo veturi norden. Maldekstre ni havis la maron, dekstre altan terklifon, sur kiu kreskis disaj arboj – kaj sur multaj el ili sidis gvatantaj maragloj. Inter la maro kaj la klifo estis larĝa sabla strando surveturigebla. Pli malfacile transireblaj estis nur lokoj, kie riveretoj el la interno de la duoninsulo fluis en la maron. La malplena sabla strando daŭris kaj daŭris, kilometron post kilometro. Feliĉe oni ĉi tie ne konstruis plaĝojn kaj hotelojn, mi pensis, sed lasis la mevojn kaj fokojn vivi en paco. Nu, la mallonga somero ĉiuokaze ne promesus multe por ordinara turismo.

La Ŝmita Duoninsulo ne havas konstantajn loĝantojn kaj la vastaj strandoj estas en natura stato.


Rivereto atingas la maron falinte de la klifo kaj trafluinte la strandan sablejon.

Sed baldaŭ ni devis halti, ĉar ni alvenis al loko, kie parto de la klifo ŝoviĝis ĝis la maro:

Nia aŭto (trovu ĝin en la foto!) haltigita de terŝoviĝo.
Ni grimpis sur la terŝoviĝon kaj piknikis:

Lingvistoj piknikas sur terŝoviĝo.

Post la pikniko estis mia tasko malsupreniri kaj porti la forĵetaĵojn al la aŭto. Bedaŭrinde mi ne sukcesis retrovi la imagatan padon inter la kruta flanko de la terŝoviĝo kaj la lageto malantaŭ tiu, kaj unu piedo mia falis en akvoplenan kavon inter la altaj herboj. La reston de la tago mi do devis surhavi malsekan ŝtrumpon en kota ŝuo (kaj vespere en la hotelo mi devis decidi, ke tiu ŝuparo restos en Oĥa por ĉiam).

Lageto naskiĝis malantaŭ la terŝoviĝo.
Ni ankoraŭ ne povis akcepti, ke la terŝoviĝo haltigis nian ekskurson. La ŝoforo kaj lia edzino restis ĉe la aŭto kaj ni kvar lingvistoj ekmarŝis norden laŭ la strando. Estus interese vidi almenaŭ trans la sekvan kurbiĝon de la bordo, malantaŭ tiun terkapon... sed ĝi kuŝis multe pli malproksime ol aspektis. La suno brilis kaj mi estis certa, ke almenaŭ iu el ni bruligos al si la haŭton, kaj tiu verŝajne estos mi. Sur la strando kuŝis morta floko. La maragloj observis nin de sur la klifaj arboj. Drivlignoj aspektis strangaj. Kaj mia ŝuo estis malseka.

Ĉi tie ni marŝis norden... sed la fora okcidenta terkapo estas pli malproksime ol oni kredus...
Janne kaj mi returnis nin unue, poste ankaŭ Juha kaj Andrew. Kiam ni remarŝis, subite nia aŭto veturis renkonte al ni! Montriĝis, ke venis malalta tajdo kaj la lertega ŝoforo sukcesis ĉirkaŭveturi la terŝoviĝon. Rekuraĝigite, ni ekveturis norden... sed baldaŭ nova terŝoviĝo, kun grandaj ŝtonoj ruliĝintaj ĝis la maro, definitive haltigis nian antaŭeniron.

Mia poŝtelefono kompreneble ne plu atingis iun telefonan kampon, sed ĝia navigilo asertis, ke ni atingis proksimume la nordan latitudon de 53 gradoj 57 minutoj. (Poste, kiam mi jam estis en la hotelo en Oĥa, Harri Laine raportis rete el Finnlando ke tiuloke en la aeraj fotoj de Google Earth estas videbla vere granda terŝoviĝo, komenciĝanta el la interno de la duoninsulo.)

Ni kompreneble bedaŭris, ke la ekskurso norden malsukcesis, sed decidis reveni al la vilaĝo, kiun ni vidis pli sude sur la klifo. Janne jam komencis ordigi siajn grandajn detalajn mapojn, helpe de kiuj li kutimis demandi la lokanojn pri la nomoj de riveroj kaj golfoj, lagetoj kaj montetoj.

Survoje ni devis dufoje helpi alian aŭton, kies veturantoj venis al la strando verŝajne por fiŝkapti. Nur kiam mi vidis, kiel facile tiu alia aŭto dufoje fiksiĝis je la kavoj sur la strando, mi komprenis, kiel lerta estis nia ŝoforo, kiu rapide stiris sian veturilon sur la sablejo, kiu ja neniel estis preparita kiel vojo.

Nivĥa vilaĝo en la Ŝmita Duoninsulo nune havas loĝantojn nur somere.

La gardohundoj en la nivĥa vilaĝo indikis, ke tie ĉeestis ankaŭ homoj – evidente nivĥaj familioj venintaj por fiŝkapti. La hundoj bojis kaj estis suspektemaj, sed lasis nin iri ĝis la domoj (jam en Nekrasovka ni rimarkis, ke la hundoj de la nivĥoj estas pli fidemaj kaj trankvilaj ol tiuj de la rusoj, se estas permesate ĝeneraligi). Tamen, neniaj homoj troviĝis en la domoj: supozeble ĉiuj estis ie marborde.

En unu eksterdoma tenejo ni fine hazarde renkontis maljunan nivĥon, kaŭrantan sola sur la planko. Evidente li estis tro aĝa por sekvi la ceteran familion al la bordo. Ĉar li estis ne nur preskaŭ blinda, sed ankaŭ preskaŭ surda, ne eblis fari lingvistikan enketon... Li rigardis la preskaŭ dumetran Juha-n kaj demandis, ĉu tiu estas la prokuroro. Ĉu li iam estis vokita al tribunalo? Ĉu iu junaĝa krimo pezis sur lia konscienco? [Pli posta aldono: en Oĥa ni poste eksciis, ke verŝajne temis pri viro, kiu iam mortigis homon kaj devis restadi en malliberejo.]

Dum la tuta ekskurso ni vidis nur kelkajn homojn, kvankam ni restadis ĉe la sola iel-tiel aŭtebla parto de la duoninsulo. Mi povas nur imagi, kiom da sovaĝa naturo troviĝas ene de la duoninsulo, kaj kiaj estas la forlasitaj nivĥaj vilaĝoj multe pli norde, atingeblaj nur ŝipe aŭ fluge, aŭ per longega marŝado tra ursoplenaj arbaroj. Espereble la Ŝmita Duoninsulo estos iam deklarita natura rezervejo kaj definitive lasita por ursoj, fokoj kaj grandaj maragloj!

2014-11-22

Orienta taglibro (8)

13 kaj 14 aŭgusto 2014, en Oĥa kaj Nekrasovka (Pomr vo)

La hieraŭa kaj hodiaŭa tagoj estis la kulmino de nia ĝisnuna vojaĝo, ĉar ni vizitis la vilaĝon Nekrasovka, kie ankoraŭ troviĝas multaj mezaĝaj kaj maljunaj parolantoj de la nivĥa lingvo. Ili parolas la amuran dialekton, kiu do havas ŝancon konserviĝi iom pli longe ol la orient-saĥalena dialekto parolata en Nogliki. En Nekrasovka troviĝas ankaŭ la nivĥa kultura centro Kəxkəx ('cigno') kaj estas eldonata la gazeto Nivx dif ('nivĥa vorto').

Nekrasovka nomiĝas nivĥe Pomr vo, kie vo signifas 'vilaĝo' kaj Pomr estas la nomo de la golfo, ĉe kiu ĝi estas konstruita. Ĝi situas 35 kilometrojn for de nia nuna bazo en Oĥa kaj estas, se mi ne eraras, la plej norda konstante loĝata loko en Saĥaleno, ĉar malpleniĝis la nivĥaj vilaĝoj en la norda Ŝmita Duoninsulo (kaj la norda dialekto de la nivĥa lingvo malaperis kun ili).

De Oĥa al Nekrasovka ni veturis per du aŭtobusetoj. Kiel en la plimulto de la aŭtoj ĉi tie, ilia stirilo estis en la "malĝusta" flanko, dekstre, ĉar ili estis aĉetitaj brokante en Japanio. Kiam du tiaj aŭtoj renkontas sur vilaĝa vojo kaj la stirantoj deziras interbabili, ili unue direktas siajn aŭtojn al la maldekstra flanko de la vojo kaj nur post tio haltas kaj malfermas siajn fenestrojn.

Ni alvenis al Nekrasovka

La vilaĝo konsistas el du partoj: la pli supra, kun novaj multetaĝaj domoj, kaj la malsupra, pli proksime al la maro, kun malnovaj kadukaj domoj.

La malnova parto de Nekrasovka. Fone Pacifiko.
La kultura centro "Kəxkəx" troviĝas en unu apartamento de la novaj domoj, sed ĉar ĝi estas malgranda, oni hieraŭ aranĝis por ni kunvenon kun lokaj nivĥoj en la malnova vilaĝa kunvenejo en la malnova parto de Nekrasovka.
 
La vilaĝa kunvenejo. La hundo havas la nivĥan nomon Ajs 'oro'.
En la kunveno, Janne rakontis en sia flua rusa pri diversaj projektoj celantaj revivigi malgrandajn finn-ugrajn lingvojn en Finnlando kaj Rusio. Li parolis pri lingvaj nestoj por infanoj, pri lingvaj kampadoj, pri la mastro-disĉipla modelo. Nur iom post iom la ĉeestantoj komencis kompreni, ke ni parolas ne pri formala instruado de lingvo kiel en lernejoj, sed pri praktika transdonado de la lingvo en naturaj parolsituacioj. Ankaŭ ĉi tie la homoj ĝis nun fidis ĉefe nur la lernejajn lecionojn kiel transdonilon de la lingvo, kvankam ili devis mem vidi, ke tiuj solaj ne funkcias se la infanoj ne aŭdas la lingvon hejme.

Unu mezaĝa virino rakontis, ke ŝi ja provis lerni paroli la nivĥan helpe de ŝia patrino, kiu ĝin ankoraŭ scipovas, sed la patrino nur mokis ŝian malbonan, ruse influatan prononcon. Ankaŭ pri tio mi legis rilate aliajn lingvojn revivigatajn: la lastaj "malnovaj parolantoj" ne aprobas la klopodojn de la "novaj parolantoj" kaj povas tiumaniere mem kondamni sian lingvon al morto. Do, multaj nivĥoj scias nur unuopajn vortojn de sia lingvo; ili deziras, ke ankaŭ iliaj infanoj lernu tiujn vortojn en la lernejo, sed la fluaj parolantoj nombras en Nekrasovka certe malpli ol cent, eble nur kelkdek – kaj ankaŭ ĉi tie preskaŭ ĉiuj estas virinoj. La ĉefredaktoro de Nivh dif estas viro, sed li ne scipovas mem skribi kaj redakti la nivĥalingvajn partojn de sia gazeto.

Post tiu ĝenerala kunveno ni revenis al "Kəxkəx", kie oni regalis nin per bonega tagmanĝo. Abundis diversaj fiŝoj, kio estas natura ĉe tia marborda popolo. Vera frandaĵo estis la deserto, kie nigraj empetroj estis miksitaj kun sukero kaj fiŝa graso.

La posttagmeza laboro kun informantoj (aŭ lingvaj konsultatoj, kiel la lingvistoj pli kaj pli ofte diras) estis tre fruktodona. Kaj la instruistoj kaj la studentoj estis kontentaj pro la kolektita materialo. La unuan fojon mi aŭdis du nivĥinojn vere paroli inter si nivĥe. "La lasta rifuĝejo de la amura dialekto de la nivĥa lingvo", mi priskribis la vilaĝon en mia Fejsbuka afiŝo vespere en Oĥa, sed efektive mi pensis, ke temas pri la lasta rifuĝejo de la tuta nivĥa lingvo.

Mi kaj Janne survoje inter Oĥa kaj Nekrasovka. Anstataŭ vera arbaro troviĝas nur nanaj pinoj.

Hodiaŭ nia celo estis simple reveturi al Nekrasovka kaj daŭrigi la laboron tie. Tamen, kiam mi iris matenmanĝi, atendis min Katja kaj Juha kun seriozaj mienoj. Unu studentino malsaniĝis nokte, kaj ili devos akompani ŝin al polikliniko. Ili petis min gvidi la hodiaŭan laboron en Nekrasovka. Mi malamas novajn situaciojn, al kiuj mi ne havis okazon prepari min, kaj mi preskaŭ jam komencis listigi pretekstojn, sed tiam mi pensis, ke estas la tempo por mi fine fari ion utilan dum la vojaĝo, kaj eĉ ne estos malfacile kun grupo ĉi tiel kompetenta kaj iniciatema.

Kiam la menditaj busetoj alvenis, mi do kun laŭta klopodemo dividis la grupon en ilin, zorgante, ke apud la ŝoforo en ambaŭ sidu iu kun bona scipovo de la rusa. Survoje al Nekrasovka rompiĝis pneŭmatiko de unu el la busetoj, sed la ŝoforoj ŝanĝis ĝin rapidege (post nur ok minutoj ni denove ekveturis!). En Nekrasovka mi pagis al la ŝoforoj (kvitancojn? ne eblas, ĉar la ŝoforoj ne estis antaŭavertitaj) kaj ni reiris al "Kəxkəx".

Niaj studentoj estis bonegaj: oni vere ne bezonis puŝi ilin al la lingvaj konsultatoj, sed male, nur zorgi, ke la tempo de la konsultatoj estu dividita juste inter ĉiuj. Mi bezonis nur aspekti estre, ne fari multon.

Poste nia grupo gastis en la oficiala inaŭguro de infana ludejo en la malnova vilaĝo, kaj Janne faris tie bonegan paroladon (mi ne parolas la rusan tiel bone, kaj ĉiuokaze, kion oni kutimas diri en la inaŭguro de infana ludejo?). Se mi ĝuste komprenis, la monon por la ludejo donacis granda internacia petrola kompanio, kiu ankaŭ subtenas kulturajn aktivecojn de, interalie, la nivĥoj. Bona afero en si mem, sed certe efika malhelpo kontraŭ ekesto de ia ajn ekologia movado ĉi tie?

La plej interesa parto de la ludeja festo estis moda parado, kie la nivĥoj (kaj unu evenkino) prezentis modernajn adaptaĵojn de siaj tradiciaj vestoj.

En la inaŭguro de la vilaĝa infanludejo.

Al Oĥa ni revenis per ordinara aŭtobuso. Ni eksciis, ke la malsana studentino feliĉe fartas nun pli bone.

Vespere ni promenis en la centro de Oĥa kaj povis konstati, ke ankaŭ ĉi tie estas konservitaj la statuo de Lenin kaj la stratoj "Lenina", "Karlo-Marksa" kaj "Soveta" (ankaŭ la ĉefa strato de la nova parto de Nekrasovka nomiĝis "Soveta"). Nu, Karlo Markso ja estis talenta socia sciencisto, kiu ne kulpas pri tio, kion oni poste faris lianome... Sed troviĝis eĉ strato nomita laŭ Feliks Dzerĵinskij, la ĉefo de la ruĝa teroro... de tio estus nur malgranda vojo ĝis honorado de Stalino. Kaj se mi ĝuste memoris, Stalino efektive estis en iu opini-sondado elektita kiel la dua plej grava persono en la historio de Rusio?

Ni vespermanĝis urbocentre en restoracio, kie estis pluraj kelneroj sed neniuj aliaj klientoj krom ni. Nia tablo estis soleca insuleto en granda malluma salono; mi sentis kiel la muminoj dum sia unu komuna manĝo en la mistera flosanta teatro de Danĝera somermezo. Feliĉe ne aperis mafianoj, kiel antaŭ du tagoj en "Komil'fo".

Jen danko, kiun unu konsultatino skribis por ni en ""Kəxkəx":

Ñəŋ Pomr vo fiŋgu ţəŋdoχ ñigiḑra! Kəs hivbe!
'Ni loĝantoj de Pomr vo dankas al vi! Estu feliĉaj!'
En la nivĥa, la verbo estas la lasta vorto de la frazo. En la amura dialekto, 'ni' estas ñ
əŋ kaj 'vi (plurale)' estas ţəŋ. Plurala finaĵo estas -gu kaj dativa -doχ (χ similas al ĥ sed estas prononcata pli malantaŭe en la buŝo, ĉe la uvulo).