2014-02-14

La ravaj mortintoj

(1145 jarojn post la morto de Sankta Cirilo)

Ĉiun duan printempan semestron mi instruas kurson pri la malnova slavono, la unua slava skribolingvo, kiun Cirilo kaj Metodio kreis en la 9a jarcento. Iam la kurso estis deviga dum la unua universitata studjaro de la novaj slavistoj – kiuj verdire ne multon komprenis pri ĝi. Nun ĝi estas por multaj nur unu peniga kaj neinteresa paŝo antaŭ la magistriĝo, kaj oni preskaŭ aŭdas la kolektivan suspiron kiam mi prezentas ankoraŭ unu gramatikan komplikaĵon, lernendan por ke la enhavo de la mezepokaj tekstoj komencu malkaŝiĝi.

Sed mi ĉiam rekonas en la grupo tiun studenton, kiun la malsimplaj gramatikaĵoj ravas, kiu enmense komparadas la vortojn kun tiuj en la nunaj slavaj kaj aliaj hind-eŭropaj lingvoj, kiun ĉarmas la stilo de la mezepokaj verkistoj. Ŝi aŭ li – relative ofte estas li, kvankam la grupon konsistigas plejparte studentinoj – komencas baldaŭ senti sin hejme en la mondo de la morta lingvo. Ĉar tiu studento ne povis studi en la lernejo latinon, kiel iuj de la geava generacio (sen paroli pri la helena lingvo!), tiu subita raviĝo pri la malnova teksta mondo povas preskaŭ egali al enamiĝo.

Ankaŭ mi povas atesti, ke temas pri fortaj sentoj (kvankam ne tiom, ke mia edzino bezonus ĵaluzi). Antaŭ kelkaj jaroj mi sidis en la malvarma biblioteko de la Patriarĥejo de Aleksandrio, Egiptio, kaj feliĉa foliumis novtrovitan makedonan manuskripton, kiun mi rajtis vidi kiel la unua inter la slavistoj. Kvankam ĝi ne aĝis pli ol ducent jarojn, nekredeble forta estis la sento pri ponto tra la tempo, pri persona ligo kun la du personoj kies manskribon, korektojn kaj hezitojn oni povis observi sur la paĝoj. Per komparo kun aliaj manuskriptoj en aliaj bibliotekoj mi povis certiĝi pri la nomo de la "dua mano" ("mano" estas ĉiu aparta manskribo en manuskripto kaj ankaŭ la responda persono), sed la identecon de la "unua mano" ni verŝajne neniam ekscios tamen, per stranga maniero ankaŭ li fariĝis por mi kvazaŭ persona konato.

Pri la du skribintoj kaj ilia historia situacio mi verkis apartan ĉapitron por la libro pri la novtrovita manuskripto, kaj unu recenzanto poste nomis tiun ĉapitron "speciale bela filologia studo". Temis pri inspiro!

Kiel kompreni la raviĝon pri komunikiĝo kun mortintoj, per morta lingvo? Pri la malfermiĝo de pordo en la tempo, kiel la pordo tra kiu Alico devis trapasi en Mirlandon? Ĉu per tio, ke la komunika situacio kvazaŭ haltigas la tempon: la malnova teksto atendis vin de jarcentoj, ĝi ne urĝas vin, vi povas trankvile sidi kaj atendi ĝis la kaŝita enhavo komencas disvolviĝi antaŭ viaj okuloj? Vi tuŝetas la pasintecon, kvankam ĝi ne plu ekzistas.

En sia novelo "La sonĝo de la filologo" (Filologens dröm) la sveda verkisto Björn Larsson rakontas pri universitata instruisto, specialisto pri la malnova franca. Al li estas trudata antaŭtempa emeritiĝo, ĉar neniu plu interesiĝas pri liaj lekcioj. Feliĉe li ŝparis iom da mono kaj povas kiel pensiulo daŭrigi siajn esplorojn en bibliotekoj de Eŭropo. Unu tagon li trovas nekonatan manuskripton kaj komprenas, ke en ĝi estas rakontate pli klare kaj detale ol en ĉiuj konataj manuskriptoj, kio estas Gralo, centra sed nenie bone priskribata objekto en la manova franca literaturo. Sed post longa ŝanceliĝo li fine decidas ne turni la paĝon – ne legi ĝis la ŝlosila loko de la teksto, kie la mistero de Gralo estos komplete rivelita. La pasinteco eble estas pli bela, kiam restas iom da misteroj?

Alia svedo, Ola Wikander, skribis libron "En la societo de mortaj lingvoj" (aŭ eble "En kompanio kun mortaj lingvoj", svede: I döda språks sällskap). Li rakontas al la ĝenerala publiko interesaĵojn pri la lingvoj sumera, akada, hebrea, kopta, hitita (kaj aliaj hitit-regnaj lingvoj), sanskrita, malnova persa, oska, etruska, gota kaj anglosaksa. Slavono ne estas en la listo, nek la latina kaj helena, verŝajne tro bone konataj – kaj latino ja ne estas morta lingvo, ĉar ĝi neniam ĉesis esti parolata, kvankam ĝi disdialektiĝis kaj ŝanĝis sian nomon. Wikander trovas diversajn motivojn okupiĝi pri mortaj lingvoj. Li skribas, interalie: "Nur renkontante homojn de pli fruaj epokoj pere de iliaj propraj vortoj, ni havas eĉ ioman ŝancon kompreni ilin kaj iliajn pensojn."

Mi instruas la malnovan slavonon de preskaŭ tri jardekoj. Dum tiu tempo, unusola studento mia ekinteresiĝis pri slavono tiom, ke li fine doktoriĝis pri ĝi kaj verkis la unuan finnan lernolibron pri ĝi. Li estas nun parlamentano ekstreme naciisma, kondamnita de la Supera Kortumo de Finnlando al monpuno pro instigo kontraŭ malplimultoj. Senkomprene mi rigardas liajn publikajn elpaŝojn, suspirante: ĉi tiu homo tamen iam tradukis slavonen la tekston sur la Unu Ringo de Meztero, estis ravita de foraj lingvoj kaj epokoj... Iuj misteroj de mortaj lingvoj estas tristaj!

2014-01-18

La lingvistika triangulo

Mi komencas ĉi tiun blogon por skribi pri mia laboro kiel lingvisto dum la jaro 2014 – ĉar estos por mi jaro eksterordinara. La ĉefa evento okazos en aŭgusto: mi partoprenos lingvistikan ekspedicion al la grandaj insuloj Saĥaleno kaj Hokajdo, aranĝatan de la esplorgrupo HALS (Helsinkaj Areaj & Lingvaj Studoj, por paŭsi el la angla: http://blogs.helsinki.fi/linguisticdiversity/). Ni estos kvar instruistoj kaj dek unu studentoj. Kvankam mi formale apartenas al la instruistoj, efektive mia rolo estos lerni de la pli spertaj kolegoj, kiel oni faras terenan laboron. Por klarigi, kial tio estos nova kaj ekscita sperto por mi, mi devas koncize skizi por vi la kampon de la priskriba lingvistiko.

Tiun kampon oni povas imagi kiel triangulon. En ĉiu el la tri anguloj staras lingvisto kun tipa profesia profilo. La plimulto de la veraj lingvistoj staras dise sur la triangulo, proksime al jen unu, jen alia el tiuj ekstremaj tipoj. Tio tamen ne signifas, ke ili kovras la kampon ĉie egale dense.

En unu angulo troviĝas lingvisto, kiu esploras iun grandan lingvon, ofte sed ne nepre sian gepatran – lingvon, kiu posedas grandan amason de tekstoj kaj pri kiu oni jam publikigis multajn esplorojn. La lingvo estas instruata en lernejoj aŭ almenaŭ en universitatoj, kaj ofte la lingvisto vivtenas sin ĝuste per instruado, kvankam ŝi-li ĉefe ŝatus esplori. Ĉar eblas trovi multe da materialo pri la lingvo, inkluzive de malnovaj tekstoj, oni povas profunde esplori ĝiajn detalojn kaj ĝian ŝanĝiĝon. La lingvisto povas esti pli-malpli informita pri tio, kiaj aferoj ĝenerale troviĝas en la lingvoj de la mondo, sed ŝi-li kontribuas al tiu scio ĉefe nur per "sia" lingvo, jam pli-malpli bone konata. En ekstrema kazo tiu esploristo povas eĉ pensi, ke ĉar ĉiuj homaj lingvoj estas similaj en sia profunda strukturo, la universalaj principoj de ĉiuj lingvoj estas eltroveblaj jam en unusola, kaj tial ne estas tiom granda perdo, ke multaj lingvoj formortos antaŭ ol esti bone priskribitaj de iu ajn.

En alia angulo staras la lingvisto-terenisto, kiu volas priskribi ĝuste tiujn lingvojn, kiujn neniu antaŭe priskribis. Ŝi-li vojaĝas al ĝangaloj, montaroj, stepoj kaj tundroj, vivas tie kun la parolantoj de diversaj lingvetoj pri kiuj neniu aŭdis, kaj pacience lernas ilin ekde nulo. La terenisto opinias, ke ĉiu lingvisto havas moralan devon agi tiel, ĉar alie tro multaj lingvoj formortos sen adekvata priskribo, kaj ni neniam plu povos ekscii, kiajn specialaĵojn ili povis al ni proponi. Kiu ne volas aŭ ne kapablas fari tian terenan laboro, eĉ ne meritas esti nomata lingvisto, laŭ la opinio de tiu; kaj ne eblas scii, kiaj estas la principoj de la homa lingvo, se oni ne unue kolektas materialon pri kiel eble plej multaj unuopaj lingvoj. Eble la terenisto mem havas nur limigitan tempon por vere kompari la lingvojn de la mondo, ĉar ŝi-li pasigas grandan parton de sia vivo en primitivaj cirkonstancoj, sed pro variaj praktikaj spertoj en diversaj lingvokomunumoj ŝi-li scias pri la homa lingvo sendube pli multe ol la tipo antaŭe priskribita.

Fine, en la tria angulo sidas la lingvisto-tipologiisto, kiu uzas kiel sian materialon ĉiujn gramatikojn kaj studojn verkitajn de la aliaj du lingvistoj, kaj induktas de ili ĝeneralajn principojn de la homa lingvo. Ĉar ne eblas ricevi materialon el ĉiuj lingvoj de la mondo, la tipologiisto devas apliki statistikajn metodojn por pritaksi la fidindecon de siaj rezultoj. Ĉar ŝi-li ne havas okazon enprofundiĝi en unuopajn lingvojn, la akiritaj rezultoj dependas de tio, kion la gramatikoj priskribas kaj kion prisilentas. Povas okazi, ke la tipologiisto interpretas la trajtojn de iu lingvo tro unuflanke aŭ supraĵe, se ties sola gramatiko estas malbona, aŭ malfacile komprenebla por tiuj, kiuj ne mem lernis la koncernan lingvon. Tamen, tipologiaj rezultoj estas laŭ multaj opinioj la plej gravaj kaj pintaj en lingvistiko, kvankam tre malgranda parto de lingvistoj povas profesie okupiĝi pri tipologio.

Kaj mi? Mi estas plej proksima al la unua tipo, kvankam mi ne elektis iun grandan eŭropan lingvon. Mi esploris la bulgaran kaj iom ankaŭ la makedonan kaj la malnovan slavonon, ĉiuj tri parencaj inter si (la malnova slavono estas proksima al la komuna pralingvo de la bulgara kaj la makedona). Preskaŭ ĉiuj miaj studentoj en la universitato studas aliajn, pli grandajn slavajn lingvojn. Tamen, en "miaj" lingvoj ne mankas materialo, tekstoj novaj kaj malnovaj, antaŭaj studoj kaj grandaj vortaroj kaj gramatikoj. Mi ne esploris malgrandajn dialektojn de foraj vilaĝoj. Tial mi vere volas lerni ion novan ĉi-jare, precipe en Saĥaleno, kie oni ankoraŭ trovas parolantojn de la nivĥa (giljaka) kaj ujlta (oroka) lingvoj. La preparlaboroj de la ekspedicio jam komenciĝis, kaj ĉi-jare mi skribos pri tio, sed verŝajne ankaŭ pri aliaj lingvosciencaj temoj.